Historio de Azio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Detalo de Ĉina silko de la 4a jarcento a. K. La tipika komerco de silko tra la Silka Vojo konektis diversajn regionojn Ĉinajn, Baratajn, Centraziajn kaj Okcidentaziajn al Eŭropo kaj Afriko.

La historion de Azio oni povas vidi kiel la kolektivan historion de pluraj periferiaj marbordaj regionoj kiel Orienta Azio, Suda Azio kaj la Meza Oriento ligitaj per la interna amaso de la Eŭrazia stepo. Alidire, temas pri la historio de ĉiom da Eŭrazio krom de Eŭropo; estas do Eŭropcentrisma koncepto. Ĉi tiu artikolo konsekvence nur resumas; por pli precizaj informoj vidu tiujn artikolojn.

La marborda periferio estis la hejmo de kelkaj de la plej fruaj konataj civilizacioj de la mondo: ĉiuj el la tri regionoj evoluigis fruajn civilizaciojn ĉirkaŭ fekundaj riveraj valoj. Ĉi tiuj valoj estis fekundaj ĉar la grundo estis riĉa kaj povus porti multajn radikajn kultivaĵojn. La civilizacioj en Mezopotamio, la Indusa Valo kaj Ĉinujo estis tre similaj kaj probable interŝanĝis teknologiojn kaj ideojn kiel matematikon kaj la radon. Aliaj ideoj kiel tiu de skribo probable evoluis unuope en ĉiu areo. Urboj, ŝtatoj kaj poste imperioj evoluis en tiuj malaltaj regionoj.

En la stepa regiono longe loĝis surĉevalaj nomadoj kaj de la centraj stepoj ili povis atingi ĉiujn areojn de Azio. La nordan parton de la kontinento, kovrantan multe da Siberio ankaŭ ne povis aliri la stepaj nomadoj pro la densaj arbaroj kaj pro la tundro. Tiuj areoj en Siberio estis tre maldense loĝataj.

La centron kaj la periferion malkunigis montoj kaj dezertoj. La Kaŭkazo, la Himalajo, la Karakuma Dezerto kaj la Gobia Dezerto estis baroj kiujn la stepaj ĉevalistoj nur povis transiri malfacile. Dum teknologie kaj kulture la urbaj loĝantoj estis pli altnivelaj, ili povis fari malmulton por milite defendi sin kontraŭ la surĉevalaj hordoj de la stepo. Tamen, la (geografie) malaltaj regionoj ne havis sufiĉan herbaĵon por subteni grandan surĉevalan soldataron. Kaj tiel la nomadoj kiuj konkeris ŝtatojn en Okcidenta Azio estis baldaŭ devigitaj adapti sin al la lokaj socioj.

La historio de Azio prezentis gravajn evoluadojn viditajn en aliaj partoj de la mondo, samkiel eventojn kiuj influis tiujn aliajn regionojn. Ĉi tiuj inkluzivigas la komercon de la Silka Vojo, kiu disvastigis kulturojn, lingvojn, religion kaj malsanon dum Afrika-Eŭrazia komerco. Alia grava avanco estis la novaĵo de pulvo en mezepoka Ĉinujo, kiu kaŭzis altnivelan militadon pro la uzo de pafiloj.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Prahistorio kaj Novŝtonepoko.

Templan areon en sudorienta Turkujo ĉe Göbekli Tepe, kun verŝajna dato ĉirkaŭ 10000 a. K., oni vidis kiel la komencon de la kulturo "Novŝtonepoka 1". Tiu ejo estis estigita de nomadaj ĉasistoj-kolektistoj; tion oni scias pro tio ke estas ne konstanta domaro en la proksimaĵoj. Tiu templa ejo estas la plej malnova konata homfarita adorejo. De 8500–8000 a. K. farmantaj komunumoj komencis disvastiĝi al Anatolio, Norda Afriko kaj norda Mezopotamio.

Raporto de arkeologo Rakesh Tewari pri Lahuradewa (Barato) montras novajn C14-datadojn, inter 8000 a. K. kaj 9000 a. K., asociitajn kun rizo, igante Lahuradewa la plej frua novŝtonepoka ejo en tuta Suda Azio.[1]

La prahistoria ejo de Beifudi proksime al Yixian en la provinco Hebejo, en Ĉinujo, enhavas restaĵojn de kulturo samtempa kun la Cishan- kaj Xinglongwa- kulturoj de ĉirkaŭe 7000–8000 a. K., novŝtonepokaj kulturoj oriente de la Taihang-montaro. Tio plenigas arkeologian mankon inter la du Nordĉinaj kulturoj. La totala elkavigita areo estas pli ol 1,200 kvadrataj metroj kaj la kolekto de novŝtonepokaj trovaĵoj ĉe la ejo konsistas je du fazoj.[2]

Ĉirkaŭ 5500 a. K. la Halafa kulturo aperis en Libano, en Palestino, en Sirio, en Anatolio kaj en norda Mezopotamio, bazite sur seklanda agrikulturo.

En suda Mezopotamio estis la aluviaj ebenaĵoj de Sumero kaj Elamo. Pro tio ke estis malgranda pluvokvanto, irigaciaj sistemoj estis necesaj. La Ubaida kulturo kulturo viglis ekde 5500 a. K.

Komenco de skriba Historio: la Sumera kulturo ĝis 2500 a. K.[redakti | redakti fonton]

Early Dynastic-eo.svg

Bilda skribo (antaŭformo de la estonta kojnoskribo) en Mezopotamio ĉe la Sumeranoj aperis inter 3400 kaj 3000 a. K. Tio estas la eko de Historio (almenaŭ rilate al Azio: eble la Egiptaj hieroglifoj eĉ pli malnovas), kie oni ĝenerale povas citi precizajn datojn.

Modelo de tipika Sumera zigurato
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Sumero kaj Frua Dinastia Periodo (Mezopotamio).

La Sumeranoj vivis en la suda Mezopotamio. Komence ĉiu urbo estis sendependa ŝtato, kiun regis urba reĝo nomata “granda viro” (“Lugal”). La urbestro ankaŭ estis templestro. Tiujn diojn oni adoris: Enlil, Anu-on, Enki-on, Utu-on (sunan virseksan dion), Nana-on (lunan virseksan dion) kaj Inanon (amoran inseksan dion).

Ekde ĉirkaŭe 2800 a. K. malrapide venis Sumeren Semidoj.

Ĉirkaŭ 2800 a. K., Mesilim de Kiŝ iĝis la unua ĉiomasumera estro, sed la religia centro ekestis Nipur. Do la politika kaj la religia povoj malsamiĝis. Ekde tiu tempo (2800 – 2500 a. K.) oni konstruis la konatajn ziguratojn, pluretaĝajn templojn.[3]

Bronza Tempo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bronzepoko.

La ĥalkolitika periodo (aŭ Kupra Tempo) komencis ĉirkaŭ 4500 a. K.; poste la Bronzepoko komencis ĉirkaŭ 3500 a. K., anstataŭigante la Novŝtonepokajn kulturojn.

Hindujo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Induso-civilizacio kaj Veda civilizo.

La Induso-civilizacio estis Bronzepoka civilizacio (3300–1300 a. K.; matura periodo 2600–1900 a. K.), kiu estis centrita plejparte en la okcidenta parto de la Bharata Subkontinento; oni konsideras, ke frua formo de hinduismo estis elfarita de tiu civilizacio. Kelkaj de la grandaj urboj de ĉi tiu civilizacio estas Harapo kaj Mohenĝo-daro, kiuj havis altan nivelon de urba planado kaj de artoj.[4][4] La proo de la detruo de tiuj regionoj ĉirkaŭ 1700 a. K. diskuteblas, kvankam indicoj sugestas, ke ĝi estis kaŭzita de naturaj katastrofoj (precipe inundoj) kaj de Hindeŭropaj invadantoj.[5] Tiujn invadantojn oni ofte nomas la Arjoj kaj ilia superregado kreis la Vedan civilizon, kiu daŭris ĉirkaŭe de 1500 a. K. al 500 a. K. Dum tiu periodo, la Sanskrita lingvo evoluis kaj la Vedoj estis skribitaj, himnoj kiuj rakontis pri Arjaj dioj kaj militoj. Tio estis la bazo por la Arja religio, kiu poste evoluis je Hinduismo, religio bazita sur la kasta sistemo de klaso (kiu konsistis el la kvar varnoj), sur la brahmana sacerdoceco kaj sur la evoluanta duon-monoteismo.[6]

Sudorienta Azio[redakti | redakti fonton]

Ĉinujo kaj Vjetnamujo estis ankaŭ centroj de metaluzo. La unuajn bronzajn tamburojn, nomitajn la Dong-Son-tamburoj oni malkovris en kaj ĉirkaŭ la Ruĝ-riveraj Deltaj regionoj de Vjetnamujo kaj Suda Ĉinujo. Tiuj rilatas al la antaŭhistoria Dong-Son-Kulturo de Vjetnamujo.

En Ban Chiang, Tajlando, oni trovis bronzajn artefaktojn el 2100 a. K.

En Nyaunggan, Birmo, bronzaj iloj estis elkavigitaj kune de ceramiko kaj ŝtonaj artefaktoj. Datigo estas ankoraŭ nepreciza (3500–500 a. K.).

Mezopotamio[redakti | redakti fonton]

La imperio de Lugalzageso, helruĝe
La Akada imperio, verde
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Sumero, Akado, Akado (urbo), Akada Imperio, Babilono, Babilonio kaj Malnova imperio de Babilono.

Ĉirkaŭe en 2500 a. K. ekestis la Unua dinastio de Lagaŝ: la ĉefurbo de Sumero ekde tiutempe estis Lagaŝ. De la tempo de la dua Lagaŝa estro, Eanatum, estas la plej malnova historia monumento, la vulturo-steleo. La dinastia fino estas la reĝiĝo de la uzurpisto Urukagino. Kontraŭ tiu revoluciis Lugalzageso de Umao, la lasta Sumera reĝo.

Ĉirkaŭe en 2350 a. K., Sargono anstataŭigis la Sumeran regnon per nova ŝtatego. Tiu iĝis estro de la ĉioma Mezopotamio kaj de partoj de la ĉirkaŭaj regionoj. Tiu konstruis novan ĉefurbon: Akadon.

Ekde 2150 a. K. regis Akadon la Gutianoj. Tiujn foririgis Utuĥengal de Uruk en 2050 a. K.

En 1728 a. K. reĝiĝis en Babilono Hamurabo. Tiu militprenis la aliajn urbojn kaj tiel iĝis ĉiomamezopotamia estro. Hamurabo mortis en 1686 a. K. La sekvaj reĝoj perdis la sudan parton de Mezopotamio, t. e. pli-malpli Sumero. En 1531 a. K. la Hititoj militprenis Babilonon.[3]

Fera Tempo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ferepoko.

Dum la Fera Tempo ekokazis la vasta uzo de feraj iloj, armiloj kaj kirasoj ĉe la gravaj civilizacioj de Azio.

Okcidenta Azio[redakti | redakti fonton]

La Asiria Nova Regno[redakti | redakti fonton]

La Asiria imperio sub Asurbanipal (plej hela ruĝo)
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Asirio kaj Asiria Nova Regno.

En 729 a. K. la Asiria reĝo Tiglatpilezero la 3-a, jam reĝo de malsuda Mezopotamio, de Sirio, kaj de partoj de Fenicujo kaj de Palestino, iĝis reĝo de Babilono. Tiel Asirio mondapoviĝis.

Sargono la 2-a (reginta inter 722 kaj 705 a. K.) konstruis novan ĉefurbon, Dur-Ŝarukin.

Sanĥerib (704-681 a. K.) detruis Babilonon. Tiu ankaŭ pliegigis Ninivon, igante tion la ĉefa urbo. Tiun mortigis iu en 681 a. K.

La tiua filo Asarhadono (680-669 a. K.) rekonstruis Babilonon. Tiu militprenis Egiptujon; tiam Asirio plej egis. Sed tiu rapide reperdis Egiptujon.

Asurbanipal (668-626 a. K.) ree militprenis Egiptujon, sed ree rapide reperdis tion, pro ke tiu devis kontraŭmiliti revolucion en Babilono. En 648 a. K. tiu militprenis Babilonon.[3]

La Babilona Nova Imperio[redakti | redakti fonton]

La Nova Imperio de Babilono en 580 a. K.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Babilonio kaj Nova Imperio de Babilono.

Post la morto de la Asiria reĝo Asurbanipal (626 a. K.), Nabopolasaro de Babilono militprenis kaj detruis ĉiujn Asiriajn urbojn, kun helpo de Kjaksaro de Medujo. Nabopolasaro regis Mezopotamion, Sirion kaj Palestinon inter 625 kaj 605 a. K.

Babilonaj reĝoj regis ĝis 539 a. K.[3]

Ekde la Persa imperio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Aĥemenida imperio, Aleksandro la Granda, Diadokoj, Sasanida imperio kaj Parta imperio.

La Aĥemenida dinastio de la Persa imperio, fondita de Kiro la 2-a, regis areon de Helenujo kaj de Turkujo al la Induso kaj al Centra Azio inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a. K. Persa politiko inkluzivis toleremon por aliaj kulturoj, tre centran registaron kaj gravajn infrastrukturajn evoluigojn. Poste, sub Dario la Granda, la teritoriojn oni enigis, burokratismon evoluigis, al la nobeloj asignis militistajn poziciojn, impostan kolekton zorgeme organizis kaj spionojn uzis por certigi la lojalecon de regionaj oficialuloj.

La persa Imperio estis sukcesa pri establi pacon kaj stabilecon en Okcidenta Azio kaj havis gravan influon pri arto, pri politiko (influante Helenismajn gvidantojn) kaj pri religio.

Aleksandro la Granda konkeris tiun imperion en la 4-a jarcento a. K., kreante la nelongan Helenisman periodon. Li estis nekapabla establi stabilecon kaj post lia morto, Persujo rompis je malgrandaj, malfortaj dinastioj inkluzivantaj la Seleŭkidan Imperion, sekvitan de la Parta Imperio. Je la fino de la "Klasika epoko", Persujo estis restabiligita je la Sasanida Imperio, ankaŭ konata kiel la dua persa Imperio.

La Roma Imperio poste kontrolis partojn de Okcidenta Azio. La Seleŭkida, Parta kaj Sasanida dinastioj de Persujo superregis Okcidentan Azion dum jarcentoj.

Bharato[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Maŭrja imperio kaj Gupta imperio.

La Maŭrjan kaj Guptan imperiojn oni nomas la Ora Aĝo de Bharato; ili estis markitaj de multaj inventaĵoj kaj eltrovoj en scienco, teknologio, arto, religio, kaj filozofio, kiuj kristaligis la elementojn de tio, kio estas ĝenerale konata kiel Bharata kulturo. La religioj hinduismo kaj budhismo, kiuj komenciĝis en la Bharata subkontinento, estis grava influo por Suda, Orienta kaj Sudorienta Azio.

Klasika Ĉinujo[redakti | redakti fonton]

Zhou-Dinastio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Zhou-Dinastio.

Ekde 1029 a. K., la Zhou-Dinastio (ĉine: 周朝; pinyin: Zhōu Cháo; [tʂóʊ tʂʰɑ̌ʊ]), ekzistis en Ĉinujo kaj ĝi daŭris ĝis 258 a. K.[7] La Zhou-dinastio uzis feŭdan sistemon donante potencon al lokaj nobeloj kaj fidante je ilia lojaleco por kontroli ĝian grandan teritorion.[7] Rezulte, la ĉina registaro dum tiu tempo estis malcentra kaj malforta kaj ofte malmulton la imperiestro povis fari por solvi naciajn aferojn. Tamen, la registaro estis kapabla reteni ĝian pozicion per la kreo de la Mandato de la Ĉielo, kiu povis establi reĝon kiel die elektitan por regi. La Zhou cetere malinstigis la homan oferon de la antaŭaj epokoj kaj unuigis la ĉinan lingvon. Fine, la Zhou-registaro instigis setlantojn movi en la Jangzian valon, tiel kreante la ĉinan Mezan Reĝlandon.

Sed ĉirkaŭ 500 a. K., ĝia politika stabileco komencis malpliiĝi pro ripetaj nomadaj trudeniroj[7] kaj interna konflikto pro la batalantaj princoj kaj familioj. Tio estis malpliigita de la multaj filozofiaj movadoj, komencantaj kun la vivo de Konfuceo. Liaj filozofiaj skriboj (nomataj Konfuceismo) koncerne al la respekto de plejaĝuloj kaj de la ŝtato poste estis popole uzitaj sub la Han-Dinastio. Cetere, la konceptoj de Laozio pri Taoismo, inkluzivantaj Jinon kaj Jangon kaj la denaskan duecon kaj ekvilibron de naturo kaj de la universo, iĝis populara dum tiu periodo. Tamen, la Zhou-Dinastio poste disfalis kiam la lokaj nobeloj komencis akiri pli da potenco kaj ilia konflikto estigis la Militŝtatan periodon, de 402 a. K. al 201 a. K.[8]

Qin-Dinastio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Qin-Dinastio.

Unu gvidanto poste venis supren, Qin Shi Huang (ĉine: 始皇帝, pinyin: Shǐ Huángdì), kiu venkis la lastan Zhou-reĝon kaj establis la Qin-dinastion.[7] La Qin-Dinastio (ĉine: 秦朝; pinyin: Qín Cháo) estis la unua reganta dinastio de Imperia Ĉinujo; ĝi daŭris de 221 al 207 a. K.[9] La nova Imperiestro aboliciis la feŭdan sistemon kaj rekte nomumis burokration, kiu devu fidi je li por potenco. La Imperiaj fortoj de Huang disbatis ajnan regionan reziston kaj ili antaŭenigis la ĉinan imperion vastigante ĝin al la Sudĉina Maro kaj al norda Vjetnamujo. Pli granda organizado alportis unuforman impostan sistemon, nacian censon, reguligitan vojan konstruaĵon (kaj ĉaran larĝon), normajn mezurojn, norman monon kaj oficialan skriban kaj parolitan lingvon.[10] Pli foraj reformoj inkluzivis novajn irigaciajn projektojn, la instigon de silka fabrikado,[10] kaj (plej fame) la ekkonstruon de la Granda Muro de Ĉinujo — desegnitan por teni ekstere la nomadajn invadantojn kiuj konstante turmentis la Ĉinojn. Tamen, Shi Huang estis fifama pro lia tiraneco: tiu devigis laboristojn konstrui la Muron, ordonis pezajn impostojn kaj severe punis ĉiujn kiuj oponis lin. Li subpremis Konfuceanojn kaj instigis Leĝismon, la ideon ke homoj estis fundamente malbonaj kaj ke forta registaro estis necesa por kontroli ilin. Leĝismo estis inspirita de realismaj, logikaj vidoj kaj malakceptis la plezurojn de edukita konversacion kiel frivolajn. Ĉio ĉi igis Shi Huang ekstreme nepopulara ĉe la homoj. Kiam la Qin-imperiestroj komencis malfortiĝi, diversaj frakcioj ekbatalis por kontroli Ĉinujon.

Han-Dinastio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Han-Dinastio.

La Han-Dinastio (simpligita ĉina: 汉朝; tradicia ĉina: 漢朝; pinyin: Hàn Cháo ; 206 a. K. – 220 p. K.) estis la dua imperia dinastio de Ĉinujo, antaŭirita de la Qin-Dinastio kaj postirita de la Tri reĝlandoj (220–265). Kvarjarcentan, la periodon de la Han-Dinastio oni konsideras ora aĝo en la Ĉina historio. Unu el la plej grandaj imperiestroj de la Han-Dinastio, Wu Di, establis pacon en Ĉinujo.[10] Ĝis ĉi-tempe, la plimulta etna grupo de Ĉinujo nomas sin la "Han-popolo". La Han-Dinastio estis establita kiam du kamparanoj sukcesis altiĝi kontraŭ la grave pli malforta posteulo de Shi Huang. La nova Han-registaro retenis la centralecon kaj burokratismon de la Qin-dinastio, sed tre reduktis la subpremon viditan antaŭe. Ili vastigis ilian teritorion en Koreujo, en Vjetnamujo kaj en Centra Azio, kreante eĉ pli grandan imperion ol la Qin-dinastio.

Postklasika historio[redakti | redakti fonton]

Dum "Mezepoko", la epoko inter la klasika ("ora") aĝo kaj la moderna tempo, la Aziaj imperioj plu vastiĝis per komerco, migrado kaj konkeroj de najbaraj areoj. Pulvo estis ĝenerale uzita ekde la 11-a jarcento kaj oni ekpresis per moveblaj tipoj ĉirkaŭ samtempe. Budhismo, Taoismo, kaj Konfuceismo estis la superregaj filozofioj de Orienta Azio dum "mezepoko".

Islama Okcidentazio[redakti | redakti fonton]

Mohamedo estas montrita ĉi tie en moskeo kaj sen malkovri ajnan parton de sia korpo.
La Abasida Imperio je ĝia plej granda etendo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Islama ekspansio.

Komence de la Postklasika epoko en 500, Okcidenta Azio estis apartigita je malgrandaj, malfortaj ŝtatoj; la du plej eminentaj estis la Sasanida Imperio en Persujo (ĉi-tempa Irano) kaj la Bizanca Imperio en ĉi-tempa Turkujo. En la Araba duoninsulo (nun plejparte Sauda Arabio), la nomadaj Beduenaj triboj superregis la dezerton, kie ili adoris idolojn kaj restis en malgrandaj klanoj ligitaj kune per parenceco.[11] Urbigo kaj agrikulturo estis tre limhavaj, krom en kelkaj regionoj proksime al la marbordo. Mekao kaj Medino estis du el tiuj urboj, kiuj estis gravaj naboj por komerco inter Afriko kaj Eŭrazio. Tiu komerco estis centra por urbo-vivo, kie plejparto de loĝantoj estis negocistoj.

De 613 ĝis 630, Mohamedo estigis kaj vastigis Islamon en la Araba dezerto. Poste tiu unuigis la tribojn je Islama imperio, regata de religia kaj politika estro, la kalifo.[12]

La islama Kaliflando kaj aliaj islamaj ŝtatoj transprenis Okcidentan Azion, la Kaŭkazon kaj Centran Azion dum la islamaj konkeroj de la 7-a jarcento kaj poste vastiĝis en la Bharata subkontinento kaj en la Malaja insularo.

Bharato[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Postklasika Bharato.

La Bharata frua Postklasiko, de 600 al 1200, estas difinita per regionaj reĝlandoj kaj kultura diverseco. Kiam Harŝo de Kannauj, kiu regis multe de la Ganga Ebenaĵo de 606 al 647, provis vastigi sian imperion suden, li estis venkita de la Ĉalukja reganto de la Dekano. Kiam lia postulo provis vastigi sian imperion oriente, li estis venkita de la Pala reĝo de Bengalo. Kiam la Ĉalukjoj provis vastigi sian imperion suden, ili estis venkitaj de la Palavoj de pli fora sudo, kiujn oponis la Pandjoj kaj la Ĉoloj de eĉ pli fora sudo. Neniu reganto de tiu periodo estis kapabla krei imperion kaj konsekvence kontroli landojn tre pretere sia kerna regiono. Dum tiu tempo, paŝtistaj loĝantaroj, kies lando estis malplenigita por fari vojon al la kreskanta agrikultura ekonomio estis akomoditaj ene de kasta socio, kiel estis novaj ne-tradiciaj regantaj klasoj.[13]

Ĉinujo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Sui-Dinastio, Tang-Dinastio, Song-Dinastio kaj Yuan-Dinastio.

Postklasika Ĉinujo vidis la altiĝon kaj falon de la Sui-, Tang-, Song- kaj Yuan-dinastioj kaj sekve plibonigojn en ĝia burokratismo, la disvastiĝon de budhismo kaj la alveno de Novkonfuceismo. La postklasika estis nesuperita epoko por ĉina ceramiko kaj pentraĵo. Kelkaj de la pluekzistantaj konstruaĵoj de tiu epoko estas la Granda Suda Krado en Todaiji (Japanujo) kaj la Tien-ning-Templo en Pekino.

Tang-dinastio ĉirkaŭ 700

Japanujo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Asuka-epoko.

Dum tiu periodo en Japanujo okazis la procezo de ĉinigo : la eniro de ĉinaj kulturaj kaj politikaj ideoj. Japanujo ĉiniĝis plejparte pro ke la imperiestro kaj aliaj gvidantoj dum tiu tempo estis plejparte similaj je la burokratismo de Ĉinujo. La gravaj influoj, kiun Ĉinujo havis je tiu regiono, estis la disvastiĝo de Konficeismo kaj de budhismo kaj la establo de burokratismo (kvankam povis okazi trofavoremo por la riĉaj). En Japanujo, dum tiuj pli lastaj postklasikaj jarcentoj, oni revenis al la tradicia Ŝintoa kredo, kaj daŭris la populareco de Zena budhismo.

Mezepoka Japanujo estas markita de la komenco de la Asuka-epoko. Dum tiu tempo, la Jamato-dinastio estis establita, kune de la komenco de registrita japana historio kaj kun ĉefurbo en la suda Nara regiono. En 600, la Japanoj sendis ilian unuan diplomatian mision al Ĉinujo, katalizante la procezon de adopto de ĉina kulturo. La Jamatoj establis ilian potencon kun ĉin-bazita burokratismo kaj instigis la disvastiĝon de budhismo, trovita en Ĉinujo. La lasta estis atingita precipe per la konstruo de budhismaj temploj en urboj kaj en la kamparo.[14]

Mongola Imperio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Mongola imperio.

La mongola Imperio konkeris grandan parton de Azio en la 13-a jarcento, areon de Ĉinujo al Eŭropo. Mezepoka Azio estis la reĝlando de la Ĥanoj. Neniam antaŭe ajna persono kontrolis tiom multe da lando kiom Ĝingis-Ĥano. Li konstruis lian potencon unuigante apartajn mongolajn tribojn antaŭ vastigi lian reĝlandan suden kaj okcidenten. Li kaj lia nepo, Kublaj-Ĥano, kontrolis landojn en Ĉinujo, Birmo, Centra Azio, Rusujo, Irano, Okcidenta Azio kaj Orienta Eŭropo. Taksoj estas ke la mongolaj armeoj malpliigis la loĝantaron de Ĉinujo preskaŭ je triono. Ĝingis-Ĥano toleris preskaŭ ĉiun religion, kaj ilia kulturo ofte suferis la plej severan trakton de mongolaj armeoj. La ĥanaj armeoj puŝis okcidenten ĝis Jerusalemo antaŭ esti venkitaj en 1260.

Moderna periodo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Rusa imperio, Otomana imperio, Ming-Dinastio, Qing-Dinastio kaj Mogola imperio.

La Rusa Imperio komencis vastiĝi en Azio ekde la 17-a jarcento kaj poste ekregis la ĉioman Siberion kaj plejparton de Centra Azio ekde la fino de la 19-a jarcento.

La Otomana Imperio kontrolis Anatolion, Okcidentan Azion, Nordan Afrikon kaj la Balkanojn ekde la 16-a jarcento.

En la 17-a jarcento, la Manĉuroj konkeris Ĉinujon kaj establis la Qing-Dinastion.

En la 16-a jarcento, la Mogola Imperio kontrolis multon de Bharato kaj komencis la duan oran aĝon por Bharato.

Ĉinujo estis la plej granda ekonomio en la mondo dum multe de la tempo, sekvite de Bharato ĝis la 18-a jarcento.

Nuntempa historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Koloniigo de Azio.

La Eŭropaj potencoj havis kontrolon de aliaj partoj de Azio je la frua 20-a jarcento, kiel la Brita Bharato, la Franca Hindoĉinujo, la Hispanaj Orientaj Hindujoj kaj la Portugalaj Makao kaj Goao. La Granda Ludo inter Rusujo kaj Britujo estis la lukto por potenco en la Centrazia regiono dum la deknaŭa jarcento. La Transsiberia fervojo, transiranta Azion trajne, estis kompleta ekde 1916. Partoj de Azio restis liberaj de Eŭropa kontrolo, kvankam ne de influo, kiel Persujo, Tajlando kaj plejparto de Ĉinujo.

En la dudeka jarcento, la Japana Imperio vastiĝis en Ĉinujo kaj en Sudorienta Azio dum la Dua mondmilito.

Post la milito, multaj Aziaj landoj iĝis sendependaj de Eŭropaj potencoj.

Dum la Malvarma milito, la nordaj partoj de Azio estis komunismaj kaj kontrolitaj de Sovetunio aŭ de Popola Respubliko de Ĉinujo, dum okcidentaj alianculoj formis paktojn kiel CENTO kaj SEATO. Konfliktoj kiel la Korea milito, la Vjetnama milito kaj la Soveta-afgana milito estis batalitaj inter komunismanoj kaj kontraŭ-komunismanoj.

En la jardekoj post la Dua Mondmilito, masiva restrukturada plano igis Japanujon la monda dua plej granda ekonomio, fenomeno konata kiel la Japana post-milita ekonomia miraklo.

La araba-israela konflikto superregis multe de la lastatempa historio de Okcidenta Azio.

Post la disfalo de Sovetunio en 1991, estis multaj novaj sendependaj nacioj en Centra Azio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Second preliminary report of the excavations at Lahuradewa district" (PDF).
  2. "New Archaeological Discoveries and Researches in 2004 — The Fourth Archaeology Forum of CASS".
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Kinder, Hermann kaj Hilgemann, Werner: dtv-Atlas zur Weltgeschichte, Deutscher Taschenbuch Verlag, 1964 (1986)
  4. 4,0 4,1 Mughal, Muhammad Aurang Zeb (2011).
  5. "The Indus Valley Civilisation".
  6. Stearns, 2011, paĝo 68
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Stearns 2011, p. 43.
  8. Stearns 2011, p. 44.
  9. Stearns 2011, p. 42.
  10. 10,0 10,1 10,2 Stearns 2011, p. 45.
  11. Stearns 2011, p. 138.
  12. Stearns 2011
  13. Stein, B. (16 June 1998), A History of India (1st ed.
  14. Bowman 2000.

Plia legado[redakti | redakti fonton]