Hirschthal AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hirschthal
Hirschthal
Blazono de Hirschthal
Lernejo en Hirschthal
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Araŭo
Koordinatoj  47° 19′ 15″ N 8° 3′ 6″ O / 47.32083 °N, 8.05167 °O / 47.32083; 8.05167 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 15″ N 8° 3′ 6″ O / 47.32083 °N, 8.05167 °O / 47.32083; 8.05167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1429
Areo 3,53 km²
Alteco 442 m super marnivelo
Poŝtkodo 5042
Komunumkodo 4007
Mapo de Hirschthal
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hirschthal estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1429 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hirschthal troviĝas ĉe la bordo de la rivero Suro en la sudo de la distrikto Araŭo, proksimume 8 kilometrojn sude de la kantona ĉefurbo Araŭo. La vilaĝa kerno situas kelkcent metrojn oriente de la rivero, ĉe la fino de plata flanka valo, kiu nomiĝas simple Tal, kio en la germana lingvo signifas valo. La surkonstruita teritorio praktike kunkreskis kun la loĝata parto de la najbara komunumo Schöftland.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,53 km², de kiuj iom pli ol la duono, nome 1,81 km², estas kovritaj de arbaro kaj 0,57 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 653 m s.m. sur la monteto Hochwacht, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 437 s.m. ĉe la bordo de la rivero Suro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hirschthal limas en nordo al Muhen, en oriento al Unterkulm, en sudo al Schöftland, kaj en okcidento al Holziken im Westen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hirschthal estas konektita kun la publika trafikreto per la trama etŝpur-fevojo Suhrentalbahn [Surovalo-Fervojo], kiu estas funkciigita fare de loka fervoj- kaj buskompanio de Araŭo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 24 de Araŭo al Sursee. La vojo ĉirkaŭas la vilaĝokernon okcidente. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en Araŭo-Okcidento en distanco de proksimume 7 kilometroj norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hirschthal datiĝas el la jaro 893 kiel Hyrztale.

En mezepoko Hirschthal troviĝis unue sub la jurisdikcio de la Grafoj de Lencburgo kaj poste de la Grafoj de Kiburgo, kies havaĵo post ties formorto transiris al la Habsburgoj en la jaro 1264. La malalta jurisdikcio apartenis ekde 1380 al la habsburgaj vasloj Senjoroj de Rupperswil.

Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Hirschthal fariĝis berna posedaĵo kaj nun dum preskaŭ kvar jarcentoj sub berna servuteco apartenis al Berna Argovio. En la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion el la ĵurkomunuma servuteco kaj atribuis la komunumon Hirschthal dum la tempo de la Helveta Respubliko al la distrikto Kulm de la nove fondita Kantono Argovio. Per la mediacia akto de la jaro 1803 Hirschthal estis atribuita al la distrikto Araŭo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]