Saltu al enhavo

Hirunda bukono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hirunda bukono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Bukonedoj Bucconidae
Genro: Chelidoptera
Gould, 1837
Specio: Hirunda bukono C. tenebrosa
Chelidoptera tenebrosa
(Pallas, 1782)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Hirunda bukono[1] (Chelidoptera tenebrosa) estas neotropisa birdospecio el la familio de la Bukonedoj kaj la nura specio de la genro Chelidoptera. Ĝi troviĝas en Brazilo, Kolombio, Venezuelo, Gujanoj, Ekvadoro, Peruo, kaj Bolivio.[2][3]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la nura membro de sia genro. Ĝi havas jenajn tri subspeciojn, nome la nomiga C. t. tenebrosa, C. t. brasiliensis, kaj C. t. pallida.[4][2]

Chelidoptera tenebrosa ilustraĵo de Swainson, 1841

La Hirunda bukono longas 14 ĝis 15 cm kaj pezas 30 ĝis 41,5 g. La nomiga subspecio havas fulgonigrajn suprajn partojn kun iom da blueta irizeco. La malsupra dorso kaj la pugo estas blankaj. Ĝia vosto estas mallonga kaj nigra, kun blankaj pintoj ĉe la plumoj, kiuj rapide eluziĝas. La flugiloj estas longaj kaj pintaj. La mentono estas blankeca, la gorĝo grizeca, kaj la brusto fulgonigra, transiranta al grizo en sia malsupra parto. Ĝia ventro estas oranĝ-kaŝtanbruna. La beko estas nigra, la okuloj malhelbrunaj, kaj la piedoj malhelgrizaj aŭ nigraj. C. t. brasiliensis estas pli granda ol la nomiga subspecio; la malsupraj partoj havas blankecan strion, kiu apartigas la grizan malsupran bruston de la ventro, kiu estas pli okra ol tiu de la nomiga subspecio. C. t. pallida havas pli helajn malsuprajn partojn ol la nomiga subspecio, kun klare videbla blanka strio apartiganta la grizan malsupran bruston de la kaŝtanbruno de la ventro.[5]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Hirunda bukono troviĝas tra la tuta Amazona Baseno ĝis la montetaro de Andoj okcidente, kaj sude tra centra Brazilo. Ĝi havas ankaŭ populacion laŭlonge de la sudorienta brazila marbordo. La nomiga subspecio estas senkompare la plej disvastigita; ĝi troviĝas en la plejparto de Venezuelo, sude tra orienta Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo ĝis norda Bolivio, kaj oriente tra la Gujanoj kaj granda parto de la brazila interno ĝis ties nordokcidenta marbordo. C. t. brasiliensis troviĝas en la Atlantika Arbaro de sudorienta Brazilo, proksimume de Rio Grande do Norte suden ĝis Espírito Santo. C. t. pallida troviĝas nur en la plej nordokcidenta ŝtato de Venezuelo, nome Zulia.[2][5]

La Hirunda bukono loĝas en diversaj malfermaj kaj duonmalfermaj pejzaĝoj. Ĝi ŝajnas preferi malfermajn areojn kun disaj arbustoj sur sablaj grundoj ene de ĝenerale arbarkovritaj regionoj. Ĝi ankaŭ estis observita en savano; ĉe la randoj de transiraj, sekundaraj kaj falfoliaj arbaroj; en inundebenaĵaj arbaroj (várzea) kaj ĉeriveraj arbaroj. Koncerne altecon, ĝi plejparte troviĝas inter marnivelo kaj 1 000 m, sed loke ĝi povas aperi ĝis alteco de 1 750 m.[5]

La Hirunda bukono ĉasas per elflugoj de elstara ripozejo. Ĝia dieto konsistas ĉefe el flugantaj insektoj, kiujn ĝi kaptas dumfluge kaj manĝas dumfluge.[5]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono de la Hirunda bukono varias tra ĝia vasta arealo. Ĝi fosas nestotunelon en ebena sabla grundo aŭ terbordo (inkluzive de homfaritaj bordoj, kiaj tiuj ĉe vojtranĉoj). La ovaro konsistas el unu aŭ du blankecaj ovoj.[5]

La Hirunda bukono havas "trilan kanton, ofte elsendatan dumfluge". Ĝiaj vokoj inkluzivas "'ci-ci-ci' kaj altan, klaran 'dí-didi dí-didi dí-didi…'."[5]

La IUCN klasifikis la Hirundan bukonon kiel specion "malplej zorgigan". Ĝi havas ege vastan arealon, kaj kvankam ĝia populacio ne estas precize nombrita, oni kredas, ke ĝi kreskas.[6] Ĝi estas "ĝenerale karakterizata kiel loke ofta... depende de la disponeblo de vivejo." Ĝi eĉ povus profiti el homaj agoj, kiel ekzemple la transformo de arbaro al paŝtejo kaj la konstruado de vojoj.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ornitologia taksonomio.
  2. 1 2 3 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
  3. ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. Alirita la 24an de Aŭgusto, 2021
  4. ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. Alirita la 24an de Aŭgusto, 2021
  5. 1 2 3 4 5 6 7 Rasmussen, P. C. kaj N. Collar (2020). Swallow-winged Puffbird (Chelidoptera tenebrosa), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, and E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 12an de Novembro, 2021
  6. ↑ BirdLife International (2016). “Swallow-winged Puffbird Chelidoptera tenebrosa”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. Alirita 12a de Novembro 2021..

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]