Hindeŭropa lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hindeŭropaj lingvoj)

La hindeŭropa lingvaro estas lingvaro devena de la hindeŭropa pralingvo, la pralingvo de granda familio de lingvoj kiu enhavas la plimulton de lingvoj en Ameriko, Barato, Eŭropo kaj Irano.

Kun nur proksimume cent lingvoj, la hindeŭropa lingvaro ne grandas je kvanto da lingvoj, sed ĝi estas la plej granda familio je kvanto de parolantoj: proksimume 1 700 milionoj da homoj denaske parolas hindeŭropan lingvon.

La hodiaŭa hindeŭropa lingvaro dividas sin inter naŭ sublingvaroj: ĝermana, kelta, italika, helena, albana, armena, balta, slava kaj hindirana.

(Noto: Lingvoj "kursive" titolitaj ne plu estas denaskaj lingvoj de grandaj komunumoj.)

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ la tabelon ĉe lingva familio.

Fiksa arbo Faldebla arbo
Hindeŭropa lingvaro
Ĝenerala klasifiko de la hindeŭropaj lingvoj
Lingvoj de Eŭropo

armena


Hindoirana
hinda

bengala



urduo



hindia



nepalia



cigana



irana



albana



greka


italida

kelta
gaela lingvaro

irlanda



skot-gaela



manksa



britona lingvaro

kimra



bretona




ĝermana

Baltoslava


El etnografia vidpunkto, la hindeŭropa familio estas familio de popoloj, kiu dividiĝas je (1) Albana, (2) Armena, (3) Balta, (4) Greka, (5) Ĝermanida, (6) Hindarja, (7) Irana, (8) Kelta, (9) Nuristana, (10) Romida kaj (11) Slava grupoj. Suma kvanto: 2.174 milionoj da homoj.

La etnogeografia distribuo de la familio estas la jena (nombroj - milionoj da etnanoj):

Lingvogrupo SU Eŭropo Azio Afriko Ameriko Oceanio Mondo
Albana 0.54 6.00 - - - - 6.54
Armena 4.58 0.32 0.66 0.02 0.80 0.02 6.40
Balta 0.35 4.55 - - 0.40 0.03 5.01
Greka 0.35 10.10 0.68 0.10 0.72 0.35 12.30
Ĝermanida 3.75 177.35 0.48 8.00 220.00 16.40 425.98
Hindarja 0.25 2.25 754.70 1.95 1.60 0.40 761.15
Irana 4.25 0.03 75.85 - 0.16 - 80.29
Kelta - 7.65 - 0.01 1.77 0.12 9.55
Nuristana - - 0.15 - - - 0.15
Romida 3.30 181.76 0.05 1.54 388.75 0.85 576.25
Slava 198.30 83.04 0.10 0.03 8.56 0.47 290.50
Totalo 215.35 467.05 838.67 11.65 622.76 18.64 2174.12

SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]