Himjaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Himjaro
-110 – 525
historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Zafar
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
la regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĉirkaŭ la jaro 100 antaŭ nia erao: La regna teritorio de Himjaro estas kolorigita viole

Himjaro (malnovsudarabe Ḥmyr, arabe حمير, latinliterigo laŭ DMG Ḥimyar) estis antikva regno en la suda parto de la Araba Duoninsulo, en la okcidento de la nuntempa ŝtato Jemeno, kiu ekzistis de la 1-a jarcento a.K. ĝis la jaro 570. Centro de la regno estis la urbo Zafar kun la regna fortikaĵo Rajdan, en la jemena altebenaĵo en alteco de 2800 metroj super la marnivelo, proksimume 14 kilometrojn sudoriente de la nuna provinca ĉefurbo Jarim. Kiel lasta antaŭislama ŝtato en Jemeno, la nomo "Himjaro" ĝis la 19-a jarcento estis ofte uzata por la tuta antaŭislama suda parto de la Araba Duoninsulo.

Apartaĵo de tiu judeca regno[redakti | redakti fonton]

La 24-an de ĉiujara oktobro la kristana kalendaro memorigas sanktan Aretan (aŭ Aretha) kaj 340 kunulojn martirigitajn de la Himjara regno nemulte antaŭ ol enrompus la astro de Mohamedo. Laŭdokumente, tiu regno, jam aparte ligita al la memoro de la Reĝino de Ŝeba kaj al la hebrea reĝo Salomono, ĉirkaŭ 425 akiris fizionomion de juda regno loĝata de judecaj araboj kaj ne de judoj. Ĝi ankaŭ distingiĝis per sia religia sentolero: judismo fariĝis ŝtata religio kaj ne akceptis konkurantojn. En 523 ĝia reĝo Masruq, dirita ankaŭ Nawas, post esti elektinta por si la judan nomon Yussuf (Jozefo), senbridigis persekuton kontraŭ la kristanoj, nombraj en la regno, por ilin devigi pasi al la juda religio. Pro kontrastoj kun la kristana bizanca imperio kaj liglilo kun la persa kontraŭromia imperio, iĝis facila kaj intensa tiu persekuto.

Kiom estis la mortigitoj en Hgran, la urbo kiun Areta regis sed cedis al la sieĝanta judeca reĝo? Historiistoj supozas ke la nombro 340 simboligas ege pli grandan masakron: Pluraj fontoj parolas pri plurmiloj viktimoj. Post la masakro, la sola kristana preĝejo estis transformita al sinagogo. Estis la sama reĝo Yussuf kiu fieris pri tio per letero al araba ŝejko.[1] La laŭta lego estis aŭskultata de du kristanoj kiuj tion disvastigis.[2]

Fino de ĉio[redakti | redakti fonton]

Fine de ĝia historio, la armeo de Himjaro forte kaj tendence malvenke interbatalis kun la armeo de la Aksuma Reĝlando, aliflanke de la Ruĝa Maro en nordorienta Afriko. Ambaŭ regnoj tamen estis forviŝitaj lige al la islama ekspansio ekde la jaro 630.

Regantoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • L'Arabie heureuse au temps de la reine de Saba, VIIIe-Ier siècle avant J.-C., de Jean-François Breton, collection «La vie quotidienne », édition Hachette, Paris, 1998
  • Andrej Korotajev. Ancient Yemen. Oxford: Oxford University Press, 1995. ISBN 0-19-922237-1.
  • Christian-Julien Robin Hymiar et Israël, Comptes-rendus des séances 2004 de l'Académie des inscriptions et belles-lettres.
  • Andrej Korotajev. Pre-Islamic Yemen. Wiesbaden: Harrassowitz Verlag, 1996. ISBN 3-447-03679-6.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiuepoke oni legis laŭte - la lego per la okuloj' estis iniciatita de la okcidenta alta monaĥismo.
  2. Oni vidu: Artikolo en la itala enciklopedio Treccni; kaj historiiston Glen Bowersock - de la Institute for Advanced Study de Princeton.