Hipervojo
Hipervojo aŭ Hipermaŝo (angle: hyperloop) estas la koncepto de estonta transportsistemo proponita de la usona entreprenisto Elon Musk. Ĝi estis elpensinta kiel transportsistemo en aerpremotubo, iomete komparebla kun la pneŭmatika tubo, ĉe kiu oni transportas varojn tra tuboj. Hipervojtubo devus esti pli larĝa kaj la alia granda diferenco estas ke pneŭmatika tubo funkcias per superpremo, dum la hipervojo bezonas mezovakuon. La trajekto Losanĝeleso - Sanfrancisko estas ebleco, kiu bezonas trafiktempon de 30 minutoj. Tio estas proksimume la sama distanco kiel inter Amsterdamo kaj Parizo.