Himno Nacional Uruguayo
Himno Nacional Uruguayo | ||
---|---|---|
nacia himno de Urugvajo | ||
![]() | ||
nacia himno | ||
lando | ![]() | |
kantoteksto | Francisco Acuña de Figueroa, 1830 | |
muziko | Ferenc József Debály, 1845 | |
ekde | 1833 (ĝis 1845 nur la poema teksto) | |
muzika ekzemplo | ||
"Himno Nacional Uruguayo"
| ||
La nacia himno de Urugvajo - hispane Himno Nacional Uruguayo - komenciĝas per la vortoj "Orientales, la Patria o la tumba" ("Orientanoj, la patrujo aŭ la tombo"), kiuj sekve uziĝas kiel ĝia titolo - konsiderante ke en Suda Ameriko la regionoj de Urugvajo situas pli oriente ol iuj aliaj regionoj hispanlingvaj de la kontinento. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Urugvajo en 1833, kvankam tiam nur estis la poema teksto, kaj oni bezonis ankoraŭ 12 jarojn, ĝis kiam oni decidiĝis favore al muzika akompano en 1845.
La teksto estas verkita de la poeto Francisco Acuña de Figueroa. La muzikon komponis Francisco José Debali, origina nomo Ferenc József Debály, hungardevena urugvaja komponisto, dirigento kaj hobojisto, kiu alvenis al Suda Ameriko en 1838. La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo C-maĵoro.

|