Saltu al enhavo

Hindia orelstrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hindia orelstrigo
Griza morfo
Griza morfo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Otus
Specio: Hindia orelstrigo, O. bakkamoena
Otus bakkamoena
(Pennant, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hindia orelstrigo, Otus bakkamoena, estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas loĝanto kaj reproduktanto en suda Azio el orienta Arabio tra Barato, escepte la plej malproksima nordo, kaj Srilanko orienten ĝis Indonezio. La Hindia orelstrigo estas ofta loĝanta birdo en arbaroj kaj aliaj arbaj areoj.

En Maharaŝtro
Paro, masklo dekstre; bruna morfo

La Hindia orelstrigo estas eta (23-25cm) strigo, kvankam ĝi estas la plej granda el la malgrandaj orelstrigoj. Kiel aliaj malgrandaj orelstrigoj, ĝi havas etajn kapotufojn, aŭ orelojn. La supraj partoj estas grizaj aŭ brunaj, depende de la morfo, kun sablokoloraj punktoj. La subaj partoj estas sablokoloraj kun fajnaj pli malhelaj strioj. La vizaĝa disko estas blankeca aŭ sablokolora, kaj la okuloj estas oranĝaj aŭ brunaj. Estas sablokolora kolumo. Ambaŭ seksoj estas similaj. La flugo estas tre ondeca.

Tiu ĉi specio estas noktema. Pro sia natura kamuflado, ĝi estas tre malfacile videbla dumtage. Sed ĝi povas ofte esti lokigita pro la etaj birdoj kiuj ĝenas ĝin, kiam ĝi ripozas en arbo. Ĝi manĝas ĉefe insektojn. La voĉo estas milda sola noto gvuk.

Ili nestumas en arba truo, kie la ino demetas 3-5 ovojn.

Tiu ĉi specio estas tre simila al iomete pli granda kaj parte migranta Koluma orelstrigo Otus lettia kaj al la Orienta orelstrigo Otus sunia. Ili povas esti diferencigitaj pro la voĉo kaj pro la koloro de la okuloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]