Hispanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustracio de Gustave Doré por Don Quijote (1863), evidenta sprono de la Hispanismo.

Hispanismo estas studo de kulturo de Hispanio kaj de Hispanameriko. Hispanisto estas la fakulo pri tiaj studoj, kaj tiu termino uziĝas ĉefe por nehispanlingvanoj, kiuj tre ofte interesiĝas pri tiu fako. La origino de la temo derivas almenaŭ el la 16a jarcento, kiam la gravo de la hispana kulturo ege influis sur la ĝenerala eŭropa kulturo. La fako projekcias ĉefe al la sciencoj kiuj rilatas al Beletro, Filologio, Artoj, Historio ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 19a jarcento, koincide kun la perdo de la imperio kolonia hispana kaj komence kaj fine de tiu jarcento kaj kun la apero de la novaj respublikoj hispanamerikaj, aperis kaj en Eŭropo kaj en Usono nova intereso por la historio, la literaturo kaj la kulturo hispana de la iama granda potenco, nun dekadenca, kaj hispanamerika de ties kolonioj nun sendependaj.

Dum la Romantismo setlis la imago de mezepoka Hispanio, maŭra kaj ekzota, de lando noveleca kaj kulturo mestiza kiu allogis la kreivpovon de la verkistoj tiutendencaj kaj interesigis multajn por la literaturo, legendoj kaj hispanaj tradicioj. La vojaĝlibroj verkitaj tiame plutenis kaj plivivigis tiun intereson, kiu rezultas en pli serioza kaj scienca elano al studo de la kulturo kaj hispana kaj hispanamerika, kiu ne havis precizan vorton por tiu koncepto en hispana kaj kiu stampis fine de la 19a jarcento la terminojn hispanófilo kaj hispanofilia (ekzemple ĉe Juan Valera), kaj kiu komence de la 20a jarcento definitive iĝis Hispanismo.

Tiu difiniĝas kiel la entuziasma studo de la kulturoj kaj hispana kaj hispanamerika kaj ĉefe de ties lingvo (sed ne nur) fare de eksterlandanoj ne nepre edukitaj en ties eno. La hispanlingvaj landoj ofte malatentis tiun intereson, kiu influas nerekte sur sia propra bonfarto, ĉefe ĝis la fondo en Hispanio de la Instituto Cervantes, paralele al institucioj kiaj la British Council por la anglalingva kulturo aŭ la Goethe-Institut por la germanlingva kulturo.

Hispanismo en la mondo[redakti | redakti fonton]

Hispanismo en Nordameriko[redakti | redakti fonton]

Hispanismo en Francio kaj Belgio[redakti | redakti fonton]

Hispanismo en Granda Britio kaj Irlando[redakti | redakti fonton]

Hispanismo en Nederlando, Germanio, Aŭstrio kaj Svisio[redakti | redakti fonton]

Hispanismo en Rusio kaj slavaj landoj[redakti | redakti fonton]

Hispanismo en Portugalio kaj Brazilo[redakti | redakti fonton]

Hispanismo en Italio[redakti | redakti fonton]

Hispanismo en Israelo kaj la araba mondo[redakti | redakti fonton]

Hispanismo en Skandinavio[redakti | redakti fonton]

Hispanismo en Rumanio kaj Hungario[redakti | redakti fonton]

Hispanismo en Azio[redakti | redakti fonton]

Hispanismo en Afriko[redakti | redakti fonton]