Hipokampo (cerboparto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hipokampo (blue) en homa cerbo.

Hipokampo estas grava parto de la cerboj de homoj kaj de aliaj mamuloj. Ĝi estas parto de la limba sistemo kaj havas grandan rolon en longdaŭra memoro kaj spaca navigado. La hipokampo estas para strukturo, aperante en la dekstra kaj maldekstra flankoj de la cerbo, kiel la rilata cerebra kortekso. En homoj kaj aliaj primatoj, la hipokampo estas en la temporala lobo, sub la korteksa surfaco. La kurba formo similas al hipokampo aŭ korno de ŝafo laŭ fruaj anatomiistoj. Anatomiisto Julius Caesar Aranzi nomis ĝin laŭ la greka vorto hipokampo (ιππος, hippos = ĉevalo, καμπος, kampos = mara bestaĉo) kaj tiel estas la nomo interlingve, eĉ kiam la vorto por la besto hipokampo estas malsame.

En la malsano de Alzheimer, la hipokampo estas unu el la plej fruaj cerbopartoj kiuj difektiĝas; tial problemoj de memoro kaj de orientiĝo okazas je la komenco. Difektiĝo de la hipokampo ankaŭ povas esti pro nesufiĉa oksiĝeno (hipoksio), encefalito, aŭ epilepsio en la meza temporala lobo. Homoj kies hipokampoj estas tre difektitaj foje havas amnezion; ili ne povas krei novajn memoraĵojn.