Hipogeo de Sankta Bartolomeo
Hipogeo de Sankta Bartolomeo | |
itale: Ipogeo di San Bartolomeo | |
kaverno | |
Lando | Italio |
---|---|
Insulo | Sicilio |
Provinco | Provinco Trapani |
Urbo | Mazara del Vallo |
Parto de | Ĝardeno de la Emiro botanika ĝardeno |
Tipo de kaverno | Hipogeo |
Situo | Hipogeo de Sankta Bartolomeo |
- koordinatoj | 37° 40′ 01″ N 12° 34′ 52″ O / 37.66694 °N, 12.58111 °O (mapo) |
Malkovrinto | Francesco Saverio Cavallari |
- dato | 1874 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Italio
| |
Situo enkadre de Sicilio
|
La hipogeo de Sankta Bartolomeo estas sistemo de kavernoj en Mazara del Vallo, en urbero Miragliano, ĉe la dekstra riverbordo de Mazaro.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1874, la prof-ro Francesco Saverio Cavallari, unua direktoro pri antikvaĵoj de Sicilio malkovris la hipogeon[1], kiun oni rigardas kiel unu el plej gravaj prakristanaj katakomboj[2].
Ekzistas indicoj pri homaj establiĝoj jam ekde ĥalkolitiko, kiuj apartenis al la Kulturo de Diana (ĉirkaŭ la 36-a jarcento a.K.), kaj al la Kulturo de Sankta Kono-Ebleno Notaro (ĝis la 24-a jarcento a.K.). Postaj establiĝoj okazis dum la bronzepoko, kaj apartenis al la Kulturo de Naro-Partanna (2200-1500 a.K.), al kiu apartenis ankaŭ nekropolo, kiun modernepoka elfosa produktado detruis.
Fakte, ekde la 18-a jarcento, oni uzis la hipogean areon kiel ŝtonminejo por elfosi tofon: tio estis la kialo de la detruo de la nekropolo. Dum la Dua Mondmilito, la kaverno uziĝis kiel rifuĝejo por evakuitoj; dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, oni uzis ĝin kiel fabriko por senŝeligi salikokojn, kaj finfine oni provis transformi ĝin en picejo.
Hodiaŭ la tuta aero inkluziviĝas en la botanika ĝardeno nomita «Ĝardeno de la Emiro»[1].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ĵardeno de la Emiro - Historio. Alirita 2-a de aprilo 2012 . itale
- ↑ (1908) Manlibro pri Kristana Arkeologio.
|