Historio de Bulgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bulgario estas lando kun malnova historio, kaj kun grandaj ŝanĝoj de regadoj kaj reĝimoj.

Praa historio

La unua bulgara imperio

En la jaro 632 per la kreado de [Malnova Granda Bulgario] estas fondita la bulgara ŝtateco. Dum la milito de Granda Bulgario kun la ĥazaroj, ĥano Asparuh, la tria filo de Kubrat, estas puŝita sudokcidenten al la Danubo kaj ekloĝis en 679 en la areo Ongal ("angulo"). En la somero de 680, la bizanca imperiestro Konstantin IV Pogonat komencis atakon kontraŭ la prabulgaroj. La bizancanoj malvenkis kaj la bulgaroj konkeris la popolon vivantan tie. Paciga deklaracio estis subskribita, kaj pro ĝi Asparuha Bulgario estis agnoskata de la Bizanca imperio.

La unua strategia ekspansio estas suden - la konkero de la areo Zagore - kaj okazas dum la reĝado de la filo de ĥano Asparuh - ĥaho Tervel, en la jaro 705. Kiel signo de bonvolo kaj dankemo, la bizanca imperiesto Justinian II Rinotmet (Sennaza), kiu dank' al la helpemo de la bulgara ĥano povas reekhavi sian reĝecon en [Konstantinopolo], donas areon al la bulgaroj, kaj Tervel akiras la titolon kesaro (cezaro). La bulgaro reganto ludas gravan kaj decidan rolon dum la savado de Konstantinopolo kaj la Bizanca imperio el la sieĝo de la Araba ĥalifato. En la decida batalo en 717, la bulgaraj batalantoj mortigas pli ol 20 000 araboj. Post la plifortigo de Bulgario, komence de la 8-a jarcento la lando okupas daŭran politikan krizon. Ofte regantoj ŝanĝiĝas en la ĉefurbo Pliska. La krizo ĉesas dum la reĝado de ĥano Kardam.

Dum la reĝado de ĥano Krum (803-814) kaj dum la unua duono de la 9-a jarcento la frankoj nordokcidente kaj la bulgara reganto Krum oriente malaperigas la enkrizigan Avaran ĥaganaton. Dum la reĝado de Krum estas kreataj la unuaj bulgaraj skribitaj leĝoj. Grava parto de la formigo de la nova bulgara popoleco, unuiganta slavoj kaj prabulgaroj, estas la oficialigita lingvo, devenanta baze de la slava. Bulgario ekspansias ĝis la meza Danubo aŭ ĝis la rivero Tisa norden, kaj okcidenten ĝis la rivero Dnepar (en hodiaŭa Ukrainio). Por la unua fojo estas enigita administra disigo de la lando, el kie devenas tuta administra-area sistemo (komitatoj) dum la reĝado de ĥano Omurtag, kun lokaj regantoj (komitoj), dungitaj de la centra regejo en Pliska. Post la grandaj militaj venkoj de Krum kontraŭ la avaroj kaj la Bizanca imperio, Bulgario transformiĝas en unu el la Grandajn Potencojn, kune kun la Franka kaj Bizanca imperioj. Knjazo Boris I (852-889) kristanigas la bulgarojn en 864. Li fondas la unuan bulgaran librecan lernejon - la Preslavan, en 885, kaj la kreita en 855 [Glagolico] estas farita oficiala alfabeto. Dum la reĝado de reĝo Simeon I (893 - 927), kiu kreas la Bulgaran Patriarkejon, la Bulgara imperio unuigas multajn popolojn kaj ekestas unu el la plej potencaj landoj en Eŭropo, situanta ĉe preskaŭ la tuta Balkana duoninsulo. Dum la regado de Simeon, la ĉefurbo estas relokigita de Pliska al Preslav.

La dua bulgara imperio

Sub la otomana regado

La batalo por sendependiĝo

Bulgara nacia sento reviviĝis en la frua 19-a jarcento sub la influo de ideoj disvolviĝantaj en okcidento, kiel liberalismo kaj naciismo, kiuj atingis la landon post la Franca Revolucio, ĉefe tra Grekio. La Greka ribelo kontraŭ la otomanoj, kiu ekis en 1821, ankaŭ influis la malgrandan bulgaran edukitan eliton.

Alia fonto de la bulgara nacia reviviĝo estis la romantika naciisma ideo pri popolo dividanta buŝajn kutimojn kaj tradiciojn. Tiuj ideoj estis stimulitaj de la laboro de Johann Gottfried Herder, kaj estis plifortigitaj de rusaj slavofiloj. En Bulgario, la lerneja kaj gazeta eldonisto Ljuben Karavelov ludis gravan rolon per kolektado kaj publikigo de parolaj tradicioj kaj ilia komparo kun aliaj slavaj tradicioj.

Abortaj provribeloj estis sange subpremitaj en 1868, kun Haĝi Dimitro, kaj en 1873, kun Vasil Levski.

La bordoj de Bulgario laŭ la Prepara Traktato de San-Stefano kaj la sekva Traktato de Berlino

En aprilo 1876 okazis la tiel nomata „aprila leviĝo“. Ĝi estis organizita de la Bulgara Ventra revolucia Komitato, kaj inspiriĝis de la insurekto en Bosnio okazinta la antaŭan jaron. La ribelo estis limigita ĉefe al la regiono de Plovdiv. La otomana reago estis aparte severa. Pli ol 30 000 homoj estis masakritaj, kio vekis indignitajn reagojn diversloke en Eŭropo.

La plej fortaj reagoj venis el Rusio, kiu ekmilitis kontraŭ la Otomana imperio en 1877. La sekvantan jaron, post rusaj venkoj, per la Packontrakto de San-Stefano estis rekreita bulgara ŝtato.

Sendependa Bulgario

La unua demokratia konstitucio de Bulgario estis deklarita en 1879. En 1885 sukceis la unuigo de Orienta Rumelio kaj Princlando Bulgario. La posteulo de princo Aleksandro, Ferdinando de la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao, realigis en 1908 la formalan senependecon de Bulgario kaj kronis sin al caro.

La balkanaj militoj

Bulgario, Serbio, Grekio kaj Montenegro alianciĝis en 1912 al Balkana Ligo kaj ekatakis Turkion en la 1-a Balkana milito, por akiri la turkan Makedonion. Turkio devis – kiel malvenkito – alcedi grand-parton de sia eŭropa teritorio. Pro la disputo pri apartigo de Makedonio, Bulgario komencis la 2-an Balkanan militon en 1913 kontraŭ Serbio kaj Grekio. En Kontrakto de Bukareŝto (10-a de aŭgusto de 1913) perdis Bulgario la ĝis tiam akiritajn areojn kaj devis rezigni pri suda Dobruĝo al Rumanio. Makedonion ricevis Serbio kaj Grekio, Adrianopol venis denove al Turkio.

Dum deturno de Rusio, Bulgario proksimiĝis al la Germana Imperio kaj partoprenis en la flankoj de la „centraj potencoj” en la Unua mondmilito. Post venko super Serbio kaj Rumanio, Bulgario reakiris en 1915 Sud-Dobruĝon. En la Packontrakto de Neuilly (1919), Bulgario devis rezigni pri aliro al la Egea Maro, pri teritorio de Trakio favore al Grekio. Rumanio ricevis sudan parton Dobruĝo, Strumica iris al Serbio. Interŝanĝoj de teritorioj estis sekvitaj de translokigo de dekmiloj da homoj.

La malfavora fino de la milito instigis la caron abdiki favore je sia filo Boriso la 3-a. Tiu persono certigis ioman stabilecon en la politiko, en kiu regis atencoj, komplotoj, perfidoj kaj daŭraj ŝangoj de ministroj.

Septembre de 1918 okazis okazis armea ribelo, kaj la ribelantoj deklaris Respublikon en Radomir. La soldatojn, kiuj okupis kelkajn urbojn, venkis germanaj trupoj (legu ribelo de Vladaja). La Caro Ferdinando, timante pluajn ribelojn urĝe kontraktis pri paco sammonate.

En la politiko regis inter 1919-1923 la registaro de Stambolijski (bazante je Bulgara Popola Kamparana Asocio), kiu gvidis franc-amikan kaj demokratian politikon. La 9-an de junio en 1923, Cankov iĝis estro per puĉo, kontraŭ kiu la komunistoj ekis la t.n. septembran ribelon. Post tio, la komunistoj povas agi nur kontraŭleĝe. Onidire, dum la blanka teroro de la registaro, oni murdis 20.000 homojn.

En 1933, Bulgario aniĝis al la eta Balkana Entento, al kiu apartenis ankaŭ Jugoslavio, Grekio, Turkio kaj Britio.

Post armea puĉo en 1934 kaj malfondigo dela politikaj partioj, la regadon de Cankov antataŭis la persona diktaturo de la caro Boriso la 3-a en 1935.

Bulgario opinis sin minacata en 1940 fare de Rusio kaj Turkio. Ankaŭ Grekio havis planojn okupi teritoriojn de Bulgario, se la lando staras sur la mala flanko. Tiel Bulgario proksimiĝis al la aksaj potencoj kaj sukcese akiras la sudan parton de Dobruĝo per la 2-a Viena Decido de 30-a de aŭgusto de 1940. Tiun parton ĝi retenas eĉ post la Dua mondmilito

Bulgario subskribis packontrakton kaj malatakan pakton la 17-an de februaro en 1941. La 28-an de februaro en 1941, germanaj trupoj trapasis la rumanan-bulgaran limon kaj oni komunikis, ke Bulgario aliĝis al la "tripotenca pakto". Sovetunio kompreneble akre kondamnis okupon de Bulgario kaj nomis tion minaco je la propra sekureco.

Bulgario partoprenis en 1941 la militon, disdividon kontraŭ Jugoslavio, sed ne sendis soldatojn kontraŭ Sovetunio. En Bulgario, la judoj sukcese evitis la amasajn deportadojn sur la malnovaj teritorioj, sed ili estis deportitaj de sur la reakiritaj teritorioj.

Post morto de la caro de Boriso la 3-a en 1943, surtroniĝis la neplenaĝula Simeono la 2-a (de la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao), la regentokonsilon reprezantis princo Kiril.

Bulgaraj reĝoj (caroj) de dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao

Popola Respubliko Bulgario

La Sovetunio deklaris militon kontraŭ Bulgario la 5-an de septembro en 1944 kaj okupis la landon. Oni helpis la komunistojn enpotenciĝi (tion oni nomis (denove) „septembra ribelo“) sub gvido de Georgij Dimitrov, kiu deklaris la 15-an de septembro en 1946 la Popolan respublikon. En 1947 Bulgario subskribis la Parizan Packontarkton kaj dume asimiliĝis al la stalinista bloko. Dum tiu periodo okazis la similaj aferoj kiel en aliaj stalinismaj landoj: ŝtatproprigo, kolektivigo, 5-jaraj planoj (planekonomio), diktaturo, evoluo de pezindustrio ktp.

Unuaj sektretarioj estis post Dimitrov: ĈERVENKOV, ĴIVKOV

Ekde 1984 la turka malplimulto ofte protestis por siaj rajtoj.

Demokratiigo

Oni abdikigis Todor Ĵivkovon la 10-an de novembro en 1989....

La socialistoj (iamaj komunistoj) erakiris la potencon en demokratiaj elektoj, fine de 1994 kaj regis ĝis komenco de 1997.

Kiam la Bulgara Socialista Partio serĉis eliron el la grava ekonomia krizo (fine de 1996) per "helpo" de IMF, ĝi devis malaltigi la vivnivelon.

Inter 2001 kaj 2005 Simeon Sakskoburggotski, iama bulgara caro, estis ĉefministro de la lando.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj