Hispanio en la Eŭrovido-Kantokonkurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Soraya Arnelas en el festival de eurovision de 2009.jpg
Soraya Arnelas en Moskvo (2009)

Hispanio partoprenas seninterrompe en la Eŭrovido-Kantokonkurso ekde 1961. En tiu unua partopreno ĝi antingis la 9-an lokon per la kanto Estando contigo de Conchita Bautista. Ekde 1999, Hispanio apartenas al la "Big Four" (Kvar Grandaj) kune al Germanio, Francio kaj Britio. Ĉi tiuj estas la landoj kiuj finance kontribuas al la Eŭropa Radio kaj Televido Unio, pro kio ili ĉiam aperos en la finalo de la konkurso.

Hispanio gajnis du fojojn en Eŭrovido. La unua estis en 1968 en Londono per la kanto "La, la, la" kantata de Massiel. La dua fojo estis sekvajare per Salomé kantante "Vivo cantando". En tiu eldono okazis kvarobla remiso per la kantoj de Francio, Britio kaj Nederlando. Pro tio, Hispanio nur gastigis unu fojon la konkurso, en 1969, ĉar oni decidis ke estos Nederlando kiu organizos la eventon venontjare. La festivalo de la jaro 1969 celebriĝis en la Reĝa Teatro (Madrido) prezentita de Laura Valenzuela. La logotipo kaj dekoraciado de tiu festivalo estis taskita kaj plenumita de la kataluna artisto Salvador Dalí.

Hispanio restis 10 fojojn inter la 5 unuaj (1968, 1969, 1970, 1971, 1973, 1979, 1984, 1990, 1991 kaj 1995).

Hispanio estis reprezentata en la solenaĵo "Congratulations", kiu celebris la 50-an datrevenon de la Eurovido-Kantokonkurso en 1973, per "Eres tú" de Mocedades. Ĉi tiu kanto estis elektita kiel unu el la 14 pli bonaj kantoj de la historio de Eŭrovido.

En februaro 2010 estis elektata kaj de fakuloj kaj de la publiko al la artisto Daniel Diges kiu reprezentos al Hispanio per la kanto Algo pequeñito en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]