Hinojosas de Calatrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hinojosas de Calatrava
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13590
Retpaĝaro Hinojosas de Calatrava
Politiko
Urbestro Teófilo Romero Fernández (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 568  (2010)
Loĝdenso 5,54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 37′ N, 4° 8′ U (mapo)38.616666666667-4.1333333333333Koordinatoj: 38° 37′ N, 4° 8′ U (mapo) [+]
Alto 763 m [+]
Areo 102,52 km² (10 252 ha)
Hinojosas de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
Hinojosas de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
DEC
Hinojosas de Calatrava
Hinojosas de Calatrava
Situo de Hinojosas de Calatrava
Hinojosas de Calatrava (Hispanio)
Hinojosas de Calatrava (Hispanio)
DEC
Hinojosas de Calatrava
Hinojosas de Calatrava
Situo de Hinojosas de Calatrava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hinojosas de Calatrava [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Hinojosas de Calatrava [inoĥOsas de kalatrAva] (Fenkolejoj de Kalatrava) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Limas norde kun Puertollano, oriente kun Mestanza kaj Solana del Pino, sude kun Fuencaliente kaj okcidente kun Cabezarrubias del Puerto.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas hinojoseños. La censita populacio en 2010 estis de 568 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,54 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Hinojosas de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Puertollano aŭ natura komarko Valo de Alkudjo en la suda parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 763 m; je 48 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 102.52 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°37′0″ N 4°7′60″ Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondo de Hinojosas de Calatrava kiel municipo sendependa datiĝas de 1848, kiam ĝi estis separata de la dependo de Puertollano, kvankam estas dokumentata la ekzisto de setlejo en tiu loko jam el almenaŭ la 16a jarcento.

La Preĝejo, dediĉita al Sankta Bernardo de Klaravalo, datiĝas de 1747 kaj ŝajne ekzistis antaŭa ermitejo samdediĉa.

Festoj estas la 20-a de aŭgusto por Sankta Bernardo de Klaravalo, patrono de tiu loko kiel ĉefa patrono kaj por Sankta Blas la 3-a de februaro, kiel dua patrono. Krome estas la somerfesto, je la fino de la tasko de la rikolto de cerealoj kaj la dua post la rikolto de la olivo, kiuj kun la brutobredado estas la ĉefaj enspezoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]