Hipermetropio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hipermetropio, hipermetropecomalmiopio estas refrakcia eraro. Ĉe hipermetropeco (malmiopeco) la okulo estas pleje iom pli mallonga ol normale; la lenso estas pli plata ol normale, aŭ malestas. Tial en stato de neakomodo, la lumradioj devenantaj de malproksime konverĝas trans la retino. La okulo do devas akomodiĝi por klare vidi malproksimajn objektojn; la proksimajn ĝi ne povas klare vidi. Tamen ĝenerale la subjekto klare vidas malproksimajn objektojn, aparte se tiu estas juna kaj bonfarta. Sed se tiu devas streĉi la okulojn por vidi proksime, precipe nokte kaj ĉe arta lumo, tiu laciĝas kaj plendas pri okula aŭ superokula doloro, kapdoloro ĝenerale frunta, sed kelkfoje okcipita, konjunktiva kaj palpebra kongesto, larmelfluo kaj ioma lumtimo. Komplikaĵoj de hipermetropeco estas konjunktivito kaj blefarito, kongesto de la retino kaj koroido, konverĝa strabismo kaj glaŭkomo.

Hipermetropa okulo kaj korekto per konveksa lenso

La hipermetropeco estas geometria-optika malo de la miopeco. La vidadon influas la severeco la hipermetropeco, la aĝo de la subjekto kaj la povo de la akomodado.

Ĝi ofte estas denaska kaj la plej ofta perturbo de la refrakto. Ĝi povas akompani variajn okulmalsanojn, sed mem ne estas konsiderita kiel malsano. La 50% de homoj estas hipermetropa.

Ĝi ofte estas konfuzita kun la presbiopeco, kiun kaŭzas la malmolado de la lenso kaj la malkreskado de la flekso de la radiaj muskuloj. Ambaŭ povas esti korektita per okulvitroj aŭ kontaktlensojn. Por korektado oni uzas konveksajn lensojn.

Klasifikado[redakti | redakti fonton]

Laŭ severo:

  • Milda, aŭ fakultativa hipermetropeco (ĝis 3 dioptrio):
Ĝi estas kompensata per la natura akomodo de la okulo.
  • Meza, aŭ relativa hipermetropio (3-6, aŭ 3-8 dioptrio):
La subjekto povas akre vidi nur strabe
  • Severa, aŭ absoluta hipermetropio:
La okulo ne povas akomodi

Akomodo[redakti | redakti fonton]

La milda kaj la meza hipermetropio estas korektita per la refleksa kuntirado de la lenso. Ĝis kiam tiu ebligas la akran vidadon, estas la korektado de la hipermetropeco superflua. Kapdoloro, malbona farto, kaj okaza malakra vidado estas atentas al la necesa kompensado.

Ĝenerale la infanoj naskas hipermetropaj. En la infaneco ankaŭ la meza hipermetropio devas esti kompensita, alikaze la infano estos straba, ĉar li neniam vidis, kaj vidos akre, do li ne vidis detale la estaĝojn, kaj ankaŭ lia cerbo ne lernis vidi akre. Tiam la cerbo emas prilabori nur la signojn de la dominanta okulo, kaj blokigas la signojn de la alia okulo, kiu iĝas ambliopa; tiu faras la infanon straba. La hipermetropaj infanoj ofte vidas la televidilon proksime.

La severe hipermetropaj uloj ne estas minacitaj per strabismo, ĉar ili vidas ĉiam proksime.

La akomodo havas ĝiajn limojn, kaj aĝante tiu kapablo malkreskas. De 35 ĝis 45 jaraĝo la nuda okulo ne povas bone vidi proksime. La presbiopio komencas pli frue kaj estas pli sevara ol ĉe aliaj okuloj. La korigado helpas pli bone vidi proksime, poste ankaŭ vidi pli bone malproksime, kaj la akomodon ankaŭ en tiu proksimo, kiun vidas la ulo bone.

Presbiopeco[redakti | redakti fonton]

Kun la aĝo malkreskas la akomodo de la okulo. Tiu severas la hipermetropecon.

Se la 10 jaraĝa infano havas akomodo de 15 dioptrion, restas 10 dioptrio en la aĝo 20 jaroj, 7 dioptrio 30 jare, 4,5 dioptrio 40 jare, kaj komencas la presbiopeco. Li devas pli kaj pli malproksime teni la libron aŭ la gazeton por legi.

La meza akomodo laŭ vivjaroj:

[1]

Aĝo (jaroj) Akomodo (dpt) Proksima punkto (cm)
10 13,5 7,5
20 10,0 10,0
30 7,5 13,5
40 4,5 22,0
45 3,5 28,5
50 2,5 40,0
55 1,5 66,5
60 1,0 100,0
65 0,5 200,0
70 0,25 400,0

Rizikoj[redakti | redakti fonton]

La hipermetropiuloj estas emaj al la malfermita angula glaŭkomo.

Por la hipermetropuloj, ankaŭ la severe hipermetropaj uloj, ne estas malpermesitaj la kapriolado, la pilkoludoj, kaj estas por ili permesita la levado de la pezaj objektoj.

Korektado kaj kuracado[redakti | redakti fonton]

La hipermetropeco estas korigebla per konveksaj lensoj, kiuj havas pozitivajn dioptriojn. La okuloj de la plenkreskuloj povas kuraci la hipermetropecon.

Se la hipermetropeco ne estas bone korektita, la infano emas strabi. Oni elektas la plej pli dikan lenson, per la ulo kun paraligitaj radiaj muskoloj povas legi la plenan tabulon. Ofte la okulvitro ne plibonigas la vidadon, nur helpas la akomodon, kaj defendas kontraŭ la strabismo. Ankaŭ la meza hipermetropio devas esti korigita, antaŭ de la komenco de la lernejaj jaroj.

La oparado de la katarakto kauzxas severan hipermetropion kun 13 dioptrio, se oni ne uzas intraokulan lenson. Ekde 2000 oni povas uzi akomodantan intraokulan lenson, per kiu la uzanto povas bone vidi.

Iuj eksperimentas per okulgimnastiko, kiu devus preterlasi ĉiun refrakcian difekton, sed mankas la kontrolitaj sukcesoj. Do la scienco de la kuracado rifuzas la metodon.[2]

Oni povas korigi la presbiopion en multaj modoj. La ideala korigado dependas de la agado. Ekzemple la distanco por legi kuŝante estas 30-40 cm, legi sidante estas 50 cm, fari aĵoj estas 45-60 cm, kaj la ideala distanco de la komputila ekrano estas 60-80 cm. La pli malgrandaj distancoj pretendas pli grandan korekcion. Por legi kuŝante oni bezonas 2,5-3; por labori per komputilo bezonas 1-1,5 dioptrion.

Oni povas uzi legookulvitron, bi- kaj trifokalajn lensojn, lensoj kun kontinue sanĝantaj dioptrioj, kaj duonokulvitroj. La lastaj estas por tiuj, kiuj ne bezonas korigadon por vidi malproksime. La ulo povas elekti multifokalajn kontaktlensojn, multifokalajn intraokulajn lensojn, aŭ la monovisan teĥnikon. La lasta signifikas, ke unu okulo estas korigita por vidi proksime, kaj la alia por vidi malproksime. La uzanto de tiu metodo perdas lian kapablon vidi la spacon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Augustin: Augenheilkunde, Springer, 3. Auflage, 2007, S. 591
  2. J. A. Rawstron, C. D. Burley, M. J. Elder: A systematic review of the applicability and efficacy of eye exercises. In: Journal of Pediatric Ophthalmology & Strabismus. 42, Nr. 2, März-April 2005, S. 82-88, PMID 15825744 (Vgl. besonders S. 74).