Historio de Koreio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo temas pri la historio de Koreio.

Historio

Ekzistas arĥeologia atestaĵoj kiu montras ke personoj loĝis en Koreio antaŭ 18 000 ĝis 12 000 jaroj. Laŭ kelkaj antikvaj skribaĵoj, reĝlando nomita Giĝa Ĝoseonio estis fondita en 1122 a.K..

Koreaj, ĉinaj, kaj eĉ japanaj historiistoj opinias diference pri kiam precize Koreio iĝis ŝtatnacio ĉar multaj historiaj libroj estis bruliĝitaj dum iliaj okupoj de Koreio kiu okazis multajn fojojn dum jarcentoj. La precizaj interrilatoj, grandecoj kaj influoj inter landoj, kiuj hodiaŭ estas parto de Ĉinio kaj de Koreio, ne estas klara - kaj estas disputoj inter historiistoj. Precize, la historio de Buyo kaj Balhae estas disputaĵoj. Tamen, ĉi tio ŝajnas vera se oni rigardas la Granda Muro de Ĉinio - ekzistis forto, aŭ grupoj da fortoj, al la nordo de Ĉinio kiuj devigis la ĉinojn konstrui tiun daŭreman muron.

Dum tiu ĉi tempo ekde 57 a.K. ĝis 668 p.K., la Tri Reĝlandoj de Silla (aŭ Shilla), Kogurjo, kaj Baekje ekzistis, kaj ankaŭ la ĉefaro nomita Gaya. Silla konkeris Gaya-n en 562. Ĉiu el la tri plej grandaj reĝlandoj estis influitaj de Ĉinio. Budhismo alvenis en 372. En 660 la Silla reĝlando alianciĝis kun la ĉina Tang Dinastio por renversi la aliajn reĝlandojn. Dum Silla kreis diplomatan amikecon kun Ĉinio, Baekje subtenis amikecon kun Japanio ĝis la Silla-Tang alianco disigis ĝin. Dum la Unuiĝinta Silla tempo (681 ĝis 935) budhismo plivastiĝis, kaj la kulturo ege disvolviĝis.

La reĝlando de Goryeo estis fondita en 918 kaj anstataŭigis Silla-n kiel la plej granda povo en Koreio dum la jaroj 935-936. La reĝlando daŭris ĝis la jaro 1392. Dum ĉi tiu tempo leĝoj oficialiĝis kaj normiĝis, kaj civilanmilita sistemo ekiĝis. Budhismo estis la ĉefa religio trans la duoninsulo. En 1231 la Mongoloj invadis Koreion. Dum la postaj 150 jaroj la Goryeo regis, sed sub la kontrolo de la Mongoloj.

En 1392 korea generalo, Yi Seonggye enalianciĝis kun la Ĉinoj, senpovigis la Goryeo-reĝon kaj fondis novan dinastion: la Joseon Dinastio. La Joseon Dinastio movis la ĉefurbon al Hanseong (nun Seulo) kaj agnoskis konfuceismon kiel la oficialan ideologion. Dum ĉi tiu tempo, la Hangul-alfabeton inventis Reĝo Sejong en 1443.

Ekde la mezo ĝis la fino de la 19a centjaro, Koreio provis eviti la malfermado de la nacio al fremda komerco fermante la landlimoj al ĉiu nacio krom Ĉinio. Pro tio, la lando eknomiĝis la Ermita Reĝlando. En 1871, Usono unue renkontis Koreion milite, en okazo kiun la Koreoj nomas la Shinmiyangyo. Ekde 1876 Japanio devigi Koreion subskribi komercajn traktatojn kaj ekinfluis ĝin post la Ĉina-Japana Milito en 1894-1895. En 1897, Joseon renomiĝis Daehan Jeguk (Korea Imperio). Tempo de rusa influado sekvis, ĝis Japanio gajnis la Rusa-Japana Milito (1904-1905). La Japanoj provis rekte influi Koreion sed iliaj malsukceso igis la mortigo de la Reĝino Myongsong Hwanghu (1895) kaj la abdikigo de la Reĝo Gojong (1907), anstataŭigita de sia cerbe handikapita filo Sunjong, kiu falis al la japanaj minacoj kaj fordonis la suverenecon. Koreio iĝis protektorato de Japanio en 1905. En 1910 Japanio oficiale aneksis la nacion, tiel komencanta la Japana Kolonia Tempo en Koreio.

La oficiala vidpunkto de japana kolonia rego (1910-1945) estis vidita diference en moderna Koreio kaj Japanio ĝis 1995. En Koreio, ĉi tiu tempo estas vidita kiel mizera tempo kiam bazaj homaj rajtoj estis ignoritaj de la invadantoj. Ekzemple, ĉiu devis preni japanlingvan nomon kaj la lernado de la korea lingvo estis malpermesita, anstataŭiĝita de la oficiala japana lingvo. Plue, fratoj kaj fratinoj estis disigis kaj devis fari malfacilan laboron. Aliflanke, la Japanoj vidas tiun tempon kiel pravega ĉar modernaj industriaj teĥnikoj alvenis al Koreio, danke al la Japanoj, kvankam subteni la moderna japana industriigo kaj poste la industrimilita organizaĵo. Kontroversioj kaj truoj en la skribo pri la okazoj de ĉi tiu tempo ankoraŭ ekzistas inter la du nacioj.sed japana registaro samopini pri tio, ke colonializationo de koreio estis eraro en 1995 de primo ministero Murajama.

La kapitulaco de Hirohito de imperia Japanio al la Aliancaj Nacioj, la antaŭa disigo de Germanio sub Hitler, kun fundamentaj ŝanĝoj en mondpolitiko kaj ideologio, igis la divido de Koreio inter du okupzonoj kiuj efektive komenciĝis je la 8-a de septembro, 1945. Usono kontrolis la sudan parton de la duoninsulo kaj Sovetio kontrolis la teritorion pli norda ol la 38a latitudgrada linio. Ĉi tiu divido intencis esti provizora kaj unue intencis redoni unuiĝintan Koreion al la popolo kiam Usono, Britio, Sovetio, kaj la Respubliko de Ĉinio povus aranĝi propran administradosistemon.

Unuaj esperoj por unuiĝinta, sendependa Koreio rapide foriĝis kiam la politikoj de la Malvarma milito kaj enlanda opono al la administradan planon igis la 1948-jaran fondon de du apartaj reĝimojn kun diametre oponantaj politikajn, ekonomiajn, kaj sociajn sistemojn. Dum junio en 1950 la Korea Milito komenciĝis, foriganta ian esperon de paca reunuiĝo en la proksima estonteco.

Kantoj

  • La 100-aj Koreaj Herooj (한국을 빛낸 100명의 위인들) estas kanto de Sud-Koreio el 1989.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-historio