Historia rekonstruado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruadistoj de historia rekonstruada organizo Nova Roma rekonstruas romian religian ceremonion en Aquincum (Budapeŝto), 2008.

Historia rekonstruado estas eduka aktiveco en kiu partoprenantoj, nomitaj rekonstruadistoj, provas rekonstrui kaj rekrei iujn aspektojn de historia evento aŭ periodo. Tre populara agado rilatas al rekonstruado de bataloj, kio povas esti filmita, konsiderita kiel teatra aktiveco, turisma allogaĵo, socia agado ktp. Gravan rolon konstituas la eduka aspekto de rekreado de precizaj kondiĉoj rilate al vestaĵaro, armaro, rolularo ktp.