Historio de Centra Azio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Centraziaj landoj

La historio de Centra Azio estis determinita unuavice de la areaj klimato kaj geografio. La sekeco de la regiono igis agrikulturon malfacila kaj la distanco de la maro eksterigis ĝin el multe da komerco. Tiel, malmultaj gravaj urboj evoluis en la regiono. Nomadaj ĉevalaj loĝantaroj de la stepo superregis la areon dum jarmiloj.

Rilatoj inter la stepaj nomadoj kaj la nenomadaj homoj en kaj ĉirkaŭ Centra Azio estis markitaj de konfliktoj. La nomada vivmaniero estis bona por militfarado, kaj la stepaj ĉeval-rajdantoj fariĝis kelkaj de la milite plej potencaj homoj en la mondo, pro la ruinigantaj teknikoj kaj pro la talento de iliaj surĉevalaj arkistoj.[1] De temp' al tempo, tribaj gvidantoj aŭ ŝanĝantaj kondiĉoj organizigis plurajn tribojn je po unu militistaro, kiu tiam ofte lanĉis kampanjojn de konkero, precipe en pli 'civilizajn' areojn. Kelkaj de tiaj tribaj koalicioj inkluzivis la Hunan invadon de Eŭropo, diversajn Tjurkajn migradojn en Transoksianon, la Wu Hu-ajn atakojn al Ĉinujo kaj plej konate la Mongolan konkeron de multe da Eŭrazio.

La superregado de la nomadoj finis en la 16-a jarcento kiam pafiloj permesis al malnomadaj homoj akiri kontrolon de la regiono. La Rusa Imperio, la Qing-Dinastio de Ĉinujo kaj aliaj potencoj vastiĝis en la areon kaj kaptis la ĉiomon da Centra Azio je la fino de la 19-a jarcento. Post la Rusa Revolucio de 1917, Sovetunio inkluzivis plejparton de Centra Azio; nur Mongolujo kaj Afganujo restis oficiale sendependaj, kvankam Mongolujo ekzistis kiel sovetunia satelita ŝtato kaj sovetuniaj trupoj invadis Afganujon en la fino de la 20-a jarcento. La sovetuniaj areoj de Centra Azio vidis multe da industriiĝo kaj konstruon de infrastrukturo, sed ankaŭ la malestigon de lokaj kulturoj kaj daŭranta heredaĵo de etnaj konfliktoj kaj ekologiaj problemoj.

Per la disfalo de Sovetunio en 1991, kvin Centraziaj landoj akiris sendependecon — Kazaĥujo, Uzbekujo, Turkmenujo, Kirgizujo kaj Taĝikujo. En ĉiuj de la novaj ŝtatoj, eksaj komunismaj oficialuloj retenis potencon kiel lokaj fortuloj.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Haplogrupo C-M217, Hindo-Arja migrada hipotezo kaj Hunoj.

Lastatempaj genetikaj studoj konkludis ke modernaj homoj (Homo sapiens) alvenis en la regionon inter kvindekmil kaj kvardekmil jarojn antaŭ ĉi-tempe. La arkeologia indico de loĝantaro en ĉi tiu regiono estas malabunda, dum indico de homa loĝo en Afriko kaj en Aŭstralio antaŭ tio de Centra Azio estas bone konata. Kelkaj studoj ankaŭ identigis ĉi tiun regionon kiel la plej probablan fonton de la loĝantaroj kiuj poste vivis en Eŭropo, en Siberio kaj en Nordameriko.[2] Laŭ la Kurgana hipotezo, la nordokcidento de la regiono estas ankaŭ konsiderata kiel la fonto de la radiko de la Hindeŭropaj lingvoj.

Jam ĉirkaŭ 4500 a. K., malgrandaj komunumoj evoluigis konstantajn koloniojn kaj komencis okupiĝis pri agrikulturaj praktikoj kaj pri bredo. Ĉirkaŭ tiu tempo, kelkaj de ĉi tiuj komunumoj komencis la aldomigon de la ĉevalo. Komence, la ĉevaloj estis breditaj nur por ilia viando, kiel fonto de manĝaĵo. Oni kredas, ke je 4000 a. K. ili estis uzitaj por transportadaj celoj; radaj ĉaroj aperis dum tiu tempo.

Kiam la utilo de la ĉevalo kiel rimedo de transportado fariĝis klara, la ĉevaloj (efektive ĉevaletoj) komencis esti breditaj por forto, kaj je la 3-a jarmilo a. K. ili estis sufiĉe fortaj por tiri ĉarojn. Je 2000 a. K., militaj ĉaroj havis radiajn radojn: tiel ili iĝis pli manovreblaj kaj superregis la batalejojn. La kreskanta uzo de la ĉevalo, kombinita kun la malsukceso, ĉirkaŭ 2000 a. K., de la ĉiam malfirmaj irigaciaj sistemoj (kiuj ebligis vastan agrikulturon en la regiono), pligravigis paŝtan nomadecon je 1000 a. K., vivmanieron kiu superregis la regionon dum la postaj jarmiloj.

La Prĵevalski-ĉevalo (Equus przewalskii), ankaŭ konata kiel la Mongola Sovaĝa Ĉevalo aŭ Taĥi, estis verŝajne prapatro de la unuaj hejmaj ĉevaloj.

Disaj nomadaj grupoj daŭrigis gregojn da ŝafoj, da kaproj, da ĉevaloj kaj da kameloj, kaj ĉiujare migris por trovi novajn paŝtaĵojn (praktiko konata kiel transmigra brutobredado). La homoj vivis en jurtoj: tendoj faritaj el feloj kaj el ligno, kiuj povis esti malmuntitaj kaj transportitaj. Ĉiu grupo havis plurajn jurtojn, kaj ĉiu el ili povis enhavi po ĉirkaŭe kvin homojn.

Dum la duonaridaj ebenaĵoj estis superregitaj de la nomadoj, malgrandaj urbo-ŝtatoj kaj hejmsidaj agraraj socioj ekestiĝis en la pli humidaj areoj de Centra Azio. La Baktria-Margiana Arkeologia Komplekso, el la frua parto de la 2-a jarmilo a. K. estis la unua hejmsida civilizacio de la regiono, praktikadanta irigacian agrikulturon de tritiko kaj de hordeo kaj eble formon de skribo. Bactrio-Margiano verŝajne interrilatis kun la samtempaj Bronzepokaj nomadoj de la Andronova kulturo, la estigintoj de la radio-rada ĉaro, kiuj vivis pli norde en okcidenta Siberio, Rusujo kaj partoj de Kazaĥujo kaj supervivis kiel kulturo ĝis la 1-a jarmilo a. K. Ĉi tiuj kulturoj, precipe la Baktria-Margiana, estis proponitaj kiel eblaj reprezentantoj de la hipoteza Arja kulturo devena de la parolantoj de la Hindiranaj lingvoj (vidu la artikolon Hindirananoj).

Poste la plej forta de la Sogdaj urb-ŝtatoj de la Fergana Valo altiĝis al eminenteco. Post la 1-a jarcento a. K., ĉi tiuj urboj fariĝis hejmo de la negocistoj de la Silka Vojo kaj riĉiĝis dank' al ĉi tiu komerco. La stepaj nomadoj estis dependaj de ĉi tiuj setlintaj homoj por larĝa aro de bonoj kiuj estis neprodukteblaj por nedaŭraj loĝantaroj. La nomadoj komercis pri tiuj kiam ili povis, sed ĉar ili ĝenerale ne produktis bonojn de intereso al hejmsidaj homoj, la populara alternativo estis efektivigi trudenirojn.

Larĝa vario de homoj venis enloĝi la stepojn. Nomadaj grupoj en Centra Azio inkluzivis la Hunojn kaj aliajn Tjurkojn, la Toĥarojn, la Persojn, la Skitojn kaj aliajn Hindeŭropanojn kaj nombron da Mongolaj grupoj. Malgraŭ ĉi tiuj etnaj kaj lingvaj diferencoj, la stepa vivstilo kaŭzis la adopton de tre simila kulturo ĉie en la regiono.

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Tjurka migrado kaj Antikva Barato kaj Centra Azio.

En la 2-a kaj 1-a jarmiloj a. K., serio de grandaj kaj potencaj ŝtatoj evoluis sur la suda rando de Centra Azio (la Antikva Proksima Oriento). Tiuj imperioj lanĉis plurajn provojn konkeri la stepon, sed nur parte sukcesis: La Meda Imperio kaj Aĥemenida Imperio ambaŭ regis partojn de Centra Azio; la Xiongnu-Imperion (209 a. K. - 93 (156) p.K.) oni vidas kiel la eble unua Centrazia imperio, kiu donis ekzemplon por la pli malfruaj Göktürk- kaj Mongola imperioj.[3] La prapatro de Xiongnu, la tribo Xianyu, fondis la ŝtaton Zhongshan (ĉ. 6a jarcento a. K. – ĉ. 296 a. K.) en Hebejo (Ĉinujo). Tamen eblas ke ŝtatiĝa historio de la Xiongnu komencis longe antaŭ la rego de Modun Chanyu, ĉar la titolo chanyu estis uzata de la Xiongnu-regantoj jam antaŭe.

Post la sukceso de la Han–Xiongnu Milito, ĉinaj ŝtatoj ankaŭ ofte provis etendi ilian potencon okcidenten. Malgraŭ ilia militistara forto, malfacilis por tiuj ŝtatoj konkeri la tutan regionon.

Kiam ili estis alfrontitaj de plifortularo, la nomadoj simple povis retiriĝi profunde en la stepon kaj atendi, ke la invadantoj foriru. Kun neniu urbo kaj malgranda riĉaĵo alia ol la gregoj kiujn ili prenis kun si, la nomadoj havis nenion, kion ili povus esti devigitaj defendi. Ekzemplo de tio ĉi estas donita de detala rakonto de Herodoto pri la vanaj persaj kampanjoj kontraŭ la Skitoj. La Skitoj, kiel plejparto de nomadaj imperioj, havis konstantajn koloniojn de diversaj grandecoj, reprezentantaj diversajn gradojn de civilizacio.[4] La vasta fortikigita kolonio Kamenka ĉe la Dnepro, enloĝata ekde la fino de la 5a jarcento a. K., fariĝis la centro de la Skita reĝlando regita de Ateas, kiu perdis sian vivon en batalo kontraŭ Filipo la 2-a de Macedonio en 339 a. K.[5]

Kvardrakmo de la Helena-Baktria reĝo Eŭkratido (171–145 BC).

Kelkaj imperioj, kiel la Persa kaj Makedona imperioj, tamen ja lasis markon ĝis profunde en Centran Azion, fondante urbojn kaj akirante kontrolon de la komercaj centroj. La konkeroj de Aleksandro la Granda disvastigis la Helenisman civilizacion ĝis Aleksandria Esĥate (laŭvorte “Aleksandria la Plej Fora”), establita en 329 a. K. en nuna Taĝikujo. Post la morto de Aleksandro en 323 a. K., lia Centrazia teritorio ricevitis de la Seleŭkida Imperio dum la Diadoĥaj militoj.

En 250 a. K., la Centrazia parto de la imperio (Baktrio) secesiis kiel la Greka-Baktria Reĝlando, kiu vaste kontaktadis kun Bharato kaj Ĉinujo ĝis sia fino en 125 a. K. La Hinda-Greka Reĝlando, plejparte bazita en Panĝabo sed kontrolanta relative grandan parton de Afganujo, iniciatis la evoluadon de Helena budhismo. La Kuŝana Reĝlando viglis en larĝa vastaĵo de la regiono de la 2-a jarcento a. K. al la 4-a jarcento p. K. kaj daŭrigis Helenismajn kaj budhismajn tradiciojn. Tiuj ŝtatoj prosperis pro sia pozicio sur la Silka Vojo liganta Ĉinujon kaj Eŭropon.

Same, en orienta Centrazio, la Ĉina Han-Dinastio vastigis sin en la regionon je la plejalto de sia imperia potenco. De ĉirkaŭe 115 al 60 a. K., Han-fortoj batalis kontraŭ la Xiongnu-oj pri kontrolo de la oazaj urbo-ŝtatoj en la Tarim-Baseno. La Han-oj fine venkis kaj establis la Protektoraton de la Okcidentaj Regionoj en 60 a. K., kiu pritraktis la regionajn defendon kaj fremdajn aferojn.[6][7][8][9] La Ĉinan estradon en la Tarim-Baseno anstataŭis sinsekve Kuŝanoj kaj Heftalitoj.

Poste, eksteraj potencoj kiel la Sasanida Imperio venis por superregi tiun komercon. Unu el tiuj potencoj, la Parta Imperio, estis Centrazia laŭ deveno, sed adoptis persajn-grekajn kulturajn tradiciojn. Tio ĉi estas frua ekzemplo de ripetiĝonta temo de Centrazia historio: foje nomadoj Centraziaj konkeris la reĝlandojn kaj imperiojn ĉirkaŭigantajn la regionon, sed rapide enkulturiĝi je la konkeritaj loĝantaroj.

Je tiu tempo Centra Azio estis heterogena regiono kun miksaĵo de kulturoj kaj religioj. Budhismo restis la plej granda religio, sed estis koncentrita en la oriento. Ĉirkaŭ Persujo, Zaratuŝtrismo graviĝis. Nestora kristanismo eniris la areon, sed estis ĉiam malplimulta religio. Pli sukcesa estis Manikeismo, kiu fariĝis la trie plej granda laŭ nombro de fiduloj. Multaj Centrazianoj praktikadis pli ol unu fidon kaj preskaŭ ĉiuj de la tieaj religioj enhavis inspiron el lokaj ŝamanismaj tradicioj. [mankas fonto]

Tjurka vastiĝo komencis en la 6-a jarcento kaj sekvante la Göktürk-imperion, Tjurkaj triboj rapide disvastiĝis okcidenten trans ĉiom da Centra Azio. La tjurklingvaj Ujguroj estis unu el multaj malsamaj kulturaj grupoj kunvenigitaj de la komerco de la Silka Vojo en Turfan, kiu estis tiam regita de la Ĉina Tang-Dinastio. La Ujguroj, unuavice paŝtistaj nomadoj, observis plurajn religiojn inkluzivantajn Manikeismon, budhismon kaj Nestoran kristanismon. Multaj de la artefaktoj de tiu periodo estis trovitaj en la 19-a jarcento en tiu izolita dezerta regiono.

Postklasika epoko[redakti | redakti fonton]

Sui- kaj frua Tang-Dinastio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tang-dinastio en Centra Azio.
Tang-perioda origita arĝenta bokalo, formita en la stilo de leda sako de nordaj nomadoj, ornamita kun ĉevalo dancanta kun pokalo de vino en ĝia buŝo, kiel oni trejnis al la ĉevaloj de Imperiestro Xuanzong.[10]

Ĉinujo vastigis en orientan Centrazion sub la Sui- kaj Tang-dinastioj. Ĉina fremda politiko norde kaj okcidente nun devis trakti kun tjurkaj nomadoj, kiuj estis fariĝantaj la plej grava etna grupo en Centra Azio.[11][12] Por pritrakti kaj por eviti ajnan minacon fare de la tjurkoj, la Sui-registaro riparis fortikaĵojn kaj ricevis iliajn komercajn kaj tributajn misiojn.[13] Ili forsendis reĝajn princinojn, por ke ili geedziĝu kun tjurkaj klan-gvidantoj (totalon de kvar, en la jaroj 597, 599, 614 kaj 617). La Sui-imperiestroj instigis agiton kaj konflikton inter etnaj grupoj kontraŭ la tjurkoj.[14][15]

Jam dum la tempo de la Sui-Dinastio, la tjurkoj fariĝis grava milita forto uzata de la Ĉinoj. Kiam la Ĥitanoj komencis trudeniri nordorientan Ĉinujon en 605, Ĉina generalo gvidis dudekmil tjurkojn kontraŭ ili, distribuante Ĥitanajn brutaron kaj virinojn al la tjurkoj kiel rekompenco.[16] En du okazoj inter 635 kaj 636, Tang-aj reĝaj princinoj estis edzinigitaj al tjurkaj solduloj aŭ generaloj de la Ĉina servistaro.[15]

Dum la Tang-Dinastio ĝis la fino de 755, estis proksimume dek tjurkaj generaloj servintaj sub la Tang-imperiestroj.[17][18] La plejparto de la Tang-armeo estis farita el Ĉinaj fubing (府兵) - konskriptoj, la plimulto de la trupoj gvidataj de tjurkaj generaloj estis de ne-ĉina deveno kaj kampanjis plejparte en la okcidenta landlimo kie la ĉeesto de fubing-trupoj estis malalte.[19] Kelkaj "tjurkaj" trupoj estis nomadiĝintaj Han-ĉino, eksĉiniĝintaj homoj.[20]

Civila milito en Ĉinujo estis preskaŭ tute malestigita je 626, kune kun la malvenko en 628 el la Ordosa-Ĉina militistestro Liang Shidu; post ĉi tiuj enaj konfliktoj, la Tang-imperiestroj komencis ofensivon kontraŭ la tjurkoj.[21] En la jaro 630, Tang-armeoj kaptis areojn de la Ordosa Dezerto (ĉi-tempa Ĉina provinco Interna Mongolujo) kaj de suda Mongolujo, de la tjurkoj.[16][22]

Post ĉi tiu milita venko, la imperiestro Taizong ricevis la titolon de Ĥanego ĉe la diversaj tjurkoj en la regiono, kiuj promesis sian aliĝon al li kaj al la Ĉina imperio (kun pluraj miloj da turkoj veturintaj en Ĉinujon por vivi en Ĉangan). La 11-an de junio de 631, la imperiestro Taizong ankaŭ sendis donaĵojn (oron kaj silkon) al la Xueyantuo-j por persvadi la elkarcerigon de sklavigitaj Ĉinaj kaptitoj, kiuj estis kaptitaj dum la ŝanĝo de la Sui al la Tang-dinastioj el la norda landlimo; ĉi tiu ambasado sukcesis: reliberiĝis okdekmil Ĉinaj geviroj kiuj poste estis revenigitaj en Ĉinujon.[23][24]

Dum ke la tjurkoj estis setligataj en la Ordosa regiono (eksa teritorio de la Ŝiungnuoj), la Tang-registaro transprenis la militistan politikon de superregi la centran stepon. Kiel la pli frua Han-Dinastio, la Tang-Dinastio, kune kun tjurkaj alianculoj kiel la ujguroj, konkeris kaj subigis Centran Azion dum la 65-a kaj 67-a jardekoj.[13] Dum la regado nur de Taizong, grandaj kampanjoj estis lanĉitajne nur kontraŭ la Göktürk, sed ankaŭ apartaj kampanjoj kontraŭ la Tuyuhun kaj la Xueyantuo. Taizong ankaŭ lanĉis kampanjojn kontraŭ la oazaj ŝtatoj de la Tarim-Baseno, komencante per la anekso de Gaochang en 640.[25] La apuda reĝlando de Karasahr estis kaptita de la Tang-militistaro en 644 kaj la reĝlando de Kuĉa estis konkerita en 649.[26]

La vastigo en Centran Azion daŭris sub la posteulo de Taizong, Gaozong, kiu en 657 subigis la okcidentajn tjurkojn, regitajn de la ĥagano Aŝina Helu, per armeo gvidita de Su Dingfang.[26] Aŝina estis venkita kaj la ĥaganlando estis sorbita en la Tang-imperion.[27] La teritorio estis administrita tra la Protektorato Anxi kaj la Kvar garnizonoj de Anxi. La Tang-hegemonio pretere de la Pamiro en modernaj Taĝikujo kaj Afganujo finiĝis per ribeloj de la tjurkoj, sed la Tang-militistoj plu havis ĉeeston en Ŝinĝjiango. Tiuj havaĵoj estis poste invaditaj de la suda Tibeta Imperio en 670. Dum la pluo de la Tang-Dinastio, la Tarimo alternis inter Tang-a kaj Tibeta regulo: ili konkurencis por kontrolo de Centra Azio.[28]

Tang-rivaleco kun la Tibeta imperio[redakti | redakti fonton]

La Tang-Imperio konkurencis kun la Tibeta Imperio por kontroli areojn en Interna kaj Centra Azio; tio estis de temp' al temp' solvita kun geedziĝaj aliancoj kiel la geedziĝo de Princino Wencheng (mortonta en 680) kaj Songtsen Gampo (mortonta en 649).[29][30] Tibeta tradicio mencias, ke post la morto de Songtsen Gampo, Ĉinaj trupoj kaptis Lasaon.[31] La Tibeta scienculo Tsepon Ŝakabpa kredas ke la tradicio eraras kaj ke "tiuj rakontoj pri la alveno de Ĉinaj trupoj ne estas ĝustaj", kaj asertas ke la evento estas menciita nek en la Ĉinaj kronikoj nek en la manuskriptoj de Dunhuang.[32]

Estis longa sinsekvo da konfliktoj kun Tibeto pri teritorioj en la Tarim-Baseno inter 670 kaj 692, kaj en 763 la Tibetanoj eĉ okupis la ĉefurbon de Ĉinujo, Ĉangan-on, dum dek kvin tagoj dum la An-Shi-Ribelo.[33][34] Fakte, estis dum ĉi tiu ribelo ke Tang-Ĉinujo retiris ĝiajn okcidentajn depotojn postenigitajn en la ĉi-tempaj Gansuo kaj Ĉinghajo, kiujn la Tibetanoj tiam okupis kune kun la teritorio de la ĉi-tempa Ŝinĝiango.[35] Malamikecoj inter Tang-Ĉinujo kaj Tibeto daŭris ĝis kiam ili subskribis formalan pactraktaton en 821.[36] La terminoj de ĉi tiu traktato, inkluzivantaj la fiksajn limojn inter la du landoj, estas registrita en dulingva surskribo sur ŝtona kolono ekster la templo Jokhang en Lasao.[37]

Islamaj imperioj[redakti | redakti fonton]

En la 8-a jarcento, islamo komencis penetri la regionon, la dezertaj nomadoj de Arabujo povis militiste egali la nomadojn de la stepo kaj la frua Araba Imperio akiris kontrolon super partoj de Centra Azio. La fruaj konkeroj sub Qutayba ibn Muslim (705–715) estis baldaŭ retroigitaj de kombinaĵo de indiĝenaj insurekcioj kaj invado de la Turgeŝ-oj, sed la disfalo de la Turgeŝ-ĥaganlando post 738 malfermis la vojon por la re-altrudo de islama aŭtoritato sub Nasr ibn Sajjar.

La Araba invado ankaŭ vidis ĉinan influon elpelitan de okcidenta Centrazio. Ĉe la Batalo de Talas en 751 Araba armeo decide venkis Tang-Dinastiajn fortojn kaj dum pluraj postaj jarcentoj Mezorientaj influoj superregis la regionon. Grandskala Islamigo tamen ne komencis antaŭ la 9-a jarcento, paralele kun la fragmentiĝo de Abasida politika aŭtoritato kaj kun la apero de loka iranaj kaj tjurkaj dinastioj kiel la Samanidoj.

Stepaj imperioj[redakti | redakti fonton]

Mapo montranta la gravajn komercajn vojojn de Centra Azio en la 13a jarcento.

Post ioma tempo, dum kio novaj teknologioj estis enkondukitaj, la nomadaj surĉevaluloj pli potencis. La Skitoj inventis la selon kaj je la tempo de la Alanoj la uzo de la piedingo komencis. La ĉevaloj pligrandiĝis kaj plifortiĝis plu, kaj tial ĉaroj ne plu necesis: la ĉevaloj povis porti virojn facile. Tio ĉi tre pliigis la moviĝ-kapablon de la nomadoj; ĝi ankaŭ liberigis iliajn manojn, ebligante uzi la arkon de la ĉevala dorso.

Uzante malgrandajn sed potencajn kunmetitajn arkojn, la stepaj homoj paŝon post paŝo fariĝis la plej potenca militistaro en la mondo. Ekde juna aĝo, preskaŭ ĉiuj viraj loĝantoj estis trejnitaj pri rajdo kaj uzo de arko kaj sagoj: ambaŭ estis necesaj kapabloj por supervivo sur la stepo. Je plenaĝeco, ĉi tiuj aktivecoj estis kvazaŭ naturaj. Ĉi tiuj surĉevalaj arkistoj estis pli moviĝ-kapablaj ol iu ajn alia militistaro dum tiu tempo, kapable veturi po sesdek kilometrojn por tago facile. [mankas fonto]

La stepaj loĝantaroj rapide ekis superregi Centran Azion, devigante, ke la disigitaj urbaj statoj kaj reĝlandoj pagu al ili tributon aŭ vizaĝan ekstermon. La milita kapableco de la stepaj loĝantaroj tamen estis enlimigita de la manko de politikaj strukturoj ene de la triboj. Konfederacioj de diversaj grupoj foje sin estigis sub reganto konata kiel ĥano. Kiam granda nombro de nomadoj agis kune, ili povis esti ruinigantaj, kiel kiam la Hunoj venis en Okcidentan Eŭropon. Tamen, la tradicio postulis ke ajna superregaĵo konkerita en tiaj militoj estu disigita inter ĉiuj filoj de la ĥano, do tiuj imperioj ofte malpliiĝis samrapide kiel ili formis.

Post kiam la fremdaj potencoj estis elpelitaj, pluraj indiĝenaj imperioj formiĝis en Centra Azio. La Heftalitoj estis la plej potenca de tiuj nomadaj grupoj en la 6-a kaj 7-a jarcentoj kaj kontrolis multe da la regiono. En la 10-a kaj 11-a jarcentoj la regiono estis disigita inter pluraj potencaj ŝtatoj inkluzivantaj la Samanidan dinastion, la ŝtaton de la Selĝukoj kaj la Ĥorazman Imperion.

La plej sensacia potenco altiĝinta el Centra Azio estiĝis kiam Ĝingis-Ĥano unuigis la tribojn de Mongolujo. Uzante superajn militistajn teknikojn, la Mongola Imperio disvastiĝis kaj fine konsistis je ĉiom da Centra Azio kaj da Ĉinujo kaj je grandaj partoj de Rusio kaj de Meza Oriento. Post kiam Ĝingis-Ĥano mortis en 1227, plejparto de Centra Azio estis superregata plu de la sekva ŝtato Ĉagataja Ĥanlando. Tiu ŝtato ne daŭris: en 1369 Timur, tjurka gvidanto en la Mongola militista tradicio, konkeris plejparton de la regiono.

Eĉ pli ol teni stepan imperion kune, malfacilis regi konkeritajn landojn ekster la regiono. Malgraŭ ke la stepaj loĝantaroj de Centra Azio konkeris tiujn areojn facile, regi tiujn preskaŭ ne eblis. La neklara politika strukturo de la stepaj federacioj estis malbone adaptita al la kompleksaj ŝtatoj de la malnomadaj loĝantaroj. Cetere, la armeoj de la nomadoj estis bazitaj sur granda nombro da ĉevaloj, ĝenerale po tri aŭ po kvar por ĉiu batalanto. Daŭrigi ĉi tiujn fortojn postulis grandajn ampleksojn da herbaĵa lando, ne ekzistantaj ekster la stepo. Iu ajn longeta tempo for de la hejmlando tiel igis la stepajn armeojn laŭpaŝe disfali. Por regi malnomadajn loĝantarojn, la stepaj loĝantaroj devis fidi je la loka burokratismo, faktoro kiu gvidis al la rapida asimilo de la nomadoj en la kulturon de tiuj, kiujn ili konkeris. Alia grava limo estis ke la armeoj, plejparte, estis nekapablaj penetri en la arbarajn regionojn de la nordo; tiel, ŝtatoj kiel la Novgoroda Respubliko kaj la Grandprinclando Moskvo komencis plipotenciĝi.

En la 14-a jarcento multe da Centra Azio kaj multaj areoj pretere ĝi, estis konkeritaj de Timur (1336–1405). La nomada stepa kulturo de Centra Azio fuziis kun la nenomada kulturo de Irano dum la reĝado de Timur. Unu el ĝiaj sekvoj estis tute nova bilda maniero glorigi Timuron kaj postajn Timuridajn regantojn. Ĉi tiu "vida lingvo" estis ankaŭ uzita por elparoli ilian sindevontigon al Islamo.[38] Tamen la granda imperio de Timur disfalis nelonge post lia morto. La regiono tiam disiĝis inter serio de pli malgrandaj ĥanlandoj, inkluzivantaj la Ĥanlandon de Ĥiva, la Ĥanlandon de Buĥaro, la Ĥanlandon de Kokando kaj la Ĥanlandon de Kaŝgaro.

Koloniiga periodo (de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj)[redakti | redakti fonton]

Centrazia landa komerco preteririta de naŭtikaj antaŭenigoj (16-a jarcento)[redakti | redakti fonton]

La vivstilo kiu ekzistis plejparte senŝanĝe ekde 500 a. K. ekmalaperis post 1500. Grava ŝanĝo en la monda ekonomio en la 14-a kaj 15-a jarcentoj estis alportita de la evoluado de naŭtika teknologio. Oceanaj komercaj vojoj estis iniciatitaj de la Eŭropanoj, kiuj estis disigitaj disde la Silka Vojo fare de la Islamaj ŝtatoj kiuj kontrolis ĝian plej okcidentan parton. La komerco inter Orienta Azio, Bharato, Eŭropo kaj la Okcidentazio komencis moviĝi super la maroj kaj ne tra Centra Azio. La malunueco de la regiono post la fino de la Mongola Imperio ankaŭ igis komercon kaj vojaĝadon ege pli malfacilaj, kaj la Silka Vojo malpligraviĝis.

Indiĝena Turkmena viro en tradicia vesto kun sia dromedaro en Turkmenujo, ĉ. 1915.

Eĉ pli grava evoluado estis la enkonduko de pulvo-bazitaj armiloj. La pulva revolucio unuafoje permesis al malnomadaj loĝantaroj venki la stepajn ĉevalistojn en deklarita batalo. Konstrui ĉi tiujn armilojn postulis la infrastrukturojn kaj ekonomion de grandaj socioj kaj estis tiel ne praktike prokuktebla por nomadaj loĝantaroj. La domajno de la nomadoj komencis kuntiriĝi kiam, komencante en la 15a jarcento, la malnomadaj potencoj laŭpaŝe komencis konkeri Centran Azion.

La lasta stepa imperio aperinta estis tiu de la Dzungaroj, kiuj konkeris multe da Orienta Turkestano kaj da Mongolujo. Tamen, signo de la ŝanĝita tempo estas, ke ili ne kapablis egali la Ĉinojn kaj estis decide venkitaj de la fortoj de la Qing-Dinastio. En la 18-a jarcento la Qing-imperiestroj, kiuj mem komence venis de la plej orienta rando de la stepo, kampanjis en la okcidento kaj en Mongolujo; la imperiestro Qianlong ekregis Ŝinĝiangon en 1758. La mongola minaco estis venkita kaj multe de Interna Mongolujo estis aneksita de Ĉinujo.

La Ĉinaj superregaĵoj iris ĝis en la koron de Centra Azio kaj inkluzivis la Ĥanlandon Kokandon, kiu pagis tributon al Pekino. Ekstera Mongolujo kaj Ŝinĝiango ne fariĝis provincoj de la Ĉina imperio, sed estis rekte administrita de la Qing-dinastio. La fakto ke ne estis provinca guberniestro signifis ke la lokaj regantoj retenis plejparton da iliaj potencoj kaj ĉi tiu speciala statuso ankaŭ malhelpis elmigradon de la resto da Ĉinujo en la regionon. Persujo ankaŭ komencis vastigi norden, precipe sub la rego de Ŝaho Nadir, kiu etendis persan superregon ege preteren de Amudarjo. Post lia morto, tamen, la persa imperio rapide disiĝis.

Rusa vastigo en Centran Azion (19-a jarcento)[redakti | redakti fonton]

La Rusoj ankaŭ vastiĝis suden, unue per la transformo de la Ukraina stepo je agrikultura centro kaj poste per la franĝo de la Kazaĥaj stepoj, komencante per la starigo de la fortikaĵo de Orenburgo. La malrapida Rusa konkero de Centra Azio komencis en la frua 19-a jarcento, kvankam Petro la Granda sendis nesukcesan ekspedicion sub la Princo Bekoviĉ-Ĉerkaski kontraŭ Ĥiva jam dum la 173-a jardeko.

Je la jardeko post 1800, la tieuloj povis fari malmulton por rezisti la Rusan antaŭeniĝon, kvankam la Kazaĥoj de la Granda Hordo sub Kenesary Kasimov ribelis de 1837 ĝis 46. Ĝis la 188-a jardeko, plejparte, Rusa sintrudo estis minimuma, lasante senŝanĝaj indiĝenajn vivmanierojn kaj lokajn registarajn strukturojn. Kun la konkero de Turkestano post 1865 kaj la sekva sekurigo de la landlimo, la Rusoj laŭpaŝe ekshavigis grandajn partojn de la stepo kaj donis tiujn landojn al Rusaj kultivistoj, kiuj komencis veni en grandaj nombroj. Ĉi tiu procezo komence komence okazis nur en la nordaj limoj de la stepo, kaj nur en la 190-a jardeko tiuj gravaj nombroj de Rusoj komencis setli pli sude, precipe en Zhetysu (Semirechye).

La Granda Ludo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Granda Ludo.

Rusaj kampanjoj[redakti | redakti fonton]

Kaptitoj en zindano, tradicia Centrazia prizono, en la Buĥara Protektorato sub Imperia Rusujo, ĉ. 1910

La fortoj de la ĥanlandoj estis nebone ekipitaj kaj povis fari malmulton por rezisti la antaŭenirojn de Rusujo, kvankam la Kokanda komandanto Alimqul gvidis ideisman kampanjon antaŭ esti mortigita ekster Ŝimkento. La ĉefa kontraŭstaro al la Rusa vastigo en Turkestanon venis de la Britoj, kiuj sentis, ke Rusujo iĝis tro potenca kaj minacis la nordokcidentajn landlimojn de Brita Hindujo. Ĉi tiu rivaleco poste estis konata kiel La Granda Ludo. Ambaŭ potencoj konkurencis por antaŭeniri po siajn proprajn interesojn en la regiono. Tio faris malmulton por malrapidigi la konkeron nordon de Amudarjo, sed ja certigis ke Afganujo restis sendependa kiel bufroŝtato inter la du imperioj.

Post la kapitulo de Taŝkento al la generalo Ĉernjaev en 1865, Ĥuĝando, Ĝizaĥo kaj Samarkando iĝis Rusaj laŭ rapida sinsekvo dum la sekvantaj tri jaroj, kiam la Ĥanlando Kokando kaj la Buĥara Emirlando estis multfoje venkitaj. En 1867 la Gubernio ĝenerala de Rusa Tjurkistano estis establita sub la generalo Konstantin Petroviĉ Von Kaufman, kun sidejo ĉe Taŝkento. Inter 1881 kaj 1885, la Transkaspia regiono estis aneksita dum kampanjo gvidita de la generaloj Miĥail Annenkov kaj Miĥail Skobelev, kaj Aŝgabado (el Persujo), Merv kaj Serhetabad (el Afganujo) ĉiuj venis sub Rusan kontrolon.

Rusa vastiĝo estis haltita en 1887 kiam Rusujo kaj Britujo decidis la nordan landlimon de Afganio. Buĥaro kaj la Ĥanlando de Ĥiva restis preskaŭ sendependaj, sed estis esence protektoratoj laŭ la ekzemploj de la Princaj Ŝtatoj de Brita Hindujo. Kvankam la konkero estis instigita de preskaŭ pure militistaj koncernoj, en la 188-a kaj 189-a jardekoj Turkestano ekis ludi modere gravan ekonomian rolon ene de la Rusa Imperio.

Pro la Usona Enlanda Milito, la prezo de kotono suprensaltis en la 187-a jardeko, igante kotonon pli kaj pli grava komercaĵo en la regiono, kvankam ĝia kultivo estis sur multe malplia skalo ol dum la Soveta periodo. La kotona komerco ebligis plibonigojn: oni konstruis la Transkaspian Fervojon elde Krasnovodsk en Samarkandon kaj en Taŝkenton, kaj la Transaralan Fervojon inter Orenburgo kaj Taŝkento. Longatempe la evoluado de kotona solkultivo igis Turkestanon dependa de manĝaĵaj importaĵoj el Okcidenta Siberio kaj la Turkestan-Siberia Fervojo estis jam planita kiam la Unua Mondmilito komenciĝis.

Rusa rego ankoraŭ restis fora de la loka popolamaso, plejparte prizorgante la malplimulton da Rusaj loĝantoj en la regiono. La lokaj Islamanoj ne estis konsideritaj plene kiel Rusaj civitanoj. Ili ne havis la plenajn privilegiojn de Rusoj, sed ili ankaŭ ne havis la samaj devoj, kiel militista servo. La Cara reĝimo lasis grandajn elementojn de la antaŭaj reĝimoj (kiel Islamajn religiajn tribunalojn) sendifektaj, kaj loka memrego je la vilaĝa nivelo estis tre vasta.

Qing-Dinastio[redakti | redakti fonton]

Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj la Qing-Dinastio faris plurajn kampanjojn por subigi la Dzungar-Mongolojn. Dume, ili inkluzivigis partojn de Centra Azio en la Ĉinan Imperion. Interna tumulto plejparte haltigis la Ĉinan vastigon en la 19-a jarcento. En 1867 Jakub Beg gvidis ribelon, dum kiu Kaŝgar deklaris sian sendependecon kaj la Taipinga kaj Niana ribeloj en la koro de la Imperio malhelpis la Ĉinojn reklarigi sian kontrolon.

Male, Rusujo vastiĝis, aneksante Ĉinajn lokojn: la valojn de la riveroj Chu kaj Ili kaj la urbon Kulĝa. Post la morto de Jakub Beg ĉe Korla en 1877 lia ŝtato disfalis kaj la areo estis rekonkerita de Ĉinujo. Post longaj intertraktadoj Kulĝa estis revenigita al Ĉinujo fare de Rusujo en 1884.

Revolucioj kaj ribeloj[redakti | redakti fonton]

Dum la Unua Mondmilito la militista nedevo de la Islamanoj estis forigita de la Rusoj; tio incitis la Centrazian Ribelon de 1916. Kiam okazis la rusa Revolucio de 1917, provizora registaro de Ĝadidaj reformistoj, ankaŭ konata kiel la Turkestana Islama Konsilio renkontis en Kokando kaj deklaris la memstarecon de Turkestano. Ĉi tiu nova registaro estis rapide disbatita de la fortoj de la Taŝkenta Soveto kaj la duon-aŭtonomaj ŝtatoj de Buĥaro kaj Ĥiva estis ankaŭ invaditaj. La ĉefaj sendependecaj fortoj estis rapide disbatitaj, sed gerilanoj sciita kiel basmaĉi-oj plu batalis la komunismanojn ĝis 1924. Mongolujo estis ankaŭ tumultigita de la Rusa Revolucio kaj, kvankam ĝi neniam fariĝis Sovetunia respubliko, ĝi fariĝis komunisma Popola Respubliko en 1924.

La kreo de la Respubliko de Ĉinujo en 1911 kaj la ĝenerala tumulto en Ĉinujo influis la havaĵojn de la Qing-Dinastio en Centra Azio. La Respublika kontrolo de la regiono estis limigita al suda Ŝinĝinago kaj tie estis duobla minaco de Islamaj disiĝismanoj kaj de komunismanoj. Poste la regiono fariĝis plejparte sendependa sub la kontrolo de la provinca guberniestro. Anstataŭ invadi, Sovetunio establis reton da konsulejoj en la regiono kaj sendis helpon kaj teknikajn konsilistojn.

Je la 194-a jardeko, la interrilato de la Ŝinĝianga guberniestro kun Moskvo estis ege pli grava ol tio kun Nankino. La Ĉina enlanda milito cetere malstabiligis la regionon, kaj tjurkaj naciismanojn faris provojn por sendependeco. En 1933, la Unua Orientturkestana Respubliko estis deklarita, sed ĝi estis detruita nelonge poste kun la helpo de la Sovetuniaj trupoj.

Post la Germana invado Sovetunion en 1941, Sheng Shicai, la guberniestro de Ŝinĝiango hazardprovis kaj rompis siajn ligojn al Moskvo, por poste alianci kun la Kuomintango. Tio ĉi kaŭzis enregionan militon. Sheng estis poste devigita fuĝi, kaj la Sovet-subtenita Dua Orientturkestana Respubliko estis formita en norda Dzungarujo, dum la Respubliko de Ĉinujo retenis kontrolon de suda Ŝinĝiango. Ambaŭ ŝtatoj estis aneksitaj de la Popola Respubliko de Ĉinujo en 1949.

Soveta epoko (1918–1991)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Soveta Centrazio.

Post esti konkerita de bolŝevikaj fortoj, Soveta Centrazio spertis ekbolon de administracia reorganizado. En 1918 la bolŝevikoj instalis la Turkestanan Aŭtonoman Sovetan Socialisman Respublikon kaj Buĥaro kaj Ĥiva ankaŭ fariĝis SSR-oj. En 1919 la Akordiga Komisiono por Turkestanaj Aferoj estis establita, por provi plibonigi rilatojn inter la tieuloj kaj la komunismanoj. Novaj politikoj estis enkondukitaj, respektantaj lokajn kutimojn kaj religion. En 1920, la Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko, kovranta modernan Kazaĥujon, estis instalita. Ĝi estis renomita la Kazaĥa Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko en 1925. En 1924, la sovetoj kreis la Uzbekan kaj la Turkmenan SSR. En 1929 la Taĝika SSR estis disigita de la Uzbeka SSR. La Kirgiza Aŭtonoma Oblasto fariĝis SSR en 1936.

Tiuj landlimoj malmulte rilatis al etneco, sed la Sovetoj sentis ĝin grava disigi la regionon. Ili vidis Pantjurkismon kaj Panislamismon kiel minacoj, kiujn limigis disigo Turkestanon. Sub la Sovetoj, la lokaj lingvoj kaj kulturoj estis sistemigitaj kaj kodigitaj kaj iliaj diferencoj klare demarkaciitaj kaj instigitaj. Nova Cirilaj skribsistemoj estis enkondukitaj, por rompi ligojn kun Turkujo kaj Irano. Sub la Sovetoj la suda landlimo estis preskaŭ tute fermita kaj ĉiu vojaĝado kaj komerco estis direktita norden tra Rusujo.

Dum la periodo de deviga komunigo sub Josif Stalin almenaŭ miliono da personoj mortis, plejparte en la Kazaĥa SSR. Islamo, same kiel aliaj religioj, estis ankaŭ atakita. En la Dua mondmilito pluraj milionoj da rifuĝintoj kaj centoj da fabrikoj estis movitaj en la relative sekuran Centrazion; kaj la regiono fariĝis konstante grava parto de la Sovetunia industria komplekso. Pluraj gravaj militistaj servoj estis ankaŭ metitaj en la regionon, inkluzivante atomelprovadajn servojn kaj la Kosmodromon Bajkonur. La Virgaj-Landoj-Kampanjo, komenciĝanta en 1954, estis amasa Soveta agrikultura resetlig-programo kiu alportis pli multe ol tricentmil individuojn, plejparte el Ukrainujo, en la nordan parton de la Kazaĥa SSR kaj en la Altajan regionon de la Rusa SFSR. Tio ĉi estis grava ŝanĝo pri la regiona etneco.

Similaj procezoj okazis en Ŝinĝjango kaj en la kromo de Okcidenta Ĉinujo: post la Qing-Dinastio, la Dua Orientturkestana Respubliko enhavis nordan Ŝinĝjangon kaj la Respubliko de Ĉinujo kontrolis la sudan parton, sed la KPĈ rapide ekkontrolis la ĉioman regionon. La areo estis submetita al certa nombro de evoluigaj planoj kaj, kiel en Sovetunia Centrazio, unu fokuso estis sur la kresko de koton-kultivado. Ĉi tiuj penoj estis kontrolitaj de la Ŝinĝjanga Produktada kaj Konstrua Korpuso. Tiu korpuso ankaŭ instigis Hanojn reveni en Ŝinĝjangon (multaj migris eksteren dum la Islamaj ribeloj kontraŭ la Qing-Dinastio).

Politika tumulto kaŭzis gravajn demografiajn movojn en la regiono: Dum la Qing-Dinastio, estis 60% da tjurkoj kaj 30% da Hanoj en la regiono; post la Islamaj ribeloj la procento da Hanoj falis eĉ ĝis 7%, kaj je la jaro 2000 ĉirkaŭ 40% el la loĝantaro de Ŝinĝjango estis Hanoj.[39][40][41] Kiel en Sovetunio, lokaj lingvoj kaj kulturoj estis plejparte instigitaj kaj oni donis al Ŝinĝjango aŭtonoman statuson. Tamen, Islamo estis tre turmentita, precipe dum la Kultura Revolucio. Multaj homoj de aliaj partoj de Ĉinujo fuĝis en Ŝinĝiangon pro la nesukcesaj agrikulturaj politikoj de la Saltego Antaŭen en aliaj provincoj. Tamen, la Saltego Antaŭen ne influis multe da Ŝinĝiango pro la geografia izoleco de tiu regiono rilate al aliaj partoj de Ĉinujo.

Sovetaj evakuo kaj loĝantaraj deportoj dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La Dua Mondmilito incitis la vastan migradon de Sovetuniaj civitanoj en la orientajn partojn de la ŝtato. Multe de ĉi tiu movo estis direktita en Sovetan Centrazion. Unuflanke estis oficialaj, ŝtate organizitaj evakuoj kaj deportoj, sed ankaŭ nesankciite, panike fugis de la milita fronto gravaj oficialuloj kaj ĝenerale civitanoj. La evakuo Sovetuniajn industrion kaj civitanojn dum la Dua Mondmilito estis grava elemento de ilia entuta sukceso dum la milito, kaj Centra Azio servis kiel ĉefa celloko por evakuitoj.

La Germana invado Sovetunion komencis la 22-an de junio 1941. Dekreto de la Prezido de la Administra Komitato je la sama tago malpermesis la eniron aŭ eliron de la landlimaj regionoj de Sovetunio, kiuj estis sub stato de milita leĝo.[42] Tiaj mandatoj montris la Sovetan timon disvastigi panikon kaj ilian sindevontigon aserti rektan ŝtatan kontrolon super militotempaj translokigoj por daŭrigi ordon. La Soveta militotempa loĝantara politiko konsistis je du klaraj operacioj: deporto kaj evakuo. Deporto celis malbari regionojn proksime al la fronto de potenciale insidaj kontraŭsovetaj elementoj kiuj povis malhelpi la militan penon, dum evakua politiko celis movi la Sovetuniajn industrion kaj inteligencion orienten, kie ili estis sekuraj.[43]

Deportoj laŭ etnaj linioj[redakti | redakti fonton]

Sovetaj oficialuloj organizis ilian militotempan deportan politikon plejparte laŭ etnaj linioj. Kiel respondo al la Germana invado, Germandevenajn Sovetuniajn civitanojn en landlimaj regionoj oni deportis orienten: tiel Sovetaj aŭtoritatoj havis neniun bezonon maltrankvili pri ebla konspiro kun la malamiko. Tia etne derivita logiko ne estis rezervita por Germanoj. Multaj Suomoj estis ankaŭ translokigitaj en la unua jaro de la milito simple pro ilia heredaĵo, kvankam ili estis plejparte senditaj en izolitajn areojn en la norda malcentraĵo, kiel en Siberion, pli ol en Centran Azion. Granda parto de la germana deportitoj, tamen, estis senditaj en Kazaĥujon. La remobiligo translokigitajn homojn kiel laboristojn estis pivota por Sovetunia militotempa produktad-politiko, kaj tiucele multaj fortkorpaj deportitoj estis enigitaj en “laboristan armeon” kun militista-stila disciplino.[44]

Je la frua parto de 1942, eĉ 20 800 Germandevenuloj estis organizitaj je batalionoj en ĉi tiu laborista armeo, kvankam ĉi tiu nombro kreskis al tiom multe kiel 222 000 je la frua parto de 1944 (devig-kriterioj estis plilarĝigitaj).[45] La NKVD utiligis ĉirkaŭe 101 000 membrojn de la laborista armeo ĉe konstruaj ejoj por evoluigi infrastrukturon por la milita peno.[46] Tiuj, kiuj ne estis asignitaj al la laborista armeo, estis uzitaj por ligno-rikolto, konstruo de fervojoj kaj de alia infrastrukturo, aŭ estis senditaj al kolektivaj bienoj.[46]

La sorto turnis en la milito kaj la Sovetoj komencis reakiri la teritoriojn kiujn ili perdis dum la komenca Germana antaŭeniĝo, ili komencis novan ondon de deportoj de nefavoritaj etnaj grupoj. Karaĉajoj, Kalmukoj, Ĉeĉenoj, Inguŝoj, Kabardoj kaj Krime-tataroj estis ĉiuj deportitaj en Centran Azion pro sia supozita ŝato la okupantajn Germanajn fortojn. Ĉi tiuj grupoj estis senditaj plejparte en Kazaĥujon, Kirgizujon kaj Uzbekujon pro sia perfideco. Ĉi tiuj punaj deportoj estis ankaŭ faritaj por teni “kontraŭsovetajn elementojn” malproksime de la landlimo – kie la Sovetunia ofensivo kontraŭ Germanujo estis progresanta – pro timo de spionado aŭ sabotado.

Evakuo de Sovetuniaj civitanoj en Centran Azion[redakti | redakti fonton]

Multaj Sovetuniaj civitanoj ektroviĝis en Centra Azio dum la Dua Mondmilito, ne rezulte de deporto, sed de evakuo. La evakuo koncentris pri la movado de kritika militotempa industrio kaj pri la fabrikaj laboristoj prirespondaj por kontroli tian produktadon. Tutaj fabrikoj kaj iliaj dungitoj estis movitaj kune tra fervojo orienten en urbojn kiel en Taŝkenton, kiu ricevis la plej grandan parton de la evacuitoj.[47]

La komencaj provoj de evakuo, dum ke la milito estis ankoraŭ dum siaj fruaj stadioj, en la frua parto de 1942, estis foraj de la organizita afero, kiun la centra Soveta administro antaŭvidis. Dum la somero kaj la aŭtumno de 1941, multajn Sovetuniajn landlimajn urbojn oni evakuis laŭhazarde kaj panikite antaŭ la Germana impeto. Nombro de faktoroj estigis ĉi tiun mankon de organizo. Unue, la Sovetuniaj evakuaj planoj kaj multe da la loĝistika planado estis faritaj juste rapide kiam la Germanoj jam antaŭeniĝis tra la Sovetunia landlima zono. La Germana invado ankaŭ malhelpis la efikecon de la Soveta respondo, frakasante la komunikadon en fruaj stadioj de la milito; multaj sovetiaj gvidantoj estis nekapablaj kolekti fidindan informon pri la pozicioj de Germanaj fortoj ĝis kiam tro malfruis por realigi bonordan evakuon.[48]

Estis ankaŭ deziro ĉe Sovetaj oficialuloj postigi ajnan evakuon ĝis kiam absolute necesis; la ordoj estis ofte daŭrigi fabrikan produktadon ĝis la antaŭtago de okupo antaŭ rapide malmunti kaj transporti fabrikan ekipaĵon kaj detrui tion kio ne povis esti movita en tempo.[49] Rezulte de la prokrasto en evakuoj, ili estis ofte efektivigitaj sub Germana aera bombado; tio estigis suplementan konfuzon ĉe la timema civitanaro. La historiisto Rebecca Manley priskribas ĉi tiujn fruajn evakuojn kiel karakterizitajn de “tri fenomenoj: la 'fugo' de oficialuloj, la fugo de la loĝantaro kaj 'paniko'”.[50]

La frua fugo de Sovetaj oficialuloj, kiuj teorie devis administri la evakuon, estis severe kondamnita de Sovetaj gvidantoj, sed ofte ilia retiriĝo rezultis de konscio ke evakuaj procedoj komencis tro malfrue kaj ke estis neniu vojo efike efektivigi la evakuon. Cetere, Sovetaj oficialuloj, kiuj restis en urbo kaptita de Germanaj fortoj timis ekzekuton fare de Nazioj pro la ĉaso komunismanojn. Evitante tion, la oficialuloj sciis ke ili estis submetitaj al intensa pridemandado, kio okazis, fare de suspektaj Sovetunianoj, kiam ili revenis hejmen.[48]

Malgraŭ ĉi tiuj regresoj en la efektivigo de evakua politiko frue dum la milito, ĉirkaŭ 12 milionoj Sovetuniaj civitanoj sukcese evakuiĝis en 1941, eĉ se kelkaj inter tiuj movoj estis po rezulto de malorganizita “spontanea memevakuo”, kaj aliaj 4,5 milionoj evakuiĝis la sekvantan jaron.[51] Krome, la fabrikoj kiuj estis sukcese evakuitaj en Centran Azion helpis provizi la produktivan kapaciton, kiun la Sovetoj bezonis por fine venki en la milito, kaj malhelpis ke la Germanoj akiru pliajn industriajn rimedojn. Provizante sekuran rifuĝejon disde la Germana antaŭeniĝo por Sovetuniaj civitanoj, Centra Azio ludis kritikan rolon por sekurigi la Aliancitan venkon. La evakuo mem estis nur parto de la malfacileco, tamen, ĉar evakuitoj alvenintaj en Centran Azion alfrontis multajn malfacilaĵojn.[52]

Pro la hazarda naturo de evakuo, multaj laboristoj ne alvenis kun sia fabriko kaj devis trovi laboron si mem, kvankam tio malfacilis. Cetere, urboj kiel Taŝkento fariĝis superfortita pro la tuta volumo da homoj alvenantaj tien, kaj por tiuj ege malfacilis provizi manĝaĵon kaj loĝejon por evakuitoj. Je alveno, multaj evakuitoj mortis pro malsano aŭ pro malsato en ekstrema malriĉeco en Centra Azio. Uzbekaj oficialuloj instalis helpajn staciojn en Taŝkento, kiuj estis imititaj ĉe aliaj fervojaj stacioj por helpi kontraŭbatali la malriĉecon, sed ili nur povis fari malmulton ĉar malmulto povis esti ŝparita ekonomie pro la milita peno.[52] Malgraŭ ĉi tiuj problemoj, la kapableco de Centra Azio sorbi Sovetunian industrion kaj loĝantaron je tiu etendo kaj je tiu maniero estis impona. La Germanoj certe ne antaŭvidis la preparitecon de Soveta Centrazio kaj fine tion pagis grave.

Ekde 1991[redakti | redakti fonton]

De 1988 ĝis 1992, libera gazetaro kaj plurpartia sistemo evoluis en la Centraziaj respublikoj pro ke perestrojko premadis la lokajn komunismajn partiojn malfermi sin. Tio, kion Svat Soucek vokas la "Centrazia Printempo", estis tre efemera: nelonge post sendependeco eksaj komunismaj oficialuloj reenlokigis sin kiel lokaj fortuloj.[53] Politika stabileco en la regiono plejparte estis daŭrigita, krom la grava escepto de la Taĝika Enlanda Milito kiu daŭris de 1992 ĝis 1997. 2005 ankaŭ vidis la plejparte pacan elpelon de la Kirgiza prezidanto Askar Akayev en la Tulipa Revolucio kaj ekinfestiĝon de perforto en Andiĝono (Uzbekujo).

La sendependaj ŝtatoj de Centra Azio kun iliaj sovet-tiritaj landlimoj.

Multe da la loĝantaro de Soveta Centrazio estis indiferenta al la disfalo de Sovetunio, eĉ la grandaj Rusaj loĝantaroj en Kazaĥujo (ĉirkaŭe 40% el la totala loĝantaro de Kazaĥujo) kaj en Taŝkento, Uzbekujo. Helpo de la Moskva Kremlo ankaŭ estis centra por la ekonomio de Centra Azio: ĉiu de la respublikoj ricevis masivan mon-translokigon el Moskvo.

Sendependeco plejparte rezultis de la penoj de la malgrandaj grupoj de naciismaj, plejparte lokaj, intelektuloj kaj de malgranda intereso en Moskvo por reteni la multekostan regionon. Mongolujo (kiu tamen neniam estis parto de Sovetunio) sekvis iom similan vojon. Ofte aginte kiel la neoficiala deksesa Soveta Respubliko, ĝi forlasis la komunisman sistemon nur en 1996, sed rapide ekhavis ekonomiajn problemojn. Vidu la artikolon Historio de sendependa Mongolio.

La ekonomia sukceso de la regiono ekde sendependeco estas miksa. Centra Azio enhavas kelkajn de la plej grandaj rezervoj de naturaj rimedoj en la mondo, sed grave malfacilas transporti ilin. Pro tio ke ĝi estas pli fore de la oceano ol iu ajn alia regiono en la mondo, kaj ke ĝiaj sudaj limoj estis fermitaj dum jardekoj, la ĉefaj komercaj vojoj kaj duktoj kuris tra Rusujo. Rezulte, Rusujo ankoraŭ havas pli da influo en la regiono ol en iu ajn alia eksa Sovetrespubliko. Tamen, la pliiĝanta energia graveco de la Kaspia Maro instigas grandan okupiĝon pri la regiono fare de Usono. La eksaj Sovetrespublikoj de la Kaŭkazo nun havas siajn proprajn Usonajn Specialan Senditon kaj inter-agentejajn laborgrupojn. Eksa Usona Sekretario pri Energio Bill Richardson asertis ke "la Kaspia regiono espereble savos nin [Usonon] de totala dependeco de Mezorienta petrolo".[54]

Kelkaj analizistoj, kiel Myers Jaffe kaj Robert A. Manning, taksas tamen ke eniro en la regionon (kun iniciatoj kiel la Baku-Tbilisi-Ceyhan-dukto, favorata de Usono) fare de Usono kiel fare de grava aktoro povas kompliki la ŝancojn de Moskvo decide rompiĝi kun ĝiaj pasintaj ekonomiaj eraroj kaj pasintaj geopolitikaj ekscesoj en Centra Azio. Ili ankaŭ rigardas kiel miton la aserton ke Kaspia petrolo kaj gaso estus malpli multekosta kaj pli sekura elekto ol provizoj el la Persa Golfo.[55]

Malgraŭ ĉi tiuj timoj, ekde la jaroj antaŭ 1980, Azerbajĝano, Kazaĥujo kaj Turkmenujo laŭpaŝe movis ĉe centran stadion en la tutmondaj energiaj merkatoj kaj estas nun rigarditaj kiel kernaj faktoroj de la internacia energia sekureco. Ĉefe Azerbajĝano kaj Kazaĥujo sukcesis allogi masivan fremdan investon al sia petrola kaj gasa sektoroj. Laŭ Gawdat Bahgat, la investada fluo sugestas ke la geologia potencialo de la Kaspia regiono kiel de grava fonto de petrolo kaj gaso ne estas dubata.[56]

Rusujo kaj Kazaĥujo komencis pli kunan energian laboron en 1998, kiu estis cetere firmigita en majo 2002, kiam la prezidantoj Vladimir Putin kaj Nursultan Nazarbajev subskribis protokolon disigantan tri gasajn kampojn – Kurmangazy, Centralnoje kaj Ĥvalinskoje – laŭ egala bazo. Post la ratifiko de ambaŭpartiaj traktatoj, Rusujo, Kazaĥujo kaj Azerbajĝano deklaris ke norda Kaspio estis malferma por komerco kaj investo pro ke ili atingis interkonsentiĝon pri la leĝa statuso de la baseno. Irano kaj Turkmenujo tamen rifuzis rekoni la validecon de ĉi tiuj ambaŭpartiaj interkonsentoj; Irano malakceptas ajnan ambaŭpartian interkonsenton por disigi Kaspion. Aliflanke, Usonaj elektoj en la regiono (en la kadro de la laŭdira "dukta diplomatio"), kiel la forta subteno de la Baku-dukto (la projekto estis poste aprobita kaj en 2005 kompletigita), reflektas politikan deziron eviti ambaŭ Rusujon kaj Iranon.[57]

Pli kaj pli, aliaj potencoj komencis okupi sin en Centra Azio. Nelonge post kiam la Centraziaj statoj gajnis sian sendependecon, Turkujo komencis rigardi orienten kaj nombro da organizoj estas provantaj konstrui ligojn inter la okcidentaj kaj la orientaj Turkoj. Irano, kiu dum jarmiloj havis proksimajn ligojn kun la regiono, ankaŭ laboris kaj laboras pri konstrui ligojn, kaj la Centraziaj ŝtatoj nun havas bonajn rilatojn kun tiu lando. Unu grava rolisto en la nova Centrazio estis Sauda Arabio, kiu financas la islaman reviviĝon en la regiono. Olcott notas ke nelonge post sendependeco Sauda mono pagis amasajn liverojn da Koranoj en la regionon, kaj la konstruon kaj riparon de granda nombro da moskeoj. Eĉ nur en Taĝikujo proksimume po kvincent moskeoj por unu jaro estis starigitaj kun Sauda mono.[58]

La antaŭe ateismaj komunismaj gvidantoj plejparte sin Islamanigis. Malgrandaj Islamismaj grupoj formiĝis en pluraj da la landoj, sed radikala islamo havas malgrandan historion en la regiono; la Centraziaj socioj restis plejparte laikaj kaj ĉiuj kvin statoj ĝuas bonajn rilatojn kun Israelo. Centra Azio estas ankoraŭ hejmo de granda Juda loĝantaro; la plej granda grupo estas la Buĥoraj Judoj; kaj gravaj komercaj ligoj evoluis inter la irintoj en Israelon post sendependeco kaj la restintaj.

La Popola Respubliko de Ĉinujo vidas la regionon kiel havendan estontan fonton de krudaj materialoj; la plej multaj Centraziaj landoj estas membroj de la Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro. Tio ĉi influis Ŝinĝiangon kaj aliajn partojn de Okcidenta Ĉinujo kiuj vidis infrastrukturajn programojn konstruantajn novajn ligojn kaj ankaŭ novajn militistajn servojn. Ĉina Centrazio estis malproksima de la centro de ekonomia ekprosperiĝo de tiu lando kaj la areo restis konsiderinde pli malriĉa ol la marbordo. Ĉinujo ankaŭ vidas minacon en la potencialo de la novaj ŝtatoj subteni separatismajn movadojn ĉe ĝiaj propraj tjurkaj malplimultoj.

Unu grava Soveta heredaĵo kiu nur laŭpaŝe estis rimarkita estas la vasta ekologia detruo. Plej rimarkindas  la laŭpaŝa sekigo de la Aralo. Dum la Soveta epoko, oni  decidis ke la tradicia kultivo de melonoj kaj legomoj estu anstataŭigita de akvo-uzega kultivo de kotono por Sovetuniaj tekstilaj fabrikejoj. Oni lanĉis amasajn irigaciajn laborojn, kiuj deturnis konsiderindan elcentaĵon da la ĉiujara enfluo al la maro, malpliigante ĝin konstante. Cetere, vastaj terpecoj de Kazaĥujo estis uzitaj por atoma testado kaj tie ekzistas multego da difektiĝintaj fabrikoj kaj minoj.

En la unua parto de 2008 Centra Azio spertis severan energian krizon, nesufiĉon de elektro kaj de karburaĵo, pligravigitan de nenormale malvarmaj temperaturoj, de malsukcesanta infrastrukturo kaj de nesufiĉo de manĝaĵo pri kiu la okcidento komencis helpi la regionon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. O'Connell, Robert L.: "Soul of the Sword.", page 51.
  2. La raporto pri la genetika studo de Centrazianoj, Anglalingva BBC-artikolo resumanta tiujn trovaĵojn
  3. Christoph Baumer "The History of Central Asia – The Age of the Silk Roads (Volume 2); PART I: EARLY EMPIRES AND KINGDOMS IN EAST CENTRAL ASIA 1.
  4. Herodoto, 4, 83-144. Originala helena teksto, angla traduko
  5. "Central Asia, history of", Encyclopædia Britannica, 2002 
  6. Di Cosmo (2002), pp. 250–251
  7. Yü (1986), pp. 390–391, 409–411
  8. Chang (2007), p. 174
  9. Loewe (1986), p. 198
  10. Ebrey (1999), p. 127
  11. Ebrey, Walthall & Palais (2006), p. 113
  12. Xue (1992), pp. 149–152, 257–264
  13. 13,0 13,1 Ebrey, Walthall & Palais (2006), p. 92
  14. Benn (2002), pp. 2–3
  15. 15,0 15,1 Cui (2005), pp. 655–659
  16. 16,0 16,1 Ebrey (1999), p. 111
  17. Xue (1992), p. 788
  18. Twitchett (2000), p. 125
  19. Liu (2000), pp. 85–95
  20. Gernet (1996), p. 248
  21. Xue (1992), pp. 226–227
  22. Xue (1992), pp. 380–386
  23. Benn (2002), p. 2
  24. Xue (1992), pp. 222–225
  25. Twitchett, Denis; Wechsler, Howard J. (1979).
  26. 26,0 26,1 Skaff, Jonathan Karem (2009).
  27. Skaff, Jonathan Karam (2012).
  28. Millward, James A. (2007).
  29. Whitfield (2004), p. 193
  30. Sen (2003), pp. 24, 30–31
  31. Charles Bell (1992), Tibet Past and Present (illustrated, reprint ed.
  32. W. D. Shakabpa, Derek F. Maher (2010), One hundred thousand moons, Volume 1 (illustrated ed.
  33. Beckwith (1987), p. 146
  34. Stein (1972), p. 65
  35. Twitchett (2000), p. 109
  36. Benn (2002), p. 11
  37. Richardson (1985), pp. 106–143
  38. [1] A Journey of a Thousand Years
  39. Toops, Stanley (May 2004), "Demographics and Development in Xinjiang after 1949" (PDF), East-West Center Washington Working Papers (East–West Center) (1), p. 1 
  40. Hann (2008).
  41. Inkluzivas nur civitanojn de Popola Respubliko Ĉinujo.
  42. Altschuler (1993), p. 78
  43. Manley (2009), p. 41
  44. Polian (2004), p. 137
  45. Polian (2004), pp. 137-138
  46. 46,0 46,1 Polian (2004), p. 138
  47. Manley (2009), pp. 24–47
  48. 48,0 48,1 Manley (2009), pp. 66–69
  49. Altschuler (1993), p. 80
  50. Manley (2009), p. 48
  51. Manley (2009), p. 50
  52. 52,0 52,1 Manley (2009), p. 148–195
  53. Soucek (2000)
  54. Manning & Jaffe (1998), p. 112
  55. Manning & Jaffe (1998), p. 113
  56. Bahgat (2006), p. 3
  57. Bahgat (2006), p. 8
  58. Martha Brill Olcott.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]