Hipoklorita akvo
Aspekto

Hipoklorita akvo estas produktita de la jena reago inter dikloro kaj natria hidroksido (NaOH) estas :
- Cl2 + 2 NaOH → NaCl + NaClO + H2O .
Ĝi estas mastrumadaĵo uzata kiel seninfektigilo kaj blankigilo. Ĝi estas malkoncentrita solvaĵo kun kiel aktiva ingredienco natria hipoklorito (NaClO). Lige al ĝi troviĝas lesivo.
Natria hipoklorito estas produkto de la salo-industrio. Kiam akveca solvaĵo de natria klorido NaCl estas submetata al elektrolizo, ekestas je la du elektrodoj du produktoj: natria hidroksido NaOH kaj dikloro Cl2. Kiam tiuj du produktoj estas kunigitaj, ekestas, almenaŭ ĉe malaltaj temperaturoj, krom NaCl ankaŭ NaClO.