Hindrek Rikand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hindrek Rikand
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1874 (1874-12-22)
en Võru
Morto 30-an de novembro 1939 (1939-11-30) (64-jaraĝa)
Tombo Metsakalmistu
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Estonio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hindrek RIKAND (naskiĝinta la 22-an de decembro 1874 en Võru; mortinta en 1940) estis estona esperantisto kaj poŝtdirektoro. Li estis diplomita Esperanto-lektoro, gvidis multajn kursojn, paroladis kaj skribis artikolojn pri Esperanto. Li verkis „Estonan-Esperantan poŝvortaron“ (Eesti-Esperanto Taskusõnastik 1931, 171 p.) kaj estis estrarano de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE).