Seslatera prismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hip)
Seslatera prismo
Bildo
Speco Prismo
Zonopluredro
Vertica figuro 4.4.6
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff 2 6 | 2
Simbolo de Schläfli t{2,6}
Figuro de Coxeter-Dynkin (o)6o2(o)
Indeksoj U76(d)
Simbolo de Bowers Hip
Verticoj 12
Lateroj 18
Edroj 8
Edroj detale 6{4}+2{6}
χ 2
Geometria simetria grupo D6h (por neklina prismo kun regulaj bazoj)
Duala Seslatera dupiramido
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En geometrio, la seslatera prismo estas pluredro, la kvara en malfinia aro de prismoj.

La edroj estas 6 paralelogramaj flankoj kaj 2 seslateraj bazoj. Ĝi havas 8 edrojn, 12 verticojn, kaj 18 laterojn.

Ĝi estas okedro. Tamen, la termino okedro estas ĉefe uzata por la "regula" okedro, kiu ne estas seslatera prismo.

Se edroj estas ĉiuj regulaj, la seslatera prismo estas duonregula pluredro. La volumeno de ĉi tia seslatera prismo estas , kie a estas longo de la latero.

Ĉar ne estadas stela seslatero, ne estadas stela seslatera prismo. Ĉi tia prismo povas esti konstruita, sed fakte ĝi estas du intersekcantaj triangilaj prismoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]