Lingva Festivalo en Ivanovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Historio de Lingva Festivalo en Ivanovo)

La unua Lingva Festivalo en Ivanovo estis organizita en oktobro 1999. La dua LF okazis en 2000, la tria kaj momente la lasta - en 2001. En 2001 en Ivanovo okazis ankaŭ alia simila aranĝo: Lingva Foiro. Kadre de la Foiro estis prezentantaj nur malgrandaj kursoj de lingvoj, sen ordinaraj por Lingva Festivalo kultur-historiaj enkondukoj pri la lingvo de la prezento.

La LF en Ivanovo neniam estis aparte granda, kutime kolektante de 200 ĝis 300 vizitantojn.

La 1-a kaj la 2-a LF-oj kaj la Lingva Foiro en Ivanovo estis organizitaj de junulara Esperanto-grupo "Teamo", la 3-a LF - de Ivanova Esperanto-klubo.