Historio de Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo pritraktas la modernan historion de Israelo de ties proklamo de la sendependeco en 1948 ĝis la nuntempo. Ĉi tiu historia limo enhavas pli da sesdek penaj jaroj dum kiuj politikistoj kaj diplomatoj dividas pro la cionismo la teritorion por establi suverenan nacion, kiun judoj konsideris, ke ĝi estas ilia patrujo, la malnova Tero de Israelo, ankaŭ konita kiel Palestino de la tempoj de la romianoj.

Dome in Jerusalem The Capital City Of Palestine
PALESTINE 1759
PALESTINE 1851
PALESTINE 1864
PALESTINE 1900
PALESTINE 1915
Palestine 1920
PALESTINE 1924
PALESTINE 1946
PALESTINE 1947
PALESTINE 2003

Ĉefaj etapoj

Historiaj Precedencoj

La unuaj montroj en la historio de la deziro reveni al ilia naskiĝpatrujo esprimiĝis dum la ekzilo de la juda popolo en Babilono en la jaro 597 a.K. kaj poste en la jaro 70 p.K. post la detruo de Jerusalemo far de la romianoj kaj la ekzilo de la judoj al diferencaj lokoj de la mondo, kio estas konata kiel la diasporo. La reveno al la Promesita Tero prenis karakterojn religiajn, kiam la judoj konsideris, ke koncerna reveno koincidus kun la alveno de la Mesio. La ortodoksaj judoj de la 19-a jarcento kaj komencoj de la 20-a jarcento, konsideris la ekpenson de la reveno al Israelo antaŭ la alveno de la Mesio kiel ion sakrilegian. Aliaj inkluzive konsideris, ke la judaismo estis religia koncepto, ne etna aŭ laika. Meze de la 19-a jarcento, Palestino aŭ Israelo formis parton de la Otomana Imperio kaj estis loĝata ĉefe de arabaj islamanoj (iuj de ili, beduenoj), arabaj kristanoj, kaj de judoj kaj aliaj minoritataj grupoj.

Kiam nuntempe oni klopodas pravigi la judan konsistigon de la Israela ŝtato oni diras, ke jam en 1844, la judoj konsistigis la majoritatan grupon en kelkaj urboj, Jeruzalemo la plej konsiderinda. Aldone al la tradiciaj religiaj judaj komunumoj, en la dua duono de la 19-a jarcento ekis nova juda enmigrado, kiu estis laika kaj socialisteca kaj kiu klopodis postuli la teron laborante ĝin. Tiele naskiĝis komunumoj kiel Mikveh Israelo en 1870, Petaj Tikva en 1878, Rishon LeZion en 1882 kaj aliaj agrikulturaj komunumoj. Fine de la jarcento, Leono Pinsker kaj Theodor Herzl prenis la iniciaton serĉi internacian apogon por fondo de juda patrujo en Palestino, kvankam neniu el ambaŭ konsideris Palestinon kiel la ununuran regionon por la juda ŝtato. En 1897 okazis la Unua Cionisma Kongreso, kie oni proklamis la decidon establi patrujon por la juda popolo en Israelo.

La Deklaro de Balfour de 1917 asertis, ke la brita registaro vidis favore la starigon de la juda patrujo en Palestino, en la supozo, ke tio ne damaĝus la civilajn kaj religiajn rajtojn de la nejudaj komunumoj en Palestino. Ĉi tiu deklaro ĝuis la apogon de kelkaj landoj, inkludante Usonon, kaj ĝi iĝis grava dokumento poste de la Unua Mondmilito kiam la Ligo de la Nacioj atribuis al Britio la mandaton pri Palestino. La juda enmigrado kreskiĝis iomete dum la 1920-aj jaroj, pliiĝante en la 1930-aj jaroj, pro malfacilaĵoj en Eŭropo kaj la persekutado de la nazioj. Tio daŭris ĝis 1939 kiam Britio bremsis la enmigradon. Poste de la Dua Mondmilito, la britoj anoncis sian intencon retiriĝi el Palestino. La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj proponis la 29-an de novembro de 1947 la disdividon de Palestino en du ŝtatoj, unu araba kaj la alia juda, restante Jerusalemo sub la administrado de la Unuiĝintaj Nacioj. La plimulto de la judoj en Palestino akceptis ĉi tiun decidon, sed ne tiel la araboj kiuj ĝin malakceptis (fakte ne estis deviga tiu akcepto ĉar la decidoj de Ĝenerala Asembleo ne havas devigan karakteron). La perforto inter la judaj kaj arabaj komunumoj tuj eksplodis. Je la anonco de la fino de la brita regado en Palestino, la judoj planis deklari sendependan ŝtaton, kion la araboj estis deciditaj malebligi. La 14-an de majo de 1948, la lastaj britaj soldatoj forlasis Palestinon kaj la judoj, estritaj de David Ben-Gurion, deklaris en Tel-Avivo la kreon de la Ŝtato de Israelo, konsentite al la antaŭvidita plano por la Unuiĝintaj Nacioj.

La Sendependiga Milito de 1948

Tuj post la deklaro de la ŝtato de Israelo. Egiptio, Sirio, Jordanio, Irako kaj Libano invadis la novan ŝtaton. En la sangoversa kaj malespera milito karakterigita de la uzado de improvizita armilaro kaj lertaj taktikoj, la judoj povis eventuale forpuŝi la araban atakon kaj ili inkluzive antaŭenigis okupante novajn teritoriojn. La militpaŭzo estis subskribita por ambaŭ partoj, decidante kiujn el la okupitaj teritorioj restus en povo de Israelo. Kiel rezulto de ĉi tiu milito, Israelo okupis la teritorion, kiun atribuis al ĝi la Unuiĝintaj Nacioj, plus kelkaj okupitaj teritorioj (Israelo pliigis ĝian teritorion en 50%). Restis en manoj de la araboj la okcidenta zono de la Jordano (konita kiel Cisjordanio, poste de la aneksado Jordania), kaj la sektoro de Gaza, okupita de Egiptio. En 1949 sub la aŭspicioj de la Unuiĝintaj Nacioj subskribis kvar pactraktatoj en Rodiso, Grekio, Israelo, Egiptio, Jordanio, Sirio kaj Libano, sed tiuj en la praktiko neniam alvenis al solvo de la problemo de Palestino kaj la perforto en ĉi tiu regiono daŭris ĝis niaj tagoj.

La milito kaŭzis tuj amason de 710.000 rifuĝintaj araboj el Palestino kaj postaj 800.000 rifuĝintaj judoj, kiuj estis pli malpli perforte devigitaj forlasi la arabajn landojn kie loĝis. La 5-an de julio de 1950, Israelo aprobis leĝon kiu koncedis al la judoj loĝantaj ie ajn en la mondo la rajton elmigri al Israelo, kvankam amasa enmigrado jam estis komencita antaŭe. Fakte pli da 250.000 judoj survivantaj al la Holokaŭsto elmigris al Israelo. La operacio "Magia Tapiŝo" produktis milojn da jemenaj elmigrantoj al Israelo.

Sestaga milito

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sestaga milito.

En junio de 1967 Nasser petis la izolitecon de la fortoj de la Unuiĝintaj Nacioj dum ili amasigis trupojn en la limoj. La 5-an de junio de tiu jaro, la aera forto israela lanĉis aeratakon kontraŭ la aerforto de Egiptio, kiu estis preskaŭ neniigita. En tiu sama tago ankaŭ estis nuligitaj la aerfortoj de Sirio kaj Jordanio. En intensaj atakoj, la israela armeo disvenkis Egiption, Jordanion kaj Sirion en milito kiu daŭris nur ses tagojn. La 11-an de junio oni akordigis la militpaŭzon sub la aŭspicioj de la Unuiĝintaj Nacioj. Post ĉi tiu milito, Israelo gajnis la kontrolon de la duoninsulo de Sinajo, la sektoro de Gaza kaj la Altaĵoj de Golan, tiel kiel la okcidenta regiono de la Rivero Jordano, inkludante la orienton de Jerusalemo. La 22-an de novembro de 1967, la Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion nome formulo de "teritorio kontraŭ paco" kiu promociis la starigon de stabila paco inter la nacioj en konflikto. Sub ĉi tiu plano Israelo retiriĝus de la okupitaj zonoj en 1967 kontraŭ la devontigo por la arabaj landoj finigi la militostaton kontraŭ Israelo. La propono ne estis akceptita de partoj en konflikto. Dum 1969 kaj 1970 efektivigis eluziĝomiliton per kiu la israela aerforto atakis la egiptan teritorion kiel respondo al la konstanta bombardado de la israelaj pozicioj proksimaj al la kanalo de Suez. En 1970, Usono klopodis negoci interkonsenton por la malfermo de la kanalo de Suez, kiu ne sukcesis.

La Milito de Yom Kipur

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milito de Jom Kippur.

Ĉi tiu milito ekis en la 6-a de oktobro 1973 (la tago de plendema festo de judoj) kiam la armeoj de Sirio kaj Egiptio lanĉis atakon kontraŭ Israelo, disvenkante ties armeon per surprizo. Post tri semajnoj de bataloj la israelaj fortoj sukcesis rekuperi la perditan terenon kaj pacoforto de la Unuiĝintaj Nacioj komisiis substeni la pacon. Kiel rezulto de ĉi tiu surpriza atako, la israela registaro iniciatis negociadon por sekurigi ties limojn. La 18-a de januaro 1974, ĝi subskribis interkonsenton kun Egiptio kaj la 31-a de majo de la sama jaro kun la Siria registaro. Tamen la premo sur Israelo ne malkreskis pro tio ke la arabaj landoj produktantoj de petrolo malhelpis komercadon kun lando kiu havas komercajn interrilatojn kun Israelo. La registaro de Japanio, inter aliaj, ŝanĝis siajn interrilatojn kun Israelo, krom se ĉi tiu lando ne retiriĝos de la okupitaj teritorioj en la milito de la ses tagoj.

La pacoproceso kun Egiptio

En novembro de 1977, la egiptia prezidento, Anwar al-Sadat post 30 jaroj de malamikecoj vizitis Jerusalemon post la invito kiun al li faris la israela unua ministro Menachem Begin. Dum la vizito de du tagoj, kiu inkludis paroladon antaŭ la Israela kongreso, la Knesset, la egipta estro kreis la novan klimaton psikologian en Mezoriento, kiam la paco inter Egiptio kaj Israelo duonvidiĝis kiel reala ebleco. Sadat agnoskis la rajton ekzisti de la Israela ŝtato, kreante bazon por rekta negocado inter ambaŭ landoj. En septembro de 1978, la Usona prezidento, Jimmy Carter kunvenis kun la israela unua ministro, Begin, kaj ili akordigis pacoplanon inter Egiptio kaj Israelo, kiu ampleksiĝus al aliaj landoj en Mezoriento, establante komencon de negocado inter Israelo kaj ĉi tiuj landoj. Ankaŭ oni skizis planon de provizora reĝimo de memregado por la strio de Gaza kaj Cisjordanio cele koncedi plenan aŭtonomecon por la palestinoj loĝantaj en ĉi tiuj teritorioj. La interkonsento subskribiĝis la 26-an de marto de 1979, partoprenante Sadat, Begin kaj Carter. Laŭ ĉi tiu interkonsento, Israelo redonis Sinajon al Egiptio en aprilo de 1982, same kiel la okupitan zonon en la Golfo de Akabo. La Araba Ligo reagis negative al ĉi tiu interkonsento, forpelante Egiption de ties organizo kaj ŝanĝis la sidejon de la Ligo el Kajro al Tunizio. Sadat poste estos murdita de membroj de la egipta armeo kontraŭaj al la paco kun Israelo.

Libano

En la jaroj kiuj sekvis al la sendependecomilito de Israelo en 1948, la limo kun la Libano estis relative trankvila zono komparita kun la limoj de la resto de la najbaraj landoj de Israelo. Post la elpelo de la palestinaj aktivuloj de Jordanio en 1970 (dum la nomita Nigra Septembro), ĉi tiu situacio ŝanĝis radikale. Ĉi tiuj grupoj kiuj lokis en la Sudo de la Libano iniciatis sian lukton kontraŭ Israelo. En marto de 1978, post diversaj bataloj inter israelaj trupoj kaj la palestinaj geriloj en Libano, la israelaj fortoj invadis la sudon de tiu lando per kio oni nomis Operacio Litani. La Unuiĝintaj Nacioj pasis rezolucion per kiu postulis la retiron de la Israelaj trupoj kaj la kreon de provizora fortokorpo de la Unuiĝintaj Nacioj. Israelo obeis koncernan rezolucion kaj ĝi retirigis siajn trupojn. Tamen, la malamikecoj inter la palestinoj de Libano kaj Israelo ne ĉesis. La Liberiga Palestina Fronto (FLP) lanĉis atakojn kontraŭ Israelonordo, kaj samtempe alfrontis la libanajn kristanajn trupojn en koncerna lando. En junio de 1982, Israelo revenis invadi la sudon de Libano cele neniigi la fortojn de la FLP. Se komence iuj libananoj vidis favore la eniron de la israelaj trupoj, post malmultaj monatoj ili malakceptis la okupon. Israelo suferis fidokrizon en la Israela popolo. En aŭgusto de 1982, la FLP retirigis siajn trupojn de Libano. Per perado de Usono, Israelo kaj Libano alvenis al interkonsenton en majo de 1983 per kiu ankaŭ Israelo retirigus siajn trupojn. Tamen, la interkonsento neniam estis subskribita kaj pro la Siriopremo, Libano rezignis koncernan interkonsenton. Pro tio Israelo retiris la plimulton de sia armeo de Libano, lasante al Unuiĝintaj Nacioj la intermetiĝon de malgranda roto antaŭ la israela kaj la kristana libana milicarmeo, kiun apogis Israelo. En la 2000, Israelo fine retiris sian tutan armeon de Libano, estante unua ministro Ehud Barak kaj sekvante la ordonojn de la Unuiĝintaj Nacioj.