Hispaniolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hispanjolo)
Hispaniolo
Topografia mapo
Topografia mapo
insulo
Akvejo Kariba maro
Insularo Grandaj Antiloj
Geografia situo 19° 0′ N, 70° 40′ U (mapo)19-70.6666666666673098Koordinatoj: 19° 0′ N, 70° 40′ U (mapo) f1
Situo de Hispaniolo
Situo de Hispaniolo
Areo 76 480 km² f4
Plej alta loko Pico Duarte
3 098 mf5
Loĝantaro 21 396 000 (2015)
280 loĝ./km²
Ĉefa loko Santo Domingo / Port-au-Prince
vdr

Hispaniolo (hispane La Española) estas la dua plej granda insulo de Kariba Maro, kun areo de 76.484 kvadrataj kilometroj (pro tio ĝi estas la 22a plej granda insulo en la mondo) kaj ĉirkaŭ 15 milionoj da loĝantoj (1996).

Ĝi situas sudoriente de Kubo kaj okcidente de Puerto-Riko. Preskaŭ duono de la homoj loĝas en okcidenta franckreola afrikida Haitio (36% de la tuta areo) - la alia duono en orienta hispanlingva eŭropida Domingo.

Hispanjolo ("Hispanujeto") estis baptita la insulo fare de Kolumbo, kiu fondis sian unuan eŭropan kolonion tie en 1492. La indiĝena enloĝantaro nomis ĝin Kiskeja kaj Bohio, sed ili baldaŭ formortis aŭ formiksiĝis kun eŭropanoj kaj afrikaj negroj. La insulon frapadis ardaj konfliktoj inter ĝiaj du regnoj.

Biogeografie la insulo apartenas al la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la ekoregionon hispaniolajn pinarojn, sed ankaŭ la hispaniolajn humidajn arbarojn kiuj biome estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]