Historio de Andoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La unua dokumento kie oni mencias Andoron estas la protokolo de sakrigo de la katedralo de Urgell, dum la 9-a jarcento, kie oni diras, ke Andoro estas feŭdo de la grafo de Urgell. Dum la 12-a jarcento la grafo donacis siajn rajtojn al la episkopo de Urgell. Poste okazis konfliktoj inter ekleziaj kaj nobelaj instancoj kaj la episkopo submetiĝis al la franca grafo de Foix. Dum la 13-a jarcento oni starigis kunprincan reĝimon inter la episkopo de Urgelo kaj la franca grafo por solvi la ĝistiamajn konfliktojn. En 1419 oni starigis la unuan parlamenton, kio ankoraŭ ekzistas.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Komence de la 18-a jarcento Andoro pro decido de la episkopo de Urgel estis neŭtrala dum la Sukceda Milito de Hispanio kaj je la fino de la sama jarcento denove Andoro vidigis sin inter siaj du posedlandoj, nome Francio kaj Hispanio. La revoluciuloj malagnoskis la kunprincan reĝimon kiel heredaĵo de la feŭdismo kaj en 1794 franca armeo invadis Andoron, sed diplomatiaj klopodoj de la andoranoj haltigis tiun invadon. En 1806 Napoleono restarigis la kunprincan reĝimon, tamen dum la posta invado de Hispanio farita de la napoleona armeo kaj dum la sinsekva reĝimo Andoro estis aneksiigita al la provincoj de Katalunio. Dum la Karlistaj militoj de la dua duono de la 19-a jarcento, Andoro estis rifuĝejo por kaj karlistoj kaj liberaluloj. En 1866 la andora riĉulo Guillem de Plandolit akcelis reformon de la parlamenta sistemo por enkonduki tien la burĝulojn.

Ekde la mezepoko[redakti | redakti fonton]

La politika situacio de Andoro ne multe ŝanĝĝis post kiam la kunprinclanda reĝimo establiĝis dum la mezepoko. La kunprincoj (antaŭe feŭdaj sinjoroj, nun ŝtatestroj), sekurigis la neŭtralecon kaj la sendependon de Andoro inter du potencaj ŝtatoj: Francio kaj Hispanio. Aliflanke, la izoleco de la andoraj valoj, la tradicia kaj konservativa socio, la malriĉaj agraj rimedoj kaj la kunprincoj mem, igis malebla la demokratiiĝon de la registaraj institucioj. Tiu situacio blokis la ekonomion tiom, ke multaj loĝantoj devis foriri por labori en Barcelono aŭ en Tuluzo komence de 20-a jarcento.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Tio ŝanĝiĝis post la dua mondmilito: la komerco fervoris danke al preskaŭ ne ekzistantaj impostoj, kaj la turisma sektoro, ĉefe vintra, bezonis multajn eksterlandajn laboristojn. Tiel, dum duona jarcento estis progreso kaj ankaŭ ioma libereco (multe pli ol en Hispanio samepoke, kie regis faŝisma reĝimo). Aliflanke, tiuj anakronismaj institucioj lasis la ekonomion, la medion, kaj la socion sub la rego de sovaĝa spekulado.

En 1976 fondiĝis la unua politika partio, la posteno de ĉefministro estis establita en 1981. En 1993 per referendumo estis akceptita la unua konstitucio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]