Hipolite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heraklo kaj la Amazonoj

Hipolite estis reĝino de la Amazonoj. [1]

La tribo de la Amazonoj

Laŭ la randoj de Ponto-Eŭkseno (antikva nomo de la Nigra Maro) rajdis la Amazonoj.[2] Ili loĝis apud la rivero Thermodon, kaj ilia ĉefurbo nomiĝis Themiscyra. Ili estis virinoj el tribo de rajdantaj militistinoj, kiuj laŭ la helena legendo, ne akceptis virojn inter si kaj forbruligis al si la dekstran mamon, por faciligi arkpafadon. Nur unufoje ĉiujare, ili kuniĝis kun viroj por koncipi posteulojn.

La naŭa laboro de Heraklo

Hipolite estis reĝino de la amazonoj. Areso donacis al ŝi tre belan zonon, kiel simbolon de ŝia potenco.

Unu el la filinoj de Eŭristeo deziris havi tiun zonon.[3] Heraklo devis do plenumi tiun naŭan laboron. Li ekiris kun armeo de kelkaj viroj, kaj velŝipiris trans la Egea Maro.

Kiam li alvenis ĉe la Amazonoj, li estis bonvenigita. Sed Hera, kiu deziris, ke Heraklo malsukcesu, transformiĝis en Amazonon kaj diris al la tribo, ke Heraklo intencis kapti Hipolite-n. Tuj poste, la tribo rajdis al la ŝipo kaj batalis kontraŭ la helena armeo. Tamen Heraklo venkis kaj forprenis la zonon. Poste li reportis ĝin al Eŭristeo.

Tezeo kaj Hipolite

Laŭ kelkaj versioj de la legendo Tezeo akompanis Heraklon por tiu laboro. Laŭ aliaj Tezeo iris sola. Li forrabis la fratinon de Hipolite. Ŝi nomiĝis Antiopé. Al Tebo li kondukis ŝin. Tiam la Amazonoj ekspediciis al Tebo, sed fine devis kapitulaci. Antiopé estis mortigita dum la batalo. Tamen ŝi antaŭe naskis bebon, kiu nomiĝis Hipolito.

Hipolito estas rolulo en la tragedio de Racine titolita Fedra.

Referencoj

  1. PIV
  2. Dictionnaire historique Dominique Vallaud Ed.Fayard 1995
  3. Histoire de la myhologie grecque et romaine (Historio de la mitologioj greka kaj romia), Catherine Salles, eld. Hachette, 2003