Himno Nacional Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Himno Nacional Argentino
Argentina Nacia Himno
“Himno Nacional Argentino”
nacia himno
lando  Argentino
kantoteksto Vicente López y Planes, 1812
muziko Blas Parera, 1812
ekde 1813
muzika ekzemplo
"Himno Nacional Argentino"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

Himno Nacional Argentino (esperante, Argentina Nacia Himno) estas la nacia himno de Argentino. La tekston verkis Vicente López y Planes; la muzikon komponis Blas Parera. En majo de 1813 la vortumado de la nacia himno, fakte militkanto, estis aprobita anstataŭ alia eventuala kandidatiĝo fare de Esteban de Luca, ne tiom militema.

Jen la oficiala teksto (moderna mallongigita versio, aprobita je la 2-a de aŭgusto 1924):

Hispana teksto Esperanta traduko
Oíd, mortales, el grito sagrado:

"¡Libertad, libertad, libertad!"
Oíd el ruido de rotas cadenas,
ved en trono a la noble igualdad.

Ya su trono dignísimo abrieron
las Provincias Unidas del Sud
y los libres del mundo responden:
"Al gran pueblo argentino, ¡salud!
Al gran pueblo argentino, ¡salud!"
Y los libres del mundo responden:
"Al gran pueblo argentino, ¡salud!"

Aŭskultu, mortemuloj, la sanktigitan krion:

"Liberec'! Liberec'! Liberec'!"
Aŭskultu la bruon de rompitaj katenoj,
vidu surtrone la noblan egalecon.

Sian plej dignan tronon malfermis jam
la Unuiĝintaj Provincoj de l' sudo
kaj la liberuloj de la mondo respondas:
"Al la granda popolo argentina, saluton!
Al la granda popolo argentina, saluton!"
Kaj la liberuloj de la mondo respondas:
"Al la granda popolo argentina, saluton!

Estribillo

Sean eternos los laureles
que supimos conseguir,
que supimos conseguir.
Coronados de gloria vivamos...
¡o juremos con gloria morir!,
¡o juremos con gloria morir!,
¡o juremos con gloria morir!

Ĥoro

Estu eternaj la laŭroj
kiujn ni scipovis akiri,
kiujn ni scipovis akiri.
Ni vivu kronite per gloro...
Aŭ ni ĵuru morti kun gloro!,
Aŭ ni ĵuru morti kun gloro!,
Aŭ ni ĵuru morti kun gloro!