Hispana kino

Hispana kino estas esprimo referenca al filmoj filmitaj de hispanoj aŭ en Hispanio. Laŭlonge de ĝia historio, en la hispana kino menciendas unuarangaj figuroj kiel Luis Buñuel, reĝisoro kiu ege influis kaj en Eŭropo (tra Francio) kaj Iberameriko (ĉefe tra Meksiko) kaj Pedro Almodóvar. Sed elstaris ankaŭ multaj aliaj reĝisoroj kiel Segundo de Chomón, Florián Rey, Juan Antonio Bardem, José Luis Sáenz de Heredia, Luis García Berlanga, Carlos Saura, Jesús Franco, Antonio Isasi-Isasmendi, Mario Camus, Víctor Erice, José Luis Garci, Mariano Ozores, José Luis Cuerda, Fernando Trueba, Jesús Franco, Isabel Coixet, Álex de la Iglesia, Alejandro Amenábar, Santiago Segura kaj Juan Antonio Bayona.
Ankaŭ aliaj profesiuloj famis nur foje per internacia rekono. Aparte estis agnoskitaj la fotografiestroj Gil Parrondo, kiu ricevis du Oskar-premiojn, kaj Néstor Almendros (kiu laboris ĉefe ekster Hispanio) aŭ la aktoroj José Isbert, Paco Martínez Soria, José Luis López Vázquez, Fernando Rey, Francisco Rabal, Fernando Fernán Gómez, Antonio Banderas kaj Javier Bardem kaj la aktorinoj Imperio Argentina, Sara Montiel, Carmen Sevilla, Ángela Molina, Victoria Abril, Carmen Maura, Maribel Verdú kaj Penélope Cruz, multaj el kiuj, pro siaj laboroj ekster Hispanio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj prezentoj al publiko de la invento okazis en Madrido en majo 1896 fare de Edwin Rousby. Alexandre Promio estis la unua kiu filmis en Hispanio, nome en Barcelono kaj Madrido, en junio 1896, por la entrepreno Lumière. La unuaj hispanoj kiuj filmis faris ĝin en 1897 nome Eduardo Moreno kaj Joseph Sellier. Eduardo Jimeno Correas akiris kameraon Lumière en julio 1897 kaj en 1899 filmis faman Salida de misa de doce del Pilar de Zaragoza (Meselirado tagmeze el Pilar de Zaragozo).

Tiam ĉefaj filmoj temis pri eventoj aŭ okazaĵoj, kiel festoj, politikaj kaj kulturaj aferoj ktp. Tio plie gravis ol kino de fikcio, kiu fakte jam ekzistis, sed ne estis populara tiam. Kino estis tiam kvazaŭ foira allogaĵo kaj ne kiel arto mem. La unua hispana filmo kun intrigo estis Riña en un café (Kafeja kverelo, 1897), de Fructuós Gelabert. Unua hispana reĝisoro de internacia famo estis Segundo de Chomón, kiu kontribuis al kinarto per sistemo de artefarita kolorigo kaj granda nombro de plinovigoj en specialaj efektoj, kiel ekzemple la uzado de maketoj en Choque de Trenes (Trajnakcidento, 1902) aŭ de surpresaĵoj en Pulgarcito (1903).
Muta kino
[redakti | redakti fonton]En 1914, Barcelono estis la centro de la enlanda kinindustrio. Startis la hegemonio de la nomitaj «españoladas» (hispaniaĵoj), kiuj troigis la hispanajn karakteron kaj aferon, kio daŭros ĝis la 1980-aj jaroj. Elstaris tiuj de Florián Rey ĉefrolulitaj de Imperio Argentina kaj Ricardo Núñez kaj la unua versio de Nobleza baturra (1925). Oni filmis ankaŭ historiajn dramojn. La rura dramo La aldea maldita (Malbenita vilaĝeto, 1930) de Florián Rey iĝis sukceso en Parizo, kie, samtempe, Buñuel kaj Salvador Dalí premieris Un chien andalou (Andaluzia hundo), ambaŭ el kiuj estis mutaj.
Sonkino
[redakti | redakti fonton]En Usono, la hispana kantistino Concha Piquer partoprenis en 1923 en la unua sonfilmo de hispana lingvo kun sinkronigita sono fare de la Phonofilm de Lee De Forest titolita From far Seville. Krome, Piquer filmis en Parizo la mutan filmon El Negro que tenía el alma blanca (La nigrulo kiu havis blankan animon, 1927) kaj la filmon parte sonhava La bodega (La vinkelo, 1930), ambaŭ reĝisoritaj de Benito Perojo.
La 19an de septembro 1929 okazis la unua prezento de sonfilmo en kinejoj por la publiko, nome Innocents of Paris de la reĝisoro Richard Wallace, en la kinejo Coliseum de Barcelono, En oktobro 1929, Francisco Elías Riquelme ekfilmis en Madrido El misterio de la Puerta del Sol (La mistero de la Sunpordo), premierita en januaro 1930, nome la dua sonfilmo de la hispana kino. En 1931, la alveno de eksterlandaj sonproduktoraĵoj krizigis la enlandan produktadon, nur de kvar filmoj, inter kiuj elstaris Yo quiero que me lleven a Hollywood (Mi volas esti portita al Holivudo) de Edgar Neville.

La unua sukceso de la hispana sonkino estis La hermana San Sulpicio (1934) de Florián Rey. La produktado de filmoj pliiĝis ĝis 24 filmoj filmitaj en 1935.
Milito kaj postmilito
[redakti | redakti fonton]La Hispana Enlanda Milito interrompis la evoluon de la enlanda kinindustrio, sed fakte ekde julio 1936 ambaŭ tendaroj uzis kinon kiel propaganda rimedo, sed ankaŭ kiel pluigo de la ĝistiama industrio. Post la fino de la milito, nombraj kinprofesiuloj foriris al ekzilo. En la nova reĝimo de la frankisma diktaturo oni starigis cenzuron kaj la devigo de dublado al la hispana lingvo de ĉiuj filmoj premierotaj en Hispanio.
En la 1950-aj jaroj naskiĝis du gravaj kinfestivaloj en Hispanio: nome, la 21an de septembro 1953 la Donostia Kinfestivalo, kaj en 1956 okazis la unua Semana Internacional de Cine de Valadolido aŭ Seminci.
Marcelino, pan y vino (1955) de Ladislao Vajda estis la unua hispana filmo kiu sukcesis internacie atingante la Arĝentan Urson al la plej bona reĝisoro en la Berlinale. Tiu startigis modon de infanaj geaktoroj (poste junuloj), ĉefe en filmoj de Joselito, Marisol, Rocío Dúrcal kaj Pili y Mili.
En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, la influo de la itala novrealismo evidentiĝis en novaj reĝisoroj kiel Antonio del Amo, Manuel Mur Oti kun Cielo Negro (1951), Juan Antonio Bardem kun Muerte de un ciclista (1955) kaj Calle Mayor (1956), Marco Ferreri kun Los chicos (1958), El pisito (1959) kaj El cochecito (1960), kaj Luis García Berlanga kun Bienvenido, Mister Marshall (1952), Calabuch (1956), Los jueves, milagro (1957) kaj ĉefe, Plácido (1961) kaj El verdugo (1963). En multaj el ili intervenis la grava scenaristo Rafael Azcona.
La nova hispana kino
[redakti | redakti fonton]Spite la cenzuron fare de la frankisma diktaturo kaj kiel heredo de la hispana novrealismo, en la 1960-aj jaroj kelkaj reĝisoroj, el kiuj pluraj maldekstruloj, ekfaris certe bonkvalitan kinon. Inter ili menciendas Mario Camus (Los farsantes, 1963; Young Sánchez, 1964); Miguel Picazo (La tía Tula, 1964); Francisco Regueiro (El buen amor, 1963); Manuel Summers (Del rosa al amarillo, 1963), Julio Diamante (Tiempo de amor, 1964), Basilio Martín Patino (Nueve cartas a Berta, 1965), Angelino Fons (La busca, 1966), kaj ĉefe Carlos Saura (La caza, 1965). Siaflanke, Orson Welles filmis en Hispanio Chimes at Midnight, en 1965.
En la 1970-aj jaroj mildiĝis la cenzuro je la fino de la frankisma apoko. Tio rezultis en abunda produktorado de malbonkvalitaj filmoj kiuj profitis de la nova "libereco" por montri ĉefe virinajn mamojn. Sed ankaŭ aperis tajdo de bonkvalitaj reĝisoroj kaj filmoj, inter kiuj menciendas Jaime de Armiñán (Mi querida señorita, 1971), José Luis Borau (Furtivos, 1975), Juan Estelrich (El anacoreta, 1976), Vicente Aranda, Gonzalo Suárez kaj la veteranoj Fernando Fernán Gómez (Mi hija Hildegart, 1977) kaj Antonio Isasi-Isasmendi (El perro, 1977). Aparte ekdisvolviĝis kino ankaŭ en Katalunio kaj Eŭskio.

En la jaroj de la Hispana transiro al demokratio popularaj filmoj starigis polemikojn, kiel El crimen de Cuenca (Pilar Miró, 1980) kaj Los santos inocentes (1984) de Mario Camus, ambaŭ denuncantaj maljustecojn. Aliajn vojojn entreprenis la filmoj de Pedro Almodóvar kaj la superrealismeca Amanece, que no es poco (José Luis Cuerda, 1989).
En la salto al nova jarmilo elstaris Juanma Bajo Ulloa (Alas de mariposa, 1991), Julio Médem (Vacas, 1992; La ardilla roja, 1993), Icíar Bollaín (Hola, ¿estás sola?, 1995; Te doy mis ojos, 2003), Fernando León (Familia, 1996), Alejandro Amenábar (Tesis, 1996), Álex de la Iglesia (El día de la bestia, 1995; La comunidad, 2000), Juanma Bajo Ulloa (Airbag, 1997), Javier Fesser (El milagro de P. Tinto, 1998) kaj Santiago Segura.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Barroso, M. A. y Gil Delgado, F. Cine español en cien películas. Ediciones Jaguar. Madrid, 2002.
- Del Rey Reguillo, Antonia. Los borrosos años diez, Crónica de un cine ignorado (1910-1919) Valencia. E-excelence, 2005.
- García Fernández, Emilio C. Historia ilustrada del cine español. Madrid. Planeta, 1985.
- García Fernández, Emilio C. El cine español entre 1896 y 1939. Barcelona. Ariel, 2002.
- Gubern, Román y otros. Historia del cine español. Madrid. Cátedra, 1995.
- Gubern, Román (coord.). Un siglo de cine español. Madrid. Academia de las Artes y las Ciencias Cinematográficas de España, 1997.
- Sánchez Noriega, José Luis, Historia del Cine. Teoría y géneros cinematográficos, fotografía y televisión, Madrid, Alianza, 2006. ISBN 84-206-7691-8.
- Trenzado Romero, Manuel. Cultura de masas y cambio político: El cine español de la transición. Madrid. Centro de Investigaciones Sociológicas/Siglo XXI de España, 1999.
- VV. AA. Enciclopedia del cine español. Cien años de cine. Madrid. Micronet/UCM/ICAA, 1996. [En CD-ROM].