Hipotiroidismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hipotiroidismo estas malsano, ĉe kiu okazas, ke la tiroido estas nesufiĉe aŭ ne aktiva. La kialo estas pleje la malesto de jodo. Se ĝi ekigas en la malgranda infaneco, oni nomas ĝin kretenismo. Se ĝi komencas pli malfrue, oni nomas ĝin miksodemio.

En iuj regionoj la akvo estas malriĉa en jodo. En tiuj regionoj la hipotiroidismo estis karaktera. Oni nomas tiun endemia kretenismo. La kretenismo okazas intelektan malkapablon, la miksodemio intelektan lacecon. Ambaŭ havas ankaŭ korpajn simptomojn.

Korpaj simptomoj[redakti | redakti fonton]

Kropo

La plej pli karaktera estas la kropo, kiu dikigas kaj antaŭstampas kolon. La kropo estas la pligrandigita tireoido mem, sed ĝi ne povas sekrecii sufiĉe. Ĝi povas esti tiu granda, ke ĝi premas traĥeon, kaj malhelpas spiradon. La aliaj korpaj simptomoj estas la seka haŭto, la fragmentado de hararo, la malrapideco de intestoj, kaj la ne sufiĉa funkcionado de la generaj organoj.

Intelektaj simptomoj[redakti | redakti fonton]

En la malgranda infaneco la hipotiroidismo ofte okazigas intelektan malkapablon, kiu povas esti tre severa. Oni povas ĝin parte sanigi per hormonoj de tiroido, kiujn oni devas doni regule.

La miksodemio ne malgrandigas la intelekton, sed ĝi faras ĝin lacigema kaj pigra. Aliaj simptomoj estas la ŝanĝigado de la mieno, la seka kaj akveca haŭto, kaj la malrapida movado. Ili sanigas per hormonoj de tiroido, kiujn ili devas uzi regule.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malsana infano

En iuj regionoj la hipotiroidismo estis karaktera. Oni nomas tiun endemia kretenismo. Ĝi igis malpli ofta post la enkondukado de jodigita salo.

En la historia Hungario estis tiuj regionoj Žitný ostrov, iuj partoj de Mátra kaj Börzsöny, kaj Szepes. Aliaj tiuj regionoj estis ebenaĵo de Karelio kaj alta montaro de Svislando.

Multaj homoj konsideris la kretenojn kiel bestojn, sed ilia familio kristanigis ilin kun la penso, ke ili estas ankaŭ homoj. Do ili estis nomitaj kristanoj, kaj el tiu igis la vorto kreteno.

James Copland skribis tiel pri la kretenoj:

La frunto inklinas malantaŭen, estas malvasta kaj plata, la muskoloj molaj kaj nefiksita, la haŭto faltita kaj malpure flava. La lango estas ŝveligita, la mundo larĝa, ĉiam malfermigita kaj salivas. La mandiblo antaŭsaltas, la okuloj estas ruĝaj, malgrandaj, oprotudaj, ili larmas, kaj ofte strabas. La kretenoj ofte estas ankaŭ surdmutuloj. La brakoj kaj gamboj estas mallarĝaj kaj kurbaj.