Hipocikloido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipocikloido (ruĝa kurbo) kun (la rilatumo inter la radiusoj de la du diskoj) havas kvar kuspojn

En geometrio, hipocikloido estas ebena kurbo desegnita de fiksa punkto sur disko, kiu ruliĝas ĉirkaŭ kaj sur la interno de cirkla truo.

Difino[redakti | redakti fonton]

Konsideru eŭklidan ebenon kun karteziaj koordinatoj . Supozu ke disko de radiuso ruliĝas sur disko de radiuso . Do, la epicikloido estas la kurbo difinita de la jenaj parametraj ekvacioj:

Propraĵoj[redakti | redakti fonton]

Se (la proporcio inter la radiusoj de la du diskoj) estas racionala nombro , en kiu kaj estas nenulaj entjeroj primaj inter si, do la kurbo havas kuspojn.

Se estas neracionala, do la “kurbo” estas fakte densa subaro de la ringo de ekstera radiuso kaj interna radiuso .

Historio[redakti | redakti fonton]

Epicikloido estas fama kurbo, kiu estis studata de klasikaj geometroj, interalie Dürer (1525), Desargues (1640), Huygens (1679), Leibniz, Newton (1686), de L’Hôpital (1690), Jacob Bernoulli (1690), la Hire (1694), Johann Bernoulli (1695), Daniel Bernoulli (1725), kaj Euler (1745, 1781).

La nomo devenas de la helenaj morfemoj antikve-greke ῠ̔πό, hupó “sub”, antikve-greke κῠ́κλος, kúklos “ciklo”, kaj antikve-greke -ειδής, -eidḗs “adjektiviga sufikso”, kaj tiel signifas “subciklaĵo”, priskribante la manieron, kiel la kurbo estas difinita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]