Hipokrato de Gela
| Ἱπποκράτης (543 a.K - 491 a.K.) Historio de Sirakuzo | ||
|---|---|---|
Grekaj tiranoj regis Sirakuzon inter la 8-a jarcento a.K. kaj la 3-a Jarcento a.K.
| ||
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 543 a.K en Antikva Grekio | |
| Morto | 491 a.K. en Ragusa Ibla, Granda Grekio | |
| Lingvoj | antikva greka vd | |
| Familio | ||
| Gefratoj | Cleander of Gela (en) | |
| Infanoj | Euclides of Gela (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | politikisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hipokrato de Ĝela aŭ Ἱπποκράτης estis filo de Pantares, frato de Kleandro (505 a.K. - 498 a.K.) kaj sukcedinto inter 498 a.K. kaj 491 a.K. kiel la 2-a tirano de Ĝela post sia frato.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ascendo al potenco
[redakti | redakti fonton]Hipokrato estis la filo de Pantares kaj frato de Kleandro, la unua tirano de Gela, kiu estis renversita en komploto, verŝajne orkestrita de la aristokrataro de la urbo.
Hipokrato sukcedis sian fraton, sed ne sen unue devi elteni periodon de interna milito kontraŭ la sama aristokrata elemento, kiu provis renversi la tiranecon en la urbo. Lin verŝajne estis helpata pri tio de Gelono, unu el liaj korpogardistoj (la estonta tirano de Gela kaj poste de Sirakuzo).




Konkero de Orienta Sicilio kaj la rolo de Gelono
[redakti | redakti fonton]Herodoto, en sia rakonto pri Gelono, parolas pri la vastaj konkeroj, kiujn Hipokrato atingis dum sia sepjara regado. Eblas, ke la teksto de Herodoto, kiu listigas la urbojn konkeritajn de Hipokrato (Kalipoliso, Naksoso, Zankleo, Leontini), rilatas al vera kronologia sekvenco: Hipokrato unue atakus pli malgrandajn urbojn, serĉante prirabaĵon kaj kolektante financojn por subteni la militon (la konkero de Naksoso kaj la perdo de aŭtonomeco ŝajnas esti koincidintaj kun haltigo de la monerfarado fare de la ĥalkida kolonio).
Sirakuzo estis la sola, malgraŭ esti venkita ĉe la rivero Eloro, evitis sklavecon, helpata de Korinto kaj Korkiro, sed estis devigita cedi Kamarinon. Mistere, Katano mankas en la listo de Herodoto, kaj ĉiukaze, oni ne scias ĉu la listo estas kompleta entute. Herodoto ankaŭ rakontas al ni, ke dum ĉi tiu kampanjo Gelono, per sia lerteco en la kampo, gajnis la fidon de Hipokrato de Ĝela, kiu promociis lin al hiparko (aŭ prikavaleria komandanto). Antaŭ la fino de la kampanjo, Hipokrato estis mastro de la orienta Sicilio.
Monfarado, dungosoldato, politika agado
[redakti | redakti fonton]Oni ĝenerale kredas, ke Hipokrato dungis dungosoldatojn, konsistantajn el kaj grekoj kaj sikeloj: la prirabado de konkeritaj urboj alportis al li riĉecon, kiun li povis recirkuligi per monfarado. Eble al la nova tirano estis atribuita la unua monfarado en Ĝela (adoptante la Eŭbean-Atikan pezosistemon kaj la didraĥmon kiel la bazan nominalan valuton).
Sed la agado de la nova monfarejo en Ĝela povas esti atribuita ne nur al la bezono je pagado de dungosoldatoj, sed ankaŭ al intensa konstruagado, kiu disvolviĝis kaj en Ĝela, kun la renovigo de la templa komplekso de Atena Lindja, krom la laboro pri la tezaŭro pri la sanktejo de Olimpio en la metropolo.
La arĝento por la monerproduktadoj devenis de ĉantaĝoj faritaj en la patrujo kaj de la vendo de sklavigitaj kaptitoj (komence nur indiĝenaj homoj, sed baldaŭ ankaŭ grekoj).
Por repagi siajn soldulajn trupojn, Hipokrato ankaŭ adoptis sistemon, kiun sisteme uzis preskaŭ ĉiujn postajn siciliajn tiranojn, komencante kun Gelono: la establado de militaj kolonioj por la soldatoj, kiuj certigis la posedon de vastaj areoj de kultivebla tero.
Tiel, kiel atestas Tucidido, Kamarino estis refondita en 492 a.K., senhomiĝinte en 553 a.K. pro konflikto kun sia patruja urbo, Sirakuzo. Efektive, arkeologiaj elfosaĵoj konfirmis la ekziston de Ĝela-a aktiveco antaŭ la detruo de la urbo fare de Gelono. La unuaj monfaraj agadoj en Kamarino ankaŭ koincidas kun tiuj de Hipokrato en Ĝela, uzante la saman pezosistemon.
En Olimpio, dediĉo-enskribo estis trovita de iu "Praksitelo de Mantinea", deklarante duoblan civitanecon. Ĉi tiu viro, arkadia soldulo, estis verŝajne metita en Kamarino fare de Hipokrato kaj poste translokigita al Sirakuzo fare de Gelono post la detruo de la urbo. La refondo de Kamarino ankaŭ permesis al Hipokrato preni la rolon kiel "oecisto" ("fondinto"), ĉar li "refondis" la urbon kaj garantiis la kulton rezervitan por ĝiaj fondaj herooj post sia morto.
Vikariecaj Tiranoj: la kazo de la Skitoj
[redakti | redakti fonton]Hipokrato ne detruis la konkeritajn polisojn, sed konfidis ilin al vikariecaj tiranoj, kiuj dependis de li kaj ĝuis nur formalan aŭtonomecon, kia estis la kazo kun Enezidemo de Leontini, filo de Pateko.[1] Tamen, ni havas tre malmultajn informojn pri ĉi tiuj vikariecaj tiranoj.
La plej bone dokumentita kazo estas ankaŭ la plej polemika, kaj koncernas pri Zancle (pro sia pozicio neeviteble ligita al la kunteksto de Magna Graecia). La rakonto estas dokumentita per la atesto de Herodoto:
|
La pasaĵo de Herodoto eble estas ligita al pasaĵo de Tucidido, kiu deklaras:
"Zankleo estis komence tiel nomata de la Sikeloj, ĉar la loko havas la formon de serpo (la Sikeloj nomas la serpon "zanklon"); poste la loĝantoj estis forpelitaj de la Sameoj kaj aliaj Ionoj, kiuj, fuĝante de la Medoj, surteriĝis en Sicilio."
|
Kelkaj kritikistoj emas vidi la Skitojn kiel marioneton de Hipokrato, kio klarigus kial Hipokrato turnis sian dorson al ili kaj punis ilin pro ilia malsukceso defendi Zanklon. La rakonto de Herodoto, tamen, prezentas la Skitojn kiel sendependan aŭtokratecon, ligitan al Hipokrato per simaĥio.
Aliaj historiistoj tial kredas, ankaŭ fidante je numismataj konsideroj, ke la kontrolo de Hipokrato sur Zanklo okazis post la interkonsento kun la Sameoj.
Ĉiukaze, la Sameoj konservis la potencon sur Zanklo dum kvin jaroj, kiam Anaksilao forpelis ilin, setlante en la urbo "homojn el diversaj originoj" (Tucidido, 6, 4, 6), inkluzive de Mesenanoj, verŝajne eskapintaj de hilota ribelo datita de 490 a.K. Eble en ĉi tiu okazo Anaksilao, estinte li mem el Mesena deveno, renomis la urbon Mesano.
Hipokrato venkas Sirakuzon ĉe la rivero Eloro
[redakti | redakti fonton]En 492 a.K., Hipokrato provis konkeri Sirakuzon. Kvankam sen iu floto, la tirano Geloa estis certa, ke li povus trovi subtenon inter la malaltaj klasoj kaj tiel forigi la Gamoroajn oligarkojn.
Al li mankis tia subteno, kaj eble tial, malgraŭ sia venko ĉe la rivero Eloro, li permesis al Korinto mediacii, kio kondukis al la redono de sirakuzaj militkaptitoj iinterŝanĝe de Kamarino.
Por Sirakuzo, la malvenko plej verŝajne kondukis al la foriro de la Gamorooj al Kasmeno kaj la establado de la politeja ("πολιτεία") menciita de Aristotelo, referencante al Sirakuzo, kiu, jarojn poste, estis falonta en la manojn de Gelono.
Ĉi tiun hipotezon ankaŭ subtenas atesto de Diodoro, kiu raportas, ke Hipokrato, post sia venko ĉe la rivero Eloro, kampadis proksime al la templo de Zeŭso kaj kaptis pastrojn kaj ŝtelis la trezoron de la templo.
Hipokrato tiam publike denuncis la ŝtelon, ĝuste kun la celo misfamigi la oligarkan frakcion kaj tiel antaŭenigi konstitucian subfosadon, kiu favoris lian pozitivan enmeton en la sirakuzan scenon.
Konflikto kun la Sikuloj kaj morto
[redakti | redakti fonton]La plano pri dominado de Hipokrato malsukcesis ĉe la indiĝenaj sikuloj, kiuj obstine rezistis ĉian provon de integriĝo aŭ subpremado.
La tirano gvidis almenaŭ du ekspediciojn kontraŭ ili: li sukcesis konkeri Ergetium ("Ἐργέτιον") per trompo (uzante la iaman soldulmilicon de Kamarino, nun civitana milico), sed la tirano estis mortigita ĉe Ibla (sur neidentigita loko) en 491 a.K.
Gelono deklaris sin defendanto de la filoj de Hipokrato, Kleandro kaj Eŭklido, sed baldaŭ evidentiĝis, ke la hiparko, dispreminte en batalo la reziston de la aristokrata elemento, kiu provis reakiri marĝenon de potenco, volis mem sukcedi la tiranon.
La rolo de Enezidemo kaj Gelono en la sinsekvo
[redakti | redakti fonton]Pri ĉi tiu punkto, la rakonto de Herodoto (7, 154, 1) kaj pasaĵo de Aristotelo (Retoriko, 1, 12, 30) povas esti komparitaj. La sola membro de la palaca gardistaro de Hipokrato menciita de Herodoto, krom Gelono, estas Enezidemo de Leontino.
En la aristotela teksto, Enezidemo estas menciita rilate al Gelono, en la kunteksto je diskuto pri la interna stato de tiuj, kiuj faras maljustaĵon kaj tiuj, kiuj suferas ĝin.
|
La konflikto pri la sinsekvo al Hipokrato ŝajnas tre prudenta kunteksto por la epizodo citita de Aristotelo. Se ĉi tiu hipotezo estas ĝusta, aperas la bildo de Gelono alprenanta la tiranecon ne, kiel Herodoto sugestas, por defendi la rajtojn de la filoj de Hipokrato, sed por alpreni la tiranecon antaŭ ol lia kolego Enezidemo faru la samon.
La posta periodo, nome la ses jaroj de la tiraneco de Gelono en Ĝela, estas tre malbone dokumentita: Gelono devis alfronti la malstabilecon kaŭzitan de lia subfosa ascendo, precipe la protestojn de la dungosoldatoj de Hipokrato, setlantaj en Kamarino, kiuj akuzis lin pri murdo je la posteuloj de la antaŭa tirano. Tamen, kelkaj magnatoj subtenis Gelonon, kaj li ankaŭ sekvis zorgeman konsentan politikon kun ili.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Ippocrate di Gela" en la itala vikipedio. En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
| Antaŭe: | Tirano de Ĝela | Poste: |
|---|---|---|
| Kleandro (505 a.K.-498 a.K.) | 498 a.K. - 491 a.K. | Gelono la 1-a (484 a.K.-478 a.K.) |

