Historio de Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio de Ostrava komenciĝas jam en la 8-a jarcento. Ostrava apartenas al tre longe enloĝigitaj lokoj sur teritorio de Ĉeĥio. Sur teritorio de Ostrava troviĝis tri burgoj (en Moravia Ostrava, en Silezia Ostrava kaj sur Landek, sed sole Sileziaostrava burgo konserviĝis ĝis hodiaŭaj tagoj.

Ostrava en prahistorio[redakti | redakti fonton]

  • proksimume antaŭ 30 mil jaroj: unua pli daŭra loĝiĝo de ĉasistoj de mamutoj sur Landek, uzo de nigra karbo kiel brulmaterialo, Venuso de Petřkovice

Ostrava en mezepoko[redakti | redakti fonton]

Vido al Burgo el la jaro 1855

Ostrava dum regado de Habsburgoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Habsburgoj.
Vido al Ostrava el la jaro 1699
Vido al Ostrava el la jaro 1728
Vido al Ostrava el la jaro 1855

En la dua duono de la 19-a jarcento okazas evoluo de industrio, Silezia Ostrava fariĝas la industria centro de la habsburga monarkio. Komune kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj Hrušov, Muglinov, Michálkovice kaj Radvanice ĝi enfalis administre al silezio, do sub Opava, kaj nome ĝis la jaro 1928, kiam la lando Silezia estis kunigita kun la Moravia en Moraviasilezian kun centro en Brno.

Moravia Ostrava, Přívoz, Vítkovice, Mariánské Hory, Zábřeh nad Odrou, Nová Ves kaj Hrabůvka estis parto de Lando moravia enfalanta sub Brno.

Ostrava dum la unua respubliko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio.
Magazeno de firmao Brouk kaj Babka el la jaro 1928

En la 20-a jaroj kaj la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento estis sur la teritorio de la urbo konstruitaj magazenoj (Bachner, Brouk kaj Babka...).

Ostrava dum protektorato[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Protektorato Bohemio kaj Moravio.
  • 1939 (la 14-an de marto): la urbo okupita fare de la germana soldataro, en oktobro la unua transporto de judoj en "alilernigan" tendaron en Nisko
  • 19391945: la dua mondmilito
  • 1941 (la 1-a de julio): daŭrigo de integra proceso de la urbo – aligo de 8 sileziaj kaj 4 moraviaj municipoj al Moravia Ostrava
  • 1944 (la 29-an de aŭgusto): atako de la 15-a bombard-floto de Usono kontraŭ Ostrava, grave difektita la centro de la urbo
  • 1945 (la 30-an de aprilo): liberigo de la urbo

Ostrava en la postmilita tempo[redakti | redakti fonton]

Nova gisejo
Palaco de kulturo kaj sporto

Senpere post la milito estis riparita loĝeja fonduso kaj la urba infrastrukturo. Dum la 50-aj jaroj ĝis la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis granda alfluo de loĝantoj kaj konstrua ekfloro de la urbo. Estis komencita konstruo de loĝejdomaroj en Hrabůvka, Zábřeh kaj Poruba. Okazis intensa ekfloro de peza industrio, precipe la metalurgia. En la sesdekaj jaroj estis konstruita ekspoziciejo Nigra herbejo kaj daŭrigis nesentema malkonstruado de la historia urbocentro. Dum urbestrumado de Josef Kempný daŭrigis konstruado de la ostravaj loĝejdomaroj kaj oni solvis problemaron de ebla ekspluatado de karbo sub la mezo de la urbo. Post aŭgusto de 1968 estis konstruitaj loĝdomaroj ankaŭ sur la malkonstruitaj areoj (ekz. Fifejdy). En la 70-aj jaroj primatoro Eduard Foltýn partoprenis en kreado de nova teritoria plano; krom aliaj li realigis konstruadon de la svinova kaj la frýdlanta pontoj, renovigon de komunika reto de la urbo kaj konstruo de regiona malsanulejo en Poruba. Sed senĉese daŭrigis la nesentema malkonstruado de la urbocentro. Lasta antaŭnovembra primatoro estis Bedřich Lipina, kiu disvastigis elektrejon en Třebovice kaj komencis konstruadon de centra purigejo de forfalaĵakvoj en Přívoz kaj prilaboristebla uzino en Kunčice. Informojn pri administra evoluo de Ostrava vi trovos en artikolo Administra kaj teritoria evoluo de Ostrava.

Ostrava post la velura revolucio[redakti | redakti fonton]

Teatro de marionetoj
Placo de Masaryk

Post la velura revolucio Ostrava ligis kutimajn rilatojn kun aliaj enlandaj kaj eksterlandaj urboj. Estiĝis Ostrava universitato en Ostrava, estis fonditaj filioj de Alliance Française kaj British Council. Ostrava ankaŭ eniĝis en internacian kunlaboron de regionoj enkadre de programo Ouverture. Primatoro Evžen Tošenovský karakterize partoprenis en realigo de Centro de savtelefonado, la unika projekto sur teritorio de Ĉeĥio. Pozitive estis taksita lia laboro kaj persona aktiviĝo dum inundo en la jaro 1997 sur Moravio. Estis konstruita Teatro de marionetoj kaj rekonstruita Teatro de Antonín Dvořák. Realigita estis ankaŭ konstruado de nova kvarlena komunikaĵo en Vítkovice, rekonstruo de strato Poděbradova, konstruado de surtera kolektoro en la urbocentro kaj rekonstruo de tramdeponejo en strato Křivá.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]