Historiismo (arthistorio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro de Gera, novbaroka (konstruita en 1902)
Distrikta juĝej de Ilmenau, novklasikisma (konstruita en 1914)

Historiismo signifas en la arthistorio fenomenon de la 19-a jarcento, en kiu oni imitis pli fruajn stilojn. Ĝi ekestis per la deziro de la riĉiĝintaj burĝoj sinreprezenti, dum la tielnomata Periodo de spekulanto-kompanioj (Gründerzeit) en Eŭropo, kaj ekde la 1860-aj jaroj ĝi disvastiĝis eŭropvaste. Ĝi provis imiti kaj revivigi ne nur, kiel en la renesanco kaj klasikismo, la arkitekturon de la klasika antikva epoko, trovitan en greklando kaj Romo, sed ankaŭ aliajn stilojn, ekzemple la gotikan kaj romanikan stilojn, kiujn oni nun agnoskis kiel samvaloraj (novgotika, novromanika stiloj).

Urbodomo de Erfurto, novgotikaĵo el la 19-a jarcento

Grave influis tiun stilaron la romantikismo, kiu helpis evoluigi senson por la historia kondiĉiteco de la nunaĵoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj