Himno al la Karitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Allegorical Personigo de la Karitato kiel patrino kun tri infanoj de pentristo Anthony van Dyck.

La Himno al la karitatohimno al la kristana amo, estas la nomo per kiu estas identigita la famega epistolero de la 13-a ĉapitro de la 1-a epistolo al la korintanoj de Sankta Paŭlo, en kiu estas ekzaltata la teologia virto de la Karitatokristana amo, kiel interna sinteno.

Laŭ la kristana kredo, la virtoj teologiaj, malsame ol tiuj moralaj (kies la kardinalaj estas la bazoj), estas donoj de Dio, do naskigintaj rekte de Dio mem en la homo: el ili alvenas, se konsentitaj, la fruktoj, pri kiuj parolas Paŭlo en la Himno. Ili estas difinitaj teologiaj pro tio ke ili havas rekte Dion kiel objekton, kiu sin donas al la homo, kiu ne povus Lin atingi per simplaj naturaj fortoj.

Agapo kiu estas la intrinseka kvalifiko de la karitato, estas ankaŭ difinita amo el la alto nome el Dio, kompare kun tiu kiu estas el la malalto, nome el eroso.

Teksto de la himno[redakti | redakti fonton]

   2 Kaj se mi posedus la profetpovon, 
kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion;
kaj se mi havus ĉian fidon,
tiel ke mi povus formovi montojn,
sed ne havus amon,
mi estus nenio.
3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn,
kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo,
sed ne havus amon,
per tio mi neniom profitus. –
4 Amo longe suferas,
kaj bonfaras;
amo ne envias;
amo ne fanfaronas,
ne ŝveligas sin,
5 ne kondutas maldece,
ne celas por si mem,
ne koleriĝas,
ne pripensas malbonon,
6 ne ĝojas pri maljusteco,
sed kunĝojas kun vereco;
7 ĉion toleras,
ĉion kredas,
ĉion esperas,
ĉion eltenas. –
8 Amo neniam pereas;
sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos;
ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos;
ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
9 Ĉar ni scias laŭparte,
kaj ni profetadas laŭparte;
10 sed kiam venos perfektaĵo,
tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. 11 Kiam mi estis infano,
kiel infano mi parolis,
kiel infano mi sentis,
kiel infano mi pensis;
nun fariĝinte plenaĝulo,
mi jam forigis la infanaĵojn.
12 Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele;
sed tiam okulon ĉe okulo;
nun mi konas laŭparte;
sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. – 13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri;
kaj la plej granda el ili estas amo.</ref>

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

En la 1-a epistolo al la korintanoj, Paŭlo adresiĝas al kristana komunumo (tiu de Korinto) ku provas difini plibone sian identecon, ne nur rilate la doktrinon, sed ankaŭ rilate la centrajn problemojn de la “kristana” konduto.

La plejgranda parto de la antaŭa ĉapitro estas dediĉita al la karismoj nome al la donoj de la Sankta Spirito, kiel la profetio aŭ la dono de la lingvoj (Glosolalio) (12,1-10. El la vortoj de Paŭlo ŝajnas travidiĝi speco de konflikto rilate la posedon de tiuj donoj [1], kaj ĝuste pro tio li daŭrigas klarigante ke ankaŭ en la diverseco de karismoj, se mankas la Karitato, ili nenion valoras.

Guido Reni, La Karitato, Palaco Pitti (Florenco).

Enhavoj[redakti | redakti fonton]

La epistola ero, kiu estas substance ekzaltado de la virto de la kristana amo (Karitato) proponita kiel la precipa inter la kristanaj virtoj,povas estis dividita en tri partoj:

  1. en la unua (13,1-3) la Karitato estas priskribita kiel interna sinteno, kompare kun aliaj formoj de amo “ekstera”, ankaŭ kompare kun la donoj ŝajne pli riĉaj: la homo senkaritata ne havas moralan valoron. Aparte Paŭlo uzas la terminon "Agapo" (kiu esprimas totalan sindonon de si mem al la alia) anstataŭ la terminon preskaŭ sinoniman "eros" (kiu, male, supozas posedon kaj kontentigon);
  2. en la dua parto (13.3-7) estas priskribitaj la karakterizoj de la Karitato (“la Karitato estas pacienca, [...] favorkora, nek envias, nek sin gloras, ...”) kaj konsekve la animaj sintenoj kaj virtoj kiuj havas ĝin kiel antaŭkondiĉon.
  3. en la tria parto /13,8-12), Paŭlo haltas sur la “eterna” valoro de la karitato (“Karitato neniam ĉesos”) kompare kun aliaj donoj kiuj “malaperos” en la momento de la atingo de la beata stato ĉe Dio.
  4. en la fina versego (13,13), la aŭtoro substrekas kiel ankaŭ kompare kun la aliaj “teologiaj” (Fido kaj Espero) virtoj, do esencaj por atingi la savon, la Karitato estas la plej granda: “kaj la plej granda el ili estas amo.”

Memorindaj citaĵoj pri eroj de tiu himno[redakti | redakti fonton]

La ero estis reellaborita ankaŭ en literaturaj verkoj kaj en kristanaj liturgiaj kantoj kaj en pentrarto kaj skulptarto ktp.

Krom la kristanaj sanktuloj kaj kreantoj de la karitataj institucioj, kiel Jozefo Benedikto Cottolengo, kiuj el ĝi inspiriĝis kaj laŭ ĝi kondukis sian agadon, foje tiu himno estas menciata aŭ paradokse paŭsata. Tia estas la kazo de angla George Orwell kiu en la novelo Floros la aspidistro de 1936 citas tiun himnon anstataŭante al vorton “Karitato” per la vorto “mono”, distordante kaj intence aliigante la sencon: “Mono kapablas longe rezisti, kaj bonfaras; mono ne envias; mono ne fanfaronas, ne ŝveligas sin (13,4) [...]”.

El versego de tiu himno al la Karitato (13,12): “Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita” oni formis la titolon de la filmo Kiel per spegulo (svede: Såsom i en spege) de Ingmar Bergman.

La tuta himno al la Karitato estas teksto de muzika komponaĵo kiu aŭdiĝas kiel akustika trako en la Trois couleurs: Bleu de Krzysztof Kieslowski, kantata en la greka lingvo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Henry, Matthew, Commentary on the Whole Bible Volume VI (Acts to Revelation): First Corinthians Chap. XII, Public domain, Library of Congress call no: BS490.H4, at Christian Classics Ethereal Library

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]