Hiperoliedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heterixalus rutenbergi01.jpg
Heterixalus rutenbergi
Hyperolius kivuensis
Heterixalus punctatus

La Hiperoliedoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Hyperoliidae, estas granda familio de mal- al mez-grandaj, brilkoloraj ranoj kiu enhavas pli ol 250 specioj en 19 genroj. Dekdep genroj estas indiĝenaj de sub-Sahara Afriko.[1] Aldone, la monotipa genro Tachycnemis loĝas en la Sejŝeloj, kaj la genro Heterixalus (nune 10 specioj) estas endemia de Madagaskaro.

Hiperoliedoj gamas el 1.5 al 8 cm en korpolongo. Multaj specioj havas fajnan, brilbildan haŭtaĵon kiu preskaŭ aspektas emajlaj.[2]

Plej hiperoliedoj estas arboloĝantaj, sed kelkaj estas surteremaj, inklude kelkajn speciojn de la genro Kassina kiuj moviĝas perpiede aŭ kuranta pli ol saltante. Dietoj varias amplekse, kun ekzemploj kiaj Tornierella, kiu specializiĝas en helikoj, kaj Afrixalus fornasini, la nura surtera rano konata kiu predas ovojn de aliaj specioj de anuroj.

La reproduktado en tiu familio ekas starte de la pluvsezono, kiam hiperoliedoj kongregacias je reproduktejoj. Plej hiperoliedoj demetas siajn ovojn en akvo, kvankam ŝaumonestumado, arbotrua reprodukatdo, kaj ovodemetado en vegetaĵaro super akvo estas konataj konduteroj.[2] Afrixalus konstruas foliajn nestojn por siaj ovoj, per faldado kaj gluado de bordoj de folioj. Ranidoj estas flakotipaj larvoj kun grandaj dorsaj naĝiloj sur siaj vostoj.

Oni ne konas fosiliojn de hiperoliedoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shiotz, 1999
  2. 2,0 2,1 Zweifel, Robert G.. (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 100–101. ISBN 0-12-178560-2.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]