Historio de Erevano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Blazono de la urbo

La Historio de Erevano, ĉefurbo de la moderna Armenio havas sian originon en la Antikveco. Pli ol 2800-jara urbo, oni konsideras ĝian fondiĝon en la jaro 782 a.K, sed tiu estis loko loĝata ekde la neolitika epoko.

Post historio plena de bataloj, invadoj, detruoj, bruligado, de grandaj najbaraj imperioj, Erevano fariĝas la 12-a ĉefurbo de Armenio el 1918 ĝis niaj tagoj

Antikva historio[redakti | redakti fonton]

La ruinoj de la Fortikaĵo Erebuni, kiu estis konstruita de la reĝo Argiŝto la 1-a en la jaro 782 a.K.

La antikva Erevano kreditigas sian fruan ekzistadon sur sulko de la reĝo de Urarto, Argiŝto la 1-a kiu mencias la fondiĝon de la fortikaĵo Erebuni en 782 a. K., kiel ŝirmaĵo kontraŭ la atakoj kaj invadoj el la nordo de Kaŭkazio. Do, Erevano, estas unu el la plej antikvaj urboj de la mondo. Inter la sesa kaj kvara jarcentoj a.K., Erevano estis unu el la ĉefaj centroj de la aĥemenida dinastio. En 585 a.K, la fortikaĵo Teiŝebaini (Karmir Blur), 30 mejloj norde de Erevano, estis detruita de la skitoj.

La nomo Erevano (aŭ Jerevano) estas uzata ekde la 7-a jarcento a.K sub regado de la persoj. Ĝi sekvis la destinon de Armenio kaj estis disputata de la romianoj, persoj kaj partanoj, ĝis la araba regado, kaj sinsekvaj regionaj dinastioj.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Rekonstruado de la Bagratida standardo

La disvolviĝo de la urbo intensiĝas dum Mezepoko (ĉ. la 5-a kaj 6-a jarcentoj), kaj la unua erevana preĝejo, Preĝejo al Sanktaj Petro kaj Paŭlo, estis baptata en la 5-a jarcento. Post pluraj konkeraj intencoj de la araboj, en 658 ili okupis la urbon.[1] Ĝi fariĝis la dua plej grava urbo de la regiono post Dvin kiu restos kiel la ĉefa ekonomia centro de la Ararata plataĵo ĝis la 11-a jarcento. La araboj intencis islamigi la armenan loĝantaron pere de amasaj islamigoj, sed ĝenerala rezistado devigas ilin forlasi tiun intencon. Post tio la sekvaj kalifoj toleris la kristanismon kaj donis ampleksan memstarecon al la armenoj. Erevano konis pacan kaj prosperan jarcenton ĝis la ribeliĝoj de 740. La vilaĝo estis invadata kaj pluraj kvartaloj bruligataj; konsekvence, la urbo perdis la memstarecon ĝis 850 kiam la estonta armena reĝo Aŝoto la 1-a de Armenio kiu estis reganto, per titolo « princo el la princoj », rekuperis ĝin. Tiu ĉi reĝo markas la komencon de la Bagratida dinastio.

En 920, kun apogo de la Bizanca Imperio, la reĝo Aŝoto la 2-a aneksas Erevanon kaj sian regionon al la reĝlando. Dum la 10-a jarcento pro ĝia ekonomia kaj militista potenco, Erevano fariĝas la centro de la orienta Armenio. Ĝis la 11-a jarcento ĝis estis parto de la reĝlando de la bagratidoj, sed estis kaŝe ofertata al la bizancanoj en 1023 antaŭ aparteni al al Selĝukidoj. Post la morto de la reĝo en 1041, Mikaelo la 5-a reklamis kaj rekuperis la urbon, Ani kaj la plataĵo Ararato.[2] Sed dua invado de la selĝukidoj estis malfavora al la regiono, la bizancanoj retiriĝas al la vilaĝo Ani.[3] Tradicie agresemaj, la selĝukidoj atakas, ŝtelas, bruligas kaj fine detruas Erevanon. Ili lasis la urbon abandonata, la kadavroj kovris la stratojn, kaj finfine prenis la kontrolon de la reĝlando en 1064.[3] En la 12-a jarcento, Kartvelio fariĝis grava regiona militista potenco kaj akceptas kuniĝi al la armenoj por la forpelado de la selĝukidoj. Erevano estis prenata de la armenoj en 1201, kiuj rekonstruis ĝin kaj la urbo konis dum 20 jaroj oran aĝon. Ekde 1225, la turkmenaj kaj mongolaj invadoj sinsekvas unu la alian kaj ili finiĝas per tolerema regado al la kristanoj. En 1256 Erevano iĝis ĉefurbo de unu el la kvar regionoj de la Mongola Imperio. Fine de la 13-a jarcento, la islamiĝo de Ghazan Khan kaj la mongola nomadismo bremsis la disvolviĝon de la regiono.[1] La tuta lando suferis malsategon kaj la loĝantaro preferis forfuĝi kaj abandoni plian fojon la urbon Erevano. En 1387, Tamerlano disrabis kaj invadis la urbon kaj la regiono, post pluraj sensukcesaj intencoj.

Erevano en 1796

Dum la turko-persaj militoj, la urbo ŝanĝis 14-foje sian reganton inter 1513 kaj 1737. En 1604, laŭ la ordono de Abazo 1-a la Granda, dekmiloj da armenoj (inkluzive de la erevananoj) estis deportitaj al Persio. Kiel konsekvenco, la erevana loĝantaro fariĝis 80% islama kaj 20% kristan-armenoj. Dum la jardeko de 1670, la franco Jean Chardin vizitis la urbon kaj priskribis ĝin en siaj Vojaĝoj de Chardin Cavalier tra Transkaŭkazio en 1672-1673. La 7-a de junio 1679, tertremo detruis la urbon.

Post 1747, la urbo estis parto de la Ĥanato de Erevano, muslima princlando sub persa regado. Dum la dua ruso-persa milito, Erevano estis liberigita fare de la rusaj trupoj sub gvidado de Ivano Paskeviĉ la 1-a de oktobro 1827, kaj formale cedata de la persoj en 1828.

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

En 1918, post la fino de la Unua mondmilito, Erevano estis deklarata kiel ĉefurbo de la nova Armena Demokratia Respubliko. Samjare, Erevano konfrontiĝis al la minacoj de la otomana armeo, kiu eniris 7 km de la urbo. Nur la tuja subskribo de la Traktato de Batum povis savi la ĉefurbon de otomana okupado.

La 4-a de decembro 1920 ĝi estis okupata de la Ruĝa Armeo, kiu disigis la respublikon. La 16-a de februaro 1921 ekas la kontraŭ-soveta ribeliĝo en la urbo, kiu ne estis kontrolata ĝis la 2-a de aprilo.

Erevano daŭre estis ĉefurbo de Armenio, ĉi-foje de la Socialisma Soveta Armena Respubliko unu el la dek kvin respublikoj de Sovetio. La sovetia epoko transformis la urbon en moderna industria metropolo kun pli ol miliono da loĝantoj, ellaborata laŭ la eminenta armena arkitekto Aleksander Tamanian. Erevano ankaŭ fariĝis grava kultura kaj scienca centro.

Poŝtmarko de 12 rubloj de 1968, kiuj memorigas la datrevenon 2750 de la erevana fondiĝo

Tamanian miksis tradician arkitekturan stilon kun la urbaj modernaj stiloj de la epoko. Ĝia dizajno estas radia cirklo kiu regas la tutan urbon. Kiel rezulto multaj historiaj konstruaĵoj estis detruitaj, inkluzive de preĝejoj, moskeoj, la persa fortikaĵo, banejoj, bazaroj kaj karavanejoj. Multaj el la distriktoj kiuj ĉirkaŭas Erevanon ricevis la nomon de armenaj komunumoj kiuj estis dekumitaj de la otomanoj dum la armena genocido. La distriktoj Malatja-Sebastio kaj Nork-Maraŝo, ekzemple, estas la nomoj de la turkaj urboj Malatjo, Sivaso kaj Maraŝo, respektive. Post la fino de la Dua mondmilito, germanaj milit-kaptitoj estis uzataj por la konstruado de novaj konstruaĵoj kaj strukturoj, kiel la ponto Kievjan.

En 1965, dum la solena memorigado de la 50-a datreveno de la genocido, Erevano estis la centro de 24-hora protestado kontraŭ la soveta reĝimo, la unua tiaspeca manifestacio en Sovetio, por postulado de la Genocido fare de la soveta registaro. En 1968, la urbo celebris la 2750-jariĝon.

Post la fino de Sovetio, Erevano fariĝis ĉefurbo de sendependa Armenio la 21-a de septembro 1991. La proviziado de gaso kaj elektro estis ege malfacila; la konstanta elektra energio estis restablita en 1996. Kiel konsekvenco de la malapero de Sovetio, dum la lastaj 5 jaroj, la urbocentro transformiĝis en granda konstruada iniciato kiu celas forigi ĉiajn sovetajn stilojn. Laŭ la nacia statistika servo, estis foruzitaj 1,8 milionoj da dolaroj en konstruaĵoj. La prezoj de la apartementoj de la urbocentro dekobliĝis dum la lasta jardeko. Tamen, kelkaj fakuloj opinias ke tiuj novaj konstruaĵoj kaj la urba planado perfortas la sekur-kondiĉojn kontraŭ tertremoj.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://armenianow.com/pdf/yerevan.pdf
  2. Gérard Dédéyan (dir.), op. cit., p. 313.
  3. 3,0 3,1 Gérard Dédéyan (dir.), op. cit., p. 269.