Historio (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio (latina lingvo historia = „historio“) estas formo de la luterana eklezia muziko disvastiĝinta en la 17-a jarcento, en kiu evangeliaj legadoj de altaj festotagoj estis muzike formitaj laŭ stilo de responsoriaj kantaĵoj aŭ religiaj konĉertoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio nomiĝis en la malfrua mezepoko antifonoj kaj responsorioj de la liturgio de la horoj de tago, supozeble ĉar ili estis elprenataj el la vivhistorio de la respektiva sanktuloj. Ekde la mezo de la 16-a jarcento ekestis komponaĵoj laŭ la modelo de la responsoria pasiono, kiuj entonigis bibliajn rakontojn per ŝanĝiĝantaj okupantaroj. La historiojn oni ofte prezentis dum festaj kaj preĝaj diservoj.

La evangela-lutera eklezio transprenis el la katolika eklezio la koncepton de fiksa perikopa ordo, do devigan fiksigon de la legaĵoj por la unuopaj dimanĉoj kaj festotagoj. La legaĵoj komence estis kantataj laŭ simplaj melodiaj modeloj (legadotonoj).

Post kiam la komponistoj de la reformacio komence limiĝis je la muzikigo de bibliaj tekstoj en la naciaj lingvoj, je la fino de la 16-a jarcento ili ankaŭ komponis nacilingvajn evangeliajn devizojn. En Germanujo Andreas Raselius (1594), Christoph Demantius (1610), Melchior Vulpius (ekde 1612) kaj Melchior Franck (Gemmulae Evangeliorum, ankaŭ konata kiel Germanaj evangeliaj devizoj por la liturgia jaro, 1623) publikigis ĥorciklojn (evangeliajn jarkolektojn), en kiu staris por ĉiukaze unu eklezia jaro por ĉiu dimanĉo kaj festotago ĥorkomponaĵo pri centra eltranĉaĵo el la respektiva perikopa teksto kiel evangelia devizo. Je tiama prezentado de evangelia devizo supozeble la plej granda parto de la evangelio-legado okazis en la legadotono, kaj la evangelia devizo estis enŝovata je la respektiva loko kiel figura muziko.

La historio ekestis kiel aparte solene farita prezentado de la evangelioj por la plej altaj festotagoj de la liturgia jaro: La releviĝo-historio por pasko, la historio pri la naskiĝo de la Savanto por kristnasko same kiel en pli simpla formo historio pri la sufero kaj mortado (pasiona historio) por sankta vendredo. Aliaj historioj restis apartaĵoj. Sub historio oni komprenas en la eklezimuzika historio tamen principe „ĉiun komponaĵon de pli granda kaj kontinua biblia rakonto, egale de kiuj stilo kaj de kiuj fomoj“[1]. La nomo aperis nur je la fino de la 16-a jarcento kaj estis uzata ĉefe en la protestanta medio.

La kreska dispartigo de la kantata teksto sur diversaj roloj kaj intensigo de esprimiĝo kaj okupado kaŭzis, ke la historio kiel memstara genro perdis sian gravecon dum la paso de la malfrua 17-a jarcento kaj enbuŝiĝis en la tradicion de la oratorio. Historio kaj evangelia devizo do estas rigardeblaj kiel praformoj de kantato kaj oratorio. Je la kantato la prezentado okazas ne plu anstataŭ la legado de la evangelio, la tekstoj estas pli longaj, la formo fariĝas plurparta, la inkluzivigo de instrumentoj fariĝas kuntima.

Kadre de la novigado de la evangela eklezia muziko en Germanujo post 1920 la intereso pri la historio revekiĝis. La komponistoj nomis je tio siajn novkreitaĵojn ofte per la germana vorto por historio „Geschichte“, foje ankaŭ – malgraŭ la nurvoĉaj okupantaroj - „Oratorium“. Ekzemploj estas la kristnasko-historio de Hugo Distler (1933), la kristnaska oratorio de Kurt Thomas kaj verkoj de Karl Michael Komma.

Elstaraj komponistoj kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Antonius Scandellus
    • „Österliche Freude der siegreichen und triumphierenden Auferstehung“ (proks. 1562 aŭ pli malfrue) – releviĝo-historio
  • Rogier Michael
    • „Die Empfangnis u. Die Geburt unseres Herren Jesu Christi. . . nach Lukas und Matthaeus“ (1602), sesvoĉa – kristnasko-historio
  • Heinrich Schütz
    • „Historia der fröhlichen und siegreichen Auferstehung unsers einigen Erlösers und Seligmachers Jesu Christi“ – releviĝo-historio (1623, SWV 50)
    • „Historia der Geburt Christi“ – kristnasko-historio (1664, SWV 435)

Ankaŭ ĉiujn tri pasionojn Heinrich Schütz nomas historioj: Mateo-Pasiono (1666), Lukas-Pasiono (proks. 1653), Johano-Pasiono (1665/66)[2], laŭvorte: „Historio de la sufero kaj morto de ... Jesuo Kristo ...“. „El la pli grandaj unuopaj verkoj, kiujn komponis Heinrich Schütz, kvin portas la nomon 'historio' en la titolo“ [3].

  • Thomas Selle
    • „Es begab sich aber zu der Zeit“ – kristnasko-historio
    • „Und da der Sabbath vergangen war“ – releviĝo-historio (um 1660)
  • Johann Schelle: kristnasko-historio („Actus musicus auf Weyh-Nachten“, ca. 1683)
  • Johann Philipp Krieger: kristnasko-historioj (17-a jarcento; perdiĝinta)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Friedrich Blume: Geschichte der evangelischen Kirchenmusik. Kassel 1965, p. 119.
  2. vidu ekz. faksimilo en: Bruno Grusnick (eldoninto): Heinrich Schütz, Neue Ausgabe sämtlicher Werke. vol. 2. Kassel 1957.
  3. Antaŭparolo de Kurt Gudewill pri: Heinrich Schütz, Neuen Ausgabe sämtlicher Werke. vol. 2. Kassel 1957.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Irmgard Scheitler: Deutschsprachige Oratorienlibretti. (Beiträge zur Geschichte der Kirchenmusik 12) Paderborn: Schöningh 2005 ISBN 9783506729552, p. 65sj
  • Jochen Schmedes: Thomas Selle und die biblischen Historien im 17. Jahrhundert. Doktortezo ĉe la universitato je Munkeno, 1992.