Hind–araba nombrosistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arabaj kaj okcidentarabaj nombroj sur ŝosesignalo en Abudabio.

La Hind–araba nombrosistemo[1] aŭ ankaŭ Hinda nombrosistemo,[2] nome pozicia dekuma nombrosistemo, estas la plej ofta kaj komuna sistemo por la simbola reprezentado de nombroj en la mondo. Ĝi estis inventita inter la 1a kaj 4a jarcentoj fare de hindiaj matematikistoj. La sistemo estis adoptita de pers-araba matematikisto (libro de Al-Ĥorezmi de ĉ. 825 nome Pri kalkulado per hindaj nombroj) kaj araba matematikisto (libro de Al-Kindi de ĉ. 830 volumoj nome Pri la uzo de hindaj nombroj) de la 9a jarcento. Ĝi poste disvastiĝis al mezepoka Eŭropo dum la Meza mezepoko.

La sistemo estas bazita sur dek (origine naŭ) diferencaj signobildoj. La simboloj (signobildoj) uzitaj por reprezenti la sistemon estas en principo sendependaj el la sistemo mem. La signobildoj en aktuala uzado estas descendintaj el la Brahmaj nombroj kaj ili disiĝis en variajn tipografiajn variaĵojn ekde la Mezepoko.

Tiu simbolaro povas esti dividata en tri ĉefaj familioj: Arabaj nombroj uzitaj en la Granda Magrebo kaj en Eŭropo, Orientarabaj nombroj (nomitaj ankaŭ "Hindaj nombroj") uzitaj en la Mezoriento, kaj la Hindaj nombroj uzitaj en la Hinda subkontinento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. David Eugene Smith kaj Louis Charles Karpinski, The Hindu–Arabic Numerals, 1911
  2. Enciklopedio Collier kun bibliografio kaj enhavtabelo William Darrach Halsey, Emanuel Friedman - 1983. "When the Arabian empire was expanding and contact was made with India, the Hindu numeral system and the early algorithms were adopted by the Arabs"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]