Hipostazo (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hispostazo (filozofia) devenas el la greka ὑπόστᾰσις - hypostasis, substanco, kun ὑπό - sube - kaj στᾰσις (staro). [1]

En la novplatona filozofio kaj en Plotino, kiu reprenas la vorton el Aristotelo kaj Platono kiuj ĝin uzis kun signifo iom malsama, estas la hierarkia generado de la diversaj dimensioj de la realo apartenantaj al la sama dia substanco, kiu ilin produkas per speciala genro de emanado alimaniere dirita "procesio"

En Plotino[redakti | redakti fonton]

En la Eneadoj Plotino asertas ke la hipostazoj estas la tri precipaj substancoj de la inteligebla mondo, nome hierarkie devenantaj el la unika principo:

  • la Uno;
  • la Intelekto, kiu devenas de la Uno;
  • la Animo, kiu devenas siavice de la Intelekto.

Hipostazo estas “kio staras sube” fronte al tio kio simple aperas, ĝi estas la kaŝita “fundamento” de realo videbla. Laŭ Plotino la tri hipostazoj establiĝas kiel fundamento de la tuta universo:

“Se la simpla esenco de la Bono estas, krome, malkaŝita kiel origina kaj kiel io kiu nenion havas en si mem ol la unuecon, kaj se plue la Uno identas al tiu esenco ... kiam ni diras “Uno”n kaj kiam ni diras “Bonon” ni intencas tian Eston originan, nome Dio... Ni Ĝin nomas ankaŭ “la unua” ĉar li estas simpla... Tial se ĝi ne estas “el alio” kaj ne en “alio”, kaj ne estas pluparta, okazas ke nenio staras super Ĝi. Sed, konsiderinte la superĉian starecon de la Uno, ni sedukte vidas descendantaj el Ĝi la Intelekton kaj tion kion ĝi sianature pensas kaj poste, post la Intelekto, ankaŭ la Animon. Kaj tio estas la ordo laŭnatura”. (Plotino, Enneadi, II, 9, Laterza, Bari 1947).

En Kristanismo[redakti | redakti fonton]

En Kristanismo la novplatinisma koncepto pri hipostazo plenumis fundamentan rolon en la formulado de la triunua doktrino: la specifaj karakteroj de la Patro, de la Difilo kaj de la Sankta Spirito estis difinitaj kiel hipostazoj nome substancoj, sed (jen la malsameco) je la sama nivelo kaj ne devenantaj unu el la alia. La termino “hipostazo” [2]estis tiel konsekrita, unufojon, en la Koncilio de Kalcedono (451) kiu dogme agnoskis - cetere laŭ la konstanta tradicio - la ĉeeston en Kristo de unika hipostazo-persono en du naturoj, homa kaj dia.

La kredo de konstanta tradicio, fine, trovis la taŭgan lingvaĵon por igi plikomunikeblas la kristana mesaĝon.

La nova termino, spite de sia precizigita signifo, ankoraŭ daŭrigos esti identigita kun la konfuza terminologio de Cirilo de Aleksandrio kiu sinonime uzadis, laŭ kelke da tempo, la terminojn ὑπόστᾰσις, Ρρóωπον kaj Φύσις kiuj tamen kun la alveno de ὑπόστᾰσις akiris pli precizan signifon (Persono kaj Naturo) (Denzinger, Ench. Symb., n.302 (148).[3]

Kristanaj teologoj tial parolas pri Hipostaza Unio. Vidu en Katekismo de la Katolika Eklezio[4].

Tiu koncepto tiel vortigita transdoniĝos al la mezepoka kristana filozofio, kie ĝi indikis ĉiun genron de individua substanco, opone al la ĝenerala koncepto de substanco. Hipostazo, do, kiel ankaŭ “ousia”, fariĝis la principo individuiganta. [5]

Kristologiaj Herezoj tuŝantaj la koncepton de hipostazo[redakti | redakti fonton]

  • arianismo: la filo ne estas substance samnatura kun la Patro: do la filo estas submetita al la Patro. Laŭ iuj variantoj li havas nur la homan naturon.
  • Monofizitismo: Kristo ne posedas du naturojn, dian kaj homan, kunigitajn en unusola persono (hipostazo), sed unusolan naturon, tiun dian absorbantan tiun homan.
  • Nestorianismo: En Kristo kunekzistas du personoj distingitaj, unu homa alia dia,
  • Apolinarismo: Kristo posedas homan korpon sed ne homa animon.
  • Eŭtikismo = novvesta Monofizitismo
  • monotelismo: Kristo disponas nur de la dia volo kaj ne de la homa volo.

Hipostazo en la moderna filozofio[redakti | redakti fonton]

En la filozofio moderna la termino “hipostazo” transiris signifi, malŝatsence, koncepton abstrakton al kiu oni atribuas senfundamente ontologian valoron aŭ, pli ĝenerale, absolutigon de principo karakterizata per relativeco (hipostazigo, hipostazigi].

Voĉoj kurilataj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cfr. Dizionario etimologico.
  2. Oni rimarku ke hipostazo, el si mem, ne signifas personon ĉar ĉiu substanco estas hipostazo: ĉiu persono estas hipostazo, ne ĉiu hipostazo estas persono
  3. Hipostazo konceptiĝas kiel principo de individueco. Kelkaj interpretistoj pri la filozofio de Duns Skoto identigas hipostazon kun lia haecceitas nome kun tiu elemento kiu faras objekton "tiu ĉi”.[1]
  4. Katekismo de la Katolika Eklezio (elŝutebla de Vatikana Oficiala Retpaĝaro en 7 lingvoj), n.466-468; Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio, n.88
  5. Summa Theologiae, I, q.29, a.1}}

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Plotino, Enneadi, Laterza, Bari 1947
  • Tomaso el Akvino, Summa Theologiae, San Paolo edizioni, 1999
  • Matteo Andolfo, Plotino. Struttura e fondamenti dell'ipostasi del «Nous», Vita e Pensiero, Milano 2002 ISBN 8834309189
  • Matteo Andolfo, L'ipostasi della «Psyche» in Plotino. Struttura e fondamenti, Vita e Pensiero, Milano 1996 ISBN 8834308638
  • Antonio Fiozzo, Spiritualità trinitaria, Rubbettino, Soveria Mannelli 2005

Milano 1996 ISBN 8834308638

  • Katolikaj ecikoledioj: Catholic Encyclopedia, Cathopedia, Enciclopedia Cattolica.