Hindustan Times
Aspekto
| Hindustan Times | ||
|---|---|---|
| Poŝtmarko el 1999 dediĉita al la 75a datreveno de Hindustan Times | ||
| gazeto | ||
| Komenco | 1924 vd | |
| Landoj | Barato vd | |
| Sidejo | Nov-Delhio | |
| Posedata de | HT Media • Birla family vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Hindustan Times (La Tempoj de Hindustano) estas unu el la plej grandaj anglalingvaj ĉiutagaj gazetoj de Barato. La gazeto havas proksimuman cirkuladon de 1.6 milionoj kaj atingon de ĉirkaŭ 4.3 milionoj da legantoj, igante ĝin la dua plej granda anglalingva gazeto en Barato post la The Times of India. [1][2][3]
La gazeto estis fondita en 1924 de Sunder Singh Lyallpuri, aktivulo de la sikha Akali Dal movado en tio, kio tiam estis brita Hindio, en la kunteksto de la hinda sendependiga movado (Hindustano estas la historia nomo de Norda Barato). Multaj famaj hindoj laboris kiel redaktistoj por la gazeto, inkluzive de la filo de Mahatma Gandhi, Devdas Gandhi. [4][5][6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nominated to Rajya Sabha – NATIONAL.
- ↑ "Paradise Papers: Hindustan Times Group set up firm in Bermuda, showed Rs 7 cr loss", 7 November 2017.
- ↑ . History repeating at Shobhana Bhartia's Hindustan Times (December 2018). Arkivita el la originalo je 16 March 2022. Alirita 21 January 2020 .
- ↑ Gyanendra Pandey. (22 November 2001) Remembering Partition: Violence, Nationalism and History in India. Cambridge University Press, p. 97–. ISBN 978-0-521-00250-9.
- ↑ About Us. Arkivita el la originalo je 7 January 2019. Alirita 25 September 2017 .
- ↑ Hazarika, Sanjoy, "Indian Leader Faces a Test at the Polls", 5 March 1995.

