Hispana Esperanto-Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Hispana Esperanto-Instituto estis historia instituto por subteno de la internacia lingvo Esperanto, aktiva en Hispanio en signifa parto de la 20-a jarcento. Ĝi havis sian sidejon en Barcelono. Inter la kunfondintoj estis Josep Rofes Mestre el Barcelono, Alfonso Tur Thomas same el Barcelono dumtempe estis ties vicprezidanto, pliaj membroj estis ekzemple Manuel Maynar el Zaragozo kaj José Perogordo el Madrido. Inter la eldonaĵoj de la instituto ekzemple estis "elementa kurso de esperanto" de 1928, kun aparta "demandaro kaj respondaro". Tamen la instituto ne eldonis nur librojn: ekzemple en 1963 ĝi publikigis vinildiskon kun popularaj katalunaj kantoj en Esperanto, kaj kun la latinlingva universitata kanto Gaudeamus igitur, esperantigita fare de L. L. Zamenhof.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]