Historio de Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La historio de la lando kiu hodiaŭ nomiĝas Grekio kaj de la proksimaj areoj gravas en la monda historio pli pro sia kultura ol pro sia politika efiko - kvankam dum kelkaj jarcentoj la helenaj koloniistoj konkeris proksimajn landojn kaj Aleksandro la Granda kreis vastan imperion.

Greka historio estas tre ĝenerala vorto. Esperante oni ankaŭ parolas pri helena historio. Iuj preferas uzi la vorton helena pri Antikva Grekio kaj greka pri la moderna historio; aliuloj uzas la vorton helena ankaŭ pri nuntempa Grekio. Ĉi tie oni uzos la vorton greka pri la tuta historio de hodiaŭa Grekio kaj helena nur pri antikva Grekio.

La Greka historio aŭ pli precize Historio de Grekio enhavas 4 periodojn:

Antaŭhelena historio[redakti | redakti fonton]

Antikva helena historio[redakti | redakti fonton]

Bizanca historio[redakti | redakti fonton]

Moderna greka historio[redakti | redakti fonton]

En 1829 Grekio akiris sendependecon disde la Osmanida imperio, kiel reĝlando Grekio, sed ĝin sekvis tuta vico de politikaj renversoj kaj militaj diktaturoj, ĉefe post la puĉo de la koloneloj. Moderna demokratia respubliko formiĝis en 1975.

Dum la Dua Mondmilito Grekio estis okupita de la potencoj de Akso, precize Nazia Germanio, Italio kaj Bulgario. Estis aparte grava la Batalo de Kreto. Dume funkciis la Greka kontraŭnazia rezistmovado. Ĝi daŭris ĝis la retiriĝo de la germanaj kaj bulgaraj trupoj en oktobro 1944. Tiam startis malfacila kunvivado inter la diversaj frakcioj de la rezistado kio rezultis en la Greka Enlanda Milito.

La Greka Enlanda Milito (en greka: ο Eμφύλιος [Πόλεμος], o Emfýlios [Pólemos], "la enlanda milito") okazis en Grekio el 1946 al 1949 inter la armeo de la Greka registaro — apogita de Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono — kaj la Demokratia Armeo de Grekio (DSE) — nome milita branĉo de la Komunista Partio de Grekio (KKE) — apogita de Jugoslavio kaj Albanio same kiel de Bulgario. Ĝi estis ofte konsiderata la unua milito montro de la Malvarma Milito, kvankam Sovetunio evitis sendi helpon. La batalado rezultis en la malvenko de la DSE fare de la Helena Armeo.[1] Fondita de la Komunista Partio de Grekio kaj subtenita de najbaraj kaj ĵus fonditaj socialismaj ŝtatoj kiel Jugoslavio, Albanio kaj Bulgario, la Demokratia Armeo de Grekio inkludis multajn personojn kiuj estis luktintaj kiel partizanoj kontraŭ la fortoj de la okupacio fare de Germanio, Italio kaj Bulgario dum la Dua Mondmilito en 1939–1945.

De la restarigo de la demokratio tre ofte la eventoj de la politiko kaj de la politikaj sukcedoj ege rilatis al la surstrata agado ĉefe de studentoj kaj junuloj, sed ne nur. Tiele oni povas resumi:

Kronologio de surstrataj konfliktoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1973 studentaj protestoj kontraŭ la militista diktaturo estis subpremitaj perforte de polico kaj tio akcelis la falon de tiu diktaturo.
  • En 1974 en balotado venkis la konservativa partio kaj ekprezidentis Konstantino Karamanlis, onklo de la estonta prezidanto Kostas Karamanlis.
  • En 1981 Grekio eniris en la EU kaj venkis en balotado la socialisma partio de Andreas Papandreu.
  • En 1985 rememoro de la studenta insurekcio de 1973 konvertiĝis en denovaj perfortaĵoj inter policanoj kaj studentoj.
  • En 1991 novaj surstrataj violentoj inter manifestaciantoj kaj policanoj post la mortigo de instruisto dum protestoj kontraŭ la reformo de la instrusistemo.
  • En 1995 novaj violentoj inter studentoj kaj policanoj. Granda detruo en Ateno.
  • En 1999 novaj atakoj de policanoj kontraŭ manifestaciantoj kontraŭ vizito de Bill Clinton. Atakoj de anarkiistoj kontraŭ financaj kaj ŝtataj institucioj.
  • En 2003 grupoj de anarkiistoj kaj radikaloj kontraŭstaris la policon okaze de la Pintokunsido de la EU en Saloniko.
  • En 2004 venkis en balotado la konservativa partio de Kostas Karamanlis.
  • En 2007 okazis tajdo de incendioj tra la tuta Grekio kaj oni kulpas malefikon kaj koruptadon de la registaro. Tamen la konservativa partio denove venkis.
  • En decembro 2008 okazis surstrataj bataloj de policanoj kontraŭ studentoj.

Fakte tuj post la monda ekonomia krizo de 2008 okazis la krizo de la greka publika ŝuldo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikos Marantzidis kaj Giorgos Antoniou. "The Axis Occupation and Civil War: Changing trends in Greek historiography, 1941–2002." Journal of Peace Research (2004) 41#2 pp: 223–231.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bengtson, Hermann (2008). Historia de Grecia. Desde los comienzos hasta la época imperial romana. Madrid: Gredos. ISBN 978-84-249-0152-3.
  • Boardman, John; et al. (2002). The Oxford History of Greece & the Hellenistic World.
  • Brewer, David (2010). Greece: The Hidden Centuries: Turkish Rule from the Fall of Constantinople to Greek Independence. I.B. Tauris. p. 308.
  • Burn, A.R. (1966). The Penguin History of Greece.
  • Cartledge, Paul (2002). The Cambridge Illustrated History of Ancient Greece.
  • Chadwick, John (1976). The Mycenaean World. Cambridge UP. ISBN 0-521-29037-6.
  • Demand, Nancy H. (2006). A History of Ancient Greece in Its Mediterranean Context.
  • Grant, Michael (1993). A Social History of Greece and Rome.
  • Koliopoulos, John S.; Veremis, Thanos M. (2009). Modern Greece: A History since 1821.
  • Pomeroy, Sarah B.; et al. (2009). A Brief History of Ancient Greece: Politics, Society and Culture.
  • Woodhouse, C. M. (2000). Modern Greece: A Short History.