Hispana ora epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hispana ora jarcento)
Virgulino kun infano, fare de Luis de Morales (16-a jarcento)
Luis de Góngora, pentraĵo de Velázquez.

La hispana ora epoko (hispane Siglo de Oro) estis historia periodo de Hispanio, dum kiu prosperis artoj kaj literaturo. Tiu epoko kongruis kun la politika plifortiĝo kaj malfortiĝo de la habsburga dinastio. La limdatoj de la hispana ora epoko estas neprecizaj kaj diverse difinitaj, sed la periodo ĉiukaze ne komenciĝis antaŭ 1492, per la finigo de la reconquista kaj la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo al Ameriko. Ĝi politike ĉesas per la traktato de la Pireneoj inter Francio kaj habsburga Hispanio en 1659. La lasta eminenta verkisto de la periodo, Pedro Calderón de la Barca, mortis en 1681, kaj lia morto estas ofte rigardita kiel la fino de la hispana ora jarcento koncerne arton kaj literaturon.

Fakte la hispana esprimo Siglo de Oro (Ora jarcento), kio fakte estis Siglos de Oro (Oraj jarcentoj), ĉar temas pri la 16-a kaj 17-a jarcentoj, enhavas iom da ironio kaj kontraŭdiro, ĉar de ekonomia kaj politika vidpunktoj la 16-a jarcento estis vere la ora jarcento, kiam Hispanio unuiĝis fakte, konkeris kaj ekkontrolis grandan (kaj riĉan) parton de Sudameriko kaj eĉ etendiĝis tra Italio, Germanio kaj aliaj eŭropaj zonoj, kiel tra la tiamaj Nederlando kaj Belgio, dum ekde la kultura kaj arta (literatura) vidpunkto, kvankam la influo de la itala Renesanco etendiĝis tra la hispanaj urboj, ankoraŭ ne produktis tiom da majstroverkoj kiom okazis dum la 17-a jarcento. Estis la epoko de la reĝadoj de Karlo la 1-a kaj Filipo la 2-a.

Male dum la 17-a jarcento vere floris la hispanaj artistoj en multaj fakoj: literaturo ĉefe en poezio kaj teatro ege populara, pentrarto kun ekzemple Velázquez, kaj kulturo ĝenerale. La hispana kulturo estis rigardata en la tuta Eŭropo kiel hegemonia kaj oni eldonis librojn en la hispana en multaj eŭropaj presejoj. Tamen ekde politika kaj ekonomia vidpunkto ĉio iris tiom malglate, ke tiu jarcento estas konsiderata de historiistoj kiel Dekadenco: multaj bataloj iĝis katastrofaj malvenkoj, la ŝtato perdis la kontrolon de multaj teritorioj kaj eĉ la riĉo kiu venis el Ameriko estis ege mallerte uzata kaj venis en profito de la norditalaj aŭ germaniaj bankistoj kaj plialtigis la lukson de la Kortego, sed ege malplibonigis la vivkondiĉon de la popolo. La reĝoj ĝenerale prifajfis pri administrado kaj la tuta ŝtato kolapsis kaj bankruptis.

Verkistoj[redakti | redakti fonton]

Pentristoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]