Historio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alegorio de historio, de Nikolaos Gysis, 1892
busto de Herodoto el la romia epoko (Muzeo de la antikva Agoro de Ateno)
Busto de Tucidido, Royal Ontario Museum, Toronto.

Historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj kaj komunumoj. Ankaŭ la verkojn pri la okazaĵoj oni nomas "historio". La pasintecon de naturfenomenoj pritraktas natura historio.

Historio (de la greka ἱστορία, historio, kun la signifo "enketo, scio akirita per enketo")[1] estas la studo de la pasinteco, specife kiel ĝi rilatigas al homoj.[2][3] Estas termino kiu rilatigas al pasintaj okazaĵoj same kiel al la eltrovaĵo, kolektado, organizado, kaj prezentado de informoj pri tiuj okazaĵoj. La esprimo inkludas kosman, geologian, kaj organisman historiojn, sed ofte estas senmarke implicita por signifi homan historion. Akademiuloj kiuj verkas pri historio estas nomitaj historiistoj. La okazaĵoj okazantaj antaŭ skriba registro estas konsideritaj kiel prahistorio.

Historio ankaŭ povas rilati al la akademia fako kiu utiligas rakonton por ekzameni kaj analizi sekvencon de pasintaj okazaĵoj, kaj objektive determinas la padronojn de kialo kaj efiko kiuj determinas ilin.[4][5] Historiistoj foje diskutas la naturon de historio kaj ĝian utilecon diskutante la studon de la fako kiel celo en si mem kaj kiel maniero disponigi "perspektivon" en la problemoj de la nuno.[4][6][7][8]

Rakontoj kutimaj por preciza kulturo, sed ne apogita sub eksteraj fontoj (kiaj ekzemple la rakontoj ĉirkaŭantaj la figuron de la Reĝo Arturo) estas kutime klasifikitaj kiel kultura heredo aŭ legendoj, ĉar ili ne apogas la "senpartian enketadon" postulitan de la fako historio.[9][10] Herodoto, greka historiisto de la 5-a jarcento a. K. estas konsiderita ene de la okcidenta tradicio kiel la "patro de historio", kaj, kune kun sia samtempulo Tucidido, helpis formi la fundamentojn por la moderna studado de homa historio. Ilia laboro daŭre estas legita hodiaŭ kaj la dislimo inter la kultur-fokusita Herodoto kaj la arme-fokusita Tucidido restas punkto de disputo aŭ aliro en moderna historia verkado. En la orienta tradicio, ŝtata kroniko nome Analoj de Printempo kaj Aŭtuno estis konata kiel kompilita tiom frue kion ĉirkaŭ la 722 a.K. kvankam nur tekstoj de la 2-a jarcento a.K. pluvivis.

Antikvaj influoj helpis generi variajn interpretojn pri la naturo de historio kiuj evoluis dum la jarcentoj kaj daŭre ŝanĝas hodiaŭ. La moderna studado de historio estas vasta, kaj inkludas la studon de specifaj regionoj kaj la studo de certaj temaj elementoj de historia enketado. Ofte historio estas instruita kiel parto de primara kaj sekundara edukado, kaj la akademia studo de historio estas grava disciplino en universitataj studoj.

Etimologio

Historio de Frederick Dielman (1896)

La greka vorto ἱστορία (hístōr) signifas "enketo", "kono per enketo", aŭ "juĝo". En tiu senco Aristotelo uzis la vorton en sia verko Historio de Animaloj nome Περὶ Τὰ Ζῷα Ἱστορίαι[11] (Perì Tà Zôa Ηistoríai. La pravorto ἵστωρ estas atestita frue en Homeraj himnoj, Heraklito, la ĵuro de atenanaj efeboj, kaj en Beotiaj surkribaĵoj (en jura senco, ĉu "juĝo" aŭ "atesto", aŭ simile).

La vorto eniris en angla lingvo jam en 1390 kun la signifo de "rakonto de eventoj". En Meza angla lingvo, la signifo estis "okazaĵo" ĝenerale. La limigo al "registro de pasintaj eventoj" aperis fine de la 15a jarcento. Ankoraŭ en la greka senco Francis Bacon uzis la terminon fine de la 16a jarcento, kiam li verkis pri "Natura historio". Por li, historio estis "la kono de objectoj difinitaj de la spaco kaj de la tempo", nome tia kono havigita de memoro (dum scienco estis havigita de racio, kaj poezio de fantazio).

En multaj lingvoj kiaj la modernaj germana, franca, kaj plej ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj, kiuj estas ege sintezaj, la sama vorto estas ankoraŭ uzata kaj por "historio" kaj por "rakonto".

La adjekto en angla historical estas registrita el 1661, kaj historic el 1669.[12]

Historian (nome historiisto) en la senco de "enketisto pri historio" estis registrita el 1531. En ĉiuj lingvoj de Eŭropo, la nomo "historio" estas ankoraŭ uzita por signifi kaj "kio okazis ĉe homoj", kaj "la faka studo de la okazaro", el kiuj tiu lasta senco foje estas distingita per majusklo, "Historio", aŭ per la vorto historiografio.[11]

Terminaj problemoj

Simile kiel en naciaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto la vorto "historio" rilatas al malsamaj aferoj

  • pasinteco, tio kio laŭ nuna scio vere okazis aŭ estis: la historio de Varsovio, la historio de UEA
  • la tuta okupiĝado pri pasinteco: mi studis historion, historio instruas al ni multon
  • verko k.s. kiu temas pri pasinteco: Historio de SAT, Historio de la lingvo Esperanto

Al tiu vorta tereno apartenas ankaŭ:

  • historiisto, persono kiu (fake, profesie) okupiĝas pri historio aŭ studis la fakon: Theodor Mommsen estis germana historiisto
  • historiografio, la verkado/verkaro pri historio: la historiografio pri la dua mondmilito, la angla historiografio de la 20-a jarcento, bona historiografio atentas la fontojn
  • historioscienco, la faknivela okupiĝado pri historio: historioscienco kaj sociologio estas malamikaj fratoj, la antikvaj grekoj faris historiografion, sed ankoraŭ ne historiosciencon

Krome, en pluraj lingvoj kaj ankaŭ Esperanto oni foje uzas la saman vorton aŭ vortradikon kiel historio en la senco "rakonto".

Difinoprovoj

Pri historio ekzistas kaj en filozofio kaj en historiscienco serio da ĝeneralaj difinoprovoj, kiel ekzemple tiuj ĉi:

  • Johann Gustav Droysen: "Tio, kio okazas en ĝi ĉiutage, estas farita aŭ dezirita de neniu komprenkapablulo kiel historio. Nur aparta maniero rigardu denove okazintaĵon igas aferon historio"[14]
  • Karl Jaspers: "Ni ja parolas pri historio de naturo kaj historio de la homo. Ambaŭ kune estas ne retroirebla procedo de tempo. Sed ambaŭ malsamas pri senco kaj eco. La historio de naturo ne konscias pri si mem. Ĝi estas nura okazintaĵo, kiu ne scias pri si, sed pri kiu scias nur la homo. Konscio kaj intenco ne estas faktoro de tiu okazintaĵo. Temas do pri tento de nia penso, alkutimita al naturkategorioj, rigardi historion laŭ analogioj de naturokazintaĵoj."[16]
  • Golo Mann: "Ĉiam historio havas du komponantojn: tio, kio okazis, kaj tiu, kiu vidas la okazintaĵon de sia loko en la tempo kaj provas kompreni ĝin. Ne nur novaj fakaj konoj korektas la malnovajn; la konanto mem ŝanĝiĝas. La pasinteco vivas; ĝi fluktuas en la lumo de novaj spertoj kaj demandoj."[17]
  • Pri la tasko de historiografio : Leopold von Ranke: "Oni donis al la historio la taskon rektigi la pasintecon, instrui la kunvivuloj uzi ontajn jarojn; tiel altajn taskojn ne volas eskapi la nuna provo: ĝi volas nur esprimi, kiel fakte estis."[18]

Ekzistas multaj aliaj difinoj. Ili montras, ke ekzistas problemo difini ĝenerale kaj senescepte historion. Ĉiuj supraj difinoj montras ian ecan, sed ĉiuj havas ian subjektivan, de tiu kiu verkis ĝin.

Krome sekvas al la demando pri la difino de historio, tiu pri la taskoj de historiografio. Tre rapide evidentiĝas, ke historiografio dependas ankaŭ de politiko kaj tiel de politikaj interesoj. Tre videblas tio rilate al nacia historio. Ĉar tiu ŝanĝiĝis, ŝanĝiĝas kaj ŝanĝiĝos, ŝanĝas same la politika kadro rilate al historiografio. Tiel estiĝas la problemo de la historia vero. Ne ekzistas historia vero, sed nur interpretado de fontoj el diversaj perspektivoj (ejo, tempo, intereso, (mal)amiko, ...). En la jaro 5.000 verŝajne ekzistos alia bidldo de historio, kiel nuntempe.

Fako historio

Oni povas dividi la fakon laŭ diversaj vidpunktoj:

Kelkajn historiojn oni ĉefe priumas en aliaj sciencoj, ekzemple lingvan historion en lingvistiko. Fakte ĉiu scienco povas havi historian dimension: la historio de medicino, la historio de juro, la historio de arto k.t.p. Tiel ebliĝas kaj necesas multe da kunlaboro inter historioscienco kaj aliaj sciencoj.

Institucioj

Domo de la Historio en Bonn, Germanio; muzeo pri la historio de la Federacia Respubliko

Pri historio okupiĝas diversaj institucioj, je la plej alta nivelo (scienca) precipe fakultatoj aŭ seminarioj en universitatoj, sed ankaŭ aliaj institutoj, ekz. esplorinstitutoj.

Ĉefe prezentas, sed ankaŭ esploras, historion la tre diversspecaj kaj diverstemaj muzeoj. Konservan taskon havas ankaŭ arkivoj. Cetere instruas pri historio ankaŭ la ordinaraj baz- kaj precipe mezlernejoj.

Historio de Esperanto

Ankaŭ Esperanto kaj la Esperanto-movado havas sian historion. Vidu ankaŭ: Verkoj pri Esperanto-historio; Historio de Esperanto. Malsame ol rilate al la lingvo (Akademio de Esperanto) ne ekzistas simila institucio pri la historio de Esperanto.

En kulturo

En helena mitologio, la Muzo Klio personigas la historion.

Κλειώ - Klio, Muzo de historio, alegorio de Vermeer

Referencoj

  1. Joseph, Brian (Ed.). (2008) The Handbook of Historical Linguistics. Blackwell Publishing. ISBN 978-1-4051-2747-9.
  2. History Definition. Alirita 21a Januaro 2014.
  3. What is History & Why Study It?. Alirita 21a Januaro 2014.
  4. 4,0 4,1 Professor Richard J. Evans (2001) The Two Faces of E.H. Carr. History in Focus, Issue 2: What is History?. University of London. Alirita 10a Novembro 2008.
  5. Professor Alun Munslow (2001) What History Is. History in Focus, Issue 2: What is History?. University of London. Alirita 10a Novembro 2008.
  6. Tosh, John. The Pursuit of History, 4‑a eldono, Pearson Education Limited. ISBN 1-4058-2351-8. p 52
  7. (2000) “Introduction”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.): Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press. ISBN 0-8147-8141-1.
  8. Nash l, Gary B.. (2000) “The "Convergence" Paradigm in Studying Early American History in Schools”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.): Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press, p. 102–115. ISBN 0-8147-8141-1.
  9. Seixas, Peter. (2000) “Schweigen! die Kinder!”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.): Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press. ISBN 0-8147-8141-1.
  10. Lowenthal, David. (2000) “Dilemmas and Delights of Learning History”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.): Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press. ISBN 0-8147-8141-1.
  11. 11,0 11,1 Ferrater-Mora, José. Diccionario de Filosofia. Barcelona: Editorial Ariel, 1994.
  12. Whitney, W. D. The Century dictionary; an encyclopedic lexicon of the English language. New York: The Century Co, 1889.
  13. Germane: „Das Ziel der Geschichte kann nur die Verwirklichung der durch die Menschheit darzustellenden Idee sein.“
  14. Germane: „Was in ihr täglich geschieht, wird von keinem Verständigen als Geschichte getan oder gewollt. Erst eine gewisse Art, das Geschehene nochmals zu betrachten, macht aus Geschäften Geschichte".
  15. Germane: Geschichte ist „Fortschritt im Bewusstsein der Freiheit“ – „die Entfaltung der Natur Gottes in einem besonderen, bestimmten Element“.
  16. Germane: „Wir sprechen zwar von Geschichte der Natur und von Geschichte der Menschen. Beiden gemeinsam ist ein unumkehrbarer Prozess der Zeit. Aber beide sind in Sinn und Wesen verschieden. Die Geschichte der Natur ist ihrer selbst nicht bewusst. Sie ist ein bloßes Geschehen, das sich nicht weiß, sondern von dem erst der Mensch weiß. Bewusstsein und Absicht ist nicht ein Faktor dieses Geschehens. Es ist daher eine Verführung unseres in Kategorien der Natur gewohnten Denkens, die Geschichte selber noch nach Analogie von Naturgeschehen zu betrachten.“
  17. Germane: „Immer hat Geschichte zwei Komponenten: das, was geschehen ist, und den, der das Geschehene von seinem Orte in der Zeit sieht und zu verstehen sucht. Nicht nur korrigieren neue sachliche Erkenntnisse die alten; der Erkennende selber wandelt sich. Die Vergangenheit lebt; sie schwankt im Lichte neuer Erfahrungen und Fragestellungen.“
  18. Germane: „Man hat der Historie das Amt, die Vergangenheit zu richten, die Mitwelt zum Nutzen zukünftiger Jahre zu belehren, beigemessen; so hoher Ämter unterwindet sich gegenwärtiger Versuch nicht: er will bloß sagen, wie es eigentlich gewesen.“

Eksteraj ligiloj

greke http://timelines.ws greke http://www.b17.com/family/lwp/frameset/frameset.html greke http://www.simaqianstudio.com