Historio de Pitkarna Insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Historio de Pitkarna Insularo komenciĝas per unua ekloĝigo de Pitkarna Insularo fare de Polinezianoj en la 11-a jarcento, kiuj pruveble konstante loĝis en insuloj Henderson kaj Pitkarno, kie ili kreis prosperan socion. Polinezianoj eltenis en la insuloj proksimume dum kvar centjaroj kaj poste pro ne tute konataj kialoj forlasis ilin. La unua Eŭropano, kiu aperis en areo de Pitkarna Insularo, estis Pedro Fernandes de Queirós, kiu malkovris kaj nomis du el la insuloj; sed ne estas certe, precize kiujn insulojn li nomis. Dum la 17-a kaj la 18-a jarcentoj estis sinsekve malkovritaj kaj nomitaj ĉiuj kvar insuloj: Oeno en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós, Pitkarno en la jaro 1767 de Philip Carteret (sed eble jam en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós), Ducie en la jaro 1791 de Edward Edwards kaj Henderson en la jaro 1819 de James Henderson (sed eble jam en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós).

Post kiam la Polinezianoj malaperis el Pitkarna Insularo, la insuloj restis sen loĝantaro ĝis la jaro 1790, kiam Pitkarna Insulo estis reekloĝigita de grupo de britiaj ribeloj el ŝipo HMAV Bounty kaj de grupo de Polinezianoj. Konstantaj kolonistoj ekloĝis nur en Pitkarna Insulo, la aliaj insuloj restis sen loĝantoj. Eble la unua naskito estis Thursday October Christian.

Travivitaj Britoj kaj iliaj idoj sur la insulo vivis forgesitaj ĝis la jaro 1808, kiam la insulon malkovris usonaj balenĉasistoj, en la jaro 1814 la Pitkernanojn malkovris ankaŭ Britoj. Pitkarna kolonio kreskis kaj pro troplenigo la loĝantoj en la jaro 1831 translokiĝis al Tahitio, de kie ili baldaŭ revenis; en la jaro 1856 la loĝantoj foriris al Norfolkinsulo, kie jam pliopo de ili konstante restis kaj al Pitkarna Insulo post kelkaj jaroj revenis nur parto de ili. Ekde dua duono de 20-a jarcento el Pitkarna Insulo foriras pli kaj pli da loĝantoj pro laboro kaj la populacio sur la insulo malkreskas. Komence de la 21-a jarcento komencis esploro de akuzo pri seksa misuzo de neplenkreskaj knabinoj, kiun devis sur la insulo fari parto de la viroj, en la jaro 2004 ses el ili estis kondamnitaj inklude insulestro Steve Christian. Pitkarna Insularo estas la lasta britia transmara teritorio en Pacifiko.

Pitkarna Insulo[redakti | redakti fonton]

La plej frua loĝigo kaj malkovro fare de Eŭropanoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de Pitkarna Insulo de James Cook (Parizo, 1774)

Laŭ arĥeologoj ekzistis sur Pitkarna Insulo polinezia loĝantaro proksimume ekde 11-a ĝis 15-a jarcentoj. Ne estas klare, de kie la unuaj loĝantoj venis al la insulo. Laŭ stilo de loka arto ŝajnas, ke ilia origina lando ne estis tro malproksime; ekzistas hipotezoj, ke ili venis el insulo Mangareva, kiu estas 483 kilometroj (300 mejloj) for.[1][2] Same ekzistas ebleco, ke Pitkarna Insulo origine devis servi kiel portempa bazo.[1] Mangarevanoj nomis Pitkarnan Insulon kiel Mata-ki-te-rangi,[3] ĝia tahitia nomo estis Hiti-aŭ-revareva.[4] La diferencoj en teĥniko de trovitaj aĵoj montras, ke dum loĝigo de la insulo povis tie vivi homoj kun malsama origino.[1] Unuaj loĝantoj tenis viglajn merkatrilarojn kun insulo Mangareva; manĝaĵoj el Mangareva estis ŝanĝataj kontraŭ produktoj faritaj el ŝtono kaj vulkana vitro, kiu estis sur Pitkarna Insulo atingebla. Por realigo de reciproka komerco Pitkarnanoj plej verŝajne uzis kanuojn malgraŭ centkilometraj distancoj inter Pitkarna Insulo kaj ĝiaj plej proksimaj najbaroj.[1] Hodiaŭ ne klaras, kial tiu ĉi unua kulturo malaperis el Pitkarna Insulo, sed verŝajne tio rilatas kun senarbarigo de insulo Mangareva kaj kun rilata malkresko de tiea civilizacio. Multenombra populacio sur Pitkarna Insulo ne kapablis vivteni sin nur per naturaj fontoj sur la insulo sen aliaj kontaktoj kun ĉirkaŭaj insuloj.

Philip Carteret, kapitano de ŝipo HMS Swallow

La insulo estis sen loĝantaro, kiam ĝi estis malkovrita je la 3-a de julio 1767 britia ŝipo HMS Swallow, estrata de kapitano Philip Carteret,[5] kiun ŝtormo dividis de dua ŝipo HMS Dolphin.[6] Kapitano Carteret nomis la insulon omaĝe al 15-jaraĝa kadeto Robert Pitcairn, filo de majoro de reĝa mara infanterio John Pitcairn, kiu vidis la insulon kiel la unua.[7]

Sed eblas, ke la insulo estis malkovrita jam komence de la jaro 1606 de portugala maristo en hispana servo Pedro Fernandes de Queirós kaj nomita San Juan Bautista (Sankta Johano la Babtisto).[8] Sur la insulo poste haltis ankaŭ kapitano James Cook kaj por freŝaj provizoj kelkfoje haltis ankaŭ balenĉasistoj.[2] Sed ĉar kapitano Carteret erare markis pozicion de la insulo, ĝia pozicio estis diversa sur diversaj maraj mapoj,[2] kio kaŭzis ĝian longtempan netuŝecon.[9]

Ribelintoj el la ŝipo Bounty poste post ekloĝigo de la insulo trovadis multajn memoraĵojn post la unua populacio,[2] ekzemple diversajn ŝtonajn kultajn aĵojn, rokpentraĵojn[1] aŭ eĉ homajn restaĵojn.[6][10]

Ribelo sur Bounty kaj reekloĝigo de Pitkarna Insulo[redakti | redakti fonton]

Léon Benett: Ribelintoj sur la ŝipo Bounty

Je la 15-a de januaro 1790 alvenis al la insulo britia ŝipo Bounty kun britaj ribelintoj kaj kun ilia tahitia akompano sur la ferdeko sub estro de dua stiristo Fletcher Christian.[11] Ĉar Fletcher Christian konis notojn de Carteret, li elektis Pitkarnan insulon intence.[5] Sur la ŝipo estis entute 9 britaj ribelintoj, krom Fletcher Christian daŭre: Ned Young, John Adams, Matthew Quintal, William McCoy, William Brown, Isaac Martin, John Mills kaj John Williams. Sur la ŝipo Bounty daŭre estis entute 19 Polinezianoj:[5] ses maristoj (Titahiti, Oha, Manarii, Teimua, Niau a Tararo),[12] dekdu polineziaj virinoj (Mauatua, Puarai, Teio, Teehuteatuaonoa, Vahineatua, Tevaura, Faahotu, Terarua, Teatuahitea, Tinafanaea, Mareva, Toofaiti)[12] kaj unu infano,[13] dekmonata knabino Sally, kiu poste en la komunumo iĝis respektata persono. La anaro elŝipigis ĉion, kio eblis, kaj je la 23-a de januaro Matthew Quintal bruligis ĝin en golfo Bounty Bay por ke la ŝipo ne estu videbla el la maro kaj la ribelintoj ne estu trovitaj;[2][10] vrako de la ŝipo videblas sur la margrundo de la golfo ĝis hodiaŭ kaj datreveno de ĝia subakviĝo (la 23-a de januaro) estas sur Pitkarna Insulo festata kiel la plej grava datreveno (Bounty Day).[10][14] Ĉar Britoj ne interesiĝis pri la malgranda izolita Pitkarno kun danĝera aliro, la insulo iĝis ideala rifuĝejo por la ribelintoj.[9]

La enloĝantoj sukcesis konstrui sur la insulo memsufiĉan, prosperantan kolonion,[10] hodiaŭan ĉefurbon de Pitkarna Insularo Adamstown. Ili vivtenis sin per kolektado de lokaj fruktoj,[10] farmado (ĉefe per kreskigado de panarboj kaj dolĉaj terpomoj)[2] kaj per fiŝkaptado. Originaj tendoj estis anstataŭigitaj per konstantaj lignaj domoj.[10] Sed malsanoj kaj mutualaj konfliktoj inter kolonistoj kaŭzis multajn problemojn; ekestis malamo inter Britoj kaj polineziaj viroj, kiuj ankaŭ volis inojn, kiuj estis je tri malpli ol polineziaj viroj, kiuj devis siajn inojn kundividi reciproke.[2] Dum mutualaj luktoj en la jaro 1790 mortis edzinoj de John Adams kaj John Williams kaj la viroj poste alproprigis edzinojn de tri Polinezianoj Titahiti, Tararo, Oha, Toofaiti kaj Tinafanaea, kio ankoraŭ akrigis la problemon.[2] Plian akrigon de rilatoj kaŭzis divido de grundo. Ĝi estis dividita inter familioj de blankuloj kaj Polinezianoj ne ricevis ajnan grundon, sed ili ekhavis rolon de servantoj;[15] multaj Britoj traktis kun Polinezianoj kiel kun sklavoj, ĉefe McCoy, Martin, Mills kaj Quintal.[16] Pliaj du Polinezianoj estis mortigitaj de alia Polineziano al la ordono de la ribelintoj. Komence de la jaro 1793 naskiĝis kelkaj infanoj sur la insulo[2] kaj malamo inter blankuloj kaj Polinezianoj iĝis malfermita konflikto en septembro aŭ oktobro 1793, kiam kvar Polinezianoj provis mortigi ĉiujn blankulojn; ili mortigis Martin, Christian, Mills, Brown kaj Williams, pafita estis ankaŭ John Adams, sed li travivis la atakon.[2] Tamen Polinezianoj baldaŭ komencis batali pri inoj inter si: unu el ili, Teimua, estis mortigita dum lukto kun alia Polineziano Manarii, kiun poste mortigis Quintal kaj McCoy, Titahiti estis mortigita de edzino de Ned Young Teraura,[17] kaj la lastan Niau mortigis Ned Young.[2] La morto de preskaŭ duono de la enloĝantoj forte ŝanĝis la kolonion. Multaj ribelintoj havis infanojn kun siaj edzinoj kaj inoj kaj infanoj nombre eksuperis la virojn. Dum sekvaj kvin jaroj estis paco en la kolonio[2], sed kreskis nekontento de virinoj, kio en la jaro 1794 finis per ilia provo foriri el la insulo;[18] sed fine oni sukcesis akordigi la rilatojn.[2]

Bildo de John Adams (1829)

Baldaŭ post tio Ned Young kaj John Adams transprenis estradon de la kolonio, per kio ili fremdiĝis por du restantaj blankuloj, Matthew Quintal kaj William McCoy, ĉefe post kiam McCoy malkovris eblecon de ekhavo de alkoholo el loka kreskaĵo Cordyline fruticosa. en la jaro 1798 ebria McCoy mortigis sin mem kaj sekvan jaron estis ebria Quintal mortigita de Young kaj Adams post kiam li minacis per mortigo de ĉiuj enloĝantoj.[2] Mallonge post tiam Young kaj Adams ekinteresiĝis pri kristanismo. Young eĉ instruis John Adams legi, por kio li uzis Biblion savitan el la ŝipo Bounty.[19] Kiam en la jaro 1800 Ned Young mortis je astmo, John Adams iĝis la lasta travivita Eŭropano sur Pitkarna Insulo,[2] kune kun naŭ inoj kaj deknaŭ infanoj.[5]

Komence la komunumo vivis en tuta izoligo.[19] En 90-aj jaroj de 18-a jarcento ŝajne proksimiĝis al Pitkarna Insularo kelkaj ŝipoj[19] kaj unu eĉ ankrigis ĉe la insulo, por ke la anaro enŝipigu freŝajn kokosnuksojn, sed la maristoj ne trovis la enloĝantojn. La unua kontakto kun ekstera mondo por loĝantaro de Pitkarna Insulo estis usona balenĉasista[5][11] ŝipo Topaz sub estrado de Mayhew Folger, kiu ankrigis ĉe la insulo je la 6-a de februaro 1808.[6] La usonanoj sur la insulo trovis unu anglon, kiu prezentis sin kiel Alexander Smith (fakte tio estis John Adams), la lasta vivinta ribelinto el la ŝipo Bounty.[20] Tiam sur la insulo vivis ĉirkaŭ 35 homoj.[20] Kapitano Folger estis konsternita de rakonto de la enloĝantoj kaj li diris al ili, kio okazis en la mondo dum lastaj dudek jaroj. Samtempe li promesis, ke li informos pri ilia historio en firmtero. Tiujare li diris sian rakonton al britia Admiraloficejo kaj poste ankoraŭ unu post kvin jaroj, sed Britoj ne interesiĝis pri Pitkarno.[19] Tiutempe John Adams konstruis lernejon kaj edukis infanojn naskiĝintajn sur la insulo en spirito de brita puritanismo.[13] John Adams mem estis en la komunumo nomata kiel „patro“.[2][19]

Restarigitaj kontaktoj kun ekstera mondo[redakti | redakti fonton]

Je la 17-a de septembro 1814 du fregatoj de britia reĝa mararmeo, Briton kaj Tagus,[21] malkovris ekziston de kolonio sur Pitkarna insulo.[19] Malgraŭ tio ke britia Admiraloficejo jam sciis pri pitkarna kolonio – pri kontakto de usona ŝipo kun la insulanoj skribas magazino de britia Admiraloficejo Quarterly Review el la jaro 1810[20] – ambaŭaj britaj kapitanoj Thomas Staines kaj Philip Pipon la insulon supozis esti sen loĝantaro kaj ili estis ege surprizitaj pro ĉeesto de loĝantaro.[22] Britoj, same kiel Usonanoj estis konsternitaj pri historio de la kolonio kaj ĉefe pri persono Thursday October Christian, filo de Fletcher Christian.[19]

Thursday October Christian, filo de ĉefo de ribelo sur la ŝipo Bounty Fletcher Christian, desegnaĵo de H. Adlard
George Hunn Nobbs, desegnaĵo de H. Adlard

Al Pitkarna Insulo venadis pli kaj pli da ŝipoj,[19] kiuj transportis por la enloĝantoj britajn librojn kaj aliajn varojn.[11] En decembro 1823 alvenis al la insulo sur balenĉasista ŝipo Cyrus du britaj aventuristoj, John Buffett kaj John Evans, kiuj ekvivis sur la insulo kaj ili edziĝis kun lokulinoj, idoj de ribelintoj el la ŝipo Bounty.[2] Kvin jaroj poste alvenis al la insulo edukita George Nobbs, kiu en Pitkarno iĝis pastoro kaj instruisto.[2] Post morto de John Adams en la jaro 1829 en la kolonio estiĝis povvakuo. George Nobbs, veterano de britia kaj ĉilia mararmeo, estis elektita de John Adams kiel lia sekvanto en pozicio de insulestro, sed John Buffett kaj Thursday October Christian, la unua koloniisto naskiĝinta sur la insulo,[20] havis taskon bonveni ŝipojn, kiuj alvenis al la insulo kaj poste ili ankaŭ iĝis estimataj estroj de la koloniistoj. Jam en la jaro 1825 John Adams pensis pri danĝero de troplenigo de la insulo, pro tio post kvar jaroj ekestis preparoj por transloĝigo de la insulanoj al Tahitio; en la jaro 1831 Britoj transportis Pitkarnanojn, entute 87 homojn,[23] al Tahitio.[19] Sed Pitkarnanoj ne alkutimiĝis al Tahitiaj liberaj moroj de lokuloj,[24] nek al loka medio, en kiu dekses el entute okdek sep homoj, inklude Thursday October Christian aŭ Edward Young la pli juna, malsaniĝis per febra malsano kaj mortis.[19] Jam post ses monatoj Pitkarnanoj revenis sur la ŝipo de usona kapitano William Driver. La komunumo estis sen estro kaj inter la komunumanoj disvastiĝis alkoholismo. Dum kiam Pitkarna Insulo estis forlasita, alvenis tien homoj el Bora-Bora sur franca brigo Courier de Bourdeaux kaj damaĝis Adamstown, do Pitkarnanoj devis rekonstrui siajn domojn.[24] George Nobbs ne sukcesis inter la loĝantaro ekhavi sufiĉan subtenon.

En la jaro 1832 alvenis al la insulo aventuristo Joshua Hill, kiu deklariĝis britia mandatanto.[19] Hill estis elektita kiel koloniestro kaj li mem prezentiĝis kiel prezidento de Pitkarnunio.[19] Hill ordonis al Buffett, Evans kaj Nobbs foriri el la insuloj, li malpermesis trinkadon de alkoholaĵoj kaj li ordonis malliberigi ĉiun eĉ pro etaj delikto. En la jaro 1837 Britoj ricevis novaĵojn pri strangaj okazaĵoj en Pitkarno kaj lordo Edward Russel alvenis al Pitkarno esplori la suspektojn.[19] Joshua Hill estis de lordo Russel markita kiel ĉarlatano kaj Russel ordonis al Hill foriri el la insulo.[19] Post unu jaro brita markapitano Russel Elliott helpis al la insulanoj krei propran leĝaron.[19] Laŭ tiu ĉi leĝaro Pitkarnanoj ĉiujare elektis sian insulestron, kiu havis funkcion de estro de la insulanoj kiu estis respondeca al britia registaro.[25] Je la 28-a de novembro estis elektita la unua insulestro Edward Quintal.[25] Krome estis enkondukita deviga lernado de infanoj.[26] Pliaj gravaj personoj sur la insulo estis instruisto, kuracisto kaj pastoro.

Biblio el la ŝipo Bounty en kirko en Adamstown (Pitkarna Insulo)
Idoj de ribelintoj Matthew Quintal kaj John Adams (foto el la jaro 1862)
Pitkarna lernejo (foto el tempo post ŝanĝo de religio al Sepataga Adventisma Eklezio)

Ekde la jaro 1838 Pitkarna Insulo iĝis britia teritorio[13][27] kaj samtempe la dua lando en la mondo, kiu donis al viroj kaj al virinoj super 18 jaroj balotrajton (la unua lando kun balotrajto por virinoj estis Korsiko en la jaro 1755 dum regado de Pascal Paoli).[25] La insulo dum sekvaj dekjaroj iĝis haltejo de personaj kaj balenĉasistaj ŝipoj sur la vojo inter Ameriko kaj Aŭstralio[11] kaj pro komerco kun balenĉasistoj ekprosperiĝis.[26] En duono de 19-a jarcento Pitkarna Insulo havis jam preskaŭ 200 enloĝantojn kaj grandeco de la kolonio eksuperis eblecojn de la insulo.[25] Kiam en la jaro 1853 revenis al Pitkarno George Nobbs, li trovis la enloĝantojn en malfacila situacio; ilian rikolton damaĝis longa malsekeco kaj inter la enloĝantoj estis epidemio de gripo kaj malsato. Nobbs, kiu antaŭe vizitis Londonon, jam ankaŭ sciis, ke liaj favorantoj ne plu povas subteni pitkarnan komunumon. La enloĝantoj deziris resti sub britia estrado[25] kaj pro tio ili petis la reĝinon Viktoria, por ke ŝi helpu al ili solvi la situacion. La reĝino ofertis al kolonistoj Norfolkinsulon, kiu troviĝas 6120 kilometroj okcidente de Pitkarno, 1400 kilometroj oriente de Aŭstralio, 740 kilometroj nordokcidente de Nov-Zelando kaj 750 kilometroj sude de Nov-Kaledonio. Enloĝantoj akcepris la oferton kaj je la 3-a de majo 1856 ĉiuj 194 homoj[28] foriris el Pitkarna Insulo sur ferdeko de la ŝipo HMS Morayshire.[24] Post kvinsemajna ŝipveturo la Pitkarnanoj albordiĝis je la 8-a de junio en Norfolkinsulo. Norfolkinsulo estis antaŭ alveno de Pitkarnanoj kolonio por malliberuloj, ĉesigitan nur unu jaro antaŭe. Plejmulto de la Norfolkinsulo estis kultivigita, sur la insulo estis vojoj kaj loĝigeblaj konstruaĵoj post malliberuloj. Administrative Norfolkinsulo apartenis al Novsudkimrio. Estis klare, ke la enloĝantoj ne estos en Norfolkinsulo tiom izolitaj kiel en Pitkarno, kio estis por multaj el ili seniluziiga. Britoj oficiale daŭre tenis la insulon kaj Pitkarnanoj estis konsiderataj nur kiel luanoj.[24] Post 18 monatoj en Norfolkinsulo unuaj 16 enloĝantoj revenis al Pitkarna Insulo kaj en la jaro 1864 sekvis ilin pliaj kvar familion, entute 27 homoj.[26]

Thursday October Christian la 2-a (foto el la jaro 1890)

Dum kiam Pitkarna Insulo estis sen loĝantaro, kelkaj ŝipoj tie albordiĝis kaj iu damaĝis la tombon de John Adams. Pitkarna Insulo estis preskaŭ aneksita al Francio, ĉar Francoj ne rimarkis, ke la insulo jam estis ekloĝigita de Eŭropanoj, pro kio ili ne plu havis pretendon. George Nobbs kaj John Buffett restis en Norfolkinsulo. Tiutempe en la insulo ekloĝis ankaŭ familio Warren el Ameriko. Dum 60-aj jaroj de 19-a jarcento plia enmigrado al la insulo estis malpermesita. En la jaro 1884, post kiam insulanoj ricevis de gripo de misiistoj religian literaturon, plejmulto de la Pitkarnanoj ŝanĝis sian religion de anglikana eklezio al Sepataga Adventisma Eklezio.[25] Misiistoj poste revenis al la insulo kaj ekde la jaro 1887 plejmulto de la Pitkarnanoj iĝis membroj de la Adventisma Eklezio.[11] Religia ŝanĝo de la tuta komunumo estis uzita por propagado de Septaga Adventisma Eklezio. Gravaj estroj de la insulanoj tiutempe estis Thursday October Christian la 2-a, Simon Young kaj James Russell McCoy. McCoy, kiu estis dum lia infanaĝo sendita por studi al Anglio, pasigis gravan parton de sia sekva vivo per misia agado. En la jaro 1887 Pitkarnaj Insuloj surbaze de British Settlements Act oficiale iĝis britia kolonio,[29] kiu en la jaro 1898 transiris sub jurisdikcio de alta komisaro por okcidenta Pacifiko.[11][26] La insulanoj konsideris sin esti parto de Britia imperio jam ekde la jaro 1838, kiam ili eldonis sian unuan leĝaron.[30] Komence de 90-aj jaroj de 19-a jarcento Pitkarnanoj provis reformi sian registaran sistemon al regado de sepana elektata reprezentantaro, sed jam en la jaro 1904 pro instigo de britia guvernero en Tahitio R. T. Simons la sistemo reŝanĝiĝis al regado de elektata insulestro.[26]

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Grupa forografio de Pitkarnanoj, sur la bildo troviĝas anoj de familioj Christian, Young, Warren kaj Coffin (1916)

Pliopo de pitkarnaj insulestroj de 20-a jarcento devenis de familioj de Fletcher Christian kaj Ned Young kaj kontaktoj kun ekstera mondo kreskis. En la jaro 1938 estis sur Pitkarna Insulo konstruita radiostacio kaj post dek jaroj ankaŭ nova lernejo.[26] En la jaro 1952 transiris Pitkarna Insularo sub jurisdikcion de guvernero de Fiĝioj[11] kaj en la jaro 1970, kiam Fiĝioj ricevis sendependecon de Britio, Pitkarna Insularo transiris sub alta komisaro de Nov-Zelando;[29][30] nuntempa alta komisaro kaj pitkarna guvernero en 2015 estis Jonathan Sinclair.[31] Nov-Zelanda ĉefurbo Auckland ankaŭ estas administrativa centro de Pitkarna Insularo.[32] En la jaro 1989 oficiala titolo de estro de la kolonio ŝanĝiĝis el chief magistrate al mayor. Sekva ŝanĝo en la komunumo estis malkresko de adventisma kredo, sur la insulo restis nur 8 membroj de Septaga Adventisma Eklezio. En la jaro 1992 estis en zono de Pitkarna Insularo trovitaj grandaj kuŝujoj mineraloj, kiuj kreiĝis pro submaraj vulkanoj,[29] kiel oro, arĝento, fero, nikelo kaj aliaj,[11] kio signifas grandan ekonomian potencialon.[13] Post unu jaro Pitkarnanoj formale plendis al britia guvernero pri britia politiko kontraŭ la insularo kaj ili starigis ankaŭ demandon pri pli granda aŭtonomio de Britio. En la jaro 1995 pro instigo de Pitkarnanoj kaj Greenpeace akriĝis konflikto inter Britio kaj Francio, kiu sur polinezia atolo Mururoa faris testojn de nukleaj armiloj, proksime al Pitkarna Insulo.[13]

Ankrejo en golfo Bounty Bay (70-aj jaroj de 20-a jarcento)

Populacion sur la insulo ege influis elmigro de enloĝantoj, kiuj foriris ĉefe al Nov-Zelando.[25] Dum lastaj dekjaroj la trendo kreskas ĉar junuloj el la insulo foriras por laboro.[26] En la jaro 1937 la kolonio atingis sian populacian pinton – 233 enloĝantoj,[13] en decembro 2004 sur Pitkarna Insulo vivis jam nur 44 enloĝantoj, dekunu el ili estis pli ol 65-jaraĝaj.[25] Kelkaj el la Pitkarnanoj pro tio ekpensis pri translokiĝo, sed Britio rifuzis translokiĝon de Pitkarnanoj financii.[33]

Komence de la 21-a jarcento estis ekzisto de kolonio sur Pitkarna Insulo endanĝerigita de skandaloj kun seksa misuzo de neplenaĝaj knabinoj, kiu havis sur la insulo longan historion kaj tradicion. En la jaro 2000 Britoj komencis esplori la kazojn kaj post unu jaro britaj detektivoj ekkunlaboris kun novzelanda polico, kiam la kazo ekaperis kiel granda.[29] Je la 30-a de septembro 2004 estis ses pitkarnaj viroj kaj pliaj sep viroj loĝantaj eksterlande juĝitaj pro pli ol 50 akuzoj pri seksaj krimoj dum lastaj 40 jaroj.[34] Inter la akuzitoj estis ankaŭ Steve Christian, insulestro de Pitkarna Insulo, kiu estis akuzita pri sep seksperfortoj kaj seksaj miskondutoj. Je la 25-a de oktobro estis ses akuzitaj Pitkarnanoj, inklude Steve Christian, prijuĝitaj kiel kulpaj.[34] La sepa akuzito Jay Warren, eksinsulestro, estis liberigita. Juĝigo de ses plenkreskaj viroj signifis ebla endanĝerigo de la kolonio, ĉar la juĝigitoj tiutempe estis ĝis duono de plenkreska vira populacio sur la insulo.

Dum lastaj jaroj ankaŭ malkreskas religieco de la loĝantaro; en la jaro 2005 estis membroj de Septaga Adventisma Eklezio malpli ol 12 homoj kaj multaj aliaj restas senreligiaj.[35] En la jaro 2010 estis akceptita nova konstitucio (Pitcairn Constitution Order 2010), kiu anstataŭigis konstitucion el la jaro 1970.

Kulturo kaj esploro[redakti | redakti fonton]

Kulturo de loĝantaro sur Pitkarna Insulo devenas el malfura polinezia kulturo kaj ĝi miksas sin kun elementoj de kristanismo (respektive angla puritanismo[13]).[6] Kiam en la jaro 1814 Britoj ekvidis Pitkarnanojn, ili estis fascinitaj pri civiliziteco de la loĝantaro kaj ilia proksimeco al eŭropaj moroj, ĉefe „bonega angla lingvo“ (Excellent English), kiun Pitkarnanoj regis.[36] Angle parolis junaj, jam sur la insulo naskiĝintaj Pitkarnanoj, dum kiam pli maljunaj inoj el Tahitio parolis la tahitian kaj ili ne parolis la anglan flue.[37] Populacio de Pitkarnanoj devenas nur el geediĝoj de Britoj kaj Polinezianinoj; tahitiaj viroj, kiuj alvenis kun la ribelintoj, ne postlasis ajnajn idojn.[12] Populacio sur la insulo en la jaro 1814 estis tipe polinezie virinigita.[37]

Tiean kulturon en posta tempo ankaŭ influis tradiciojn kaj kutimojn de adventisma eklezio; Pitkarnanoj festas sabaton kiel ripoztagon, ili ne manĝas porkaĵon, ne trinkas alkoholaĵojn,[26] ne fumas[38] aŭ ne dancas.[39] Longa izoligo de la komunumo de la ĉirkaŭa mondo ankaŭ influis la lingvon uzitan de la insulanoj. La lingvo de la insulanoj nuntempe estas pitkarna lingvo, kiu estas mikso de angla lingvo de 18-a jarcento kaj de tahitia lingvo;[11][40] kun alilandanoj Pitkarnanoj parolas angle, malgraŭ tio ke en ilia lingvo rimarkeblas unuopaj vortoj kaj frazoj el la angla du cent jaroj malnovaj.[41] Pitkarnanoj prezentas sin havi britan naciecon,[42] malgraŭ tio ke insulanoj ne estas polineziigitaj Britoj sed eŭropigitaj Polinezianoj;[15] ekz. ĝis nun ili havas anglajn familiajn nomojn post la ribelintoj (Christian, Young, McCoy ktp.).[40]

Lokan kulturon kaj historion de Pitkarna Insularo studis multaj sciencaj ekspedicioj; la unua esploristo, kiu Pitkarnan Insularon vizitis, estis Frederick William Beechey en la jaro 1825. En la jaro 1923 Henry Lionel Shapiro vizitis Norfolkinsulon, por ke li studu lokajn loĝantojn el Pitkarno; Shapiro poste vizitis ankaŭ Pitkarnan Insulon mem. Siajn esplorojn li resumis en ĝeneralan verkon pri historio de ses generacioj de pitkarnaj loĝantoj.[43]

Henderson[redakti | redakti fonton]

Brita esploristo Frederick William Beechey

Insulo Henderson estas la plej granda el Pitkarnaj Insuloj; ĝi estas ĉirkaŭ sesoble pli granda ol Pitkarna Insulo.[44] Malgraŭ tio ke ĝi estas pro sia izoleco kaj nesufiĉo de fontoj de trinkebla akvo praktike neloĝigebla,[44] arĥeologiaj trovoj pruvas ke tie estis malgranda konstanta kolonio de Polinezianoj dum ĝis 900 jaroj, ekde 8-a ĝis komenco de 17-a jarcento, kiam la loĝantaro de la insulo malaperis.[45] Polinezianoj kultivigis Henderson kaj plantis tie multajn kreskaĵojn.[45] Enloĝantoj koncentriĝis ĉefe en la norda parto de la insulo, ili vivis en rokaj fendegoj kaj kavernaj marbordaj klifoj,[45] kion pruvas ankaŭ trovoj de profesoro Yosihiko Sinot el Bernice Pauahi Bishop Museum en Honolulu el la jaro 1971.[44] Kolonio estis pli malgranda ol en Pitkarna Insulo, oni supozas, ke en Henderson povis vivi komunumo de ĝis 100 homoj, kiuj vivtenis sin per fiŝkaptado kaj ĉasado de terestrikaj bestoj vivantaj sur la insulo.[45] Ĉefe en fruaj tempoj de ekloĝigo estas pruvitaj intenzivaj kontaktoj inter Henderson kaj Pitkarno, ĉefe per arĥeologiaj trovoj de aĵoj de materialoj, kiuj en Henderson mem ne estis.[45] Tamen eble ekde la jaro 1450 komencis rilatoj de ambaŭaj insuloj malkreski[45] kaj malkresko de civilizacio sur Pitkarna Insulo grave influis ankaŭ malkreskon de Hendersonanoj, kiuj estis dependaj de Pitkarno, kio plej verŝajne grave kontribuis al malkresko de hendersona civilizacio.[46] Oni ĝenerale supozas, ke homoj el la insulo malaperis ankoraŭ antaŭ alveno de Eŭropanoj.[45]

Je la 29-a de januaro 1606 estis Henderson malkovrita de portugala maristo Pedro Fernandes de Queirós, kiu tri tagoj antaŭe malkovris ankaŭ insulon Oeno. Pedro Fernandes de Queirós la insulon nomis San João Baptista (španělsky San Juan Bautista, Sankta Johano la Baptisto).[26] Ne tute klaras, ĉu San João Baptista estis vere insulo Henderson kaj ne Pitkarno. Je la 17-a de januaro 1819 la insulon malkovris kapitano James Henderson sur ferdeko de ŝipo de britia Orientbarata Kompanio Hercules, kiu ĝin nomis laŭ si – Henderson.[45] Jam post kelkaj semajnoj, je la 2-a de marto, kapitano Henry King kun ŝipo Elizabeth elŝipiĝis sur la insulo kaj starigis tie britian flagon. Maristoj poste skribis nomon de la ŝipo en unu el arboj kaj en sekvaj jaroj la insulo estis nomata kaj Henderson, kaj Elizabeth. Sub nomo Elizabeth la insulon konis ankaŭ homoj el Pitkarno, kiam ili alvenis al la insulo.[44]

Okcidenta marbordo de Henderson

Je la 20-a de decembro 1820 elŝipiĝis en la insulo 21 ŝiprompuloj el usona balenĉasista ŝipo Essex, kiun subakvigis baleno en suda Pacifiko. Balenĉasistoj pensis, ke ili estas sur insulo Ducie. Usonanoj restis sur la insulo por unu semajno, ĝis 27-a de decembro. Tri el ili – Thomas Chappel, Seth Weeks kaj William Wright – restis sur la insulo, dum kiam iliaj kunuloj en tri savboatoj foriris al Suda Ameriko. La ŝiprompuloj ne havis ajnan manĝaĵon kaj antaŭ morto pro soifo ilin savis nur pluvakvo.[47] La ŝiprompuloj el la ŝipo Essex tiel vivis dum kelkaj monatoj ĉirkaŭ jarŝanĝo 1820–1821, antaŭ ol ili estis trovitaj de ŝipo Surrey.[47] Kelkaj el iliaj kunuloj, kiuj foriris el la insulo, estis savitaj de balenĉasista ŝipo Dauphin.

En la jaro 1838 estis Pitkarna Insularo, inklude Henderson, formale aneksitaj de britia krono.[45] Pitkarnanoj alvenis al la insulon unuafoje en 1843,[48] sed aliaj fontoj mencias unuan alvenon de Pitkarnanoj en la jaro 1851.[44] Tiam devis Pitlarnanoj alveni al la insulo akompanate de ŝipo Sharon.[44] Dum ŝanĝo inter 19-a kaj 20-a jarcentoj Henderson iĝis celo de multaj ekspedicioj – 1881, 1900, 1907, 1908 kaj 1912 – ĉar sur Henderson estis trovitaj kaŝujoj de fosfátoj, tamen neniu ekspedicio sukcesis trovi fosfátojn en tia amaso, por ke ilia minado estus profita.[48] En la jaro 1902 al Henderson albordiĝis kutro sub estrado de kapitano G. F. Jones[26] kaj sur la insulo estis starigita britia flago kaj plakedo kun skribaĵo: „Tiu ĉi insulo estas pitkarna kolonio kaj havaĵo de britia registaro“.[49] Dum la dua mondmilito, en la jaro 1944, estis sur la insulo konstruita surteriĝejo por esploristoj de britia reĝa flugarmeo.[48]

Insulo Henderson, satelita bildo

Lasta homo, kiu vivis sur la insulo, estis en 1957 27-jaraĝa usonano Robert Tomarchin, kiu verŝajne pro famo kiel ŝiprompulo sur la insulo pasigis tri semajnojn kun sia ĉimpanzo;[44] fine li estis savita de homoj el Pitkarna Insulo.[50] Komence de 80-aj jaroj de 20-a jarcento usona komercisto Arthur Ratliff esprimis sian intereson pri aĉeto de insulo Henderson,[44] kie li volis konstrui flughavenon, farmon kaj sian sidejon, kontraŭ kio li ofertis milionon de usonaj dolaroj.[13] Pitkarna insula konsilio aprobis liajn intencojn en aprilo 1981, sed britia Foreign and Commonwealth Office post puso de environmentalistaj grupoj, kiuj petis protekton de tiea vivmedio, la decidon de la konsilio en la jaro 1983 ne konfirmis; la insulo estis poste en la jaro 1988 kiel natura memoraĵo markita, danke al siaj netuŝitaj koralklifoj,[51] en listo de monda heredaĵo de UNESKO.[13][52]

Ekde 20-a jarcento enloĝantoj de Pitkarno havas longajn remilajn boatojn kun aluminia planko, danke al kiuj ili povas vojaĝi al Henderson por ekhavi lignon el arboj miro (Thespesia populnea) kaj tou (Cordia subcordata). Malgraŭ tio ke ili kutime faras tiun ĉi vojaĝon unufoje jare,[51] ili rajtas fari ĝis tri vojaĝoj, se la vetero permesas tion. El tiu ĉi ligno ili kreas diversajn suvenirojn por turistoj, de kiuj venas pliopo de ilia enspezoj.[48]

Trovoj de homaj restaĵoj[redakti | redakti fonton]

Marbordo de Henderson

Kiam Pitkarnanoj en la jaro 1851 alvenis al Henderson, ili trovis en la kavoj ok homajn skeletojn kaj ankaŭ restaĵojn de ŝipvrakoj.[44] La skeletojn dum sia loĝado sur la insulo trovadis ankaŭ ŝiprompuloj el la ŝipo Essex kaj eĉ ekzistas mencioj, ke la skeletoj estis trovitaj ankoraŭ pli frue.[47]

Je la 29-a de marto 1958 grupo el Pitkarno malkovris en kavo en nordorienta marbordo entute ses konservitajn skeletojn, el kiuj unu estis infana.[47] Komencis esplorado; analizoj de trovitaj haroj konfirmis, ke temis pri haroj de pluraj personoj kun pliopa koloro helbruna kaj ke ili havis kaj eŭropajn, kaj polineziajn elementojn.[47] Mirinda estis, ke la skeletoj estis kompletaj kaj ke ili estis trovitaj en tute alia parto de la insulo, ol kie estis trovitaj homaj restaĵoj antaŭe; agenturo Reuters eldonis novaĵon, ke povus temi pri anaro kaj pasaĝeroj de la ŝipo Joyita, kiu malaperis en la jaro 1956.[47] El la insulo estis forprenitaj nur specimentoj de haroj, dum kiam la skeletoj estis je peto de guvernero de Fiĝioj entombigitaj fare de Pitkarnanoj.[47] En la jaro 1991 al insulo Henderson alvenis sciencaa teamo estrata de Michael Brook. Post dekokmonata laboro la teamo de Michael Brook konfirmis, ke trovitaj restaĵoj apartenas al originaj polineziaj loĝantoj de la insulo.[47]

Tamen trovoj de restaĵoj de vrakoj montras, ke parto de la skeletoj ne apartenas nur al Polinezianoj, sed ankaŭ al aliuloj, kiuj ĉe la insulo en posta tempo akcidentis.[44]

Naturscienca esploro[redakti | redakti fonton]

Multaj ekspedicioj, kiuj venis al Pitkarna Insularo, ankaŭ haltis ĉe Henderson. La unua sciencisto, kiu Henderson je la 3-a de decembro 1825, kvin jaroj post ŝiprompuloj el la ŝipo Essex,[53] traserĉis, estis Frederick William Beechey sur la ŝipo HMS Blossom.[48] Pliaj ekspedicioj alvenadis en la jaro 1912, 1922 (Whitney South Seas Expedition), 1934 (Mangarevan Expedition), 1986 (Operation Raleigh) kaj 1987 (Smithsonian Expeditions).[48] La lasta ekspedicio en Henderson estis Sir Peter Scott Commemorative Expedition en jaroj 1991 – 1992.[48]

Ducie[redakti | redakti fonton]

Insula rato, pruvo de polinezia estinteco sur la insulo Ducie

Sur la insulo Ducie ŝajne neniam estis konstanta homa loĝigo, pro neekzistanta fonto de trinkebla akvo la insulo estas praktike neloĝigebla. Tamen estanteco de insula rato (Rattus exulans), kiun polineziaj maristoj kunportis kiel manĝaĵo, pruvas almenaŭ minimuman estintecon de Polinezianoj sur la insulo.[54]

La insulo estis malkovrita je la 26-a de januaro 1606 de portugala maristo Pedro Fernandes de Quiros. Ducie estis la unua insulo, kiun karavano de de Quiros ekde sia forveturo el Callao je la 21-a de decembro 1605 trovis kaj la kapitano nomis ĝin Luna-Puesta.[55] En memorlibro de de Quiros el la jaro 1609 estis la insulo renomigita kiel La Encarnación (Reviviĝo).[56]

Sian hodiaŭan nomon la insulo ricevis de kapitano de HMS Pandora Edward Edwards el britia reĝa mararmeo, kiu devis taskon peli ribelintojn el la ŝipo Bounty.[57] Edward alvenis al la insulo je la 16-a de marto 1791, sed same kiel de Quiros ne eniris en ĝin. La kapitano nove malkovritan insulon nomis laŭ lia kolego el reĝa mararmeo, barono Francis Ducie. La ribelintoj tiam estis proksime al malkovro kaj malliberigo, sed Edwards turnis la ŝipon norden kaj Pitkarnan insulon mistrafis.[57]

Insulo Ducie

Dum sia ekspedicio en Pacifiko kaj arktika areo de Nordameriko britia esploristo Frederick William Beechey vizitis ankaŭ Pitkarnan Insularon,[6] Henderson, Pitkarnon kaj je la 28-a de novembro 1825 ankaŭ Ducie. Beechey ne elŝipiĝis en la insulo, sed sendis boaton por traserĉi la insulon; lia mezuro iĝis bazo por mapo de la insulo (British Admiralty Chart No. 1176). La unua Eŭropano kiu vere ekstaris sur Ducie, estis je la 7-a de decembro 1827 brita natursciencisto kaj malakologiisto Hugh Cuming, kiu alvenis al Ducie sur la ŝipo Discoverer el Paskinsulo.[58] Surbaze de leĝo Guano Islands Act akceptita de Usona Kongreso je la 18-a de aŭgusto 1856 la insulo igis subjekto de pretendoj de Usono en la jaro 1867. Je ordono de britia konsulo en Tahitio R. T. Simons en la jaro 1902 el Pitkarna Insulo fornavigaciis unu kutro sub estrado de kapitano G. F. Jones[26] al Oeno, Henderson kaj Ducie; je la 19-a de decembro 1902 estis en Ducie kuŝigita plakedo kun skribaĵo: „Tiu ĉi insulo estas pitlarna kolonio kaj havaĵo de britia registaro“.[49]

La unua preparita scienca ekspedicio en la insulo Ducie estis Whitney South Seas Expedition el Usona Naturscienca Muzeo, kies celo estis kolekti ekzempleroj de pacifikaj birdspecioj. Usonaj sciencistoj alvenis al la insulo je la 19-a de marto 1922 sur golero France kaj sur Ducie ili estis 12 tagojn, dum kiuj ili vaste strudis tieajn kreskaĵojn kaj bestojn.

Pedro Fernández de Quirós, malkovrinto de du insuloj el Pitkarna Insularo

En aŭgusto 1937 ĉe la insuloj Oeno, Ducie kaj Henderson aperis britio-novzelana malpeza krozŝipo HMSNZS Leander, por ke ĝi renovigu pretendojn de britia krono pri tiu ĉi lando.[26] Anaro sur la insulo Ducie starigis britian flagon kaj lasis tie plian plakedon. El aviadilo oni faris la unuajn deaeraj fotoj dela insulo kaj sur fonoj de U.S.-Navy Hydrographic Office estis kreita nova mapo de la insulo. En la jaro 1938 la insulo administrative iĝis parto de Pitkarna Insularo.[26]

Dum la tempo alvenis al Ducie kelkaj sciencistaj ekspedicioj, ekzemple ekspedicio de usona Smithsonian Institution en la jaro 1971, aŭ Sir Peter Scott Commemorative Expedition to the Pitcairn Islands, kiu okazis ekde januaro 1991 ĝis aprilo 1992 kaj kiun partoprenis 20 sciencistoj el diversaj sciencaj fakoj.

Oeno[redakti | redakti fonton]

Pruvoj pri polinezia loĝigo sur la insulo Oeno ĝis nun ne estis trovitaj, sed ankaŭ konsiderante la malgrandecon de la insulo kaj ĝian negastemo ĝia pasinteca longtempa loĝigo ŝajnas esti neverŝajna.[59] Tamen estinto de Polinezianoj sur la insulo estis pruvita; en la jaro 1858 la ŝipo Wild Wave trovis bazaltan klingon el ĉarpentilo, devenantan el insulo Mangareva, kiu estas 500 kilometroj for.[60] Tiu ĉi trovaĵo, hodiaŭ situanta en Bernice P. Bishop Museum en Honolulu, pruvas kontaktojn inter loĝantoj de Pitkarna Insularo kaj de Gambier-insuloj.

Kiel la unua Eŭropano malkovris la insulon en la jaro 1819 kapitano James Henderson el britia Orientbarata Kompanio sur merkatŝipo Hercules,[61] kiu krozis polinezian triangulon. La insulo estis nomigita de Aaron Mitchell laŭ usona balenĉasista ŝipo Oeno,[26] kiu sub estrado de kapitano George B. Worth alvenis al la insulo je la 26-a de januaro 1824.[62]

Satelita bildo de insulo Oeno

Dum la tempo multaj ŝipoj akcidentis pro akraj koralklifoj ĉirkaŭ Oeno-insulo, ekzemple Khandeish en la jaro 1875, Oregon en 1883 aŭ Bowdon en la jaro 1893. Drama estas historio de usona ŝipo Wild Wave de kapitano Josiah Knowles, kiu en la klifoj akcidentis je la 15-a de marto 1858.[62] Wild Wave, navigacianta el San Francisco al Valparaíso kun multvalora ŝarĝo, inklude oraj moneroj valorataj 18 000 usonaj dolaroj[63], kraŝis kun klifoj de insulo Oeno je la noktomezo je la 5-a de marto 1858 kaj dum kelkaj minutoj estis plena je akvo. Tridekana anaro kaj dek vojaĝantoj sukcesis saviĝi sur la insulo kune kun kelkaj gravaj Aĵoj kaj ankaŭ kun la oro.[63] Kiam la ŝiprompuloj eksciis, ke ili estas sur insulo sen loĝantaro ekster de ajna marvojo, kapitano Knowles kune kun kvin aliaj maristoj en malgranda boato iris al Pitkarna Insulo. Kiam kapitano Knowles kun la aliaj en la boato alvenis al Pitkarna Insulo, li eksciis, ke la loĝantaro foriris el la insulo, ĉar en la jaro 1856 ili translokiĝis al Norfolkinsulo.[63] El materialo el forlasitaj domoj la maristoj konstruis novan navigilon. Je la 23-a de julio kapitano kun du maristoj kaj kun ora trezoro fornavigaciis el Pitkarna Insulo sur la boato John Adams, dum kiam la restantaj viroj restis sur la insulo.[63] Knowles vojaĝis 2000 kilometroj ĝis insulo Nuku Hiva, kien li alvenis je la 4-a de aŭgusto. Nuku Hiva estis parto de Marques-insularo, apartenanta al Francio.[63] Tie helpis al ili usona militŝipo USS Vandalia, kiu prenis maristojn el Pitkarno ankaŭ ŝiprompulojn el Oeno, kie intertempe unu el ili mortis, kaj transportis ilin al Tahitio.[63]

Same kiel ĉe Henderson kaj Ducie, je ordono de britia konsulo en Tahitio R. T. Simons al Oeno je la 10-a de julio 1902 albordiĝis britia kutro sub estrado de kapitano G. F. Jones,[26] kies anaro sur la insulo levis britian flagon kaj lasis tie plakedon kun skribaĵo: „Tiu ĉi insulo estas pitkarna kolonio kaj havaĵo de brita registaro“.[49] Administrative ĝi estis al Pitkarna Insularo aligita en la jaro 1938.[26]

Nuntempe al la insulo regule unufoje jare alvenas en siaj malfermitaj boatoj kun aluminia planko Pitkarnanoj, por ke ili kontrolu ĝin kaj pasigu tie kelkajn tagojn per fiŝkaptado kaj ripoznaĝado,[52] ĉar en Pitkarna Insulo ne troviĝas ajna sabla plaĝo (pro tio oni foje nomas insulon Oeno Holiday Island aŭ Sandy Island). Insulo Oeno ne estas konstante loĝigita, sed Pitkarnanoj sur la ĉefa atolo konstruis kabanojn el palmoj, en kiuj ili loĝas dum iliaj vizitoj de Oeno. Pitkarnanoj ankaŭ sur la insulo alfosis fontojn de trinkebla akvo, kiun ili ĉerpas en ujojn.[64]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj History of the Pitcairn Islands , Henderson Island (Pitcairn Islands) en angla  Vikipedio, Ducie , Oeno en germana  Vikipedio kaj Dějiny Pitcairnových ostrovů en ĉeĥa  Vikipedio.

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Ford, Herbert. Pitcairn's Earlier History: Before the Mutineers (angle). Pacific Union College (c2003-2011). Alirita 2009-06-21.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 History of Pitcairn Island (angle). Pacific Union College (c2003-2011). Alirita 2009-06-22.
  3. FALK-RØNNE, Arne. (1972) Po stopách Bounty, 1‑a eldono (ĉeĥe), Praha: Olympia, p. 159.
  4. Pitcairn Island Encyclopedia HITI-AU-REVAREVA (angle). Pacific Union College (c2003-2011). Alirita 2015-11-06.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 FORTUNE, Kate. (2000) “Pitcairn Islands”, The Pacific Islands: an encyclopedia (angle). University of Hawaii Press, p. 602. ISBN 082482265X. [plie nur "Pitcairn Islands in: The Pacific Islands: an encyclopedia"]
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 BUCK, Peter Henry, Bernice Pauahi Bishop Museum An introduction to Polynesian anthropology.
  7. HINZ, Earl R.; Jim Howard. (2006) “Pitcairn Island”, Landfalls of Paradise: Cruising Guide to the Pacific Islands, 5‑a eldono (angle), Honolulu: University of Hawaii, p. 118. ISBN 0824830377.
  8. History of Government and Laws, Part 15 (angle). Pacific Union College (c2003-2008). Arkivita el la originalo je 2010-06-17. Alirita 2009-06-23.
  9. 9,0 9,1 (1996) “Pitcairn Island”, International Dictionary of Historic Places: Asia and Oceania 5 (angle). London: Taylor & Francis, p. 673. ISBN 1-884964-04-4.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 “Pitcairn Island”, International Dictionary of Historic Places: Asia and Oceania (angle), p. 674.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 11,6 11,7 11,8 Pitcairn Island (angle). Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica. Alirita 2009-09-02.
  12. 12,0 12,1 12,2 History (angle). www.onlinepitcairn.com (c2005). Alirita 2009-06-28.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 13,6 13,7 13,8 ECCLESTON, Bernard; DAWSON, Michael, MCNAMARA, Deborah. (1998-01-26) “Pitcairn Islands”, The Asia-Pacific profile, 1‑a eldono (angle), London: Routledge, p. 285. ISBN 0415172799.
  14. HMS Bounty (angle) (PDF), p. 15. Alirita 2009-11-07.
  15. 15,0 15,1 SMITH, Vanessa. (2003-5-22) “Pitcairn's "guilty stock": The island as breeding ground”, Vanessa Islands in History and Representation (angle). London: Routledge, p. 118. ISBN 0415286662. (plie nur "Smith")
  16. DENING, Greg. (1994) Mr Bligh's Bad Language: Passion, Power and Theatre on the Bounty, 1‑a eldono (angle), Cambridge: Cambridge University Press, p. 319. ISBN 0521467187.
  17. HMS Bounty Ancestors & Cousins Teraura (angle). Ancestry.com (c2014). Alirita 2015-11-06.
  18. MURRAY, Thomas Boyles. (1857) Pitcairn, the island, the people, and the pastor: to which is added a short notice of the original settlement and present condition of Norfolk Island, 8‑a eldono (angle), London: Society for Promoting Christian Knowledge, p. 261.
  19. 19,00 19,01 19,02 19,03 19,04 19,05 19,06 19,07 19,08 19,09 19,10 19,11 19,12 19,13 19,14 (1996) “Pitcairn Island”, International Dictionary of Historic Places: Asia and Oceania 5 (angle). London: Taylor & Francis, p. 676. ISBN 1-884964-04-4.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 Linder, Douglas. The Story of the Court-Martial of the Bounty Mutineers (angle) (c2004). Alirita 2009-06-24.
  21. Smith, p. 117.
  22. FISKE, Nathan Welby. (1854) Aleck, and the mutineers of the Bounty; or, Thrilling incidents of life on the ocean: Being the history of Pitcairn's Island (angle). Boston: John P. Jewett & Co, p. 92.
  23. Pitcairn Islands in: The Pacific Islands: an encyclopedia, p. 602–603.
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 Pitcairn Island in: Landfalls of Paradise: Cruising Guide to the Pacific Islands, p. 119.
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 25,5 25,6 25,7 (1996) “Pitcairn Island”, International Dictionary of Historic Places: Asia and Oceania 5 (angle). London: Taylor & Francis, p. 677. ISBN 1-884964-04-4.
  26. 26,00 26,01 26,02 26,03 26,04 26,05 26,06 26,07 26,08 26,09 26,10 26,11 26,12 26,13 26,14 26,15 Pitcairn Islands in: The Pacific Islands: an encyclopedia, p. 603.
  27. ALDRICH, Robert; John Connell. (1998-7-13) “Pitcairn Islands”, The last colonies (angle). New York: Cambridge University Press, p. 273. ISBN 052141461X.
  28. (1999) “Nový Zéland - Ostrov Pitcairn”, Encyklopedie Zeměpis světa (ĉeĥe). Praha: Columbus, p. 148. ISBN 80-7249-104-0.
  29. 29,0 29,1 29,2 29,3 (2004-07-29) “Pitcairn Islands”, Europa World Year Book 2: Kazakhstan-Zimbabwe, 5‑a eldono 2 (angle), London: Europa Publications ; Taylor & Francis, p. 4480. ISBN 185743255X.
  30. 30,0 30,1 History (angle). UK in New Zealand, Foreign & Commonwealth Office. Alirita 2009-09-02.
  31. Our people (angle). Alirita 2015-11-26.
  32. The Government of the Pitcairn Islands (angle). Alirita 2015-11-26. “The Islands' administrative headquarters are situated in Auckland New Zealand, 5310km (3300 miles) away.”.
  33. STANLEY, David. (2004) “Pitcairn Islands”, South Pacific, 8‑a eldono (angle), Emeryville: Avalon Travel, p. 290–291. ISBN 1566914116.
  34. 34,0 34,1 Corder, Mike. 6 Convicted of Sex Abuse On Bounty Mutiny Island (angle). The Washington Post. The Washington Post (2004-10-26). Alirita 2015-11-23.
  35. Ford, Herbert. Religion on Pitcairn Island (angle). Pacific Union College (c2003-2011). Alirita 2011-06-14.
  36. Smith, p. 117–118.
  37. 37,0 37,1 Smith, p. 124.
  38. Falk-Rønne, p. 149.
  39. Falk-Rønne, p. 143.
  40. 40,0 40,1 Brunner, Borgna. The Bounty, Pitcairn Island, and Fletcher Christian's Descendants (angle). infoplease. Sandbox Networks (c2000–2015). Alirita 2009-09-18.
  41. Pitcairn Island in: Landfalls of Paradise: Cruising Guide to the Pacific Islands, p. 120.
  42. Smith, p. 119.
  43. Buck, p. 84.
  44. 44,0 44,1 44,2 44,3 44,4 44,5 44,6 44,7 44,8 44,9 Henderson Island (angle). Pacific Union College (c2003-2008). Alirita 2009-06-23.
  45. 45,0 45,1 45,2 45,3 45,4 45,5 45,6 45,7 45,8 BROOKE, M. de L.; HEPBURN, I.; TREVELYAN, R. J.. “Human Use of Henderson – Past, Present and Future”, Henderson Island, World Heritage Site: Management Plan 2004–2009 (PDF) (angle), Foreign and Commonwealth Office, p. 18. ISBN 94-0383-03-04. [plie nur kiel "Henderson Island, World Heritage Site: Management Plan 2004–2009"]
  46. Weisler, Marshall I. (1995). “Henderson Island prehistory: colonization and extinction on a remote Polynesian island”, Biological Journal of the Linnean Society (en) (1-2), p. 377–404.  [Plie nur "Weisler"]
  47. 47,0 47,1 47,2 47,3 47,4 47,5 47,6 47,7 The Henderson Island Skeletons (angle). Pacific Union College (c2003-2008). Alirita 2009-06-23.
  48. 48,0 48,1 48,2 48,3 48,4 48,5 48,6 Henderson Island, World Heritage Site: Management Plan 2004–2009, p. 19.
  49. 49,0 49,1 49,2 Connell, John (marto 1988). “The End Ever Nigh: Contemporary Population Change on Pitcairn Island”, GeoJournal (en) (2), p. 193. 
  50. The Henderson Island Monkey Story (angle). Alirita 2009-06-23.
  51. 51,0 51,1 Pitcairn Island in: Landfalls of Paradise: Cruising Guide to the Pacific Islands, p. 123.
  52. 52,0 52,1 SPALDING, Mark; RAVILIOUS, Corinna, GREEN, Edmund Peter, World Conservation Monitoring Centre. (2001-09-03) “French Polynesia, the Pitcairn Islands and Clipperton Atoll”, World Atlas of Coral Reefs, 1‑a eldono (angle), Berkeley: University of California Press, p. 389. ISBN 0520232550.
  53. HEFFERNAN, Thomas Farel. (1990) Stove by a whale: Owen Chase and the Essex (angle). Middletown: Wesleyan University Press, p. 82. ISBN 0819562440.
  54. Spencer, T.; Benton, T. G. (1995). “Man's impact on the Pitcairn Islands”, Biological Journal of the Linnean Society (en), p. 375. 
  55. ESTENSEN, Miriam. (2006) Terra Australis incognita: the Spanish quest for the mysterious Great South land (angle). Crows Nest: Allen & Unwin, p. 131. ISBN 1741750547.
  56. (1904) The voyages of Pedro Fernandez de Quho, 1595 to 1608, 2‑a eldono (angle), London: Hakluyt Society, p. 330.
  57. 57,0 57,1 Ducie Island (angle). Pacific Union College (c2003-2009). Alirita 2009-06-23.
  58. HALDON, St. John. (1940) Itinerary of Hugh Cuming in Polynesia, 16‑a eldono (angle), Honolulu: Occasional Papers of Bernice P. Bishop Museum, p. 81–90.
  59. Weisler, p. 384–385.
  60. Emory, Kenneth P. (1928). “Stone Implements of Pitcairn Island”, Journal of the Polynesian Society (en) 37 (2), p. 125–135. 
  61. FINDLAY, Alexander George. (1851) A directory for the navigation of the Pacific ocean: With Description of Its Coasts, Islands, Etc. from the Strait of Magalhaens to the Arctic Sea, and Those of Asia and Australia; Its Winds, Currents, and Other Phenomena (angle). Londono: R.H. Laurie, p. 850.
  62. 62,0 62,1 Oeno Island (angle). Pacific Union College (c2003-2009). Alirita 2009-06-23.
  63. 63,0 63,1 63,2 63,3 63,4 63,5 ROGERS BANGS, Mary. (2007) Old Cape Cod - The Land, the Men, the Sea (angle). Cambridge: READ BOOKS, p. 234. ISBN 1406741671.
  64. Pitcairn Islands Study Center (c2003-2009). Pumping Water (angle). Pacific Union College. Arkivita el la originalo je 2009-08-02. Alirita 2009-06-27.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.