Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reino de España
Hispana Reĝlando
Flago de Hispanio

Flago de Hispanio

Blazono de Hispanio Blazono de Hispanio
Nacia himno: Marcha Real (Marcha Granadera)
Nacia devizo: Plus Ultra (plu preter)
EU-Spain.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Madrido (3,162 mil)
Plej ofta(j) religio(j) plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
Areo
 % de akvo
504.782 km²
1,04%
Loĝantaro 45,1 miliono
Loĝdenso 89,4/km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .es
Landokodo ES
Telefona kodo 34
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Johano Karlo la 1-a
Ĉefministro Mariano Rajoy
Nacia tago 12a de oktobro
Sendependiĝo 1492
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
v  d  r
Information icon.svg

Hispanio, Hispanujo, reĝlando HispanioHispana ŝtato (hispane kaj galege: España, Reino de España, eŭske: Espainiako Erresuma, okcitane: Reialme d'Espanha, katalune: Regne d'Espanya), estas suverena kaj sendependa ŝtato kaj membro de Eŭropa Unio. Ĝi estas demokratia kaj sociala ŝtato kies regado estas parlamenta monarkio. Ĝia teritorio, kun ĉefurbo en Madrido, okupas la plejparton de la Iberia Duoninsulo, al kiu aldoniĝas la arkipelago de la Balearoj (ĉe okcidenta Mediteraneo), la arkipelago de la Kanarioj (en la nordorienta Atlantiko), la aŭtonomaj urboj Ceŭto kaj Melilo en norda Afriko kaj aliaj malgrandaj posedaĵoj. La enklavo Llívia en la Pireneoj konsistigas la aron de teritorioj kune kun la insulo Alborano, la insuloj Kolumbretoj kaj aro de insuloj kaj insuletoj antaŭ ĝia marbordo.

Hispanio havas areon de 504.645 km², kio igas ĝin la kvara plej granda lando de la kontinento, post Rusio, Ukrainio kaj Francio. Kun meza alteco de 650 metroj super la marnivelo, ĝi estas la kvina plej montara lando de Eŭropo, post Svislando, Aŭstrio, Andoro kaj Liĥtenŝtejno. Ĝi havas 46.745.807 loĝantojn, laŭ datumoj de la municipa registrado de 2009.

Laŭ la hispana konstitucio, la kastilia / hispana estas la oficiala lingvo de la ŝtato. En 2006, ĝi estis la gepatra lingvo de 89% de la hispanoj.[1] Aliaj lingvoj, ankaŭ hispaniaj, estas agnoskataj kiel kunoficialaj en diversaj aŭtonomaj regionoj laŭ la respektivaj leĝoj de aŭtonomio. La konstitucio agnoskas, ke la lingvaj variantoj de Hispanio estas unu el ĝiaj kulturaj heredaĵoj, kiuj devas esti respektataj kaj protektataj.

La duoninsula teritorio kundividas landlimojn kun Francio kaj Andoro norde, kun Portugalio okcidente kaj kun la brita teritorio Ĝibraltaro sude. En ĝiaj afrikaj teritorioj, ĝi havas landlimojn terajn kaj marajn kun Maroko. Ĝi kundividas la suverenecon sur la insulo de la Fazanoj en la elfluejo de la rivero Bidasoa.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Murskribaĵoj en Altamira en Kantabrio
Romia teatro en Mérida, Ekstremaduro.

La nomo de Hispanio (España hispanlingve) devenas el Hispania, nomo per kiu la antikvaj romianoj nomis geografie la iberian duoninsulon, kies nomo siavice devenas de Iberia, preferata de la grekaj verkistoj rilate al la sama teritorio. Tamen la fakto, ke la vorto Hispania ne estas latina kreis plurajn teoriojn pri ĝia deveno, kelkaj el ili kontraŭdiraj.

«Hispania» venas el la fenicia lingvo i-spn-ya, vorto kies uzado estas dokumentita ekde la 2-a jarmilo antaŭ Kristo, en ugaritaj skribaĵoj. La fenicoj estis la unua civilizacio ne iberia kiu alvenis al la duoninsulo kaj etendigis ĝian komercon kaj fondis, interalie la urbon Gadir, tio estas la nuna Kadizo, la plej antikva urbo en Okcidenta Eŭropo.[2] La romianoj prenis la nomon uzatan de iliaj najbaroj, la kartaganoj, interpretante la prefikson i kiel "bordo", "insulo" aŭ "tero", kun ya kun la signifo "regiono". La vortero spn, kiu en la hebrea legeblas kiel saphan, tradukiĝis kiel "kuniklo". Por la romianoj ĝi signifis "tero abunda je kunikloj", uzo registrita de Cicero, Cezaro, Plinio la Maljuna, Katono, Tito Livio kaj Katulo.

Aliaj hipotezoj supozigis, ke la vortoj Hispalis kaj Hispania estis derivaĵoj de la nomoj de du legendaj reĝoj de Iberio, Hispalo kaj lia filo HispanoHispan, respektive filo kaj nepo de Herkulo.[3]

Ekde la visigota periodo la vorto Hispania, ĝis tiam nur uzata geografie, ekuziĝis kun politikaj celoj, kiel montraĵo ekzistas la tiuepoka esprimo Laus Hispaniae por priskribi la historion de la popoloj de la duoninsulo en la kronikoj de Isidoro de Sevilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Hispanio.

Antikvaj tempoj[redakti | redakti fonton]

fortikaĵo kastro, antaŭromia, en la norda Hispanio.
Busto de la imperiestro Hadriano, naskiĝinta en "Itálica", nuna Santiponce en la provinco Sevilo, Andaluzio.

La iberoj estis la unua popolo de kiu ekzistas skribitaj pruvaĵoj pri ilia okupado de la Iberia Duoninsulo. Oni scias ke ankaŭ ekzistis praiberaj popoloj danke al la arkeologiaj restaĵoj. La grekoj kaj fenicoj estis la unuaj kiuj lasis skribaĵojn, kvankam ili ŝajne neniam havis kontaktojn kun la iberoj. La vaskonoj enniris en ĉi tiun kategorion.

Nuntempe, la iberoj estas priskribataj pro iliaj kulturaj trajtoj. Laŭ tiu ĉi kriterio, la turdetanoj, kiuj okupis la teron de la antikva reĝlando Tartezo, estas konsiderataj iberoj; dume, laŭ etnografiaj kaj lingvaj kriterioj, ili ne estas. La bibliografio pri iberoj kelkfoje enhavas kontraŭdirajn faktojn kaj tio ŝuldiĝas al la adoptado de diversaj kriterioj.

Inter la jaroj 1200 kaj 800 a.K. formiĝis la antaŭromiaj komunumoj de la nordoriento kaj la Kantabra Kornico, en la Ferepoko. La popoloj kiuj okupis ampleksan strion inter tiuj du popoloj estas konataj kiel keltiberoj. Ŝajnas ke la montaroj kie loĝis la vaskonoj estis tute romiigitaj, pro kio oni konsideras la originon de tiu popolo necerta kaj verŝajne tre antikva, kiel la lingvo. Kelkaj konsideras ĝin kiel praibera popolo.

Ĉirkaŭ la jaro 1100 a.K, la fenicoj alvenis al la duoninsulo kaj fondis, 80 jarojn post la milito de Trojo,[4] la urbon Gadir, la urbo de Okcidenta Eŭropo, kiu hodiaŭ estas Kadizo. Tio signifas ke ĝi estis fondata en 1104 a.K., kaj konvertis ĝin en la okcidenteŭropa urbo de kies fondaĵo oni havas referencojn kiel la plej antikva. Krom tio, la grekoj fondis siajn koloniojn ĉe la mediteranea bordo de Iberio, nomo donata al la duoninsulo.

Inter la unua kaj dua de la Punikaj Militoj inter Romio kaj Kartago, la kartaganoj invadis la duoninsulon. Iliaj plej gravaj kolonioj establiĝis en la insulo Ibizo kaj en Kartageno, nomo kiu rilatiĝas kun la nomo de la nova Kartago, kaj ili okupis aliajn urbojn komence fenicaj kiel Kadizo aŭ Malago. Malvenkita Kartago, Romio ekigis laŭgradan okupadon de la duoninsulo, kiu plilongiĝis laŭlonge de preskaŭ 200 jaroj. En la unuaj jardekoj de la okupado la romianoj devis konfronti Numancon, keltibera urbo situanta ĉe la riverbordoj de Doŭro, en la proksimaĵoj de la nuna Sorio, kiu daŭris ĉ. 30 jaroj kaj la militon de la gvidanto Viriato. Post la forpaso de Viriato (139 a.K.), la batalo de la antaŭromiaj popoloj kontraŭ Romio fariĝis pli sporada kaj disa, kvankam ĝi tute ne finiĝis ĝis la epoko de la imperiestro Aŭgusto kun la relativa submetiĝo de kantabroj kaj asturoj [5]

La okupado finiĝis per la tute regado de la duoninsulo sub romia kontrolo kaj ĝia konvertiĝo en provinco per la nomo Hispania. La loĝantaro adoptis la romiajn kulturon, lingvon, leĝojn, akirante gravecon ene de la imperio, ĉar eĉ tri romiaj imperiestroj, Trajano, Hadriano kaj Teodosio, krom la filozofo Seneko la pli juna kaj aliaj gravaj elstaruloj, naskiĝis en la duoninsulo.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Moskeo de Kordovo, ĉefurbo de la kalif-lando Al-Andalus, dum la islama periodo en Hispanio.
Don Pelayo.

En la jaro 409, sueboj, alanoj kaj vandaloj invadis la iberian duoninsulon. Malmultajn jarojn poste, en 416, la visigotoj eniris en Hispanion kiel aliancitoj de Romio, forpelante la alanojn kaj vandalojn de la duoninsulo kaj metante la suevojn en nuna Galegio.

La unua ideo pri Hispanio kiel lando realiĝas per la visigota monarkio[6]. La visigotoj sopiris pri la teritoria unueco de la tuta Hispanio kaj atingis ĝin per sinsekvaj venkoj sur la sueboj, vaskonoj kaj bizancanoj. La religia unueco venis per la repaciĝo inter katolikoj kaj arianoj kaj kun la koncilioj de la visigota eklezio[7], organo per kiu, kunvenintaj en asambleo, la reĝo kaj la episkopoj de ĉiuj diocezoj de la reĝlando submetis je konsidero aferojn kaj religiajn kaj politikajn, por leĝigi en la tuta nacia teritorio. Tiel, Isidoro de Sevilo en sia Historia Gothorum gratulas ĉar Suintila "estis la unua kiu posedis la monarkion de la reĝlando de tuta Hispanio kiu ĉirkaŭas la oceanon, afero kiun ne havis la aliaj prauloj...". La visigota monarkio establis ĉefurbon kiu centralizis kaj la religian kaj la politikan povon en Toledo[8]. Tamen, la elekto-karaktero de la visigota monarkio determinis preskaŭ ĉiam enorman politikan nestabilecon karakterizita de sinsekvaj ribeliĝoj kaj murdadoj.

En 711, la araboj, kiuj estis en malmultaj jaroj konkerintaj la nordon de Afriko, profitis la internan lukton de la visigotaj gvidantoj, kaj trapasis la Ĝibraltaran Markolon en 711. Ili baldaŭ venkis la defendantajn trupojn kaj en malmultaj jaroj okupis la tutan duoninsulon[9], krom kelkajn izolitajn lokojn en la nordo, kie poste organiziĝos la rezisto kaj komenciĝos la kristana reconquista (rekonkero)[10].

La araboj organizis propran socion, kiu akiris aŭtonomion (emirejo) disde la centraj povoj en Arabio aŭ Bagdado, kaj poste sendependiĝis kaj formis la hispanan ĥalifejon. La araba dominado ricevis la nomon de Al-Andalus[11], kaj ĝi floradis pove kaj kulture dum multaj jaroj. La povo tamen baldaŭ diseriĝis kaj formiĝis apartaj regnoj, konataj kiel tajfoj[12].

Dume, plifirmiĝis la regnoj en la nordo. La plej aktiva komence estis el asturia kerno, kiu baldaŭ formis la Reĝlandon de Leono[13], el kiu poste splitiĝos la nukleoj, pli dinamikaj, de Portugalio kaj Kastilio. En tiu parto, oni baldaŭ rekonkeris la centrajn urbojn (ekzemple, Toledo en 1085). En la orienta parto disvolviĝis la reĝlandoj de Navaro[14], Aragono[15] kaj la Kataluna Graflando[16], kiu kiel Marca Hispanica estis komence vasalo de la francaj reĝoj, sed kiu poste sendependiĝos kaj prenos la iniciaton en tiu parto de la duoninsulo.

Dum pluraj jarcentoj sinsekvos periodoj de kunvivado (pli-malpli paca) kun aliaj de malferma milito, ne nur inter araboj kaj kristanoj, sed ankaŭ ene de ĉiu parto aparte. La araba parto ricevos plurfoje la apogon de berberaj nordafrikaj triboj (almohadoj kaj almoravidoj). La kristanaj teritorioj fine unuiĝos en tri grandajn regnojn, Portugalio[17], Kastilio-Leono[18] kaj la Kronlando de Aragono[19] (Katalunio, Aragono, Valencio kaj Balearoj), kaj aparte la pli malgranda Navaro.

Oni devas konsideri ke ekzistis loĝantoj de alia religio en ĉiu teritorio: islamanoj en kristanaj regnoj (muladioj, poste nomotaj moriskoj), kristanoj en la araba parto (mozaraboj), plus granda malplimulto de judoj en ambaŭ partoj. La kunvivado estis plejofte paca, sed kun periodoj de granda streĉiteco en ambaŭ partoj, depende de la internaj kaj eksteraj kondiĉoj.

Dum tiuj jaroj naskiĝis la diversaj latinidaj lingvoj, kun bazo en ĉiu el la regnoj: portugala, kastilia (nuna hispana) kaj kataluna. Ankaŭ estis tiam parolataj la astura kaj la aragona, nun tre minoritataj. Aparte, la mozaraboj parolis latinidan lingvon, la mozaraban, poste malaperontan. La portugala parolata en la nordo, kiu apartenis al la kastilia regno, disiĝos de tiu parolata en la sudo, kaj fariĝos la galega.

Post diversaj bataloj, la kristanoj konkeris la plejmulton de la teritorio jam en la 13-a jarcento, kaj nur restis malgranda restaĵo kiu formis la reĝlandon Granado.

En 1469 edziĝis la reĝo de Aragono, Fernando la 2-a, kaj la reĝino de Kastilio, Izabela la 1-a, la t.n. Katolikaj Gereĝoj[20], kaj tiel unuiĝis ambaŭ regnoj, kvankam ili konservis preskaŭ kompletan aŭtonomecon dekomence.

Fine de tiu ĉi periodo, 1402, kaj konkure kun Portugalio, la Regno de Kastilio ekigis la konkeron de Kanariaj Insuloj[21] ĝis tiam ekskluzive loĝataj de la guanĉoj. La komenca okupado estis entreprenita de Johano de Béthencourt kiu estis sub la vasaleco al la reĝo Henriko la 3-a de Kastilio. Ĉi tiu procezo de la konkero ne finiĝis ĝis 1496 kaj estis finigita fare de la kastilia regno mem.

La kapitulaco de Regno de Granado antaŭ la Katolikaj Gereĝoj, de Francisco Pradilla.

Dume en la Regno de Aragono, la amasa mortado pro la epidemio de la nigra morto de 1348, kaj la malbonaj rikoltoj kiuj komenciĝis en la ciklo de 1333 («lo mal any primer»), provokis grandan nestabilecon kaj socian kaj ekonomian.

Post la forpaso de la reĝo Marteno 1-a la Homa (1410), la reprezentantoj de la ŝtatoj kiuj konsistigis la regnon de Aragono, elektis per la Kompromiso de Caspe al Fernando de Antekero, el la kastilia dinastio de Trastamaro kiel estonta reĝo Fernando la 1-a sur kiu falis per patrina heredo la dinastiajn rajtojn. Malgraŭ tumulto ĉefrolludita de la Grafo de Urgel, Fernando la 1-a estis kronita kaj komenciĝis la regado de la Trastamaroj en la Regno de Aragono.

Post la etendiĝo ĝis la Regno de Napolo en la periodo de Alfonso la 5-a, la Regno de Aragono suferis krizon en la Princlando Katalunio provokita de la disputoj inter Johano la 2-a, filo de Fernando de Antequera, kaj la Generalitat de Catalunya kaj la Konsilio de Cent (Consell de Cent), pro la arestado de sia filo kaj heredanto Karlo de Viano; kaj pro la streĉaĵoj de la sociaj klasoj inter la Biga kaj la Busca kaj la tumultoj de la kamparanoj de Remensa, kiuj koincidis kun la Kataluna Interna Milito[22] (1462 - 1472) kaj ili malfortigis Katalunion, kiu perdis la hegemonion en la aragona regno.

Kontraŭstare, Valencio fariĝis la havenurbo kiu centralizis la komercan etendiĝon de la Regno de Aragono. Montro de ĝia graveco estis la atingo de 75.000 loĝantoj meze de la 15-a jarcento. Paralele, la regiona ĉefurbo spertis kulturan disvolviĝon konata kie la Valencia Ora Jarcento[23].

Aragono, sen marelirejo, restis kiel provizianto de cerealoj, bovoj kaj lano por la cetero de la ŝtatoj de la regno. Ĝia ekonomio estis bazita sur la terkultivado kaj la privilegioj de la riĉuloj kaj nobeluloj bremsis la disvolvigadon de kompetenta burĝaro, pro kio ĝia graveco ene de la regnaj ŝtatoj malpliiĝis.

Per la entroniĝo de Fernando la Katolika, dua filo kaj heredanto de Johano la 2-a, (1479) la sociaj streĉitaĵoj malpliiĝis; per la subskribo de la Arbitracia Verdikto de Guadalupe (1486) kreiĝis nova strukturo en la kataluna kamparo por finigi la konfliktojn en la kamparana medio.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Fine de la Mezepoko, per la geedziĝo de Izabela la 1-a kaj Fernando la 2-a (Aragono), ĉi tiuj du duoninsulaj reĝlandoj alianciĝis, konkerante la muzulmanan Granadon en 1492[24] kaj, poste, Navaron en 1512 kiu daŭre restis kiel reĝlando, eldonante propran moneron kaj kun doganejoj ĉe la rivero Ebro ĝis la Karlismaj Militoj de la 19-a jarcento[25]. La navaraj reĝoj rifuĝis sin en siajn proprietaĵojn ĉe la Pireneoj kaj poste ili fariĝis la reĝoj de Francio.

En tiu periodo komenciĝis geedziĝa politiko kun Portugalio kiu finiĝis en 1580, kiam Filipo la 2-a entroniĝis, unuigante lastafoje sub sama suverenulo la tutan duoninsulon.

Kristoforo Kolumbo

En 1492, dekretiĝis la forpelado de la judoj kiuj ne akceptis la kristaniĝon[26], imitante la reĝon Filipo la 4-a (Francio). La 12-an de oktobro samjare Kristoforo Kolumbo, nome de la Katolikaj Gereĝoj, alvenis unuafoje, al Ameriko[27] per karaveloj (memore al tiu tago oni establis la 12-an de oktobro kiel la Nacia Hispana Festotago, antikve ankaŭ konata de la Hispaneco). Tiam komenciĝis la konkurado por la esplorado kaj konkero de Ameriko, al kiu poste aliĝis aliaj landoj kiel Portugalio, Francio kaj Britio komencante per la eŭropa koloniado de Ameriko ekde la karibaj insuloj ĝis Centrameriko sub Francisco Hernández de Córdoba (malkovrinto de Jukatano) kaj poste Hernán Cortés. La Hispana Monarkio konvertiĝis, en procezo ekigita fine de la Rekonkero, en la plej potenca kaj influa nacio de la mondo. Dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj ekiĝis timida etendiĝo al norda Afriko, konkerante kelkajn urbojn, inter ili Melilo (1497).

Karlo la 1-a

Post la forpaso de Izabela la Katolika en 1504, ŝia filino Johana de Kastilio sukcedis en la trono de Kastilio. Johana estis edzino de Filipo la 1-a, konata kiel "La Bela", filo de la Arkiduko de Aŭstrio kaj Imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Filipo forpasis tre juna kaj Johana estis deklarita kiel nekapabla je regado pro supozata frenezeco.[28] Ŝia filo, Karlo la 1-a (Hispanio) heredis la regnojn de Kastilio kaj Aragono, krome la Sankta Romia Imperio kaj la posedaĵojn de la Dinastio de Burgonjo. En lia maturaĝo decidis retiriĝi al religia vivo en la Monaĥejo de Yuste (Cáceres) en 1556. Sia filo Filipo la 2-a heredis la hispanan regnon kun ĉiuj ĝiaj posedaĵoj kaj lia frato Ferdinando la 1-a de Habsburgo la Sanktan Romian Imperion.

Diakrona mapo kiu montras la areojn kiuj apartenis al la Hispana Imperio en iu momento dum la periodo de 400 jaroj

Filipo la 2-a de Hispanio kroniĝis kiel reĝo de Portugalio en 1580 per la nomo Filipo la 1-a de Portugalio. La ordinalo "2-a" restis en Hispanio por respekti la kastilian (Filipo la 1-a (Kastilio) estis Filipo la Bela). Dum lia regado okazis la venko de la Batalo de Lepanto[29] en 1571, per kiu sukcese oni bremsis la avancon de la turkoj en la Mediteraneo, kaj la katastrofa aventuro de la "Grande y Felicísima Armada" en 1588.

Hispanio, aŭ Kastilio, pro la malpermeso de la komerco por la Regno de Aragono, daŭre prosperis sub la dinastio de la Habsburgoj, danke al la komerco kun la amerikaj kolonioj; sed samtempe ĝi havis militojn kun Francio, Britio kaj Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj. Kiam la lasta reĝo de la dinastio de la Habsburgoj, Karlo la 2-a (Hispanio), mortis sen posteuloj, Filipo de Burbono, nevo de Karlo la 2-a kaj nepo de la reĝo de Francio, Ludoviko la 14-a, sukcedis lin en la trono sub la nomo Filipo la 5-a (Hispanio), estante akceptata kaj agnoskata en ĉiuj teritorioj de Hispanio. Post malmultaj jaroj de lia regado okazis la Milito de hispana sukcedo[30].

Inter 1707 kaj 1716, la Dekretoj de Nueva Planta de Filipo la 5-a nuligis aŭ malpliigis la foruojn kaj morojn de la regnoj kaj teritorioj kiuj batalis kontraŭ li en la sukceda milito.

Kelkaj volas vidi en tiuj dekretoj la leĝan unuigadon de Hispanio, sed aliflanke, la dekretoj, pro ĝiaj malsamaĵoj por Valencio, Aragono (unue estis sama al tiu de Valencio sed poste modifata), Balearoj kaj Katalunio, estis modifataj en ĉiu teritorio kaj krome, Navaro, la Vaskaj Provincoj kaj la Arana valo, kiuj restis lojalaj al la reĝo Filipo la 5-a, ne perdis la foruojn. En 1713, Hispanio subskribis la Traktaton de Utreĥto[31] per kiu ĝi perdas la eŭropajn posedaĵojn kaj pro tio ĝi ne plu estos la unua monda potenco.

La cetero de la 18-a jarcento, estis la jarcento de la politika klerismo en Hispanio. Fernando la 6-a kaj Karlo la 3-a, filoj kaj sukcedintoj de Filipo la 5-a, renovigis la politikon kiu modernigis Hispanion, kio estis konata kiel Klera despotismo. En ĉi tiu jarcento, eĉ se Hispanio restis kiel grava potenco, Francio kaj Britio okupis protagonismon ĉiam pli grava internaciskale.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

Situo de la Hispana Imperio. Blue la teritorioj kiuj iĝis sendependaj en la militoj por la sendependigo de Hispanameriko

La nuntempa epoko ne komenciĝis tre bone por Hispanio, en 1805, en la Batalo de Trafalgar la hispana-franca plotono malvenkis antaŭ Britio, per kio venis la fino de la hispana supereco en la mondaj maroj favore de Britio, dum Napoléon Bonaparte kiu prenis la povon post la venko de la Franca Revolucio, profitante la disputojn inter Karlo la 4-a kaj lia filo Fernando, ordonis la sendadon de lia armeo kontraŭ Hispanio en 1808[32], sub la preteksto invadi Portugalion kaj kalkulante je la kompliceco de Manuel Godoy, al kiu li promesis la tronon de unu el la flankoj en kiuj li planis dividi la landon; altrudante lian fraton Joseph Bonaparte en la trono. Tio okazigis la Militon de Hispana Sendependiĝo[33], kiu daŭris 5 jarojn. En tiu tempo ellaboriĝis la unua hispana konstitucio[34], kaj unu el la unuaj de la mondo, en la nomataj Kortumo de Kadizo. Ĝi estis promulgita la 19-an de marto 1812, festotago de Sankta Jozefo, pro kio estis populare konata kiel La Joznjo. Post la malvenko de la napoleonaj trupoj en la batalo de Vitorio[35] en 1813; Fernando la 7-a revenis al la trono de Hispanio.

Dum la regado de Fernando la 7-a la hispana monarkio spertis la transiron de la malnova reĝimo konsistante el absolutismo al la liberala ŝtato. Post lia reveno al Hispanio, Fernando la 7-a nuligis la Konstitucion de 1812 kaj persekutis la konstituciismajn liberalulojn, ekigante la komencon de rigida absolutismo. Dume, la milito de hispanamerika sendependo daŭre okazis, kaj malgraŭ la militema peno de la defendantoj de la hispana monarkio, je la fino de la konflikto nur la insuloj Kubo kaj Puerto-Riko, en Ameriko, daŭre restis kiel parto de la nacia teritorio de Hispanio, kiu je la fino de la "abomeninda jardeko" kaj kun la liberala apogo de la Pragmata Sankcio de 1830 estis denove organizata en parlamenta monarkio. Tiamaniere ambaŭ revoluciaj procezoj originigis la novajn naciajn ŝtatojn ekzistantajn en la nuntempo, kaj fine de la regado de Fernando la 7-a finiĝis la Absolutismo en la tuta hispana mondo.

La reĝino Izabela la 2-a.

La morto de Fernando la 7-a malfermis novan periodon je nestabileco ekonomika kaj politika: lia frato Carlos María Isidro apogata de la absolutismaj partianoj, ribeliĝis kontraŭ la nomumado de Izabela la 2-a, filino de Fernando la 7-a, kiel heredantino kaj konstitucia reĝino, kaj kontraŭ la forigado de la Salfranka leĝo de la Burbonoj, kiu malpermesis la sukcedon de la virinoj en la krono, ekiĝante la Unua Karlisma Milito[36]. La regado de Izabela la 2-a karakteriziĝis pro la alternado en la povo de progresistoj kaj moderuloj eĉ se tiu alternado estis pli motivita pro la militistaj ribeloj de ambaŭ grupoj ol pro signoj de paciĝo kun celo el elektadoj.

La revolucio de 1868, konata kiel La Glora[37], devigis al Izabela la 2-a forlasi Hispanion. Estis kunvokitaj la Konstituigaj Kortegoj kiuj estis favoraj al la monarkia reĝimo kaj, je la iniciato de la Generalo Prim, ofertiĝis la krono al Amadeo la 1-a, filo de la reĝo de Italio. Lia regado estis mallonga pro la laciĝo provokita de la politikistoj en la momento kaj la malakcepto de gravaj sektoroj de la socio, krome pro la perdo de lia ĉefa subtenanto, la menciita Generalo Prim, murdita antaŭ la alveno de Amadeo en Hispanion. Tuj post tio proklamiĝis la Unua Hispana Respubliko[38], kiu ankaŭ ne havis longan vivon, sed tre nebula: dum 11 monatoj ĝi havis kvar prezidantojn (Figueras, Pi y Margall, Salmerón kaj Castelar); dum tiu konvulsia periodo okazis gravaj teritoriaj streĉitaĵoj kiel la deklarado de la urbo Kartageno kiel "sendependa kantono" kaj finiĝis en 1874 per la ribeloj de la generaloj Arsenio Martínez Campos[39] kaj Pavía, kiu disigis la Parlamenton.

Alfonso la 12-a

La Restaŭrado[40] proklamis reĝon al Alfonso la 12-a, filo de Izabela la 2-a. Hispanio spertis grandan politikan stabilecon pro la sistemo de la regado pledata de la konservativulo Antonio Cánovas del Castillo. Ĝi baziĝas sur la vico de la partioj Konservativa (Cánovas del Castillo) kaj Liberala (Sagasta) en la registaro. En 1885 forpasis Alfonso la 12-a kaj la regentado estis entreprenita de lia vidvino Maria Kristina, ĝis la adoltiĝo de ilia filo Alfonso la 13-a, naskiĝinta post la forpaso de lia patro. La sendependiga ribeliĝo de Kubo en 1895 igas al Usono interveni en la konflikto kaj post la incidento de la eksplodo de la kirasŝipo Maine[41] la 15-an de februaro de 1898 en la haveno de Havano, deklaris la militon al Hispanio. Pro la malvenko, Hispanio perdis ĝiajn lastajn koloniojn en Ameriko kaj Azio (Kubo, Filipinoj, Guamo kaj Puerto-Riko).

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Alfonso la 13-a en 1901, estis reĝo de Hispanio ekde lia naskiĝo ĝis la alveno de la Dua Respubliko.

La 20-a jarcento komenciĝis per granda ekonomia krizo kaj la konsekvenca politika nestabileco. Tamen, ekzistis parentezo je prospera komercado pro la neŭtraleco de Hispanio dum la Unua Mondmilito[42]. La sinsekvo de registaraj krizoj, la malfavoraĵoj en la milito de Rif, la socia agitado kaj la malkontento flanke de la armeo ekigas militistan puĉon fare de la generalo Miguel Primo de Rivera[43], la 13-an de septembro 1923. Ĝi establis militisman diktaturon kiu estis akceptita de multaj politikaj fortoj inkluzive de la reĝo Alfonso la 13-a, sed ne de sociaj movadoj, kiaj tiuj de la luktemmaj anarkiismaj laboristoj (CNT), de respublikanoj aŭ de la regionismaj aŭtonomistoj (Katalunio).

Dum la diktaturo estis forigataj la liberecoj kaj rajtoj. La malfacila ekonomia cirkonstanco kaj la kreskado de la respublikanaj partioj igis la situacion ĉiam pli neeltenebla. En 1930, Primo de Rivera prezentis sian rezignadon antaŭ la reĝo kaj foriris al Parizo, kie li forpasis post kelke da tempo. Sukcedis lin en la regado de la Direktoraro la Generalo Dámaso Berenguer; kaj poste dum mallonga tempo, Juan Bautista Aznar-Cabañas. Ĉi tiu periodo estas konata kiel Dictablanda (vortoludo kiu aludas al pli malmola karaktero, fronte al la dura Diktaturo)[44].

Decidita serĉi solvon al la politika situacio kaj establi la konstitucion, la reĝimo kunvokis municipajn elektojn la 12-an de aprilo 1931, kiuj donis avantaĝan venkon al la kandidatoj de la respublikanoj-socialistoj en la grandaj urboj kaj provincaj ĉefurboj. Kvankam la totala nombro de magistratanoj estis plimulte pormonarkiaj, pro la forto de la konservativuloj en la ruralaj sektoroj, la klara venko de la opozicio okazigis manifestaciojn kiuj postulis la kreadon de la respubliko, kio igis la reĝon forlasi la landon. Kiam la reĝo rezignis sian postenon estis proklamita la Dua Respubliko[45] la 14-an de aprilo.

La respublikanaj fortoj komencis periodon de reformoj kaj modernigado de la lando. Dum la unuaj du jaroj, regis la koalicio de respublikanaj kaj socialistaj partioj. La plej grava gvidanto dum la unua periodo estis Manuel Azaña, gvidanto de la progresema etburĝaro, kiu ricevis la apogon de la Socialista Partio, tiutempe la plej amasa partio. La reformoj (agrara distribuado, etendo de la edukado, laikigo de la ŝtato, malcentrigo kaj aŭtonomio de la regionoj, ktp) estis akre oponataj de la dekstrularo, grupigita de la katolikaj kaj monarĥemaj partioj, kaj ankaŭ ricevis kritikojn de iuj maldekstraj fortoj, pli notinde de la anarĥiistoj, tre fortaj ĉefe en Andaluzio kaj Katalunio.

En la balotadoj okazintaj en 1933, venkis la dekstruloj kaj en 1936, la maldekstruloj. La kreskanta perfort-ondo inkluzivis la konstantan staton de strikoj kaj nestabileco en la ruraj regionoj, fojan bruligon de preĝejoj en grandaj urboj, la promonarkian ribeliĝon de Sanjurjo, kaj la pli gravan eventon de la hispana revolucio de 1934[46] krom multnombraj atencoj kontraŭ rivaloj politikaj ĉu gvidantoj ĉu simplaj membroj.

La 17-an de julio 1936 ribeliĝis la garnizonoj de Maroko, ekigante la Enlandan Militon[47]. Hispanio dividiĝis en du zonoj: unu sub kontrolo de la respublikanoj kaj alia sub la ribeliĝintoj, en kiu la generalo Francisco Franco estis nomumata ŝtatestro. La germana[48] kaj itala[49] apogoj al la ribeliĝintoj estis multe pli firma ol la helpo de Sovetio[50] kaj Meksiko al la respublikana Hispanio, kaj la sinsekvaj konfrontoj inter la respublikanaj koterioj, permesis la venkon al la ribeliĝintoj la 1-an de aprilo de 1939.

La venko de la generalo Franco supozigis la instaŭradon de aŭtoritateca reĝimo[51]. La disvolviĝo de akra subpremado kontraŭ la malvenkintoj, devigis al la ekzilo al miloj da hispanoj kaj ĝi mortkondamnis multajn aliajn aŭ al perfortaj laborkoncentrejoj. Malgraŭ tio ke Franco restigis Hispanion ekster la militantaj landoj dum la Dua Mondmilito[52], lia ne kaŝita apogo al la Akso Berlino-Romo-Tokio kondukis ĝin al la internacia izoliĝo politika kaj ekonomia. Tamen, la kondiĉoj de la malvarma milito inter Usono kaj Sovetio kaj ĝiaj respektivaj aliancitoj igis ke la frankisma reĝimo estu tolerata de la okcidentaj potencoj kaj fine agnoskata kaj per ĝi finiĝis la izoliĝo. Oni subskribis interkonsentojn kun Usono permesante la instaladon de hispan-usonaj militbazoj en Hispanio[53]. En 1956, Maroko, kiu estis hispana kaj franca protektorato, akiris sian sendependecon[54] kaj oni demarŝigis planon por la ekonomia stabiligado en la lando. En 1969, Franco nomumis al Johano Karlo la 1-a, nepo de Alfonso la 13-a, princo de Hispanio, lia sukcedonto kun la titolo kiel Reĝo. Malgraŭ tio ke la reĝimo ĉiam havis feran premadon kontraŭ ia ajn politika opozicio, la industria kaj ekonomia disvolviĝoj estis tre gravaj dum la dua duono de la diktaturo.

Johano Karlo la 1-a

La diktatoro forpasis la 20-an de novembro 1975 kaj Johano Karlo la 1-a iĝis post du tagoj la reĝo de Hispanio. En tiu momento malfermiĝis periodo konata kiel hispana transiro[55]. Ĝi finiĝis per la instaŭrado de parlamenta monarkio en 1978, post la rezigno de siaj historiaj rajtoj fare de Johano de Burbono kaj Batenbergo, patro de la reĝo. Post la unuaj demokratiaj elektoj, Adolfo Suárez, de la partio Unio de Demokratia Centro (centro-dekstra), estis elektita prezidanto de la registaro. Li entreprenis gravajn politikajn reformojn kaj ekigis la negocadon por la membriĝo de Hispanio en la Eŭropa Ekonomia Komunumo. Li rezignis la postenon en 1981. Dum tiu ĉi periodo la eŭska terorisma bando ETA faris plurajn atencojn speciale kontraŭ armeanoj kaj sekurgardistoj kaj aliaj sendiskriminacie. Dum la sesio de la enposteniĝo de la sukcedinto de Suárez, Leopoldo Calvo-Sotelo , la 23-an de februaro[56], okazis intenco je puĉo iniciatinta de altrangaj militistoj. La Kongreso de Deputitoj estis prenita de la vickolonelo Antonio Tejero. La intenco estis bremsita samtage, interalie per la intervenoj de la reĝo Johano Karlo defende de la konstitucia ordo kaj surstrate de la klara kontraŭstaro de la tuta aro de politikaj kaj sociaj movadoj. En 1981 subskribiĝis en Bruselo la protokolo por la aliĝo al NATO[57], ekigante procezon por la integriĝo kiu finiĝis en la printempo 1982, dum regado de la partio Unio de Demokratia Centro (UCD).

En la sekvaj elektoj (1982), venkis la Partido Socialista Obrero Español, kun Felipe González kiel prezidanto de la registaro. Li restis kiel prezidanto dum la tri sekvaj prezidantecperiodoj. En 1986 Hispanio aliĝis al la Eŭropa Ekonomia Komunumo, antaŭulo de la nuna Eŭropa Unio kaj samjare ĝi celebris referendumon en kiu oni konsultis al la popolo pri la restado aŭ ne de Hispanio ĉe NATO. La PSOE defendis la jeson kontraŭ sia antaŭa opinio kaj tiu venkis. En 1992 Hispanio aperis en la internacia scenejo per la celebrado de la Olimpikaj Ludoj en Barcelono[58], la deklarado de Madrido kiel Eŭropa Kultura Ĉefurbo kaj la celebrado en Sevilo de la Universala Ekspozicio[59] EXPO 92.

Dum tiu ĉi periodo okazis profunda modernigado de la hispanaj ekonomio kaj socio, karakterizita de la industriaj rekonvertiĝoj kaj la malfrua anstataŭado de la ekonomika frankisma modelo por alia pli liberala —kio kondukis al tri gravaj ĝeneralaj strikoj—, la ĝeneraligo de la pensmaniero kaj la tiutempaj etikaj valoroj de la hispana socio, la disvolviĝo de la statuso pri la regionaj aŭtonomioj, la transformado de la Armeo kaj la ega disvolviĝo de la civilaj infrastrukturoj. Tamen, ankaŭ ekzistis altnombra maldungado kaj fine de tiu procezo estiĝis grava ekonomika stagnado, kiu ne ekrekuperiĝis ĝis 1993 —kiam la maldungado malaltiĝis de 23% al 15%—. Dum la lastaj jaroj de la regado de la socialista partio eksplodis diversaj akuzoj pri koruptado, kaj diskoniĝis la kazo GAL[60] de la ŝtata terorismo. La balotadoj de 1996 venkigis la dekstran Partido Popular, kun José María Aznar kiel prezidanto, posteno kiun li havis dum du regperiodoj, atingante la absolutan plimulton en la balotadoj de la jaro 2000.

21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Kandeloj memore de la viktimoj de la madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004 ĉe la trajnstacidomo Atocha.
Celebrado en la Kongreso de Hispanio la aprobo de la samseksa edziĝo

La 21-a jarcento komenciĝis per la efikoj de la 11-a de septembro 2001, kiuj implikis Hispanion en du konfliktojn: en la Militon en Afganio[61] kaj en la invadon de Irako[62]. Ĉi-lasta konflikto kaj la traktado de la atakoj de la 11-a de marto 2004[63] en Madrido okazigis malproksimiĝon inter la registaro kaj parto de la hispana publika opinio. Ĉio ĉi venkigis la socialistojn en la baloto de la 14-a de marto 2004.

La eŭro, oficiala valuto en la t.n. «Eŭrozono» de Eŭropo ekde 1999, konvertiĝis en la oficiala valuto de Hispanio la 1-an de januaro 2002, per anstataŭo de la pesetoj. La civitanoj ekuzis ĝin en la ĉiutagaĵo, malgraŭ la protestoj pro la prezaltiĝo okazigata de la nova valuto. Inter 1993 kaj 2007 estiĝis grava ekspansio de la hispana ekonomio, ĉefe bazita sur la konstruado, kiu estis minacita pro la tutmondaj konsekvencoj de la ekonomia krizo de 2008.

Fine de la 20-a jarcento Hispanio ricevis grandan nombron da enmigrintoj el latinamerikaj landoj kiel Ekvadoro, Kolombio, Argentino, Bolivio, PeruoDomingo, kaj el diversaj regionoj de Afriko, Azio kaj Eŭropo. La forta ekonomika ekspansiiga kreskado en Hispanio ekde 1993 bezonis multnombrajn laboristojn por tiu celo. Laŭ anonco de la direktoro de la Banko de Hispanio en februaro 2007, Hispanio eble estas la sepa plej granda ekonomio en la mondo[64].

La Hispana Laborista Socialisma Partio venkis en la balotado de 2004, kaj per ĝi José Luis Rodríguez Zapatero[65] fariĝis la kvina prezidanto de la demokratia Hispanio.

Kun Zapatero kiel prezidanto de la Registaro la hispanaj trupoj kiuj ankoraŭ troviĝis en Irako[66] revenis hejmen. Tio okazigis konsiderindan malvarmiĝon de la diplomatiaj rilatoj kun Usono. Oni subskribis la Eŭropan Konstitucion kaj realigiĝis referendumo pri la Eŭropa Konstitucio, per kiu la hispanoj aprobis la traktaton, kiu tuteŭrope fiaskis. En tiu ĉi epoko ankaŭ estis aprobita la samedziĝo[67], inter aliaj sociaj reformoj promesitaj en la elektoprogramo de la socialistoj.

Merkredon la 22-an de marto 2006 la terorisma organizo ETA anoncis sian duan halton, rompita sabate la 30-an de decembro samjare per la metado de kamioneto enhavanta bombon en la ĵus inaŭgurita Terminalo 4 de la Flughaveno Madrido-Baraĥo[68], atenco en kiu estis mortigataj du personoj.

La balotado de la 9-a de marto 2008 revenkigis la socialistojn kaj renovigis la registaron de José Luis Rodríguez Zapatero[69]. La socialistoj gajnis la balotadon per 169 ŝtupoj (5 pli ol la elektoj de 2004) kontraŭ la 154 de la Partido Popular (6 pli ol en 2004). La naciismaj partioj suferis gravan falon, escepte de Convergencia i Unió kiu restigis ĝiajn 10 deputitojn. Izquierda Unida perdis sian parlamentan grupon en la Congreso de los Diputados, pro atingo de nur 2 ŝtupoj. La balotado de 2008 plifortigis la dupartiismon.

En postaj jaroj la lando suferis fortan ekonomian krizon. En regionaj kaj municipaj balotadoj en majo 2011 la socialista partio perdas grandan procenton de voĉoj. Estas kunvokataj anticipaj novaj balotadoj, por la 20-a de novembro 2011, en kiuj la ĉefministro Rodríguez Zapatero de kandidatis denove. Venkas kun absoluta plimulto la Popola Partio, kaj ĝia prezidanto Mariano Rajoy fariĝas la nova ĉefministro en decembro.

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Hispanio estas parlamenta monarkio, kun hereda monarko kies funkcio estas Ŝtatestro —la Reĝo de Hispanio—, kaj duĉambra parlamento, la Ĝeneralaj Kortesoj.

Povo[redakti | redakti fonton]

La plenuma povo estas formata de Konsilio de Ministroj[70] prezidita de la landa prezidanto, kiu ekzercas kiel Registarestro. Estas la reĝo kiu proponas al la registrarestro post la balotadoj kaj kiu restigas lin/ŝin en tiu posteno dum li/ŝi konservas la fidon je la Kongreso de la Deputitoj[71].

La leĝdona povo establiĝas en la Ĝeneralaj Kortesoj[72], kiuj estas la plej reprezenta organo de la hispana popolo. La Ĝeneralaj Kortesoj konsistas el malalta ĉambro, la Congreso de los Diputados, kaj alta ĉambro, la Senato[73]. La Kongreso de la Deputitoj havas 350 elektitajn membrojn per popola voĉdono, en fermitaj balotlistoj kaj per proporcia reprezentado elektitaj en provincaj distriktoj, por kvar-jara periodo. La sistemo ne estas tute proporcia ĉar ekzistas minimuma nombro da ŝtupoj por distrikto (3) kaj estas uzata proporcia sistemo supraĵe ĝustigata por favorigi la plimultajn listojn (la Sistemo d'Hondt). La Senato havas 259 ŝtupojn, el kiuj 208 estis rekte elektitaj per popola voĉdonado en provincaj distriktoj, en ĉiu distrikto estas elektataj 4 senatanoj, sekvante plimultan sistemon (3 por la plimulta listo, 1 por la sekva), escepte de la insuloj, Balearoj kaj Kanarioj (en kiuj la distriktoj estas la insuloj) kaj la aliaj 51 estas nomumataj de la regionaj ŝtat-organoj por servi, ankaŭ por 4-jara periodo.

La jura povo estas formata de la aro de Juĝejoj kaj tribunaloj[74], integritaj de juĝistoj kaj magistratanoj, kiuj rajtas administri la justicon nome de la popolo.

Congreso de los Diputados, parto de la Hispanaj Kortesoj, unu el la ĉambroj el kiuj konsistas la leĝdona povo.
Palaco La Moncloa, oficiala rezidejo de la registarestro, gvidanto de la plenuma povo.

Statuso de la Aŭtonomaj Regionoj[redakti | redakti fonton]

Hispanio estas en la nuntempo tio kio estas konata kiel “Ŝtato el Aŭtonomaj Regionoj”, formale unitara lando sed kiu funkcias kiel malcentralizita federacio konsistanta el aŭtonomaj komunumoj[75], ĉiu el ili kun diversaj niveloj je memregado. La diferencoj de tiu ĉi sistemo ŝuldiĝas al tio ke la procezo pri transdono de koncernaĵoj de la centro ĝis la periferio estis elpensita komence kiel nesimetria procezo, kiu garantiu pli altan gradon je memregado nur al tiuj komunumoj kiuj serĉis federaciismajn rilatojn kun la resto de la lando –aŭtonomaj regionoj sub speciala reĝimo– (Andaluzio[76], Katalunio[77], Galegio[78], Navaro[79] kaj Eŭskio[80]). Aliflanke, la cetero de la aŭtonomaj regionoj–sub komuna reĝimo– havas pli malaltan memregadon. Tamen, estis antaŭvidita ke laŭ la paso de la jaroj, tiuj regionoj ankaŭ akiru iom post iom pli da koncernaĵoj.

Nuntempe, Hispanio estas konsiderata kiel unu el la eŭropaj landoj malplej centralizitaj, ĉar ĉiuj regionoj administras lokaskale la eduk- kaj san-sistemojn, kaj ankaŭ kelkajn aspektojn de la publika buĝeto; kelkaj el ili, kiel Eŭskio kaj Navaro, cetere administras la publikan financadon sen kontrolo de la hispana centra registaro. En la kazo de Katalunio, Navaro kaj Eŭskio, ili posedas siajn proprajn policajn korpojn, tute aŭtonomaj kiuj anstataŭas la funkciojn de la nacia polico en tiuj teritorioj, escepte de Navaro kiu troviĝas en transdona procezo ( vidu: Mossos d'Esquadra[81], Ertzaintza[82], kaj Forua Polico de Navaro[83]).

Defendo[redakti | redakti fonton]

Aviadilo modelo AV-8B Harrier II surferdekiĝas vertikale en la aviadilŝipo Princo de Asturio (R11).

La respondeco de la nacia defendo falas sur la Armitaj Fortoj kiuj havas la respondecon pere de la oka artikolo de la Hispana Konstitucio de 1978 "garantii la suverenceon kaj sendependecon de Hispanio kaj defendi ĝian teritorian unuecon kaj la konstitucian ordon".

La Hispanaj Armitaj Fortoj tradicie dividiĝas en tri branĉoj: Ter-Armeo, Armeo kaj Aer-Armeo. Al tiuj branĉo ankaŭ kuniĝas la Reĝa Gardistaro, protokola korpo disigita kiu realigas fundamentajn sekureclaborojn.

Hispanio membras inter la plej gravaj ŝtatoj de EUFOR, kaj Eŭrokorpo, kaj ĝi okupas elstaran pozicion en la strukturo de NATO, al kiu ĝi aliĝis en 1982. Krom estis la sesa militŝiparo plej pova[84] kaj posedas la korpon de Mar-Infanterio plej antikvan en la mondo.

Internacia politiko[redakti | redakti fonton]

Zapatero antaŭ la Ĝenerala Asambleo de UN

Hispanio apartenas al tutmondaj organizoj kiel UN (ekde la 14-a de decembro 1955), NATO (ekde la 30-a de majo 1982) kaj la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo; kontinentaj kiel la Eŭropa Unio (ekde la 1-a de januaro 1986), la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, la traktato de la Okcident-Eŭropa Unio kaj la Eŭropa Agentejo pri Defendo; kaj organizoj kiuj kunigas historiajn kaj kulturajn ligojn ĉe Latinida Unuiĝo, la Iberamerika Komunumo de Nacioj, kaj ABINIA.

La hispana registaro kontribuas al la financado de UN je 2,52% de sia ĉiujara buĝeto (2006).[85]

Teritoria organizo[redakti | redakti fonton]

Aŭtonomaj regionoj de Hispanio.

Hispanio estas ŝtato teritorie organizata en 17 aŭtonomaj regionoj kaj 2 aŭtonomaj urboj. La titolo 8 de la konstitucio starigas la teritorian organizadon de la ŝtato laŭ municipoj, provincoj kaj aŭtonomaj regionoj, ĉi lastaj kun la rajto pro koncernaĵoj al iliaj propraj aferoj kun ampleksa aŭtonomio, leĝdona povo, buĝetoj, administraĵoj kaj plenuma povo koncerne al la ekskluzivaĵoj kiujn la ŝtato garantias al ili per la Konstitucio kaj ĉi aŭtonomia statuto. Kvankam Navaro ne fariĝis aŭtonoma regiono, sed Forua Komunumo, kaj pro tio ĝi ne havis sian aŭtonomian statuton, sed ĝi plibonigis la tradiciajn foruajn rajtojn, malgraŭ tio ĝi estas konsiderata kiel aŭtonoma komunumo je ĉiuj niveloj, laŭ interpreto de la Konstitucia Tribunalo.

Ĉiu aŭtonoma komunumo estas formata de unu aŭ pluraj provincoj, entute 50.

Ekde 2003 adoptiĝis la "Nomenklaturo de Unuiĝoj Teritoriaj Statistikaj ", aŭ unuaĵoj NUTS, el tri niveloj, kun statistikaj celoj laŭ la eŭropa regularo kaj fiksita de la Eŭrostat. La 50 hispanaj provincoj kaj la 2 aŭtonomaj urboj estas klasifitaj en la niveloj NUTS-3; la 17 regionoj en la nivelo NUTS-2; kaj por la niveloj NUTS-1 kreiĝis grupoj de aŭtonomaj komunumoj.

Depostulitaj kaj disputitaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Landlimo de Hispanio kun Ĝibraltaro
Lumturo de Melilo

Hispanio historie depostulas la retrocedon de la brita kolonio (nuntempe Britaj transmaraj teritorioj) Ĝibraltaro[86], kvankam lastatampe ĝi montriĝis favora al konsentoj pri kundividita suvereneco. La depostulado komenciĝis ekde la momento kiam angla-nederlanda truparo prenis la placon nome de arkiduko Karlo dum la Milito de Hispana Sukcedo (1704), kaj poste fariĝis proprietaĵo de la britoj per la Traktato de Utreĥto (1713). La depostulo, kiu inkluzivis militistajn operacojn, estis intensa ĉefe dum la 18-a jarcento, langvoris dum la 19-a kaj la unua duono de la 20-a kaj estis prezentita de la frankisma registaro al la UN dum la 1960-aj jaroj. Tie, inter la senkoloniigaj procezoj, Hispanio ricevis apogon al ĝia sinteno kiam agnoskis la rezoluciojn (2231 kaj 2353) ke la senkoloniiga procezo devis respekti la rajton al la teritoria unueco de Hispanio kaj ke la intereso, kaj ne la volo de la ĝibraltaranoj devis esti respektataj. Hispanio ne agnoskas, tamen, la britan suverenecon sur la terkolo kiu kunigas la kontinenton kun la roko de Ĝibraltaro.

Aliflanke, Portugalio ne agnoskas la hispanan suverenecon[87] sur la komarko Olivenza[88], en la provinco de Badajoz kiu inkluzivas la municipojn Olivenza kaj Táliga (tamen, ĝi ne depostulas ilin aktive), donitajn de Portugalio al Hispanio per la traktato de Badajoz (1801). La rezolucioj de la Kongreso de Vieno estas interpretitaj kiel diverĝaj fare de ambaŭ landoj. Dume Portugalio diras ke tiuj rezolucioj devigis al Hispanio redoni Olivenza-n, Hispanio opinias ke temas pri simpla deklaro, el bonvolaj deziroj, sen rezoluciaj povoj, pro kio Olivenza daŭre apartenas al Hispanio. Fine, Hispanio ne agnoskas la suverencajn pretendojn de Portugalio sur la Sovaĝaj Insuloj.

Ankaŭ la suvereneco de la neloĝata Petrosela insulo estas disputata kun Maroko. Kvankam evakuata post la krizo en la Petrosela insulo[89] (2002), interkonsente inter ambaŭ landoj tie ne troviĝas polica aŭ militista forto, sed neniu el la du partoj forĵetis la pretendojn je suvereneco. Aliflanke, Maroko neformale depostulas la ĉeson de la hispana suvereneco sur Ceŭto kaj Melilo [90], kaj de la t.n. "suverenecaj areoj" en la afrika kontinento (la distriktoj kaj posedaĵoj de la insuloj Ĉafarinoj, la roko Vélez de la Gomera kaj la roko Alhucemas). Kelkaj iredentismaj movadoj en Maroko, kiel la partio Istiqlal, ankaŭ inkluzivas en la t.n "Granda Maroko" la Kanariajn Insulojn[91].

Sendependismo[redakti | redakti fonton]

Naciisma manifestacio en Barcelono 2006. "Som una nació" (Ni estas nacio)

En Hispanio ekzistas diversaj politikaj sendependismaj movadoj, ligitaj al periferiaj naciismoj, kiel ekzemple la eŭska, la galega aŭ la kataluna, kiuj depostulas la sendependecon disde Hispanio de la teritorioj kie ili aktivas. Por-sendependaj movadoj en aliaj regionoj kiel Andaluzio, Valencilando, AsturioKantabrio estas minoritataj. Ĉi tiuj movadoj ĉefe troviĝas en Katalunio, Galegio, Navaro kaj Eŭskio, kie ekzistas partioj eksplicite naciismaj kaj sendependismaj kiel Unión do Povo Galego[92], Esquerra Republicana de Catalunya[93], Aralar[94]Eusko Alkartasuna[95], kaj la sekvantoj de la t.k. maldekstra abertzale[96] kiu ne malligiĝas de ETA (ĝia lasta nomo estas Batasuna[97], neleĝigita partio en Hispanio sed leĝa en Francio). Aliflanke, partioj kiel Galega Naciisma Bloko[98], Eŭska Naciisma Partio[99] kaj CiU[100] troviĝas inter la aŭtonomismaj sintenoj ĝis la malferme sendependismaj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Reliefo de duoninsula Hispanio kaj Balearoj.

Situanta en Okcidenta Eŭropo, Hispanio okupas la plejparton de la Iberia duoninsulo kaj, ekster ĝi, du ĉefaj arkipelagoj (Kanariaj Insuloj en Atlantiko kaj Balearoj en Mediteraneo), du urboj, Ceŭto kaj Melilo, en la nordo de Afriko, la insulo Alborano kaj serio da insuloj kaj insuletoj kiuj troviĝas antaŭ la duoninsula marbordo, kiel la insuloj Kolumbretoj. Krome, ĝi havas malpli grandajn nekontinentajn posedaĵojn kiel Ĉafarinoj, la roko Vélez de la Gomera kaj la roko Alhucemas, ĉiuj ili antaŭ la afrika marbordo.

Laŭ teritoria grando, ĝia estas la kvara lando de Eŭropo post Rusio, Ukrainio kaj Francio, kaj la dua de la Eŭropa Unio.

La fizikaj limoj de Hispanio estas la jenaj: okcidente, Portugalio kaj Atlantiko; Mediteraneo oriente; la Ĝibraltara Markolo, Atlantiko kaj Mediteraneo sude; kaj Pireneoj, kune kun la Biskaja Golfo norde.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Koridoro de Ebro.

Hispanio havas diversan klimaton laŭlonge de ĝia teritorio. La mediteranea klimato regas preskaŭ ĝian tutan geografion. La suda marbordo kaj mediteranea havas klimaton kiu estas nomata "marborda mediteranea klimato" kiu ankaŭ troviĝas en la Valo de Guadalquivir: leĝeraj temperaturoj, abunda pluvado dum la tuta jaro escepte de la somero.

En la interno de la duoninsulo la klimato estas pli ekstrema, tie troviĝas la kontinenta mediteranea klimato, kiu ampleksiĝas al preskaŭ la tuta duoninsulo, malaltaj temperaturoj dum vintro, altaj dum somero kaj neregula pluvado (depende de la geografia situo). Ĝenerale, la okcidentaj regionoj ricevas pli da pluvado ol la orientaj. Tiamaniere, Galegio kaj la Kantabra Maro posedas oceanan klimaton, karakterizita de abunda pluvado dum la tuta jaro ĉefe dum vintro, kaj temperaturo relative malvarmeta.

La montara klimato troviĝas en la altaĵoj, Kantabra Montaro, Pireneoj, altaj pintoj de la Iberia Montĉenaro, Centra Sistemo de Hispanio kaj Betika Montĉenaro, kaj ankaŭ en altaĵoj de Kanarioj, kie ankaŭ estas malaltaj temperaturoj (vintroj malvarmaj aŭ tre malvarmaj) kaj pluvado ĝenerale abundega.

La aridaj klimatoj aŭ duonaridaj (malpli ol 300 mm jare) troviĝas en kelkaj lokoj de la duoninsula oriento: Almerio (dezerto de Tabernas[101]) aŭ la Natura Parko Cabo de Gata-Níjar[102] (kie registriĝas malpli ol 200 mm jare), Granado (Guadix), Murcio, Alikanto kaj Valo de Ebro[103] kie la efekto Foehn estas la ĉefa kaŭzanto de tiom malaltaj pluvadoj.

La subtropika klimato estas karakterizo de Kanarioj[104], kun varmaj temperaturoj dum la tuta jaro kaj malmulte da pluvado (pli abundaj en la okcidentaj insuloj). Tamen, tiu klimato ankaŭ troviĝas en la sudaj marbordoj de la duoninsulo (Malago, Granado, Almerio), kie la temperaturo estas relative varma sed la pluvado estas pli abunda ol en Kanarioj.

Montaraj ĉenoj[redakti | redakti fonton]

Teide, en la insulo Tenerife, estas la plej alta pinto de Hispanio.
Vido de la pinto Veleta en la ĉenpinto de Mulhacén.

La hispana reliefo karakteriziĝas pro ĝia alteco, kun meza alteco je 660 metroj, kaj montara se oni komparas ĝin kun la cetero de la landoj de Eŭropo, escepte de Svislando, Aŭstrio kaj la ŝtatetoj Andoro kaj Liĥtenŝtejno, kiel mezuma alteco estas multe pli alta. En la duoninsula Hispanio, la reliefo artikulaciiĝas ĉirkaŭ la granda Hispana Centra Altebenaĵo kiu okupas la plejparton de la centro de la Iberia duoninsulo kaj ĝi havas mezuman altecon je 660 metroj. Ekster la altebenaĵo, troviĝas la basprema zono de la rivero Guadalquivir, situanta en la sudokcidento de la duoninsulo, kaj la de la rivero Ebro, en la nordoriento de la sama. La ĉefaj montaraj sistemoj estas: Pireneoj, Iberia Sistemo, Kantabra Montaro, Hispana Centra Sistemo kaj Betika Montaro.

Plej altaj pintoj
Pinto Provinco Alteco (msnm)
Teide Tenerife 3718
Mulhacén Granado 3478
Aneto Huesko 3404
Veleta Granado 3392
Pinto de Llardana Huesko 3375
Alkazabo Granado 3366
Monto Perdido Huesko 3355
Pinto Marboré Huesko 3328
Pinto Perdiguero Huesko 3321
Pinto de la Maladeta Huesko 3309
Fonto: Ĝenerala Direktorio de la Nacia Geografia Instituto de Hispanio

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝdenso en Hispanio (2008).

La INE kalkulis je 46.951.532 da personoj la loĝantoj je la 1-a de januaro 2010, dume la reala loĝantaro je la 1-a de januaro 2009 estis 46.745.807 da loĝantoj.[105] La loĝdenso, je 91,13 loĝ/km², estas malpli ol la plimulto de aliaj landoj de Okcidenta Eŭropo kaj ĝis distribuado laŭlonge de la teritorio estas tre neregula: la zonoj dense loĝataj koncentriĝas en la marbordo, la valo de Guadalquivir (kaj iom malpli ĉe la valo de Ebro) kaj la metropolita areo de Madrido, dum la cetero de la lando en la interno estas malforte loĝata.

Metropolaj areoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj metropolitaj areoj.

La kreado de administraj organizoj kiuj grupigas la municipojn kiuj konsistigas la metropolitan areon, estas koncernaĵo de la aŭtonomaj regionoj. Tamen, ĝis la nuntempo ne ekzistas metropolita areo regata de administra organismo. Tiel, ekzemple, la Metropolita areo de Barcelono estis nuligita en 1987 fare de la Generalitat de Catalunya. Kelkaj metropolitaj areoj koincidas kun komarkoj kies regulado ankaŭ koncernas al la aŭtonomaj regionoj.

Ĉiakaze, laŭ neoficialaj esploroj, la metropolitaj areoj laŭ demografia vidpunkto kiuj superis en 2009 la 500.000 loĝantojn estis la jenaj:[106]

Loĝantaro en la hispanaj insuloj[redakti | redakti fonton]

Tenerifo, la plej loĝata insulo de Hispanio.
Ons, la malplej loĝata insulo kun nur 61 loĝantoj

Hispanaj insuloj laŭ loĝantaro (INE 2007):

Enmigrado en Hispanion[redakti | redakti fonton]

Enmigrado en Hispanio laŭ landoj

Laŭ la censo de la jaro 2009 de la Nacia Instituto de Statistiko, la 12 % de la hispania loĝantaro estis eksterlanda. Tamen, dum la lastaj jaroj Hispanio prezentas konsiderindan malpliiĝon en la enmigrada neta indico, per kiu ĝi perdas unu el la plej altaj indicoj da enmigrado en Eŭropo[107] (en 2005 je 1,5% ĉiujare nur superita en EU de Kipro)[108]

En la nuntempo tiu neta enmigrad-indico nur atingas 0,99%, okupante la lokon 15 en Eŭropa Unio.[109] Krom tio, ĝi estas la naŭa lando kun pli granda procento da enmigrantoj en la EU, malantaŭ landoj kiel Luksemburgo, Irlando, AŭstrioGermanio.[110] En 2005 Hispanio ricevis 38,6% de la enmigrado en la Eŭropan Union, ĉefe de civitanoj el Latinameriko[111], aliaj landoj de Okcidenta Eŭropo, Orienta Eŭropo kaj Magrebo.

En 2009, ĉ. 12% de la loĝantaro havas eksterlandan devenon, kun pli granda nombro da rumanoj (796.576 personoj)[112], marokanoj (710.401)[113] kaj ekvadoranoj (413.715)[114]. La civitanoj de la Eŭropa Unio reprezentas 40,5% de la tuto pri eksterlandaj civitanoj.

Inter la ĉefaj kaŭzoj por enmigrado en Hispanion troviĝas la historiaj ligoj inter Latinameriko kaj Hispanio. Multaj latinamerikanoj ankoraŭ konservas hispanan devenon kaj per ĝi ili fariĝas hispanaj civitanoj aŭ alia venas en Hispanion per laborkontraktoj aŭ en aliaj kazoj pro homtrafikado. Aliaj regionoj kiel norda Afriko troviĝas tre proksime de la hispana bordo kaj per boatoj ili transiras la maron. Lastatempe la rumanoj amase ekloĝis la landon por la eniro de Rumanio en la EU.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Nuna distribuo de la 5 dialektoj de la eŭska
mapo pri la lingvoj parolataj sur la Ibera duoninsulo: la galega bildigita mezverde
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lingvoj de Hispanio.

La oficiala kaj plej parolata lingvo en Hispanio, 99% de la loĝantaro, estas la hispana, gepatra lingvo por 89% de la hispanoj,[115] kiu en Hispanio ankaŭ ricevas la nomon kastilia lingvo.[116] La kalkulado de la nombro da parolantoj en la tuta mondo varias inter 450[117] kaj 500 milionoj[118][119] da personoj, estante la dua gepatra lingvo[120][121] plej parolata en la mondo post la mandarena. Oni antaŭvidas ĝian plifortiĝon kiel du internacia komuniklingvo post la angla en la estonteco, kaj estas la dua plej studata post la angla.[122]

Krom la kastilia, en Hispanio estas parolataj aliaj lingvoj kies plimulto estas kunoficialaj en la regionoj laŭ la aŭtonomiaj statutoj de ĉiu aŭtonoma regiono. Ordigitaj laŭ la kvanto da parolantoj, tiuj lingvoj estas:

En Aragono, la Leĝo pri Lingvoj de 2009[125]difinas la lingvojn aragona kaj kataluna kiel originalaj kaj historiaj lingvoj de Aragono, sed tiu leĝo ne oficialigas ilin en tiu regiono.

Krom tiuj, aliaj dialektoj aŭ lingvoj latinidaj kiuj ne havas la oficialan statuson estus la jenaj: asturleona lingvo parolata en Asturio (nomata asturia lingvo aŭ "bable", agnoskata pere de la artikolo 4 de la aŭtonomia statuto de Asturio kiu promocias ĝian uzon kaj protekton), en zonoj de Kantabrio[126] (nomata kantabra lingvo), Leono, Zamoro, Salamanko (nomata leona) kaj Ekstremaduro[127] (nomata ekstremadura lingvo). Same, la portugala estas parolata en kelkaj ekstremaduraj landlimaj zonoj, sed preskaŭ mortinta.

Hispanio ratifis la 9-an de aprilo 2001 la Eŭropan Ĉarton pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj[128] de la Konsilio de Eŭropo.[129]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Nuntempe Hispanio estas la naŭa tutmonda ekonomia potenco,[130] sed ĝi eble atingis la okan pozicion,[131] en konkurenco kun Kanado. Tradicie Hispanio estis agrikultura lando kaj ankoraŭ unu el la plej grandaj produktantoj en Okcidenta Eŭropo, sed ekde la duono de la 1950-aj jaroj la industria kreskado estis rapida kaj ĝi fariĝis pli grava ol la agrikulturo en la landa ekonomio. Serio da disvolvigaj planoj ekiĝis en 1964, helpis disvastigi la ekonomion, sed komence de la 1970-aj jaroj la ekonomio retroiris pro la prezaltiĝo de nafto, kaj pliiĝo de la importado post la alveno de la demokratio kaj la malfermado de landlimoj. Poste, pliiĝis la evoluigo kaj ŝanĝo de la industrioj de la ŝtalo, ŝipfarejoj, teksaĵoj kaj minaĵoj. En la nuntempo, la terciarigo de la ekonomio kaj de la hispana socio videblas kaj en la MEP (kontribuado en 2005: 67%) kiel dung-indico por sektoroj (65%). La enspezoj el la turisma sektoro permesas ekvilibrigi la pagopesilon. Ekde la aliĝo de Hispanio kiel plenrajta membro de la Eŭropa Unio la ekonomiaj politikoj evoluis laŭ la marŝoj de tiu supranacia organizo.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Vinberejoj en Rioĥo.
Ŝafaro en Hispanio

La agrikulturo[132] estis ĝis la 1960-aj jaroj la ĉefa produktado de la hispana ekonomio, sed nuntempe ĝi okupas nur ĉ. 5% de la aktiva loĝantaro. La ĉefaj kultivaĵoj estas tritiko, hordeo, sukera beto, maizo, terpomoj, sekalo, aveno, rizo, tomatoj kaj cepoj[133]. La lando ankaŭ posedas ampleksajn vinberejojn kaj hortojn kun citrusarboj kaj olivarboj. En 2010 la jara produktado (en tunoj) de cerealoj estas antaŭkalkulata je 23,7 milionoj[134]; inter kiuj troviĝas tritiko, hordeo, maizo kaj sekalo. La jara produktado de aliaj gravaj produktoj estis: 6,7 milionoj da tunoj el beto, 2,6 milionoj da terpomoj, 5,9 milionoj da vinberoj, 3,9 milionoj da tomatoj, preskaŭ 3 mililonoj da oranĝoj, kaj iom malpli al miliono da cepoj.

La klimataj kaj topografiaj kondiĉoj igas ke la pluva agrikulturo[135] estu deviga en la plejparto de Hispanio. La provincoj ĉe la mediteranea marbordo kalkulas je ŝpruc-sistemo de antaŭ longe[136], kaj tiu marborda zono kiu antaŭe estis arida en la nuntempo konvertiĝis en unu el la plej produktivaj regionoj de Hispanio, kie oftas la forcejoj[137]. En la Valo de Ebro troviĝas projekto kiu kombiniĝas inter ŝpruca sistemo kaj akvoelektrejoj[138]. Grandaj zonoj en Ekstremaduro estas ŝprucitaj per akvo el la rivero Guadiana pere de ŝprucsistemo instalita danke al la registaraj projektoj (Plan Badajoz[139] kaj ŝprucigejoj de Coria, i.a.). La ekspluatado de la malgranda ŝprucsistemo estas pli ofta en zono je malseka klimato kaj en la hortoj de Murcio kaj la hortaro de Valencio.

Brutaro[redakti | redakti fonton]

Speciale la ŝafa kaj la porka, havas gravan ekonomian signifon. En 2005 la brutaro kalkuliĝis je 22,7 milionoj da brutoj, 25,1 milionoj da porkoj, 6,5 milionoj da bovoj, 3 milionoj da kaproj, 240.000 da ĉevaloj kaj 131 milionoj da kortobirdoj. En Hispanio oni produktis 32 milionojn kg da mielo en la jaro 2001.

Forstado kaj fiŝkaptado[redakti | redakti fonton]

Kantabra Maro.

La korko estas la ĉefa arbara rimedo de Hispanio[140] kaj en 2001 la produktado atingis 57.581 tunojn. La produktado de la paperpulpo kaj ligno de la hispanaj arbaroj estas nesufiĉa por kovrado de necesaĵoj de la lando.

La fiŝindustrio[141] nuntempe estas malpli grava ol pasinte, eĉ se ĝi okupas la unuajn lokojn inter la eŭropaj landoj[142] (en la tuta mondo) kaj pro la kvanto de ĝiaj ŝipoj kaj pro la fiŝkaptado. La jara fiŝkaptado pliiĝis al 1'2 milionoj da tunoj en 2004 kaj ĉefe temis pri la kaptado de tinuso[143] (26% de tinusretoj, Hispanio fiŝkaptas la 60% de la tuta fiŝkaptado en la Eŭropa Unio, preskaŭ 230.000 t, kio konvertas ĝin en la dua monda produktanto), kalmaroj, merluĉoj, sardinoj (Vigo kaj Insulo Kristina), engraŭloj (havenoj ĉe la Biskaja Golfo), skombroj, merlango kaj mituloj. Ekde antaŭ kelkaj jardekoj la akvokulturo (mara kaj kontinenta) forte disvolviĝis, elstarante la bredadon de orfiŝoj, labrakoj, mituloj, trutoj, turbotoj kaj salmo; la totala produktado en 2003 kalkuliĝis je 311.287 tunoj.

Min-industrio[redakti | redakti fonton]

Monumento al la ministo en Riotinto, Huelva.

La hispana min-industrio[144] ekde 1996 estis markita de la progresiva malpliiĝo kaj la elfosado de karboj, stagnado en la metala min-industrio kaj la konstanta kreskado de la mineraloj kaj industriaj rokoj (celestino, natria sulfato, sepiolito, fluorito, gipso, feldspato, ardezo, marmoro, granito…) ĉiam pli peze en la min-sektoro. En 2003 la jara minproduktado (en tunoj) kalkuliĝis je 20,6 milionoj da karbo[145] kaj lignito, 265.000 da fero, 70.000 da koncentraĵoj el zinko, 2.000 da plumbo, 6,5 milionoj da gipso, kaj 2.409.554 bareloj da kruda nafto jare.

En 2001 la ĉefaj energiaj minproduktaĵoj estis la lignito kaj karbo; inter la metalaj mineraloj elstaris la zinko kaj inter la rokoj kaj industriaj mineraloj, la salo[146] kaj la specialaj argiloj. La ĉefaj karbominejoj troviĝas en Asturio[147] kaj norde de la provinco de Leono; la ĉefaj fermineralujoj troviĝas ĉirkaŭ Santandero (Kantabrio) kaj Bilbao (Eŭskio); Almadén, en la provinco Ciudad Real estis tre produktiva en la elfosado de hidrargo; kaj Andaluzio elstaras pro la metala minindustrio[148], kun pli ol la duono de la landa produktado.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Bilbao, unu el la plej industriaj urboj de Hispanio.

En Hispanio estas produktata, i.a., teksaĵoj[149], fero kaj ŝtalo, motor-veturiloj, kemiaĵoj[150], vestaĵoj kaj ŝuoj, ŝipoj, naftorafinado kaj cemento, kaj elstaras pro ĝia valoro la industriaj sektoroj en la produktado de nutraĵoj[151], trinkaĵoj kaj transportaj materialoj, inter kiuj elstaras la aŭt-sektoro kaj la aeronaŭtika sektoro. Hispanio estas unu el la unuaj mondaj vinproduktantoj[152], la produktado de 2003 kalkuliĝis je 30 milionoj da hektolitroj. La siderurga industrio, antaŭ la rekonvertiĝo en la 1990-aj jaroj, koncentriĝis en Bilbao, Santandero, Oviedo kaj Avilés.

Internaciaj rezervoj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj monrezervoj mondskale - jaro 2007

La internaciaj rezervoj estas depono de eksterlanda mono kontrolata de centraj bankoj kaj aliaj mon-aŭtoritatoj. La internaciaj rezervoj de Hispanio[153] dum 2008 superis 19.000 milionojn da usonaj dolaroj.

La internaciaj rezervoj de Hispanio estas 1'93 bilionoj da dolaroj malpli ol la rezervoj de Ĉinio, 990.000 milionoj malpli ol la de Japanio, 360.000 milionoj ol la de Rusio, 90.000 milionoj ol la de Francio, 50.000 milionoj ol la de Usono aŭ 15.000 milionoj al la de Ĉilio. Aliflanke, ili estas 4.000 milionoj pli ol la rezervoj de Belgio, 7.000 milionoj pli ol la de Portugalio aŭ 11.000 milionoj pli ol la de Finnlando.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La Golfeto de La Konko estas unu el la plej famaj de Eŭropo
Pordo de Eŭropo en Madrido.

Hispanio estas la dua lando en la mondo kiu ricevas pli da eksterlandaj turistoj[154], laŭ datumoj de la Monda Organizaĵo pri Turismo, nur post Francio, kaj ĝi ĝuas 7% de la monda turismo, antaŭ Usono kaj Italio.

La turisma sektoro havigis al Hispanio 48.181 milionojn da eŭroj en 2006, kio estas 4,7 % pli ol en la jaro 2005, kaj ĝi situigas Hispanion en dua pozicio laŭ ekonomiaj enspezoj, malantaŭ Usono, kaj antaŭ Francio kaj Italio.

Inter januaro kaj decembro 2006 ĝi ricevis 58,8 milionojn da eksterlandaj turistoj[155], 4,5% pli ol la registritaj en la sama periodo antaŭan jaron, laŭ datumoj de la Ministerio de Industrio, Turismo kaj Komerco.

Katalunio estas la unua turisma destino de Hispanio[156]. La 15 milionoj da turistoj kiujn ĝi ricevis estis 25,3% de la tuto de la registritaj alvenoj en tuta Hispanio, kaj tio reprezentas kreskon je 6,9% respekte al la sama periodo de la antaŭa jaro.

La dua turisma destino de Hispanio estas Balearoj, kiu ricevis 10,1 milionoj en 2006, 4,7% pli ol en la antaŭa jaro. Kanarioj[157], 9,6 milionoj da turistoj (1,8% pli ol en la antaŭa jaro) estas la tria turisma destino antaŭ Andaluzio[158], kiu atingis 8,5 milionojn (2,3% pli), la Valencia Komunumo[159], 5,5 milionoj (1,5% pli) kaj la Madrida Regiono, kiu ricevis 3,9 milionojn da turistoj (14,7 % pli)[160]. Menciindas ke Madrido, la hispana ĉefurbo, gastigas la sidejon de la Monda Organizaĵo pri Turismo[161].

Laŭ antaŭvidoj de la Monda Organizaĵo pri Turismo, la alveno de eksterlandaj turistoj en Hispanion kreskos mezume je 5% ĉiujare en la venontaj dudek jaroj, pro kio oni supozas la ricevon de 75 milionoj da turistoj en 2020, preskaŭ 20 milionoj pli ol la ricevitaj en 2005.

Valuto kaj banko[redakti | redakti fonton]

Simbolo de eŭro kaj la BCE

La oficiala valuto de Hispanio estas la eŭro [162]kaj ĝi estas emisiita de la Banko de Hispanio[163], kunordigita kun la Eŭropa Centra Banko[164]. Ekde la 1-a de januaro 1999, la eŭro interligiĝis al la valoro de la antaŭa hispana valuto, la peseto, kun fiksa ŝanĝo je 166,386 pesetoj por 1 eŭro. La 1-an de januaro 2002, la peseto ĉesis cirkuli kaj en tiu momento eŭro fariĝis la sola leĝe cirkulanta mono, kvankam la civitanoj kun pesetoj ĉiam povus ŝanĝi ilin en la Banko de Hispanio[165].

La lando kalkulas je potenca banksistemo, kun multaj komercaj bankoj kaj ŝparkasoj, kiuj entute atingas la kapitaligon je 79.770.000.000 €, la 6,50% de la monda totalo (datumoj de aprilo 2008), kaj tio lokigas ĝin en la 4-a de la mondo, malantaŭ Usono, Britio kaj Svislando. Du hispanaj bankoj troviĝas inter la 20 unuaj de la mondo laŭ borsa kapitaligo: SCH[166] (11º) kaj BBVA[167] (19º). La ĉefaj borsoj troviĝas en Madrido, Barcelono, Bilbao kaj Valencio. En aliaj urboj funkcias subborsoj.

Eksportaĵoj al Importaĵoj el
Lando Procento Lando Procento
Flago-de-Francio.svg Francio 19,3 % Flago-de-Germanio.svg Germanio 15,0 %
Flago-de-Germanio.svg Germanio 11,4 % Flago-de-Francio.svg Francio 14,5 %
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio 9,4 % Flago-de-Italio.svg Italio 8,5 %
Flago-de-Britio.svg Britio 8,5 % Flago-de-Britio.svg Britio 5,8 %
Flago-de-Italio.svg Italio 8,4 % Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 4,9 %
Flago-de-Usono.svg Usono 4,0 % Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio 4,3 %
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 3,1 % Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 3,7 %
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 2,8 % Flago-de-Portugalio.svg Portugalio 3,3 %
Aliaj 33,1 % Aliaj 40,0 %
Fonto: INE, 2005

Ekstera komerco[redakti | redakti fonton]

En 2003 Hispanio importis[168] produktojn je la valoro de 210.860 milionoj da dolaroj kaj la eksportaĵoj pliiĝis al 158.213 milionoj da dolaroj pro kio Hispanio importas multe pli ol kio ĝi eksportas. Inter la ĉefaj importaĵoj troviĝis la mineralaj kaj lubrikaj karburaĵoj, maŝinaro kaj transportiloj, krudaĵo, manufakturaĵoj, nutraĵoj, vivantaj bestoj kaj kemiaĵoj. La ĉefaj eksportitaj produktoj[169] estas: maŝinaro kaj transportiloj, nutraĵoj kaj vivantaj bestoj, motoriloj, fero kaj ŝtalo, teksaĵoj kaj konfekciaĵoj. La ĉefaj komercaj interŝanĝoj de Hispanio okazas kun la ceteraj landoj de la Eŭropa Unio (elstarante Francio, Germanio, Italio, Britio, landoj de la Benelukso kaj Portugalio), Usono kaj Japanio. La enspezoj el la turisma sektoro, kiu en 2004 pliiĝis al 37.250 mililonoj da eŭroj, helpis kompensi la deficiton de la hispana komerca bilanco; la nombro de personoj kiuj vizitis la landon en tiu jaro estas ĉ. 85 milionoj.

Scienco kaj teknologio[redakti | redakti fonton]

Hispanio estas bone ekipita laŭ infrastrukturoj industria kaj teknologia, kaj dum la lastaj jaroj multobliĝis la teknologiaj parkoj[170] en la ĉefaj industriejoj, kaj en la hispanaj universitatoj kaj en la Centroj pri Esplorado kaj Evoluigo[171]. Nuntempe ekzistas 41 teknologiejoj (12 funkciantaj kaj 29 en projektoj). En ĉi tiuj parkoj establiĝas 1080 entreprenoj, 108 esplorcentroj kaj 12 kovaparatoj. La elspezoj en la esplorcentroj forte pliiĝis en la lastaj jaroj. La Nova Nacia Plano de Esplorado kaj Evoluigo (2004-2007) antaŭvidas ke la elspezoj atingus 1,4% de la MEP en 2007.

Loĝado[redakti | redakti fonton]

Donostio estas unu el la urboj kie loĝado plej kostas.

Hispanio havis ĉ. 24.677.227 loĝejojn fine de la jaro 2006[172], laŭ datumoj de la Banko de Hispanio, sur totalo de 16,03 milioloj de hispanaj hejmoj. Ĉi tiuj ciferoj indikas mezumon de 1,54 loĝejoj por hispana hejmo. Laŭ la samaj fontoj, 85% de la loĝejoj en Hispanio estas propraj[173], kaj nur 15% estas luataj.

La mezuma prezo de la nova loĝejo en Hispanio estas 2510 /m2, laŭ datumoj de la Sociedad de Tasación je la 31-a de decembro de 2005. La prezo de la loĝejo, tamen, multe varias laŭ la aŭtonoma regiono kaj la provincaj ĉefurboj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Aviadilo A320 de Iberia, unua flugkompanio fondita en 1927.
Logo de la Metroo de Madrido en la elirejo de la metrostacio Delicoj

Hispanio havas 105 flughavenojn en diversaj regionoj, el ili 33 estas internaciaj, kie funkcias pli ol 250 aerlinioj, el kiuj la plej grava estas la flughaveno Madrido-Baraĥo[174]. Post la ampleksigado de Baraĥo, ĉi tiu celumas esti unu el la konektil-havenoj plej gravaj en la mondo kaj havi spacon por 70.000.000 de vojaĝantoj (preskaŭ 30 milionoj pli ol en 2005). Baraĥo plenumas gravan rolon kiel konektilo inter la provincaj ĉefurboj kaj la eksterlando. La flughaveno de Barcelono[175], ankaŭ tre elstaras, kaj post la gravega inaŭgurado de la nova Terminalo suda (T4 aŭ D) (jaro 2008), ĝi estos la dua plej grava flughaveno de la sudo de Eŭropo, kun 60.000.000 da vojaĝantoj jare (ĉ.30.000.000 da vojaĝantoj pli ol 2005). Ankaŭ, en la jaro 2012, daŭros la ampleksiĝo de la flughaveno de Barcelono en la Terminalo 5 aŭ E, kiu pliigos la spacon de la flughaveno ĝis 75.000.000 de vojaĝantoj, ĉ. 15.000.000 pli ol tiuj de la 4 funkciantaj terminaloj.

La fervojoj kaj retstacioj de iberia larĝo estas mastrumataj de ADIF. En ĝi ofertiĝas la servoj de la ŝtata fervojkompanio Renfe Operadora[176]. Krome, ekzistas diversaj retoj je internacia larĝo (FGC) kaj kelkaj linioj je metra larĝo (FEVE). La fervoja hispana sistemo estas ĉefe radia kun centro en Madrido. En la urbo Barcelono eblas konekti Hispanion kun Parizo, Zuriko kaj Milano inter aliaj eŭropaj urboj.

La servoj de la Alta Velocidad Española[177] (AVE) fare de Renfe Operadora malpliigas ĝis la duonon de la aŭtveturado kaj atingas pli ol 250 km/h. La plej komerca rapido de la trajnoj estas 300 km/h kaj la pinta rapido estas je 356,8 km/h.

La metroreto disponeblas en ses urboj: Barcelono[178], Bilbao[179], Madrido[180], Palma de Mallorca[181], Sevilo[182] kaj Valencio[183]. Nuntempe estas konstruataj aliaj metroretoj en urboj kiel Alikanto[184], Malago[185] kaj Granado[186]; kaj planita por Santandero. La plej larĝa kaj kun pli da pasaĝeroj jare estas la metroo de Madrido (310 km; 616 milionoj da pasaĝeroj), sekve de la metroo de Barcelono (115 km; 480 milionoj da pasaĝeroj).

La hispana vojreto[187] estas formata el ĉirkaŭ 370.000 km. Ĉi tiu reto konsistas al pagendaj aŭtoŝoseoj, publikaj aŭtoŝoseoj, aŭtovojoj, ŝosejoj je duoblaj vojoj kaj tradiciaj vojoj. En ĉi tiu cifero ne estas inkluzivataj la ŝoseoj kaj stratoj en la urbaj paroj, nek la stratoj aŭ vojoj en agrikulturaj aŭ arbaraj zonoj. Sed temas nur pri aŭtoŝoseoj, ĝi havas ampleksan reton kiu preskaŭ atingas 13.200 km. La invest-plano de la Registaro supozas ke Hispanio havos en la jaro 2010 reton de aŭtoŝoseoj el pli ol 13.000 km, konvertante sin en unu el la plej ampleksaj kaj modernaj en la mondo.

Tiamaniere, Hispanio ĝuas bonegajn markomunikaĵojn kun pli ol 53 internaciaj havenoj en la marbordoj ĉe la Atlantiko kaj Mediteraneo. Elstarindas la haveno de Algeciras [188], la sola en Hispanio konsiderata kiel monda unuaklasa haveno pro ĝia altega movado de pasaĝeroj kaj varoj, ankaŭ la haveno de Vigo, unu el la plej aktivaj laŭ vartrafiko, fiŝkaptado kaj frostaĵoj. La haveno de Sevilo estas la sola rivera haveno kiu ekzistas en la lando, ĉar eĉ se la urbo troviĝas en la interno de la duoninsulo, ĝi havas marelirejon tra la rivero Guadalquivir. La najbara haveno de Kadizo[189] estas strategia punkto por la var-enŝipiĝo ĝis la atlantika arkipelago Kanarioj. La haveno de Barcelono, estas la plej grava ĉe la Mediteraneo laŭ trafikado de krozoŝipoj, kaj la dua internaciskale.

Religio[redakti | redakti fonton]

La artikolo 16.3 de la Hispana Konstitucio difinas la landon kiel senkonfesian ŝtaton: "Nenia konfesio ĝuos ŝtatan trajton". Tamen, ĝi garantias la religian kaj diservan liberecon de la individuoj kaj kunlaboradon inter la publikaj instancoj kaj ĉiuj religiaj konfesioj.

Historie, katolikismo estas la religio de la plimulto en la lando[190]. La Katolika Eklezio estas la sola konfesie eksplicite menciata en la Konstitucio, en la sama artikolo (16.3): "... kaj daŭre restos la rilatoj pri kunlaborado kun la Katolika Eklezio kaj la ceteraj konfesioj". Laŭ la barometro de opinioj de la Centro de Sociologiaj Esploroj, realigita en 2010, ĉirkaŭ 75% de la hispanoj sin konsideris katolikoj, la nedikredantoj[191], 21.3% kaj el aliaj religioj 1,6%.[192] Tamen, la procento pri praktikantoj estas multe pli malalta. Laŭ la sama esploro, la katolikoj aŭ kredantoj en alia religio kiuj preskaŭ neniam ĉeestas diservon aŭ meson estas ĉ. 57,0%, kaj 15,2% respondis ĉeesti religiajn ceremoniojn nur kelkfoje jare, dume 14,3% respondis ĉeesti ilin preskaŭ ĉiudimanĉe kaj dum festotagoj, 14,3 faras tio unufoje monate kaj nur 1,7% plurfoje semajne.[193] Aliflanke, laŭ la esploro je la 19-a de aprilo 2005 de New York Times, nur 18% de la hispanoj regule ĉeestas la meson. Inter la homoj malpli ol 30 jaroj aĝaj, tiu procento malpliiĝas al 14%. La 46% de la junaj hispanoj de 15 al 24 jaroj aĝaj deklaras sin agnostikuloj, ateistoj aŭ indiferentaj, kio indikas la deklivon de la religiemo en la hispana popolo.

Laŭ nombro da sekvantoj, la dua plej grava religio estas Islamo[194]. Oni kalkulas ke en Hispanio estas ĉ. 800.000 kredantoj, ĉefe venintaj en la amasa enmigrado el Nord-Afriko. Post islamo aliaj gravaj konfesioj estas la evangelianoj[195], kun ĉ. 1.200.000 da kredantoj. [196] Ankaŭ elstaras la Atestantoj de Jehovo[197], kun 103.784 kredantoj, kaj la mormonoj[198], kiuj estas ĉ. 20.000. La juda komunumo ne superas 15.000 anojn. Alia religio estas la Bahaa Kredo[199] kiu havas nacian centron en Madrido kaj lokajn komunumojn en la tuta lando kun ĉ. 4.000 kredantoj.

En Hispanio ekzistas la koncepto de religio kun rimarkinda enradikiĝo, tio estas statuso koncedita de la Ministerio de Justico tra la Ĝenerala Direktorio de Religiaj Aferoj post la informaĵo de la Helpa Komisiono pri Religia Libereco.[200] Krom katolikismo, ankaŭ havas tiun statuson pri rimarkinda enradikiĝo la sekvaj: protestantismo, judismo[201], islamo (ĉiuj en 1992), mormonismo, atestantoj de Jehovo kaj budhismo[202], ĉi-lasta akceptita en 2007.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Oficialaj festotagoj[redakti | redakti fonton]

La kalendaro de oficialaj festotagoj estas fiksata ĉiujare, laŭ la semajna distribuado. La aro de komunaj festotagoj por tuta Hispanio estas elektata inter la sekvaj;

Dantzari dancante aurresku.
Casteller.
Festoj
Dato Nomo Rimarkoj
1-an de januaro Nova Jaro
6-an de januaro Tri Reĝoj Epifanio
19-an de marto Sankta Jozefo (ne naciskale)
Martoaprilo Sankta Ĵaŭdo (ne estas naciskala festotago)
Martoaprilo Sankta Vendredo
Martoaprilo Paska Lundo (ne estas naciskala festotago)
1-a de majo Tago de la Laboro
25-an de julio Jakobo la pli aĝa Patrono de Hispanio por katolikoj (ne estas naciskala festotago)[203]
15-an de aŭgusto Ĉieliro de Maria
12-an de oktobro Nacia Hispana Festotago Dato de Malkovro de Ameriko, Tago de la Hispaneco kaj de Nia Sinjoro de la Kolono
1-an de novembro Ĉiuj Sanktuloj
6-an de decembro Tago de la Konstitucio Aprobdato de la
Konstitucio de 1978
8-an de decembro Senmakula koncipiĝo Patrono de Hispanio por katolikoj[204]
25-an de decembro Kristnasko Naskiĝo de Jesuo

Krom la naŭ naciskalaj festotagoj, ĉiu Aŭtonoma Komunumo de Hispanio povas deklari du festotagojn, krom la tago de la aŭtonoma komunumo kaj ĉiu municipo aliaj du, sed la nombro da festotagoj ne povas superi dek kvar tagojn en ĉiu loĝloko.

Religiaj festotagoj el publika intereso[redakti | redakti fonton]

Procesio dum la Sankta Semajno en Malago.

La katolika religio estis la reganta konfesio en Hispanio laŭlonge de la historio. Pro tio, kvankam la religieco ĉe la unuopuloj signife malkreskis, ankoraŭ ekzistas grava influo en la socio kaj ĉefe en ĝiaj popularaj festoj. La publikaj festoj el religia fono estas tre gravaj kaj oftaj en Granado, Sevilo, Malago, LeonoValadolido inter aliaj.

La religiaj festoj kiuj havas publikan intereson estas tiuj kiuj rilatiĝas al la pasiono de Kristo (kiel la sanktaj semajnoj de Granado, Malago, Sevilo, LeonoValadolido), la Pasko, ĉefe Pentekosto kaj Corpus Christi. Inter la religiaj festoj rilate al la virgulino Maria, elstaras la procesioj de la Virgulino de la Roso en Sevilo kaj Onubo.

Kutime, ĉiu aŭtonoma komunumo, provinco kaj municipo havas sian patronon al kiu estas dediĉata festotago el kultura kaj turisma intereso pro la okazantaj procesioj, festoj, toreadoj kaj ludoj por infanoj. Kelkfoje ĉi tiu festoj havas spurojn de antaŭkristanaj paganaj kredoj de la hispaniaj loĝantoj antaŭ la alpreno de kristanismo.

Arto[redakti | redakti fonton]

Paĝo de la Cantar de Mio Cid en mezepoka kastilia.
Dancistino de Flamenko Belén Maya, foto farita de Gilles Larrain en 2001

La diversaj popoloj kiuj loĝis en Hispanio laŭlonge de la historio, la landlima situacio de la duoninsulo inter kontinentoj kun kulturaj tradicioj tre diversaj kaj riĉaj, la longa periodo de politika influo de la hispana monarkio, kaj la ekspansio de la imperio tra Ameriko, determinis la kulturan havon, artisman kaj heredan de Hispanio, eble unu el la plej riĉaj, variaj kaj influaj de Okcidento.

Hispanio estis lulilo de grandaj aŭtoroj en preskaŭ ĉiuj artaj disciplinoj, elstaras la hispana kontribuado al la pentroarto, kun geniuloj el universala famo. La plej konata estas la t.n. Ora Epoko, en la baroka periodo, kun geniuloj kiaj Diego Velázquez, Bartolomé Esteban Murillo, José de RiberaEl Greco en pentrarto, aŭ la arkitekto Francisco de Herrera, aŭtoro de la Monaĥejo de El Escorial.

Post ioma stagnado, la hispanan pentrarton de la 19-a jarcento dominis la granda figuro de Francisco de Goya. Plej multaj ceteraj artistoj sekvis la vojon de la akademiismo (Vicente López, la familio Madrazo), kun speciala atento al la historia pentrado.

En la dua duono de la 19a jarcento, la pentristoj Mariano FortunyJoaquín Sorolla alproksimiĝis al la kampo impresionisma, kaj en skulptarto elstaris Mariano Benlliure. En arkitekturo, post stiloj historiismaj kia la novmudeĥaro, estas la eklektikismo tiu kiu prezidas la ŝanĝon de jarcento, kaj la kataluna modernismo kiu plej famiĝis internacia, speciale pere de Antoni Gaudí.

La unua triono de la 20-a jarcento estis nomita Arĝenta Epoko de la hispana beletro kaj scienco, kvankam la plej agnoskitaj artistoj, kiaj Pablo Picasso, Julio González, Juan Gris, Joan Miró kaj Salvador Dalí, produktis sian verkaron en eksterlando, ene de la kosmopolita avangardo. En la propra lando triumfis Julio Romero de TorresIgnacio Zuloaga.

En pli proksimaj tempoj, oni povas citi nomojn kiaj la skulptisto Eduardo Chillida, la arĥitekto Sáenz de Oíza, la pentristo Antoni Tàpies aŭ la inĝeniero Santiago Calatrava.

Kino[redakti | redakti fonton]

La hispana kino[205] havas dokumentan gravecon por la scio de la historia evoluo de la socio en Hispanio. Krome, la hispana kino ne nur estis dum jardekoj amasa amuzilo, sed ankaŭ unuaklasa historia kaj arta dokumento. Nuntempe kaj ĝenerale ĝi troviĝas en sekundara pozicio mondaskale se oni komparas ĝin kun la kinproduktado en anglalingvaj landoj, ĉefe en Usono, ĉefe elstarante pro la granda figuro Luis Buñuel, reĝisoro kies produktado multe influis en Eŭropo (tra Francio) kaj Latinameriko ĉefe en Meksiko) kaj la sporadaj internaciaj sukcesoj de kelkaj reĝisoroj kiaj Segundo de Chomón, Florián Rey, Juan Antonio Bardem, Luis García Berlanga, Carlos Saura, Jesús Franco, Antonio Isasi-Isasmendi, Mario Camus, Pedro AlmodóvarAlejandro Amenábar.

Aliaj flankoj de kinarto atingis malpli da internacia eĥiĝo. Nur la art-direktoro Gil Parrondo, gajninto de du Oskar-premioj, kaj la fot-direktoro Néstor Almendros (kiu laboris ekster Hispanio) aŭ la aktoroj Fernando Rey, Fernando Fernán Gómez, Antonio Banderas, Sergi López kaj Javier Bardem kaj la aktorinoj Sara Montiel, Ángela Molina, Victoria Abril, Carmen Maura, Maribel Verdú kaj ĉefe Penélope Cruz kiu famiĝis, ĝenerale pro ŝia aktorado ekster Hispanio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La hispania literaturo estas la aro da verkaĵoj verkitaj en Hispanio en iu ajn el ĝiaj lingvoj. La hispanlingva literaturo naskiĝis dum la Mezepoko. La unua literatura verko konservata estas la Cantar de Mio Cid (Kanto de Mia Cido), epopeo pri la Cido, kastilia heroo, redaktata ĉirkaŭ la jaro 1200.

La ĉefa fazo de la hispanlingva literaturo estis la Ora JarcentoOraj Jarcentoj, epoko inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Ĉefe dum la 19-a jarcento la hispanlingva literaturo, dum jarcentoj koncentrita en Hispanio, malfermiĝas al Hispanameriko, kies verkistoj ĉirkaŭ la fino de tiu jarcento komencas esti referencaj mejloŝtonoj kaj anstataŭas la hispanojn tre ofte kiel komencantoj kaj enkondukantoj de diversaj tendencoj kaj skoloj en Hispanlingvio, kiel okazis ĉe Rubén Darío je la ŝanĝo de la jarcentoj aŭ Gabriel García Márquez dum la dua duono de la 20-a jarcento.

Dum la 20-a jarcento la etendo de la hispanlingva literaturo kaj same de la uzado de la hispana lingvo ege disvastiĝis kaj eĉ separiĝis en diversaj mondoregionoj aŭ eĉ meze de la jarcento kaze de Hispanio disiĝis inter la literaturo kiu estis verkita en la interno kaj tiu kiu estis verkita de la ekziliitoj, kazo kiu ripetiĝis ĉe kelkaj hispanamerikaj verkistoj kiuj laŭlonge de la jarcento devis ekziliiĝi pro politikaj kialoj.

Dek el la Nobelpremio pri literaturo estis hispanlingvaj verkistoj: la hispanaj verkistoj José Echegaray (1904), Jacinto Benavente (1922), Juan Ramón Jiménez (1956), Vicente Aleixandre (1977), kaj Camilo José Cela (1989); la ĉilianoj Gabriela Mistral (1945) kaj Pablo Neruda (1971); la gvatemalano Miguel Ángel Asturias (1967); la kolombiano Gabriel García Márquez (1982) kaj la meksikano Octavio Paz (1990).

Muziko[redakti | redakti fonton]

Bildo de la Antifonario de Leono de la Katedralo de Leono, manuskripto kiu enhavas la kantojn de la okazigoj de la Liturgio mozaraba

La muziko de Hispanio estas fundamenta parto de la kulturo kaj la folkloro de tiu ĉi lando inklude de la malsamaj evoluintaj stiloj en la malsamaj historiaj epokoj

La hispana muziko inkludas longan historion de novigo en klasika muziko, same kiel en la industrio de la populara muziko, kaj diversaj stiloj de folklora muziko. Krome, la kampoj de la rokenrolo, metalroko, punko kaj hiphopo ĝuas de granda populareco kun diversaj gravaj artistoj.

Folklora muziko[redakti | redakti fonton]

La folklora muziko estas tiel varia kaj riĉa kiel la regionoj. Tamen, ekzistis aro da ritmoj kaj dancoj etenditaj en la tuta duoninsulo kiuj, kun la paso de la tempo, aŭ en ĉiu regiono fariĝis apartaj aŭ kelkaj malaperis kaj nur restis kiel aldonaĵoj de aliaj, kiel estas la kazo de la ĥoto, kiu estas konsiderata kiel devenanta de Aragono, sed ĝi estas danco interpretata en preskaŭ la tuta duoninsulo. Ĝenerale, la etenditaj kulturaĵoj kiel folklora muziko aŭ je tradicia transdonado de generacio al generacio originiĝas en la periodo inter 1800 kaj 1950. Malfacilas trovi la barokajn kaj renesancajn originojn kiel estas la kazo de pluraj dancoj ligitaj al la religiaj ritoj.

Inter la plej gravaj menciindas la flamenko, koplo, kupleo, fandango, kanaria isa, ĥoto, munjejro, paloteo, pasodoblo, sardano kaj verdialo.

La plej konata ĝenro el la folklora muziko hispana estas probable la flamenko, praktikita speciale de la ciganoj kaj ankaŭ de neciganoj ĉefe en Andaluzio. Ĝi estas konata de almenaŭ 1770, kaj superis diversajn epokojn de regreso kaj renaskiĝo. La stilo estis reproduktita de multaj de la plej famaj hispanaj muzikistoj, inkludante cantaores kiaj Camarón de la Isla kaj gitaristoj kiaj Paco de Lucía.

Klasika muziko[redakti | redakti fonton]

Cantigas de Sankta Maria

Sankta Isidoro de Sevilo skribis pri muziko en la 6-a jarcento. Liaj influoj estis ĉefe grekaj, sed notis ankaŭ informon pri la muziko de la komenca eklezio.

Pri la mezepoka muziko elstaras religia muziko de la mozaraba rito. Ankaŭ grava estas la t.n. cantigas (kortegaj kantoj).

Komence de la 16-a jarcento disvolviĝis ĥorusa polifonia stilo kiu estis proksima al la stilo de la franca-flandra skolo de muziko. Inter la plej popularaj komponistoj de la epoko troviĝas Mateo Flecha la malnova, la kastilia dramisto Juan del Encina, Francisco de Salinas kaj la orgenisto Antonio de Cabezón. Granda parto de la muzika produktado de la epoko estis presita en kanzonaroj inter kiuj oni povas mencii la Cancionero de Palacio, la Cancionero de Medinaceli, la Cancionero de Upsala kaj la Cancionero de la Colombina.

La unuiĝo de stilo okazis en epoko de Karolo 1a de Hispanio, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, pro tio ke muzikistoj de la nordo vizitis Hispanion kaj hispanaj muzikistoj vojaĝis al aliaj teritorioj de la Imperio: Nederlando, Germanio kaj Italio. La grandaj komponistoj de la Renesanco inkludas al Francisco Guerrero kaj Cristóbal de Morales. Eble la plej renoma estis Tomás Luis de Victoria, kiu pasigis longan tempon en Romo kaj kies perfektecon polifonian oni povas kompari al tiuj de Giovanni Pierluigi da Palestrina kaj Orlando di Lasso.

Antonio Soler kaj Antonio Abadía estas aliaj gravaj komponistoj de la fina baroko kaj de la komenco de la klasikismo.

Fine de la 17-a jarcento la hispana muziko imitis la italajn modelojn de la epoko, estante grava la influo de la italoj Domenico Scarlatti, Luigi Boccherini kaj Gaetano Brunetti, loĝantoj en la madrida kortego. La komponisto Juan Crisóstomo de Arriaga estas ekzemplo de la lasta etapo de la klasikismo kaj la komenco de la romantikismo.

Fernando Sor, Francisco Tárrega kaj Miguel Llobet estis famaj gitaristoj kaj komponistoj por gitaro, kaj ankaŭ menciindas la violonistoj Jesús de Monasterio kaj Pablo Sarasate.

Speciala muzika formo kiu disvolviĝis komence de la 17-a jarcento estis la zarzuelo, populara formo de opero. Inter la ĉefaj komponistoj ene de ĉi tiu ĝenro troviĝas Francisco Asenjo Barbieri, Ruperto Chapí, Federico Chueca kaj Tomás Bretón.

Inter la postaj komponistoj menciindas Felipe Pedrell, Isaac Albéniz, Enrique Granados, Joaquín Turina, Manuel de Falla, Jesús Guridi, Óscar Esplá, Federico Mompou, Salvador Bacarisse, Ernesto Halffter, Xavier Montsalvatge, Pablo Sorozábal kaj Joaquín Rodrigo, kaj inter la nuntempaj Carmelo Bernaola, Cristóbal Halffter, Luis de Pablo, Joan Guinjoan kaj Tomás Marco.

Popa kaj roka muziko[redakti | redakti fonton]

La popa muziko en Hispanio havas siajn komencojn fine de la reĝimo de Franko. La Festivalo de la Kanto de Benidorm komenciĝis en 1959 en Benidorm, marborda urbo, por provi altiri al la loka turismo, kaj kiu inspiriĝis en la italia Festivalo de San Remo. Plej famaj artistoj de tiu periodo estis Raphael, unua idolo de populara muziko kaj Julio Iglesias, kiu fariĝis poste fama tutmonde, kaj estas la hispana kantisto kiu plej da diskoj vendis ĝis nun (pli ol 250 milionoj).

La jaroj 60-aj kaj 70-aj estis epoko de florado en tiu stilo. La turismo ekspansiiĝis, alportante pli da muzikaj stiloj el Eŭropo kaj la mondo. Inter ili elstaris la roko, kun artistoj, inter kiuj plej famis la soloisto Miguel Ríos kaj la grupoj Leño, Coz, Asfalto, TopoÑu.

Post la morto de Francisco Franco, la demokratia transiro produktis kulturan floradon kiu fariĝis konata sub la nomo de La Movida, kies ĉefa centro estis en Madrido, sed kies efektoj vidiĝis en aliaj lokoj, kiel VigoBarcelono. Al ĉi tiu movado apartenis artistoj kiel Pedro Almodóvar. De ĉi tiu epoko estas la muzikaj grupoj de Alaska, Aviador Dro, Loquillo, Los Nikis, Tino Casal, Gabinete Caligari, Orquesta Mondragón, Radio Futura, Los Secretos kaj Mecano kiu estas la hispana grupo kiu vendis plej multe da diskoj (proksime de 25 milionoj).

Nuntempe oni povas citi la nomojn de Mónica Naranjo, Alejandro Sanz, Enrique Iglesias, David Bisbal, Melendi, Álex Ubago, La Oreja de Van Gogh, Estopa, El Canto del LocoAmaral ĉiu kun sia propra stilo.

Monda Heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

Menciindas ke Hispanio estas la dua lando de la mondo post Italio kun pli da monumentoj Monda Heredaĵo de UNESKO[206]. Nuntempe ĝi havas 40 plus la Pireneoj kiun ĝi kundividas kun Francio.

Torearto[redakti | redakti fonton]

En Hispanio konserviĝas la tradicio pri toreaj spektakloj, tiaj kiaj la taŭrokuro[207]toreo, kiuj estas la identeco de pluraj popolaj festoj.

La toreejoj kun pli da influo kaj graveco dum la torea sezono estas la "Toreejo Las Ventas"[208] en Madrido, la Monumenta Toreejo en Pamplono kaj la Reĝa Toreejo de Sevilo, kaj ankaŭ la Toreejo de Valencio.

En 2010 estiĝis disputoj pro deziro de la aŭtonoma komunumo Katalunio malpermesi la toreadon en kataluna teritorio pro "sufero de la besto". Tamen, la dekstruloj asertis ke tiu estis plia paŝo por senhispanigi la katalunan regionon. Post tio kelkaj aŭtonomaj regionoj inkluzive de Madrido, Valencio kaj Murcio volis deklari la toreadon kiel interesa publika festo sub registara protektado.[209]

Sportoj[redakti | redakti fonton]

La hispana futbalteamo celebras la ricevon de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado de naciaj futbalteamoj en 2008.

La sporto en Hispanio estas preskaŭ regata de piedpilko (ekde la 20-a jarcento), la korbopilkado, la biciklado, la teniso, la manpilko, kaj aliaj sportoj je motoro, estante la atletismo la plej praktikata. Nuntempe, Hispanio, estas monda potenco en la sporta medio, ĉefe ekde la Olimpikaj Ludoj de 1992 en la urbo Barcelono, kiu promociis grandan variecon de sportoj en la lando. Hispanio estas monda potenco en la batalartoj, ĉefe karateo, tekvondo kaj ĵudo.

Hispanio havis mondajn ĉampionojn en tiom malsimilaj sportoj kiaj: futsalo, padelo, manpilko, radhokeo, akvopilko, velado, karateo, ĵudo, tekvondo, bokso, teniso, atletismo, gimnastiko, trialo, enduro, triatlono, naĝado, breta velado, golfo, motorciklado, ralio, biciklado kaj, pli frue, Formulo 1 kaj korbopilkado.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Logo de La 1, Publika Hispana Televido

La televido estas la ĉefa amaskomunikilaro en la lando. La ĉefaj televidĉenoj estas La 1[210], La 2[211], Antena 3[212], Cuatro[213], Telecinco[214] kaj LaSexta[215]. Post la okazigo en 2010 de la t.n «analogia malŝalto», la sola sistemo je elsendo estas la cifereca. En Hispanio ekzistas pluraj senpagaj televidkanaloj kaj aliaj pagkanaloj.

La ĉefaj ĵurnaloj pri ĝenerala informo je nacia cirkulado estas El País[216] kaj El Mundo[217], al kiuj kuniĝas ABC[218], La Razón[219], Público[220], La Vanguardia[221] kaj La Gaceta[222]; krom ili ankaŭ ekzistas senpagaj tagĵurnaloj 20 minutos[223], Qué![224] kaj ADN[225]. En la sportiva fako elstaras Marca kaj As.

Esperanto en Hispanio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Hispanio.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Eurobarómetro (24/02/2006).
  2. Projekto de protohistoria ibera historio.
  3. [descargas.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/35727252323249052754491/003278_3.pdf] Transkribo kaj eldono de la Reĝa Kastilia Katalogo, aŭtografo de Gonzalo Fernández de Oviedo y Valdés. Universitato de Kalifornio
  4. Tion asertas ekzemple Veleyo Patérculo en Historia Romana 1:2,1-3 kaj Tito Livio en Historia de Roma desde su fundación (ISBN 978-84-249-1428-8).
  5. Rakontoj pri tiu ĉi milito troviĝas ekzemple en la paĝoj de la romia kronikisto Katono.
  6. http://www.mailxmail.com/curso-historia-antigua-moderna-espana/espana-visigoda
  7. http://www.publispain.com/viajes/toledo/concilios_de_toledo.htm
  8. http://www.toletumvisigodo.eu/reino-visigodo
  9. http://www.almendron.com/historia/medieval/invasion_arabe/ia.htm
  10. http://html.rincondelvago.com/reconquista-espanola.html
  11. http://www.legadoandalusi.es/es/fundacion/principal/historia-alandalus/historia-alandalus
  12. http://www.historiasiglo20.org/HE/2c.htm
  13. http://usuarios.multimania.es/reinosmedievales/historiareinoleon.htm
  14. http://www.lebrelblanco.com/mapa/index.htm
  15. http://www.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/12826843118066070754624/index.htm
  16. http://www.arteguias.com/condadoscatalanes.htm
  17. http://www.arteguias.com/reinoportugal.htm
  18. http://www.historiasiglo20.org/HE/4a.htm
  19. http://www.enciclopedia-aragonesa.com/monograficos/historia/corona_de_aragon1/default.asp
  20. http://www.historiasiglo20.org/HE/5.htm
  21. http://www.arona.travel/portal/turismo/p_107_final_principal.jsp?seccion=s_fdes_d4_v1.jsp&codbusqueda=820&language=es&codResi=1&codMenuPN=1087&codMenuSN=1094&codMenu=1131&layout=p_107_final_principal.jsp
  22. http://www.laguia2000.com/espana/la-guerra-civil-catalana
  23. http://valencians.wordpress.com/category/siglo-de-oro-valenciano/
  24. http://historiageneral.com/2008/12/12/la-conquista-de-granada-por-los-reyes-catolicos/
  25. http://www.campodemarte.com/la-primera-guerra-carlista.html
  26. http://historia.mforos.com/681962/6298933-la-expulsion-de-los-judios-1492/?pag=2
  27. http://redescolar.ilce.edu.mx/redescolar/efemerides/octubre/conme12a.htm
  28. http://www.segundarepublica.com/index.php?opcion=2&id=53
  29. http://www.mgar.net/var/lepanto.htm
  30. http://historiadealmansa.usuarios.tvalmansa.com/la_guerra_de_sucesion_espanola.htm
  31. http://html.rincondelvago.com/gibraltar_tratado-de-utrecht.html
  32. http://www.malagahistoria.com/malagahistoria/invasionfrancesa.html
  33. http://www.1808-1814.org/
  34. http://www.cervantesvirtual.com/portal/1812/
  35. http://www.1808-1814.org/batallas/bvitoria.html
  36. http://html.rincondelvago.com/primera-guerra-carlista-1833-y-1839.html
  37. http://www.cedt.org/Del33al68curt.htm
  38. http://www.campodemarte.com/la-primera-republica-espanola.html
  39. http://www.blancorincon.com/Fragatas/Martinez-Campos.htm
  40. http://www.blancorincon.com/Fragatas/Martinez-Campos.htm
  41. http://www.lanuevacuba.com/foro/cuba-historia-y-cultura/889-acorazado-maine-barco-que-cambio-una-era.html
  42. http://www.almendron.com/historia/contemporanea/gran_guerra/gran_guerra_11.htm
  43. http://www.artehistoria.jcyl.es/histesp/contextos/7155.htm
  44. http://historia.mforos.com/681975/5333147-la-dictablanda/
  45. http://www.historiasiglo20.org/HE/13.htm
  46. http://www.cgt.info/aytomadrid/spip.php?article358
  47. http://www.guerracivil.org/
  48. http://usuarios.multimania.es/odiseomalaga/co08.htm
  49. http://html.rincondelvago.com/la-guerra-civil-espanola_causas-y-consecuencias.html
  50. http://panoramicarepublicana.iespana.es/guerra_civil.htm
  51. http://www.historiasiglo20.org/HE/15.htm
  52. http://www.vespito.net/historia/franco/40ft.html
  53. http://www.elsiglodeuropa.es/siglo/historico/dossier2003/547%20dossier.htm
  54. http://www.salamancajaima.es/historia/independencia.htm
  55. http://www.salman-psl.com/la-transicion/indexcast.html
  56. http://gaviota72.blogcindario.com/2008/02/00224-golpe-de-estado-23-f-1981.html
  57. http://www.belt.es/noticiasmdb/home2_noticias.asp?id=2408
  58. http://www.aguaron.net/BARCELONA92/bcn92.htm
  59. http://www.terra.es/personal/aranburo/
  60. http://www.deia.com/2010/02/09/politica/euskadi/la-fundacion-para-la-libertad-defiende-que-el-gal-no-fue-terrorismo-de-estado
  61. http://archive.is/20120529002612/cunday.blogspot.com/2009/01/afganistan-2001.html
  62. http://www.aguaron.net/iraq/
  63. http://www.laventanita.net/Noticia.asp?IdN=134
  64. http://www.elblogsalmon.com/entorno/espana-ya-no-es-la-octava-economia-del-mundo
  65. http://eo.wikipedia.org/wiki/Jos%C3%A9_Luis_Rodr%C3%ADguez_Zapatero
  66. http://www.lavanguardia.es/premium/publica/publica?COMPID=51262791123&ID_PAGINA=22088&ID_FORMATO=9
  67. http://www.elmundo.es/elmundo/2005/06/30/espana/1120094708.html
  68. http://www.20minutos.es/noticia/187032/0/aviso/bomba/barajas/
  69. http://www.lavanguardia.es/premium/publica/publica?COMPID=53441719771&ID_PAGINA=22088&ID_FORMATO=9&turbourl=false
  70. http://www.la-moncloa.es/ConsejodeMinistros/Referencias/_2010/refc20100616.htm
  71. http://www.congreso.es/
  72. http://www.la-moncloa.es/Espana/ElEstado/CortesGenerales/index.htm
  73. http://www.senado.es/
  74. http://www.mjusticia.es/cs/Satellite?c=Page&cid=1057821035133&lang=es_es&pagename=Portal_del_ciudadano/Page/HomeJusticia
  75. http://aulastic.com/blogs/planes/files/2009/03/comunidades.png
  76. http://www.juntadeandalucia.es/especiales/aj-nuevoestatuto-estatuto.html?idSeccion=1&idApartado=1
  77. http://www.gencat.cat/generalitat/cas/estatut/index.htm
  78. http://www.xunta.es/titulo-preliminar
  79. http://www.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/12159863131218282976624/index.htm
  80. http://noticias.juridicas.com/base_datos/Admin/lo3-1979.tp.html
  81. http://www.gencat.cat/mossos/
  82. http://www.ertzaintza.net/public/wps/portal/ertzaintza
  83. http://www.navarra.es/home_es/Gobierno+de+Navarra/Organigrama/Los+departamentos/Presidencia+justicia+e+interior/Organigrama/Estructura+Organica/Cuerpo+de+la+Policia+Foral+de+Navarra/
  84. Military Power Review. fuente:International Institute for Strategic Studies
  85. Página oficial de las Naciones Unidas
  86. http://www.lavozdigital.es/cadiz/20060918/mundo/anos-disputa-gibraltar_200609181703.html
  87. http://www.albaiges.com/historia/olivenzagibraltarportugues.htm
  88. http://www.ayuntamientodeolivenza.com/
  89. http://www.aguaron.net/perejil/2.htm
  90. http://www.elmundo.es/elmundo/2007/12/14/espana/1197669555.html
  91. http://es.answers.yahoo.com/question/index?qid=20070805071346AAKyVEm
  92. http://www.uniondopovogalego.org/
  93. http://www.esquerra.cat/
  94. http://www.aralar.net/
  95. http://www.euskoalkartasuna.org/
  96. http://www.elmundo.es/elmundo/2010/06/20/paisvasco/1277037206.html
  97. http://www.elpais.com/articulo/espana/EA/Batasuna/unen/Estado/vasco/elpepuesp/20100620elpepunac_4/Tes
  98. http://www.bng-galiza.org/opencms/opencms/BNG/global/seccions/portada
  99. http://www.eaj-pnv.eu/eusk/
  100. http://www.ciu.cat/
  101. http://www.tabernas.org/
  102. http://www.parquenatural.com/
  103. http://www.valledelebro.com/
  104. http://www.meteosurfcanarias.com/temperatura-weather/index-esp.php
  105. http://www.ine.es/jaxi/menu.do?type=pcaxis&path=%2Ft20%2Fp259&file=inebase&L=0
  106. Datos de áreas urbanas de España en 2006 según el proyecto AUDES5.
  107. http://www.elpais.com/articulo/espana/Espana/recibe/cifra/baja/inmigrantes/ultimos/anos/elpepuesp/20100117elpepinac_7/Tes
  108. Eurostat: Población en Europa - 2005, Población en Europa - 2004)
  109. [ http://indexmundi.com/g/r.aspx?v=27&l=es Index Mundi: Tasa de inmigración neta, comparación países]
  110. "International Migration 2006", United Nations, Department of Economic and Social Affairs, Population Division. United Nations Publication, No. E.06.XIII.6, March 2006.
  111. http://latinosenespana.wordpress.com/
  112. http://www.soitu.es/soitu/2008/11/29/info/1227950093_459848.html
  113. http://www.uam.es/otroscentros/TEIM/Observainmigra/obsInmigra_inicio.htm
  114. http://archive.is/20120529002718/ecuatorianosenespana.blogspot.com/
  115. Eurobarometro 243: La eŭropanoj kaj iliaj lingvoj
  116. Difino de castellano en la vortaro de la Reĝa Akademio (Real Academia Española): Lengua española, especialmente cuando se quiere introducir una distinción respecto a otras lenguas habladas también como propias en España; Ĉapitro pri lingvoj en la Hispana Konstitucio
  117. I Acta Internacional de la Lengua Española
  118. Instituto Cervantes Noticias de "El País"
  119. Universidad de México, educar.org
  120. Ethnologue, 1996, [1]
  121. CIA Factbook (ver datos de "World" en columna de "Country")
  122. Instituto Cervantes en noticias de "El Universal"
  123. Artículo 7 del Título I del Estatuto de la Comunidad Valenciana
  124. Artículo 6 del Estatuto de Autonomía de Cataluña
  125. "LEY 10/2009, de 22 de diciembre, de uso, protección y promoción de las lenguas propias de Aragón. Boletín Oficial de Aragón núm. 252, de 30 de diciembre de 2009"
  126. http://www.proel.org/lenguas/bable.html Lengua Asturiana
  127. Lengua Extremeña
  128. Carta Europea de las Lenguas Minoritarias o Regionales.
  129. Monitorización de la aplicación de la Carta. La informo pri Hispanio estas en kastilia.
  130. http://www.elperiodicodearagon.com/noticias/noticia.asp?pkid=310037
  131. http://economy.blogs.ie.edu/archives/2007/02/espana_se_convi_1.php
  132. http://club.telepolis.com/geografo/regional/espa/rural.htm
  133. http://club.telepolis.com/geografo/regional/espa/produccion.htm
  134. http://www.eleconomista.es/economia/noticias/678415/07/08/Economia-Agricultura-La-produccion-de-cereales-en-Espana-alcanzara-este-ano-237-millones-de-toneladas.html
  135. http://www.navactiva.com/es/documentacion/el-diferente-rendimiento-de-la-agricultura-de-secano-y-de-regadio_30306
  136. http://www.mundojardineria.com/jardineria-sistemas-de-riego-valencia-vsubservprov-1414-51.html
  137. http://www.ideal.es/almeria/v/20100612/agricultura/produccion-sandia-levante-retrasara-20100612.html
  138. http://www.ebro.org/historia.html
  139. http://www.hoy.es/20080930/mas-actualidad/campo/agricultura-convierte-colonos-plan-200809301303.html
  140. http://www.asecor.com/cont.asp?lang=es&sec=3&subsec=5
  141. http://www.lukor.com/not-neg/sectores/0712/21131239.htm
  142. http://www.google.es/search?hl=es&rlz=1G1GGLQ_ESES319&q=espa%C3%B1a+mayor+pa%C3%ADs+en+pesquera&aq=f&aqi=&aql=&oq=&gs_rfai=
  143. http://www.lavanguardia.es/premium/publica/publica?COMPID=53460805343&ID_PAGINA=22088&ID_FORMATO=9&turbourl=false
  144. http://www.igme.es/internet/default.asp
  145. http://www.laecologia.net/cambio-climatico/el-carbon-como-fuente-de-energia-para-la-produccion-electrica-para-espana/
  146. http://www.institutodelasal.com/subcat/main.html
  147. http://html.rincondelvago.com/mineria-en-asturias.html
  148. http://www.gestiopolis.com/recursos/documentos/fulldocs/eco/indand.htm
  149. http://www.lukor.com/not-neg/sectores/portada/08082705.htm
  150. http://www2.uca.es/asociacion/agadeiq/paginas/iq.htm
  151. http://www.lukor.com/not-soc/cuestiones/portada/08060525.htm
  152. http://www.noticiasdelvino.com/2/4817/la-produccion-vino-espana-descendera-casi-10.html
  153. http://www.mexicomaxico.org/Voto/ReservInt.htm
  154. http://www.eleconomista.es/blogs/la-telarana/?p=1784
  155. http://directorioespanol.es/turismo-en-espana/
  156. http://www.elmundo.es/elmundo/2009/07/21/barcelona/1248170316.html
  157. http://www.turismodecanarias.com/islas-canarias-espana/
  158. http://www.diariosur.es/v/20100623/turismo/andalucia-cuarta-comunidad-competitividad-20100623.html
  159. http://www.comunitatvalenciana.com/zona-turistica/valencia-terra-i-mar-0?k=1
  160. http://www.abc.es/agencias/noticia.asp?noticia=430281
  161. http://www.unwto.org/index.php
  162. http://www.cincodias.com/articulo/opinion/Bienvenida-Espana-euro/20100529cdscdiopi_2/cdsopi/
  163. http://www.bde.es/webbde/es/
  164. http://www.ecb.int/ecb/html/index.es.html
  165. http://www.bde.es/webbde/es/secciones/prensa/faqs/billetes.html
  166. https://www.bancosantander.es/cssa/Satellite?pagename=SantanderComercial%2FPage%2FSAN_Index
  167. https://www.bbva.es/TLBS/tlbs/esp/segmento/particulares/index.jsp
  168. http://www.indexmundi.com/es/espana/importaciones.html
  169. http://www.plancameral.org/
  170. http://www.apte.org/es/
  171. http://www.accenture.com/Countries/Spain/Services/InvestigacionDesarrollo.htm
  172. http://www.ub.es/geocrit/-xcol/260.htm
  173. http://www.extremaduraprogresista.com/index.php?option=com_content&view=article&id=3189:vivienda-propia--aquella-trampa-del-qfranquismoq-&catid=40:libre-opinion&Itemid=59
  174. http://www.aena.es/csee/Satellite?MO=0&SMO=-1&SiteName=MAD&c=Page&cid=1049727006353&pagename=Estandar%2FPage%2FAeropuerto
  175. http://www.aena.es/csee/Satellite?pagename=Estandar%2FPage%2FAeropuerto&MO=0&SMO=-1&SiteName=BCN&c=Page&cid=1045569607459
  176. http://www.renfe.com/
  177. http://www.edreams.es/ofertas/vuelos/aerolinea/RNF/renfe-ave/
  178. http://www.tmb.cat/es_ES/home.jsp
  179. http://www.metrobilbao.net/
  180. http://www.metromadrid.es/es/index.html
  181. http://www.mallorcaquality.com/index/paginasgenerales/metro_palma_mallorca_estacion_intermodal.htm
  182. http://www.metrodesevilla.org/
  183. http://www.metrovalencia.es/page.php
  184. http://www.rtve.es/mediateca/audios/20100618/metro-llega-centro-alicante-comienza-fiestas-hogueras13-comunidad-valenciana---18/804103.shtml
  185. http://www.metrodemalaga.info/
  186. http://www.metropolitanogranada.com/
  187. http://www.dgt.es/portal/
  188. http://www.apsevilla.com/wps/themes/html/inicio/index.html
  189. http://www.puertocadiz.com/opencms/index.html
  190. http://civwiki.wetpaint.com/page/La+Iglesia+Catolica+en+Espa%C3%B1a+hoy
  191. http://ateos.org/
  192. http://www.larazon.es/noticia/6095-el-75-de-los-espanoles-dice-ser-catolico
  193. http://datos.cis.es/pdf/Es2815mar_A.pdf
  194. http://www.cislamica.org/
  195. http://infocatolica.com/blog/coradcor.php/el-papel-de-los-protestantes-evangelicos
  196. Federación de Entidades Religiosas Evangélicas de España - FEREDE
  197. http://testigosdejehovaywatchtower.wordpress.com/2009/07/03/anibal-matos-portavoz-de-los-testigos-de-jehova-en-espana-a-este-tipo-%C2%BFlo-cortaron-verde/
  198. http://www.sud.org.es/
  199. http://www.bahai.es/articulos/contactar
  200. Laŭ la artikolo 7 de la Leĝo 7/1980, pri Religia Libereco:
    Citaĵo
    « El Estado, teniendo en cuenta las creencias religiosas existentes en la sociedad española, establecerá, en su caso, Acuerdos o Convenios de cooperación con las Iglesias, Confesiones y Comunidades religiosas inscritas en el Registro que por su ámbito y número de creyentes hayan alcanzado notorio arraigo en España »

    El Real Decreto 1591/2001, de 26 de octubre por el que se regula la Comisión Asesora de Libertad Religiosa establece que una de sus funciones es la preparación de los dictámenes de los convenios a los que se refiere el artículo 7 de la Ley Orgánica.

  201. http://www.sitiosespana.com/paginas/judaismo.htm
  202. http://www.sitiosespana.com/paginas/budismo.htm
  203. Santiago el Mayor, Apóstol-mártir (Patrón de España), Diócesis de Málaga. Consultado el 12 de octubre de 2007.
  204. Santoral, Archidócesis de Madrid. Consultado el 12 de octubre de 2007.
  205. http://www.nuestrocine.com/
  206. http://www.patrimonio-mundial.com/home.html
  207. www.sanferminonline.net Todos Encierros de las Fiestas de San Fermín de Pamplono en vídeo desde 1998.
  208. http://www.las-ventas.com/
  209. http://www.publico.es/espana/236067/catalunya/cerca/prohibir/toros
  210. http://www.rtve.es/
  211. http://www.rtve.es/television/
  212. http://www.antena3.com/
  213. http://www.cuatro.com/
  214. http://www.telecinco.es/
  215. http://www.lasexta.com/inicio
  216. http://www.google.es/search?hl=es&rlz=1G1GGLQ_ESES319&q=el+país&aq=f&aqi=g10&aql=&oq=&gs_rfai=
  217. http://www.elmundo.es/
  218. http://www.abc.es/
  219. http://www.larazon.es/
  220. http://www.publico.es/
  221. http://www.lavanguardia.es/
  222. http://www.intereconomia.com/la-gaceta
  223. http://www.20minutos.es/
  224. http://www.que.es/
  225. http://www.adn.es/

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
Flago de Hispanio

Flag of Andalucía.svg Andaluzio | Flag of Aragon.svg Aragono | Flag of Asturias.svg Asturio | Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj | Flag of Extremadura.svg Ekstremaduro | Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio | Flag of Galicia.svg Galegio | Flag of the Canary Islands.svg Kanarioj | Flag of Cantabria.svg Kantabrio | Flag of Castile and León.svg Kastilio kaj Leono | Flag of Castile-La Mancha.svg Kastilio-Manĉo | Flago-de-Katalunio.svg Katalunio | Flag of the Community of Madrid.svg Madrido | Flag of the Region of Murcia.svg Murcio | Bandera de Navarra.svg Navaro | Bandera de La Rioja.svg Rioĥo | Flag of the Valencian Community (2x3).svg Valencia Komunumo
Aŭtonomaj urboj: Flag Ceuta.svg Ceŭto | Flag Melilla.svg Melilo  Aliaj teritorioj: Ĉafarinoj, Vélez de la Gomera, Alhucemas


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.