Hinduismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj

Njája
Vaišéšika
Sánkhja
Jogo
Karma Mimamsa
Vedanto
Advaita Viŝiŝtadvaita Dvaita

Neortodoksaj skoloj

Ĉarvaka
Ĝajnismo
Budhismo
Hinajano Mahajano
Vaĝrajano Theravado

Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Hinduismo estas la ĉefa religio en Barato kaj Nepalo. La unua signifo de la vorto (uzita de islamanoj) estis la religio de la popolo, kiu loĝas trans la rivero Sindhu aŭ la Induso. Paroli pri "hinduismo" estas iom kiel paroli pri "eŭropismo"; la popolo de Hindio, kiel tiu de Eŭropo, kompreneble havas multajn malsamajn kredojn.

Iuflanke, en Barato oni povas trovi kelkajn pligrandajn sektojn, ekz. viŝnuismonŝivaismon. Anoj de unu sekto konsentas la sanktecon de la aliaj kaj eĉ ofte, de aliaj religioj, do ilia rilato ne estas kiel ekzemple la rilato inter judismo kaj kristanismo.

Aliaflanke, oni ofte aŭdas, ke la fundo de hinduismo estas la Vedoj, la plejfruaj skribaĵoj de Hindio. Nur la sektoj, kiuj akceptas la Vedojn, estas "ortodoksaj". Ekzemploj de ne-ortodoksaj hindaj sektoj estas budhismoĝajnismo.

Laŭ la popola religio de Barato, ankaŭ la epikoj Mahabharato kaj Ramajano estas sanktaj fontoj de hinduismo, same kiel la Puranoj (rakontoj de dioj).

Laŭ multaj Hinduoj:

  • La sankta Vedoj estas dia verko, kiu manifestas la praan energion de la kreo kaj la eterneco.
  • Maja ("iluzio") estas la universo de la materio, aŭ sansaro, kiu ĉiam ŝanĝas kaj kaŝas la eternan realecon.
  • Bramo estas la bazo de la ekzistado. Ĝi estas nekreita, nenaskita, senŝanĝa, kaj senkoruptita.
  • Ĉiu persono havas interne diecon.
  • La universo ekzistas tra senfinaj cikloj, nomitaj kalpoj. Unu kalpo daŭras 4.320.000.000 jarojn.
  • La pli interna animo de ĉiu individuo havas, aŭ estas, senmorta atmo (atman).
  • La individua animo pasis de enkarniĝo al enkarniĝo (la doktrino de reenkarniĝo).
  • La sorto en ĉi tiu vivo estas la rezulto de pasintaj faroj. La estonta feliĉo dependas de la nunaj faroj (la doktrino de karmo).
  • Ĉiu vivo estas sankta. Iam ĉiu animo atingos liberiĝon (moksha) kaj pacon en la kono de Bramo.
  • Ĉiu religio povas konduki al la savo.
  • La kvar celoj de la vivo estas plezuro (kama), riĉeco (artha), devo (dharma) kaj spirita liberiĝo (moksha).

Hinduismo prezentas multajn diojn, sed laŭ kelkaj hinduaj teologiistoj ili estas nur diversaj aspektoj de la ununura Dio. Vidu la liston de hinduaj diaĵoj. Inter ili gravegas Ganeŝo, Kali, Lakŝmio, kaj Sarasvati.

Hindua spiriteco praktikiĝas precipe laŭ du ĉefaj skoloj, kiuj originas el du malsamaj diaĵoj Viŝnuo kaj Ŝivao, antikve el malsamaj devenoj, sed kiuj unuiĝis same kiel Bramo en la komuna "stoko" kaj sinkretismo tipika de tiu religio: ŝivaismo kaj viŝnuismo.

Etimologio

Hindū, aŭ hindou, estas la persa nomo de la rivero Induso, unue menciita en la malnova persa lingvo, korespondata al la veda sa,slrota vorto Sindhu, – la Induso[1]. La Rigvedo mencias la teron de la hindarjoj kiel Sapta Sindhu (la tero de la sep riveroj de la nordokcidento de Sudazio, unu inter ili estante la Induso). Tio korespondas al Hapta Həndu en Avesta (VendidadVidevdad 1.18) - la sankta skribo de zaratuŝtrismo. La vorton uzis la homoj vivantaj okcidente de la Induzo por nomi la popolojn, kiuj loĝis sur la hinda subkontinento trans la "Sindhu"[2]. En islamo, la vorto, kiun oni trovas en arabaj tekstoj - Al-Hind - rilatas ankaŭ al la tero de la popolo, kiu vivis sur la teritorio de la nuntempa Hindujo[3].

La persa vorto (malnovperse: Hindūk, perse: Hindū) estiĝis dum la islamaj invadoj, oficiale sub la sultanato de Delhio kaj aperis kaj en Sudhindujo kaj en kaŝmiraj tekstoj ekde 1323[4], sekve, pli kaj pli kutime, sub la brita koloniado. Konsekvence la vorto hinduo ne devenas de popoloj "hinduaj" mem, kvankam oni adoptis ĝin poste. Ekde la fino de la 18-a jarcento la vorto estis uzata kiel termino ĝenerala por la plej multaj tradicioj religiaj, spiritaj kaj filozofaj de la subkontinento, krom la religioj hinddevenaj kiel sikhismo, budhismoĝajnismo. Tiel, laŭ tiu vidpunkto, estas hinduo tiu, kiu respektas la filozofion de la vedoj (tradukebla per scioj) kaj akceptas ties aŭtoritaton.

La vorton hinduo enkondukis en la okcidentan mondon la angla lingvo[5]. En Francujo oni uzis la terminojn brahmanismoreligio de la brahmanoj ĝis la 19-a jarcento.[6]

Hinduismo aŭ sanâtana dharma ("ordo socikosmika eterna") similas pli al kultura substrato, viv- aŭ pensmaniero, ol al organizata religio. Tio, kion oni nomas nuntempe "hinduismo" estas la provo kunigi diversajn kredojn devenantajn de la malnova veda panteono forgesita pro la popolareco de Ŝivo, ViŝnoKriŝno[7].

Hinduismon oni nomas ankaŭ arja religio (Arya Dharma), kio signifas noblan religion. Troveblas ankaŭ la termino Vaidika Dharma (religio veda).

Difino de hinduismo fare de la suverena kortumo de Hindujo

En 1966 la suverena kortumo de Hindujo difinis la kadron de la hindua kredo[8] tiel:

  1. respektema akcepto de la vedoj kiel plej alta aŭtoritato pri temoj religiaj kaj filozofaj kaj respektema akcepto de la vedoj fare de la pensuloj kaj filozofoj hinduaj kiel ununura bazo de la hindua filozofio,
  2. spirito de toleremo kaj de bona volo por kompreni kaj aprezi la vidpunkton de la malamiko, baziĝanta sur la revelacio, ke la vero havas diversajn aspektojn,
  3. akcepto de la ses sitemoj de filozofio hindua kaj de mondoritmo kun epokoj kreaj, konservaj kaj detruaj, periodoj aŭ juga-j sinsekvantaj senfine,
  4. akcepto de la kredo pri renaskiĝo kaj antaŭekzisto de estuloj,
  5. agnosko de la fakto, ke la rimedoj kaj manieroj atingi savon (mokŝa) estas multoblaj,
  6. la fakto, ke malgraŭ la nombro de diaĵoj adorotaj, eblas esti hinduo kaj ne kredi je la neceso adori idolojn,
  7. malsame ol aliaj religioj aŭ kredoj, la hindua religio ne estas ligata al difinita aro de filozofaj konceptoj.

Historio

Epoko de la Vedoj

Pilgrimuloj baniĝantaj en la Gango en Varanasi

Laŭ teorio starigita de Max Müller migris ĉirkaŭ 2000 a.K., fine de la Induso-civilizacio arjaj triboj al norda Hindujo. Tiuj arjoj influis la postan kulturan evoluon en la tuta regiono. Iuj hindaj historiistoj tamen opinias, ke la arjoj jam estis sitlanta tribo, kiu tiuepoke atingis la superregadon.

Inter la plej malnovaj konservitaj tekstoj de Hindujo estas la Rigvedo, la Samavedo, la Jajurvedo kaj la Atarvavedo kaj krome kelkaj astronomiaj tekstoj. Ne eblas certe datigi la plej malnovajn hindajn tekstojn. Ili ebligas bildigon de la frua religia vivo punktita de best- kaj plantoferaĵoj, ritaj purigoj kaj himnoj al dioj. Jam tiam oni adoris ĝis nun konatajn diojn kiel Viŝnuo, Brahmo kaj Sarasvati, kvankam ili tiam ankoraŭ ne estis inter la ĉefaj diaĵoj.

  • La Rigvedo entenas himnojn por glorigi kaj voki la diojn. Ĝi estas la plej malnova el ĉiuj vedoj, la tri aliaj uzas enhavojn el la Rigvedo.
  • La Samavedo estas kolekto de kantoj, kiuj muzike akompanis oferadon.
  • La Jajurvedo entenas prozon kaj versojn deklamatajn dum oferritoj.
  • La Atarvavedo enhavas mantrojn kaj formulojn kontraŭ malamikoj kaj malsanoj, kaj ankaŭ preĝojn por pardono de eraroj dum oferceremonio.

La frua veda religio havis nek templojn nek dibildojn. Al diaĵoj oni preĝis per fajrooferado, oferado de la sankta suko Soma, Ghi (buteraĵo), lakto, pano kaj foje viandaĵo.

Hinduismo estas fandiĝo de pluraj diversaj religiaj sistemoj: la malnovaj hindaj religioj kaj la religioj de la verŝajne el la nordo venintaj arjoj. Granda parto de la indiĝenoj de Hindujo, kies historio situas ĉefe en mallumo, estis verŝajne dum la jarcentoj pelitaj al pli sudaj regionoj. El tiu kulturo eble devenas elementoj kiel adoro de diinoj kaj sanktaj bestoj. En la Rigvedo (datita ĉirkaŭ 1200 a.K., sed sen certeco) de la arjoj kontaŭe dioj estis priskribitaj kiel personigitaj naturfortoj, tekstoj parolis pri oro, bovoj kaj luktoj kaj starigis demandojn pri dieco. "Al tio, kio estas unu vero, saĝuloj donas multajn nomojn, ili nomas ĝin Agni, Jama, Matariŝvan." (Rigvedo 1,164,46)

Epoko de la Upaniŝadoj

Mantro Hare Krishna

En la sekva evoluŝtupo (ĉirkaŭ 800 a.K.) la kasto de la brahmanoj atingis per komplikaj ritualoj altan influon. En la epoko de la upaniŝadoj (700 ĝis 500 a.K. komenciĝis nova orientiĝo. Ĝi jam videblis en la brahmana-j, la aranjaka-j kaj la filozofio de la upaniŝadoj. La disigo en tiujn tri tekstogenrojn sekvas la hindan tradicion, sed la limoj inter la tekstogenroj estas flua. Brahmana-j evoluigis komplikan oferadan teologion; aranjaka-j (arbaraj aŭ sovaĝecaj libroj) traktas pri sekretaj instruoj, kiujn oni diskutis ne en vilaĝoj, sed ekstere, ĝuste en arbaroj; upaniŝadoj fine entenas mistikajn ideojn. Temas pri ĉirkaŭ 250 tekstoj, kiuj estiĝis tra jarcentoj kaj traktas temojn kiel reenkarniĝo, jogo kaj karmao. Ĉefe la 13 vedaj upaniŝadoj influis la postan hinduismon.

Klasika epoko

La fino de la upaniŝada epoko estas ofte konsiderata kiel distranĉo: en hindologio la epoko antaŭa estas kutime nomata brahmanismo, hinduismo rilatas nur al la sekva epoko. Ekde 500 a.K. hinduismo verŝajne spertis sian ĝis nun transdonitan formon. La lingvo de transdono estis la Sanskrita, hindogermana lingvo, parenca al la eŭropaj lingvoj. La ĉefaj dioj en tiu epoko estis Brahmo, Viŝnuo kaj Ŝivao. Oni konstruis templojn, starigis statuojn kaj estiĝis multaj kultaj kaj benaj ritoj.

Kriŝno kaj Rama, laŭ hindua kredo homaj enkorpiĝoj de la dio Viŝnuo, aperis en la epika literaturo inter 200 a.K. kaj 400 p.K.. La Ramajano kaj Mahabharato estas vastaj kaj ankoraŭ nuntempe multe legataj poeziaĵoj el tiu epoko. La plej grava parto de la Mahabharato estas la instrupoemo Bhagavadgitao. En tiu epoko okazas la formiĝo de multaj diversaj kredoj, kiuj aparte adoras unuopajn diojn (kiel ekzemple ŝaktismo, ŝivaismo kaj viŝnuismo), kiel ankaŭ la kodigo de la brahmana instruo en la dharma sutra kaj la dharma shastra.

Ekde la 4-a jarcento a.K. la hinduismaj religioj perdis anojn pro budhismo, sed ili neniam tute neniiĝis kaj estis ekde la 4-a jarcento p.K. denove preferataj de la reĝoj. La sekvan periodon inter la jaroj 400 kaj 1000 karakterizas la puranoj kaj multo da historiaj, mitaj kaj instruaj verkoj. Komenciĝis ankaŭ en tiu epoko tantrismo.

En la 8-a jarcento la filozofo Shankara fondis la unuajn hinduajn ordenojn.

Islama influo

Ekde la jaro 711 kaj la konkero de Sindh fare de islamaj trupoj ekzistas islamanoj sur la hinda subkontinento. Fine de la 11-a jarcento islamo divastiĝis ĝis Panĝabo kaj gajnis superregon en vastaj partoj de norda Hindujo.

La estreco de la mogoloj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj pligrandigis la islaman influon al hinduaj socioj de norda Hindujo, kaj kvankam la diversaj regnestroj sekvis malsame la konsilojn de siaj ortodoksaj islamaj elitoj kaj foje perforte atakis hinduajn templojn, atestas ĉeesto de multaj hinduaj oficistoj kaj armeestroj ĉe la mogola kortego kaj la superrego de hinduaj komercistoj ĉefe en la regiono de Guĝarato de ĉefe pacema kunvivado de islamanoj kaj hinduoj en Hindujo en la epoko de islama estreco super la lando.

En Panĝabo estiĝis ekde la komenco de la 16-a jarcento sikhismo.[9]

La falo de la mogola imperio samtempis kun la alveno de la Brita Orienthinda Kompanio, kiu alfrontis hinduismon al kristana kaj okcidenta pensaroj.

Novhinduismo

En la 19-a jarcento estiĝis en Hindujo diversaj religiaj sociaj reformmovadoj, kiuj naskiĝis el la renkontiĝo de hindaj kaj eŭropaj ideoj. Eĉ en hinduismo mem la Kastosistemo kaj vidvinbruligo estis diskutataj. Kadre de tia evoluo, hinduoj eksentis sin kiel unuiĝintaj (kio antaŭe ne okazis). Dekomence novhinduismo estis ligita al la sendependecstreboj. Kristanaj misiistoj en Hindujo sukcesis malpli konvertial kristanismon, ol pripensadon de la propra religio. La tradukoj de eŭropaj fakuloj pri hindologoio de sanskrito al la angla kaŭzis la disponigon de tradiciaj tekstoj al plej vasta publiko, ankaŭ en Hindujo.

Pluraj organizaĵoj kreiĝis tiutempe, kiel ekzemple Brahmo Samaj (1828) aŭ Arya Samaj (1875).

Laŭ la modelo de kristana misio Svami Vivekananda fondis en 1897 la misio Ramakriŝna, celante disvastigi en la tuta mondo la instruo de Vedanto, kiun li konsideris la perfektaĵon de religioj. Lia instruisto, Ramakriŝna, opiniis, ke ĉiuj religioj de la mondo proklamis la saman veron, ke la multeco de religioj estis nura ŝajno (maya). La parolado de Vivekananda antaŭ la universala parlamento de religioj en 1893 en Ĉikago, kie li unue prezentis hinduismon kiel universalan religion, estis la unua okazo, kiam hinduismo prezentiĝis ekster Hindujo.

La sendependecmovado de Hindujo gvidata de Mahatma Gandhi per ne-perforta rezisto plialtigis la intereson pri hinduaj tradicioj en la okcidenta mondo.

Enirejo de hinduja templo en Singapuro
Templaro en Singapuro

La sanktaj skriboj

La sanktaj skriboj de antikva Hindujo ordiĝas en tri grandaj kategorioj.

  • La vedoj, la antikvaj skriboj de la veda religio, de kiu devenas moderna hinduismo. La vedoj estas rigardataj la plej malnovaj religiaj tekstoj de la mondo.
  • La post-vedaj hinduaj skriboj.
  • La tuto de skriboj de disiĝantaj movadoj kiel budhismo kaj ĝajnismo. Ili grandparte estiĝis kiel reagoj kontraŭ la vedoj, sed ili multon pruntis el la du antaŭe nomataj tipoj, rilate al instruado kaj ĝenerala koncepto de la vivo.

Revelacio: la vedoj

Paĝo sanskrita de la Rigvedo

Fakuloj konsentas, ke la vedoj estas la religiaj tekstoj la plej malnovaj en la mondo. La vedoj estas konsiderataj ŝruti (revelacio) de la hinduoj. Oni diras, ke ili estis revelaciitaj de la brahmano al saĝuloj (rishi), kiam tiuj estis en profunda meditado. Sekve la ideoj, kiuj jam cirkulis delonge, estintus kodigataj kaj kompilitaj de saĝulo nomata Vyaça (litere, la kompilisto, kvankam tiu nomo eble rilatis al grupo de personoj personiigita pro tradicia bezono). Surbaze de indicoj internaj kaj eksternaj esploristoj proponis plurajn datojn por la estiĝo de la vedoj, de ĉirkaŭ 5000 a.K. ĝis 1500 a.K.[10].

En la tradicia hindua vido la vedoj estus ne-personaj, senkomencaj kaj senfinaj, kio signifas, ke la veroj priskribitaj en la vedoj estas eternaj, kaj ke ili ne estas kreaĵoj de la homo menso. En tio ili malsamus de la instruoj de budhismo kaj ĝajnismo.

Ekzistas kvar vedoj: la rigvedo, la jajurvedo, la samavedo kaj la atarvavedo pli nova. La rigvedo entenas mantrojn por alvoki deva-ojn por la ritoj de fajroferto; la samavedo estas kantaro kun notoj muzikaj; la jajurvedo havas detalajn klarigojn por ofertoj; kaj la atarvavedo konsistas el filozofaj kaj duonmagiaj tekstoj de ĉarmaĵoj kontraŭ malamikoj, sorĉistoj, malsanoj kaj eraroj dum oferado. Ĉiu el ili estas dividita en kvar sekciojn:

  • la samhitâ: mantroj kaj himnoj;
  • la brâhmana: liturgaj tekstoj kaj ritoj;
  • la aranyaka: sekcio teologia;
  • la upaniŝadoj: sekcio abstrakta.

La vedoj konsistas el mistikaj kaj alegoriaj tekstoj. Multaj skoloj enkuraĝigas al filozofa kaj metafora interpretado anstataŭ tro litera. La sono de vedaj mantroj kaj ankaŭ de sanskrito mem estas taksata puriga. Strikta buŝa tradicio pri la transdono de la vedoj konservis ilin tra la epokoj.

Tradicio: la postvedaj skriboj

Paĝo de la mahabharato

La vedoj estas konataj sub la nomo ŝruti (tio, kio estis revelaciita). La pli novaj libroj estas nomataj smriti (tio, kio estas memorigitamemoro/tradicio). La literaturo ŝruti estas skribita en veda sanskrito, sed la tekstoj smriti en klasika (pli facila) sanskrito, kaj iuj eĉ en prakrito, la komuna lingvo. Ĉar alireblaj al ĉiuj la tekstoj smriti estis rapide tre populara en ĉiuj tavoloj de la hinda socio. Eĉ nuntempe la plimulto de la hindoj pli bone konas la literaturon smriti ol ŝruti.

La aro de la smriti-tekstoj estas la populara ekvivalento de la ŝruti, per la historioj de dioj kaj herooj ĝi instruas la hindan pensadon. La plej multaj tekstoj referencas al la sanktaj vedoj, ilia celo estas malkodi kaj instrui la antikvajn mesaĝojn al la popolo. Tamen tiu literaturo ne estas malpli valora ol la ŝruti, kontraŭe ĝi estas tre riĉa kaj prezentas filozofajn dialogojn tre profundajn.

La tekstoj smriti inkluzivas:

  • la itihasa-oj: eposoj kiel la Ramajano kaj la Mahabharato (entenanta la Bhagavadgitaon).
  • la purana-oj aŭ mitaj tekstoj, kiuj temas pri apartaj aspektoj de la dieco. Inter la ĉefaj estas dek ok, la plej popularaj verkoj de Hindujo.
  • la agama-oj, teologiaj tekstoj, entute dudek ok, kompletitaj de la upagama-oj kaj
  • la darsana-oj, filozofaj tekstoj.
  • La dharmashastra-oj (aŭ leĝlibroj) estas ankaŭ parto de la smriti. De tempo al tempo estiĝis grandaj leĝdonantoj, kiel ekzemple Manu, Jajnavalkia kaj Parasara, kiuj kodigis la ekzistantajn leĝojn kaj forprenis malnovajn regulojn por certigi, ke la hindua vivmaniero restu taŭga samtempe al la veda ideo kaj al la epoko. Sed, ĉar la religio hindua ne havas dogmon la smriti-tekstoj ne estas devige akceptitaj de ĉiuj hinduoj. Fakte iuj eĉ diras, ke la britoj popularigis la Manu-smriti por establi ununuran leĝkodon al la hinduoj.

Kosmogonio kaj diaĵoj

La hindua kosmogonio instruas, ke la principo de ĉiu vivo, de ĉiu progreso, de ĉiu energio devenas de la diferencoj, de la kontrastoj[11].

La hindua kosmogonio estas la hindua teorio pri la kreado de la universo kaj de ties bildo. Ĝin karakterizas daŭra apero de la cifero 7.[12]

La mondo estis kreita en formo de ovo (la "ovo de Brahmao"). La supera duono de la kosma ovo dividiĝas en sep regionoj: la tri unuaj, tero, aero kaj ĉiela, kune estas la triloka (tri mondoj) kaj superas ilin la kvar ĉielaj regionoj, kiuj estas la loĝejo de la dioj.[12]

La malsupra parto de la kosma ovo entenas sep inferajn regionojn (patala), kiuj formas etaĝojn en kiuj loĝas demonoj kaj serpentoj[12]. Malsuper la kosma ovo troviĝas la primitiva oceano, formita de sep aliaj inferaj regionoj.[12]

La tero estas dividita en sep kontinentojn ĉirkaŭitajn de sep maroj.[12]

La Brahmo

La dio de la vedoj laŭ la panteisma, aŭ eĉ panenteisma akcepto de la termino, estas Brahmo[13], kiu estas la ultima realo, la absoluta aŭ universala animo (paramatman), la Unu-o[14].

Citaĵo
 Vi estas la virino. Vi estas la viro. Vi estas la blua abelo kaj la verda ruĝokula papilio. La fulmo estas via filo. Vi estas la sezonoj kaj la maroj. Vi estas la tuto, vi estas ĉieĉeesta; ĉio, kio naskiĝis, estas via. 
— Upaniŝadoj.[15]

La Brahmo estas nepriskribebla, neŭtra, neelĉerpebla, ĉioscia, ĉiea, originala, senfine ekzista, ... la fin fina principo senkomenca kaj senfina de la tuta universo.[14] La Brahmo, kiun oni nepre ne konfuzu kun la dio Brahmao aŭ la nomo de la hinduaj sacerdotoj, la brahmanoj, estas la rigardata kiel la kosma animo.[14]

Tia absoluo, kiun hinduoj nomas ankaŭ per la sanskrita tat ("tio") estas laŭ sia eco mem malfacile reprezentebla.[14]

Citaĵo
 Ĝi moviĝas kaj ĝi ne moviĝas, ĝi estas for kaj ĝi estas proksima. Ĝi estas ene de ĉio kaj ĝi estas ekstere de ĉio. 
— Isa Upaniŝado[16].

Trimurti

La ĉefaj personigitaj dioj estas tiuj de la trimurti. Ili estas Brahmao, Viŝnuo kaj Ŝivao, kiuj korespondas al la agado krea, konservema kaj detruema de la absoluta Brahmo.[14]. Ili estas tri aspektoj ne disigeblaj de la strukturo de la universo.[14]

La eco de Brahmo de malhelpas, ke ĝi manifestiĝu sub formo de personigita dio[14]. La hinduismo laŭ religiaj kurentoj donas diversajn nomojn al la persona dio. Ĝenerale ekzistas tamen tiu de Ishvara (litere, "La plej alta sinjoro"), termino ĉefe filozofa, ĉar, en la praktika ĉiutaga kulto oni alparolas kutime unue el la anoj de la Trimurtî: ŜivaoViŝnuo, kaj malpliofte, Brahmao (ĉar tiu lasta, kreante vivajn kreitaĵojn, generas samsara-on, la ciklon de reenkarniĝojn, kiun oni provas forlasi).[14]

Pro la personaj manifestiĝoj (diaĵoj) de la ne-persona dio Brahmo, hinduismo estas politeisma religio[14][17]; kaj tiel tiu religio havas grandan varion kaj diversecon de 330 milionoj da diaĵoj (tiu nombro estas foje konsiderata simbola[18]).

Citaĵo
 Se en la multeco ni daŭrigas insiste la Unu-on, tio estas por reveni kun la beno kaj la revelacio de la Unu-o konfirmiĝanta en la multoblo. 
— Sri Aŭrobindo[19].

Grandaj kaj malgrandaj diaĵoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Avataro.

La diversaj enkarniĝoj (avataroj) de la trimurti (Kriŝno estas avataro de Viŝnuo) estas grandaj diaĵoj. La malgrandaj diaĵoj estas kreaĵoj aŭ idoj de la grandaj diaĵoj. Ganeŝo, kiu estas grava diaĵo de hinduismo, ligiĝas al Ŝivao kiel ido aŭ kreaĵo laŭ la mitoj evoluiĝantaj pri ĝi.

La deva-oj

Statuo de la diaĵo Lajjagauri (timema diino), nomata tiel pro sia florforma vizaĝo, kiu simbolas ne-personecon.[20] La korpo virina estas la naturo, kaj la femuroj disigitaj aŭ la nasko de la mondo fenomenala (hindaj virinoj naskas kaŭriĝantaj), aŭ la eblo fertiligi malsovaĝitan naturon (diino kampara).

La hindua relgio kredas je la ekzisto de ĉielaj estaĵoj nomataj deva-oj. La eco de tiuj deva-oj analizeblas laŭ tri punktoj:

  1. Laŭ la filozofio de Advaita Vedânta kaj iuj tekstoj de la Bhagavadgitao[21], la upaniŝadoj kaj la vedoj; ĉiuj deva-oj estas manifestaĵoj de la plej alta sinjoro Iŝvara. La rigvedo diras: ekam sat vipra bahudha vadanti — "La vera Dio estas unu, kvankam saĝuloj alparolas ĝin per multaj nomoj".
  2. Laŭ la filozofoj de la Niaja, Vaiŝeŝika, kaj jogo, de iuj versoj de la ŝruti kaj de iuj pensoj ŝivaaj kaj vajŝnavaj, la deva-oj estas ĉielaj estuloj sub gvidado de la plej alta Iŝvara, sed staras super la homoj.
  3. Laŭ la filozofio de la Mimamsa, ĉiuj ge-deva-oj estas la estroj de naturaj fortoj kaj Iŝvara ne ekzistus. Por realigi deziron la homoj devas plaĉi al unu aŭ pluraj deva-oj kaj adori ilin pri strikte kodigitaj ritoj.

La plej malnovaj vedaj tekstoj parolas pri 33 deva-oj. Sekve la nombro kreskegis - ĝis 330 milionoj, sed neforgesante la principon, ke Brahmo estas ĉiea.[22]

La mistika silabo OM

La omkara (aŭ aum)

Om (aŭ Aŭm) estas unu el la sanktaj simboloj de hinduismo. Ĝi estas la originala sono, kiu devenis de la kaoso antaŭ la kreado, la fonto de ekzisto. Oni uzas ĝin kiel prefikso, kaj foje sufikso al mantro kaj al iu ajn hindua preĝo. Ĝi reprezentas la kuniĝon de tri materistatoj: sattva, tamas kaj raja, kaj la tutan universon.

Skribita "Om", ĝi estas la kuntiriĝo de Aŭm, la originala vibro.[23]

Om en la tamila lingvo

La sono Om estas plena je profunda simbola mesaĝo: ĝo estas la originala dia vibrado de la universo, kiu reprezentas ĉian ekziston, ĉirkaŭanta ĉiun naturon en unu fina vero.[15]

Skoloj

Filozofaĵoj konstituantaj la fonton de tio, kion oni nomas nuntempe hindusimo, estis transdonitaj buŝe dum jarcentoj kaj estis unue skribitaj en la unua duono de la 1-a jarmilo a.K.. La sistemo religia kaj kultura, kiun oni nomas hinduismo evoluiĝis sur la hinda subkontinento kaj nur malofte transiris ties limojn.[24]

La ses grandaj filozofa-teologiaj sistemoj

Hinduismo evoluigis antikvajn astika-ojn aŭ ortodoksajn (ĉar ili akceptis la aŭtoritaton de la vedoj)) skolojn de filozofio, aŭ ŝadarŝana-oj. Tiuj sistemoj, aŭ darshana-oj de klasika hinduismo estas entute ses; ĉiu el ili estas la frukto de longa ellaborado kaj atestas pri vasta literaturo[24]:

  1. Samkja, unu el la plej malnovaj estas sistemo de pensado fondita je dualismo inter la spirito (purusha) kaj la naturo (prakriti), kiu komence ne rilatis al teologiaj spekulacioj.
  2. Purva-Mimamsa (ankaŭ nomata Karma Mimansa aŭ la Mimamsa), sistemo rilata al klarigo de la vedoj.
  3. Uttara Mimamsa (plej ofte nomata Advaita Vedanta), sistemo centrita je metafiziko kaj la mistika eco de la upaniŝadoj.
  4. Jogo, sistemo bazita je persona praktiko (pozicia, spira kaj medita) por atingi liberiĝon kaj savon (मोक्ष, mokṣa).
  5. Vaiŝeŝika, sistemo, kiu unue proponis atoman teorion.
  6. Njaja, sistemo de la logiko de Hindujo kaj lasta el la hinduaj filozofaj skoloj.

Nastika aŭ ne-ortodoksaj skoloj estas ĝajnismo, budhismo kaj ĉarvaka, la antikva klasika ateismo de Hindujo, kiu rifuzas la ekziston de la animo aŭ de atman.

Hinduaj pensistoj

Hindua templo

Budho en hinduismo

Budho estas adorata de hinduoj kiel unu el la avataroj de Viŝnuo.

En hinduismo Budho estas rigardata kiel avataro de Viŝnuo. En la purana-tekstoj li estas la dudekkvara de la dudek kvin avataroj indikante ontan finan reenkarniĝon.[25] Iuj hinduaj tradicioj[26] mencias Budhon kiel la plej lastan el la dek ĉefaj avataroj konataj sub la nomo de dacavatar (dek enkarniĝoj de Dio).

Kredoj, ritoj kaj praktikoj

La kvar vivoceloj

Kama-deva, la diaĵo de amo kaj deziro.

Hinduismo aldone al kvar periodoj de la vivo de hinduo konsideras kvar vivocelojn aŭ puruŝarta-ojn. Homaj deziroj estante naturaj, ĉiu el la celoj utilas por perfektigi la scion pr la homo, ĉar per vekiĝo de la sentoj kaj partopreno en la mondon, li malkovras la principojn. Tamen hinduo ne estu ĉarmata por ne senfine sekvi la ciklon de samsara.

  1. Kama aŭ deziro: kaj aparte deziro kaj plezuro amora. En la mitologio la dio amo, Kama, estas fonto de la kreaĵo. La Kamasutro[27] montras rimedojn por ekzalti sentojn kaj florigi la geedzan vivon. Viro kaj virino uniĝas kaj rekreas la dian unuecon. La plezuro estu direktata al la celo de scio kaj ne iĝu vivmaniero, kiu kondukus al plenumo de agoj ne-moralaj kontraŭaj al darma.
  2. Artha aŭ materia prospero: homo partoprenu la socion, kreante havaxojn kaj rilatojn, kiuj estas la fruktoj de lia laboro. Li atentu ne trompiĝi per ĉarmo de facila vivo, sed tiru el la vivo instruon. La periodo de grihasta estas bona tiucele.
  3. Darma aŭ devo: la darma devas regi ĉiujn kvar periodojn de hindua vivo. La devo ebligas al homo daŭrigi sian vivon sur la justa vojo, konformiĝante al leĝo kaj moralo skribitaj en la darmasutro aŭ la Manu-Samhita, nomataj leĝoj de Manu[28].
  4. Mokŝa aŭ al liberiĝo: dum la du lastaj periodoj de la vivo de hinduo, tiu ĉi serĉas moksha-on, la liberiĝon de la ciklo de reenkarniĝoj. Sed temas ĉefe pri la fina celo de la vivo de hinduo, kiu povas atingi ĝin laŭ diversaj rimedoj, kiel la bakti-jogo. Laŭ la tradicio hindua, la homo, kiu mistrafas sian liberiĝon devas trairi ciklon de 8.400.000 renaskiĝoj en aliaj kondiĉoj ol la homa antaŭ ol atingi tiun denove.[29]

Tamen, oni ne forgesu, ke por hinduo, danke al bakti (pieco) eĉ besto povas atingi liberiĝon danke al pieco al diaĵo, kontraŭe al budhismo, ĝajnismosikhismo, religioj hindaj, kiuj konsideras, ke estas necese naskiĝi homa por atingi moksha-on.[30]. La atingo de tia absoluta liberiĝo estas la celo de ĉiuj filozofioj kaj de ĉiuj mistikaj teknikaj hindaj[7].

Tiuj versoj de Kalidaca bone resumas tiun penson:

Citaĵo
 Infanoj, ili strebas al studado; junuloj, serĉas plezuron; maljunuloj, praktikas asketismon; kaj per jogo ili finas sian ekziston. 
— (Raguvamca[31])

La kvar etapoj de la vivo

La spirita vivo de hinduo estas tradicie dividita en kvar etapoj aŭ aŝrama[32]. Tiuj kvar etpaoj estas ligitaj al kvar vivoceloj, ĉiu etapo ebligas atingi plej bone unu el la celoj.

  1. La brahmaĥarja estas la periodo de edukado. Ĝi konsistas en profunda studado de la sanktaj skriboj, ĉefe la vedoj. Tiu etapo estas rezervita al infanoj kaj studantoj. Abstinenco kaj ĉasteco estas ĝiaj ĉefaj virtoj. La guruo aŭ spirita majstro estas vidata kiel la reprezentanto de la diaĵo, la lernanto devas al li obeon kaj respekton.
  2. La garhastia korespondas al neceso sekvi aktivan kaj monduman vivon: ĝi estas tiu de la familipatro, kies celo estas havi idojn kaj riĉiĝi por la supervivo de la familio.
  3. La vanaprastia estas la etapo, kiu korespandos al vivo de retiriĝo, for de la ligoj de materia kaj familia vivo. Post realigo de la materiaj celoj, la homo forlasas sian hejmon por atingi la savon.
  4. La samniasa estas la lasta etapo de la vivo, kiu ebligas atingi mokŝa-on, spiritan liberiĝon.[33]

Ahimsa (ne-perforto), vegetarismo kaj sanktaj bovinoj

Hinduo preĝante antaŭ du bovinoj

Ahimsa estas koncepto, kiu rekomendas ne-perforton kaj respekton por ĉia vivo, ĉu homa, ĉu besta, kaj eĉ vegetala. Ahimsa estas oftre tradukita kiel ne-perforto, sed fakte ĝi signifas ne-malutilon rilate al ĉiuj vivaj estuloj, aŭ respekton de vivo ĉia. En pozitiva aŭ aktiva senco ahimsa estas sinonimo de kompato, de bonintenco. La sanskrita radiko hims (malutili). Ahimsa fondiĝas je veda ordono:

Citaĵo
 माहिंस्यात सर्व्-भुतानि, mâhimsyât sarva-bhoutâni (ke oni malutiliu al neniu vivulo)[34] 

La termino ahimsa aperis unue en la upaniŝadoj kaj en la rajajogo ĝi estas la unu el la kvin jama, aŭ eternaj ĵuroj, nemalheveblaj por jogo.

Tiurilate Bishma skribis en la Mahabharato:

Citaĵo
 Viando de bestoj estas kiel la karno de niaj propraj filoj[35] 

La kredo je reenkarniĝo estas fundamento en budhismo, ĝajnismo kaj hinduismo: ni ĉiuj estis, estas kaj estos (eble) bestoj dum la vico de niaj multegaj vivoj.

Ahimsa estas la filozofa nocio de hinduismo (sed ankaŭ de budhismo kaj ĝajnismo), kiu enkondukis vegetarismon kiel idealan nutradmanieron. Laŭ iuj taksoj, 85% de la hinda popolo[36] nutras sin vegetare (sen viando, nek fiŝaĵo, nek ovoj; fekonditaj ovoj estas konsiderataj nutraĵoj ne-vegetaraj en Hindujo[37]): ĉefe en la ortodoksaj komunumoj de suda Hindujo, en iuj nordaj ŝtatoj kiel Guĝarato, aŭ en Karnatako, kie grandas la ĝajna influo. Tiu nutradmaniero baziĝas ĉefe je laktaĵoj kaj legomoj. Iuj eĉ evitas cepojn kaj ajlon pro ties ecoj raja, tio estas pasiigaj. En tradicia hindujo, brahmano valoris nenion sen sia bovino, ĉar ĝi donis al li la plej ŝatatan oferaĵon por la dioj. La persona darma de brahmanoj inkluzivas vegetarismon, ĉar li devas havi vivon tute puran.[38] Hinduismo promocias vegetarismon.[39] Ĝi ne promocias konsumon de viandoj, de fiŝaĵoj kaj de fekonditaj ovoj, ĝi tamen estas tolerita en la kadro de la rango indikita en la vedoj: malsupera, ne-respektema de ahimsa kaj nepura kompare al vegetara nutradmaniero.[40]

Haridvar: en tiu sankta urbo de hinduismo alkoholaĵoj kaj ne-vegetaranaj manĝaĵoj (viando, fiŝaĵoj, ovoj) estas tute malpermesitaj, kiel en preskaŭ ĉiuj sanktaj hinduaj urboj.

Iuj brahmanoj estas ne nur vegetaranaj, sed veganaj, manĝantaj nenian bestodevenan nutraĵon (laktaĵoj, ktp.).

Ĝenerale, la upaniŝadoj jam ekde la 6-a jarcento a.K. substrekas, ke bestoj kaj homoj estas gefratoj, ĉar loĝas en ambaŭ atman, kaj estas tiel sanktejoj de Brahmo. Estas ĝuste, ĉar ĉiuj vivuloj estas sanktejoj de Brahmo, ke ne ekzistas en Hindujoj temploj de Brahmo, kiel ja ekzistas temploj de Viŝnuo aŭ de Ŝivao.[41]

Rimarkeblas, ke en la plej multaj sanktaj hinduaj urboj ekzistas malpermeso pri ĉiuj ne-vegetaranaj manĝoj, ĉiuj alkoholaĵoj kaj leĝa malpermeso mortigi bovinojn en preskaŭ ĉiuj hindaj ŝtatoj.

La plejmultaj hinduoj rigardas bovinojn kiel plej bonajn reprezentantojn de boneco inter ĉiuj bestoj - ĉar ĝi estas la besto la plej aprezata pro ĝia lakto, oni adoras ĝin kiel patrinon. La bovino estas simbolo de la potenco brahmana kaj de ahimsa.[42]

Kritikoj

Sati (virta, fidela ĝismorte), simbolo de sindono totala de la edzino al sia edzo, kiu konsistas por la vidvino al grimpado sur la ŝtiparon de la formortinto por bruli vive. Tiu kutimo, kiu aperis nur malfrue en Hindujo (6-a jarcento) kaj ekzisits nur en la kasto de la kŝatrija, ne menciiĝas en la atarvavedo, kie troviĝas ĉiuj funebraj ritoj, devenas de interpretado de unu el la legendoj de la diino Sati, tute sindonema al sia edzo, ŝi pretis ĵeti sin en la flamojn por defendi la honoron, kiun perdis ŝia edzo disputante kun sia bopatro. Malpermesita en Brita Hindujo, sati estigis malkonfidon kontraŭ hinduismo.[24]

Hinduismo estis kritikata ekde la 19-a jarcento de la okcidento, kiu proponis tiam sian koloniismon kiel civiliziilon savigan por la mondo, pro iuj tradicioj sociaj taksitaj antikvaj kaj fine nekompreneblaj.[43]

Jen tipaj ekzemploj:

  • La doto, kiun la gepatroj de la edzino devas verŝi al la bofamilio, neleĝa laŭ la hinda konstitucio[44], uziĝas en ĉiuj aliaj hindaj ne-hinduaj religiaj komunumoj (islamaj, kristanaj, sikhaj, budhismaj, ĝajnaj, ...)[45] kaj la hejmaj perfortoj, kiuj devenas de tiu kutimo.[46] Memorigindas, ke laŭ la hinda tradicio, la doto estis persona havaĵo de la juna virino, heredita de sia propra familio, kiun ŝi alportis kun si en la hejmon de sia edzo.[47]

Sub malfrua formo, la doto iĝis la prezo pagenda de la familio de la junulino al la edzo.[47]

  • La geedziĝo inter infanoj[48], kiu similas eble el hinda vidpunkto al a okcidentaj unugepatraj familioj, sufiĉe kutimaj nuntempe en okcidento[49].
  • La malpermeso al vidvino reedziniĝi[50], relativiginda, ĉar ekzemple permesatas de ĉiam al virinoj de kulturo ŝakta, tre respektataj en Hindujo.[15]
  • La memmortigo de la vidvino sur la funebra ŝtiparo de la edzo aŭ sati[51], nekonata de la hinduaj skriboj kaj uzata ankaŭ kiel rita solvo, religia respondo al malfacila situo ligita al malpureco[52].
  • La praktiko de homaj oferadoj[53][54][55], kiu, laŭ hinduismo valoras nur, se la homa viktimo estas volontula, oferanta sian propran vivon al la universo[56][57].
  • La jati, sistemo de kastoj socioprofesiaj, kies problemoj jam kondamnis reformuloj, filozofoj kaj saĝuloj hinduaj, kiel ekzemple Basava ekde la 12-a jarcento[58][59].

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. angle Julius Lipner, Hindus: Their Religious Beliefs and Practices, Routledge, 1998. ISBN 0-415-05181-9 http://www.google.co.in/books?id=HDMLYkIOoWYC&printsec=frontcover&dq=sindhu+hindu&as_brr=3. Vidita 12/07/2007
  2. Vidu angle European sound laws por diskuto pri la transiĝo de "Sindhu" al "Hindu"
  3. angle R. Thapar, Interpreting Early India, Oxford University Press, Delhi, 1993. p. 77
  4. angle David Lorenzen, Who Invented Hinduism?, New Delhi, 2006, pp. 24-33 ; Rajatarangini of Yonaraja : "Hinduka"
  5. angle "...that many-sided and all-enfolding culture which we in the West have chosen to call Hinduism" Jan Gonda, Visnuism and Sivaism, Munshiram Manoharlal. 1996, ISBN 81-215-0287-X p. 1. cité par G.R. Welbon (Journal of the American Academy of Religion, Vol. 43, No. 1, 98+100. Mar., 1975.). “Review: Love of God According to Saiva Siddhanta: A Study in the Mysticism and Theology of Saivism by Mariasusay Dhanamoy”. Alirita 2008-05-04.. 
  6. [1]
  7. 7,0 7,1 Mircea Eliade, Le yoga, immortalité et liberté, Payot, Paris, 1991, 433 pages. ISBN 2-228-88350-6
  8. angle Sur la ttt-ejo de la akademio de Himalajo
  9. Vidu Oberoi 1994.
  10. Artikolo de Monde Diplomatique
  11. Alain Danielou, La civilisation des différences (La civilizo de la diferencoj), éditions Kailash, Les Cahiers du Mleccha, ISBN 2-84268-097-9
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 Gerhard J. Belliger, Encyclopédie des religions, LGF - Livre de Poche, Paris, 2000, 804 pages.ISBN 2-253-13111-3
  13. [2]
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 14,6 14,7 14,8 Pierre Grimal, Mythologie de la Méditerranée au Gange (Mitologio de la Mediteraneo ĝis la Gango), Larousse, 1963
  15. 15,0 15,1 15,2 Gerhard J. Bellinger, L'encyclopédie des religions. ISBN 2-253-13111-3
  16. Roger Caillos et Jean-Clarence Lambert, Trésor de la poésie universelle (Trezoroj de universala poezio), Gallimard (6-a eldono)
  17. « Au fond du polythéisme est le sentiment de la nature vivante, immortelle, créatrice », Taine.
  18. angle The number 330 million was simply used to give a symbolic expression to the fundamental Hindu doctrine that God lives in the hearts of all living beings)
  19. Bernard Baudouin, Le Védisme, l'éveil de la spiritualité indienne (La vedismo, vekiĝo al hinda spiriteco), eldonoj de Vecchi, ISBN 2-7328-3354-1
  20. «Le dieu des panthéistes est impersonnel» (La dio de la panteistoj estas ne-persona), Michelet.
  21. La Bhagavad-Gîtâ, tradukita al la franca de Camille Rao kaj Jean Herbert, komentoj de Sri Aŭrobindo, Paris, Albin Michel, 1970
  22. angle Kahsmiri overseas association sur les devas
  23. Jean Varenne, Dictionnaire de l'Hindouisme, éd. du Rocher, 2002 p211.
  24. 24,0 24,1 24,2 Gerhard J. Bellinger, Encyclopédie des religions. ISBN 2-253-13111-3
  25. angle Bhagavata Purana, Canto 1, Chapter 3 - SB 1.3.24: "Then, in the beginning of Kali-yuga, the Lord will appear as Lord Buddha, the son of Anjana, in the province of Gaya, just for the purpose of deluding those who are envious of the faithful theist." ... SB 1.3.28: "All of the above-mentioned incarnations [avatars] are either plenary portions or portions of the plenary portions of the Lord [Krishna or Vishnu]"
  26. angle [3]
  27. Alain Daniélou, Le Kâma sûtra, 1992
  28. Lois de Manou, trad. A.loiseleur-Deslongchamps, Garnier 1976
  29. Anne-Marie Esnoul, L'Hindouisme, Fayard-Denoël
  30. L'Hindouisme, Anne-Marie Esnoul, Fayard-Denoël. Laŭ la Ramajano bestoj piaj al Rama atingis la gracon de Dio kaj finfinan feliĉon; oni memorigu, ke unu el la nomoj de Rama estas Rakŝavanar Sangatine, kio signifas savanto de la simioj kaj de la aproj, arbarbestoj, kiuj helpis lin pie pri tio. Laŭ 108 names of Rama (108 nomoj de Rama) de Vijay Kumar. ISBN 81-207-2026-1
  31. Kâlidasa, le Raghuvamça, tradukita al la franca de Louis Renou, 1928
  32. angleAshrama Dharma in Hinduism, Brahmacharya, Grihastha, Vanaprastha, Sanyasa
  33. Louis Frédéric, Dictionnaire de la civilisation Indienne, Robert Laffont 1987
  34. http://stehly.chez-alice.fr/ahimsa.htm
  35. Mahabharato sekcio 154, vidu [4]
  36. CNN
  37. Autobiographie ou mes expériences de la vérité, Mohandas Karamchand Gandhi
  38. Mahabharato mencias: "Kiu estas brahmano? Estas tiu, en kiu manifestiĝas karitato, pardono, bona konduto, boneco, kompato kaj observado de ritoj de lia ordeno. Homoj, en kiuj ne ekzistas tiuj kvalitoj estas ŝudra, eĉ se ili naskiĝis de gepatroj brahmanaj".
  39. [5]
  40. Madeleine Biardeau, L'hindouisme, anthroplogie d'une civilisation, Flammarion
  41. [6]
  42. Protection de la vache sur Wikilivres
  43. "La priskriboj stereotipaj de la hinda socio, de kiujn ni heredis, estis inventitaj en la 19-a jarcento por pravigi koloniismon kaj ties bonaĵojn. Ili estu konsiderataj prudente. Multaj problemoj de moderna Hindujo devenas de islama kaj kristana varbemoj, kiuj provis detrui la tradiciajn konceptojn de socia justeco", Alain Danielou, La civilisation des différences, éditions Kailash, Les Cahiers du Mleccha, ISBN 2-84268-097-9
  44. angle Dowry Prohibition Act, 1961
  45. Véronique Bénéï, La dot en Inde, un fléau social ?, Khartala, Paris/Institut français de Pondichéry, Pondichéry
  46. Les femmes en danger de mort à cause des enjeux de la dot, sur le site des Nations Unies
  47. 47,0 47,1 Tarun Chopra, La vache sacrée, et autres histoires indiennes, Prakash Book, ISBN 81-7234-041-9
  48. 46% de la virinoj edziniĝintaj antaŭ 18-jariĝo, ĉe UNICEF
  49. "La geedziĝoj de infanoj, tiel misfamigitaj, ofte tute ne estas problemo. Knabo dekjaraĝa scias, ke ekzistas knabino, kiu estas lia edzino, same kiel li havas patrinon, kiun li same ne elektis. La geedziĝo efektiviĝas kutimer ĉirkaŭ la 15-a vivojaro, aĝo kiam la seksa kuriozo ne estas selektema. Krome la geedzoj ne vivas pare, sed en larĝa familia grupo", laŭ La civilisation des différences (La civilizo de la diferencoj), Alain Danielou, éditions Kailash, Les Cahiers du Mleccha, ISBN 2-84268-097-9
  50. Pri la geedziĝoj de vidvinoj en la historio de Hindujo
  51. Widow Burning in India de Sakuntal Narasimhan Anchor editor, 1992
  52. laŭ La civilisation des différences (La civilizo de diferencoj), (Alain Danielou, éditions Kailash, Les Cahiers du Mleccha, ISBN 2-84268-097-9,) "La praktiko de sati estas nekonata en la sanktaj tekstoj pri la devoj de varna", sed ĝi estis ankaŭ en la konteksto de la epoko maniero eskapi estontajn humiligojn per realigo de puriga idealo (komparebla al tiu de la unuaj martiroj kristanaj): tiel centoj da edzinoj de militistoj rajputaj sin ĵetis en la flamoj por ne fali inter la manojn de la islamaj invadantoj, kiuj sklavigus ili. Sin mortigi laŭ la reguloj de mem-oferado al la fajrodio, Agni, estis por tiuj hinduaj virinoj morto multe pli nobela ol tiu donata de malamiko.
  53. http://www.newkerala.com/topstory-fullnews-31742.html
  54. Laŭ la Hindustan Times, okazus 25 homaj oferadoj en la okcidento de Uttar Pradesh en la ses lastaj monatoj. Tiaj mortigoj atentigis pri tantraj praktikoj, miksaĵoj de praktikoj diversaj de hinduismo. John Lancaster, Washington Post, 29/11/2003)
  55. La polico de Khurja anoncis, ke dekduoj da homaj oferadoj okazis en la lastaj monatoj. En vilaĝo proksime al Barha, virino mortigis la trijaran filon de siaj najbaroj por oferado, kiu promesis al ŝi senlimajn riĉecojn. En alia kazo, paro, kiu ne povis havis infanojn, homrabis sesjaran infanon kaj kripligis ĝin ĉantante mantrojn de tantra rito. La virino poste lavis sin per la sango de la infano. "Kulpas pri tio superstico kaj malklerigo" diris policoficiro Ak Singh. "Tio jam okazis kaj ankoraŭ okazos. Oni ricevas facile denuncojn de la familioj." Estus deklaritaj entute 28 oferadoj en la ŝtato dum la kvar lastaj monatoj. Kvar sacerdotoj estis malliberigitaj kaj multaj fuĝis pro tio. « Indian cult kills children for goddess: Holy men blamed for inciting dozens of deaths », The Observer, Dan McDougall à Khurja, Inde, 5-a de marto 2006
  56. http://ganapati.club.fr/dieŭ/shakti/mahavidya.html
  57. laŭ La civilisation des différences, Alain Danielou, eldonejo Kailash, Les Cahiers du Mleccha, ISBN 2-84268-097-9
  58. 60% de la hindoj konsideras la kastojn socioprofestiaj kiel gravaj, kontraŭ 40 % en la epoko de la sendependeco, sur la ttt-ejo de sciences humaines
  59. http://www.jaia-bharati.org/histoire/tyran-castes.htm la mito de la tiranio de la kastoj, de Meenakshi Jain, historiisto kaj profesoro ĉe la universitato de Delhio, artikolo de la « The Indian Express » de la 26-a de septembro 1990

Eksteraj ligiloj