Historio de Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

... En Ukrainio establiĝis centra asembleo (Rada) la 17-an de marto 1917, kiu la 23-an de junio deklaris la memdecidrajton (tion rekonas la rusa registaro fine de la monato) kaj la 20-an de novembro la Ukraina Popola Respubliko. La registaro de bolŝevistoj rekonas la suverenecon de Ukrainio la 17-an de decembro, sed la tutukraina sovetkongreso en Ĥarkivo (24-a ĝis 25-a de novembro ) deklaras la asembleon neleĝa kaj proklamas Sovet-Ukrainion (dumtempe la bolŝevistoj ricevas 5,9 % en la kijeva duma-elektoj). La Ruĝa Armeo komencas atakon la 8-an de januaro 1918. La 24-an de januaro la asembleo proklamas Ukrainion sendependa. La novan ŝtaton rekonas la centraj ŝtatoj (Germanio kaj Aŭstrio-Hungario ) en aparta paco, februare.

La germanoj – enmarŝantaj Ukrainion post la Traktato de Brest-Litovsk – malfondas la asembleon la 28-an de aprilo. En orienta Ukrainio la donaj kozakoj deklaras sendependecon. Post la kolapso de la potenco de la centraj ŝtatoj fondiĝas la registaro de Sovet-Ukrainio (Moskvo, 20-an de novembro, 1918) kaj Ukraina Direktorio de Simon Petljura (Belaja Cerkov, la 14-an de decembro). La ruĝa armeo okupas la 3-an de januaro 1919 Ĥarkovon, la 6-an de februaro Kijevon. La Direktorio petas la helpon de Entento, alianciĝas kun la Okcident-Ukrainia Respubliko (okupata de Pollando). Poste, la 23-an de aprilo 1920, interkonsentas Petljura – post transcedo de teritorioj kaj akcepto de konfederacio – kun la pola gvidanto Jozefo Pilsudski. La direktorio malfondiĝas la 20-an de novembro post la fino de la pola-rusa milito.

Jure oni ĉesisgis la pli ol 300 jaran rusan (moskvan) jugon en Ukrainio la 24an de Aŭgusto 1991, kiam ukraina parlamento Verĥovna Rada akceptis Akton de Sendependeco, kiu estis subtenita fare de ukraina popola per pli ol 80% da voĉoj la 1an de Decembro 1991.

...

La suverena kortumo de Ukrainio nuligas en 2004 la rezultojn de la prezident-elekto, kaj diras ke nova elektado okazos la 26-an de decembro.

Kronologio de la separisma problemo

  • 21a de novembro de 2013. Ekas protestoj sur la placo Maidan kontraŭ la politiko de Viktor Janukoviĉ (elektita prezidento de Ukrainio)
  • 20a de februaro de 2014. Nigra Jaŭdo. 60 manifestacintoj mortiĝas dum kontraŭstaroj al la polico.
  • 22a de februaro de 2014. Falas la registaro de Janukoviĉ.
  • 11a de marto de 2014. La regionoj Krimeo kaj Sebastopolo deklaras sian sendependo disde Ukrainio por unuiĝi al Rusio.
  • 30a de marto de 2014. Okazas manifestacioj en la provincoj de Donecko kaj Lugansko favore al pli granda aŭtonomeco.
  • 12a de aprilo de 2014. Ekas kontraŭstaroj inter milicanoj prorusoj kaj la ukrainia armeo en la orientaj provincoj de Ukrainio.
  • 24a de majo de 2014. La memproklamitaj Popolaj Respublikoj de Lugansko kaj Donecko anoncis la kreadon de Federacia Ŝtato Nova Rusio.
  • 26a de majo de 2014. Ekas bataloj ĉe la Internacia Flughaveno de Donecko kaj ĉirkaŭaĵoj.
  • 13a-26a de junio de 2014. Intensiĝas la bataloj en Orienta Ukrainio.
  • 17a de julio de 2014. La aviadilo Boeing 777 de Malaysia Airlines estass faligita ĉe Grabovo. Ties 295 pasaĝeroj mortiĝis en la akcidento.
  • 18a de julio-14a de aŭgusto de 2014. Atako de la ukrainia armeo al Donecko kaj Lugansko.
  • 14a de februaro de 2015. Ekas batalpaŭzo inter prorusoj kaj la registaro de Kiev.
  • 18-a de februaro de 2015. La ukrainia armeo abandonas la urbon Debalcevo kiu estis en sakostrato de la teritorio de prorusaj separatistoj post la batalpaŭzo.

Vidu ankaŭ