Hispana lingvo en Filipinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Hispana lingvo (kastilia en Filipinoj) estis la unua oficiala lingvo de Filipinoj ekde la alveno de la hispanoj en 1565 kaj ĝi fariĝis lingvafrankao de la lando ĝis komencoj de la 20-a jarcento. En 1863 estis kreata publika eduksistemo kiu amase akcelis la scipovon de la hispana en la tuta insularo. La nacia heroo José Rizal plejparte verkis nur hispane, samkiel la revoluciuloj kaj naciistoj de la 19-a jarcento. La Filipina Revolucio estis planita en la hispana, kaj la Unua Filipina Respubliko fondata en 1899 elektis la hispanan kiel la oficialan lingvon. La Konstitucio de Malolos, same kiel la nacia filipina himno estis skribataj hispane. En la unua duono de la 20-a jc., la hispana aŭ kastilia estis la lingvo uzata por la gazetaro, kulturo, ekonomio kaj filipina politiko. La hispana restis oficiala (kune kun la angla kaj tagaloga lingvoj) ĝis 1973.

En 2009, la akademianino kaj filipina prezidantino Gloria Macapagal-Arroyo estis premiita per la Internacia Premio Donkiĥoto. Ŝi agnoskas la iniciaton de Filipinoj enkonduki la lernadon de la hispana lingvo en ĉiuj lernejoj, kio ampleksigos la areon pri kunlaborado politika, institucia kaj ekonomia kiu disvolviĝas en la hispana lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hispana lingvo komencis regi super la aliaj aborigenaj lingvoj de Filipinoj ekde 1565, kiam la ekspedicio de Miguel López de Legazpi kaj Andrés de Urdaneta venanta el la Nova Hispanio, nuna Meksikio, alvenas al Cebuo kaj fondas la unuan hispanan vilaĝon en la insularo.

En la komenco, la lernado de la hispana estis laŭvola, ne deviga. Kiel en Ameriko, la misiistoj predikis la katolikan kredon al la aborigenoj en la lokaj lingvoj. En 1593, fondiĝis la unua loka presejo. En 1595 establiĝas la unua akademia institucio de la lando, la Kolegio de Sankta Ildefonso, fondata de la jezuitoj en Cebuo kaj pli malfrue ĝi fariĝis la Universitato Sankta Karlo. En Manilo estis fondata la Universitato Sankta Tomaso de la Dominikanoj en 1611. Ambaŭ universitatoj disputas la agnoskadon de la plej malnova tiaspeca institucio en Azio.

Bildo de la kvartalo Intramuros detruita dum la Dua Mondmilito.

En 1863, la reĝino Isabel la 2-a dekretis la kreadon de publika eduksistemo en ĉiuj hispanaj teritorioj. Tiu ĉi dekreto kreis grandan reton de lernejoj kie estis instruata hispane en la plimulto de urboj kaj vilaĝoj de Filipinoj. Komence de la 20-a jarcento la hispana restas kiel la lingvafrankao de la insularo, kaj ankaŭ kiel la lingvo por la gazetaro, edukado, komerco, politiko kaj justico. Eĉ post la usona okupado kaj la altrudo de la angla kiel sola lingvo por edukado en la publikaj lernejoj, la hispana ankoraŭ regis la ĉefajn urbojn kaj kiel ĉefa ilo por komunikado inter filipinoj el diversaj etnoj.

La regado de la hispana daŭris ĝis la Dua Mondmilito (1940-1945). Post tiu ĉi okazintaĵo kaj la novaj generacioj edukitaj en la angla lingvo la hispana perdis la iaman gravecon. Krome, la detruado de la kvartalo Intermurego de la usona aviaro dum la Batalo de Manilo ankaŭ detruas la ĉefan nukleon de la hispana kulturo kaj de la kastilia lingvo en Filipinoj.

Influo de la hispana en aliaj lokaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas, proksimume 8.000 hispanaj radikoj en la tagaloga lingvo, kaj ĉ. 6.000 hispanaj radikoj en la bisaja lingvo kaj aliaj filipinaj lingvoj kaj dialektoj.

La ĉabakana lingvo, estas kreola lingvo bazata sur la hispana de Filipinoj. La ĉavakana koncentriĝas en la sudo, en la provincoj Zamboango kaj Isabelo - Basilano kaj regionoj de Davao, kvankam kelkaj parolantoj ankaŭ troveblas en Luzono.

Nuna situacio de la hispana en Filipinoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ fontoj de la Instituto Cervantes, en Filipinoj troviĝas 3.180.000 da personoj kapablaj paroli la hispanan kaj ĉ. 4000 denaskaj parolantoj, preskaŭ ĉiuj devenantoj de kreolaj familioj. Ĉi tiu nombro ne inkluzivas la parolantojn de la ĉabakana lingvo. La hispana estis la oficiala lingvo ĝis la promulgado de la konstitucio de 1973 kaj deviga studmaterio en la universitatoj ĝis la jaro 1987. La nuna ĉiutaga uzado de la hispana kiel unua lingvo en Filipinoj apenaŭ ekzistas escepte de la riĉaj hispandevenaj mestizaj familioj. Ekzistas hispanlingvaj radielsendoj de la filipina ŝtata radio BBS, nomata Filipinas, Ahora mismo kiu elsendas 5 horojn tage en la hispana, en 6 lokaj radistacioj ekde marto 2007.

La Instituto Cervantes de Manilo kaj la Konsilantaro de Edukado de la Ambasadejo de Hispanio en Manilo, la Filipina Akademio de la Hispana Lingvo, kaj pluraj grupoj de hispanistoj iniciatis novan ondon kiu akcelas la lernadon de la lingvo en la lando. Inter ili, la prezidantino mem Gloria Macapagal-Arroyo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]