Historio de la urbo Freiburg im Breisgau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La historio de la urbo Freiburg im Breisgau estas dokumentebla ekde antaŭ preskaŭ 900 jaroj. En la jaro 1120 fondis ĝin la dinastio de la Zähringer [ceringoj], kiuj iom malpli al 100 jarojn poste estingiĝis. Kiel posedantoj de la urbo sekvis la ne amataj grafoj de Freiburg, de kiuj la burĝoj (loĝantoj) de Freiburg en 1368 aĉetis sian urbon kaj metis sin sub la protekton de la dinastio Habsburgoj. Nur komence de la 19a jarcento ĉesis la aŭstria (katolika) epoko, kiam Napoleono en 1806 decidis, ke la urbo Freiburg kaj la regiono Breisgau [Brajsgau aŭ esperantigite Brisgovio] apartenu al la Grossherzogtum Baden [granddukejo Baden]. Ĝis 1918 Freiburg apartenis al la granddukejo, ĝis 1933 al la respubliko kaj en la Tria regno [germanlingve Drittes Reich] al la Gau Baden. Post la Dua mondmilito la urbo Freiburg de 1949 ĝis 1952 estis ĉefurbo de (Sud-)Badeno. Hodiaŭ Freiburg estas la kvare plej granda urbo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo [germanlingve Baden-Württemberg].

Devena burgo de la Zähringer en Freiburg-Zähringen. Romantika gravuraĵo de la ruino de ĉirkaŭ 1850

Fondo de la burgo kaj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Unuafoje menciiĝis setlejo sur la teritorio de la nuntempa Freiburg, nome la urbopartoj Wiehre [vire] kaj Herdern en dokumento de la jaro 1008, en kiu la imperiestro Henriko la 2a transdonas la rajton pri la ĉasado en la arbaroj de la regiono al la episkopo Adalbero de Bazelo. Sude de la hodiaŭaj urbopartoj de Freiburg Zähringen [ceringen] kaj Herdern kruciĝis proksime al la rivereto Dreisam [drajzam] komercvojo tra la rejnvalo (nuntempe la Zähringer-, Habsburger- kaj Kaiser-Joseph-Strasse) kun imperia strato tra la Höllental [helental] direkte al Breisach kaj Colmar (nuntempe Salzstrasse kaj Bertoldstrasse).

Por kontroli tiujn komercajn vojojn Bertold 2a de Zähringen (elparolu ceringen) sur la Schlossberg Freiburg, konstruigis, verŝjne en la jaro 1091, burgon nomitan Castrum de Friburch. Al tiu apartenis setlejo de la servuloj kaj metiistoj piede de la monto en la tereno de la suda malnovurbo kaj Oberlinden, kiu estis sub la aparta protekto de la burgposedanto. En la jaro 1120 Konrad, la frato de la duko Bertold 2a fondis setlejon de komercistoj kaj donis al ĝi la foirrajton. En ĝin integriĝis la menciita setlejo de la servuloj kaj metiistoj. Al la loĝantoj de la nova urbo Konrad donis larĝajn privilegiojn, interalie liberigon de la kortejimpostoj kaj liberan elekton de la paroĥestro.

Rimarkinda estas la reto de la Bächle (beĥle), akvofluejetoj en la stratoj de la malnovurbo, kies akvo devenas el la rivereto Dreisam kaj kiu en la mezepoko servis por la provizo je uzakvo kaj de la forigo de la rubakvo, unuarange por daŭra provizo je estingakvo. Trinkakvon oni alkondukis per lignaj tuboj, nomataj Deichel, (dajĥel), en Freiburg „Deichele“, kiu provizis la malfermitajn flufontojn. Por funkciigi kaj administri la akvofluejojn en la urbo – krom la Bächle ankaŭ ekzistis kanaloj, nomataj „Runzen“ (runcen), por doni akvon al la metiejoj, ekzemple tanejoj, granatŝlifejoj ktp. - oni fondis Runzengenossenschaften, akvoprovizajn kooperativojn, kiuj devis teni en ordo la akvofluejojn kaj zorgi por adekvata distribuo de la akvo.

Potenciĝo de la urbo[redakti | redakti fonton]

La malkovro de riĉaj arĝentotroviĝoj je la okcidenta rando de la Nigra arbaro fine de la 10a jarcento baldaŭ kaŭzis prosperon de la urbo. La rajton de minado la Zähringer ricevis de la episkopoj de Bazelo, kiuj siavice de la imperiestro Konrad la 2-a estis ricevintaj la Bergregal, la reĝan rajton uzi la trezorojn de la grundo. Kiam Freiburg fariĝis potenca, la urba preĝejo, en kiu Bernardo de Clairvau en 1146 predikis la Duan Krucmiliton, baldaŭ montriĝis tro malgranda, pro kio la lasta duko el la dinastio de Zähringen Bertold la 5-a ĉirkaŭ 1200 konstruigis novan ampleksan aproĥejan preĝejon. La katedralo de Freiburg komenciĝis en romanika konstrumaniero kaj poste plukonstruiĝis en gotika stilo. Post sia morto en 1218 Bertold 5a kiel lasta duko el la familio de Zähringen entombiĝis en la de li fondita preĝejo. Urba konsilantaro (consilium) ekzistis jam antaŭ 1178 sub lia antaŭulo, Bertold la 4-a. La konsilantara konstitucio de la urbo establiĝis jam dum la vivotempo de la duko Bertold 5a. Verŝajne en Freiburg la urba konsilantaro evoluis, simile kiel en la episkopaj urboj je la supera Rejno, el konsilantaro de la urboposedanto, kiu konsilis lin en juĝejaj aferoj de de la urbo.

La grafoj de Urach kiel grafoj de Freiburg[redakti | redakti fonton]

Monero Rappenpfennig, grafa monstampejo, proksimume de 1290
Paviminskribo, kiu indikas lokon, kie etendiĝas la urbomuro sudokcidente de la Augustinermuseum

Post la estingiĝo de la dinastio Zähringer en la jaro 1210, la regado de la urbo venis al la grafoj de Urach, nome al la nepo de Bertold la 5-a Egino la 5-a de Urach, kiu ekde tiam nomis sin Egino la 1-a de Freiburg. Li rezidis en la kastelo sur la kastelmonto supre de Freiburg. Ĉar la burĝoj ne fidis al la nova reganto, ili fiksis skribe la malnovajn de la Zähringer donitajn rajtojn en konstitucio de la konsilio (la Stadtrodel de 1218), laŭ kiu 24 konsilianoj el 24 malnovaj familioj regis Frajburgon. Ekde 1248 aldoniĝis plia samnombro da konsilianoj, kiuj ŝanĝiĝis ĉiujare. Fine de la 13-a jarcento ankaŭ metiistoj el la gildoj iĝis membroj de la urba konsilio.

En la 13-a jarcento pluraj ordenoj instaliĝis ene de la urbaj muroj. La Dominikanoj fondis en 1236 la monaĥejon de la predikantoj, kie Albertus Magnus okupis la postenon de legomajstro (Lesemeister) de 1236 ĝis 1238. De 1240 datas la unua mencio de Johanniterhaus. En 1246 grafo Kontrad transdonis al la ordeno de la almozpetantoj Franciskanoj la kapelon de Marteno kun kvar bienoj. Sur ĝi la nudpiedaj monaĥoj konstruis sian monaĥejon kaj pligrandigis ĝis 1318 la kapelon al la ankoraŭ ekzistanta preĝejo Sankta Marteno. La originoj de la Deutschordenskommende Freiburg datas de 1258. Kiel tria ordeno la Aŭgustenanoj trovis lokon por sia monaĥejo en la mallarĝa malnovurbo inter Salzstraße (strato de salo) kaj la urbomuro.[1]

Kiam la grafoj de Freiburg regis super la urbo, ofte estsis malpacoj inter ili kaj la urbo, kiuj preskaŭ ĉiam temis pri monaj aferoj. En la jaro 1299 la Frajburganoj rifuzis plenumi la denovajn monpostulojn de la grafo Egino la 2-a kaj pafis al lia kastelo sur la kastelmonto per ĵetmaŝinoj. Post tio Egino petis helpon de sia bofrato Konrad III. von Lichtenberg, la episkopo de Strasburgo. En la sekva batalo mortis la episkopo - laŭdire buĉisto el Freiburg nomita Haŭri pikmortigis lin per lanco - kio signifis la venkon de la urbo, sed la burĝoj pro tiu sakrilegia mortigo de la episkopo devis pagi ĉiujare al la grafo konsiderindan monsumon kiel punmono. Kiam en 1366 la grafo Egino la 3-a provis dumnokte penetri en la urbon kun batalantaro, la Frajburganoj detruis la kastelon sur la kastelmonto. Por finfine sin liberigi de la regado de la grafo, en 1368 la burĝoj aĉetis la liberecon je 20.000 markoj* da arĝento kaj poste submetis sin propravole sub la protekto de la dinastio de Habsburgoj. Per tio la urbo ekapartenis al Antaŭa Aŭstrio kaj partoprenis la sorton de prospero kaj malprospero de la Habsburgoj ĝis la malfondo de la Sankta Romia Imperio en 1805. Senkonsidere de tio Freiburg en 1377 kunigis sin al la tielnomata Rappenbund (monerunio) kun multaj aliaj moner-stampejoj ambaŭflane de la Supra Rejno, inter kiuj estis Colmar kaj Thann, en Svislando inter aliaj Bazelo, Schaffhausen, Zuriko kaj Berno kaj aliaj terenoj en Breisgau kaj Sundgau. Tiu unueca monersistemo plifaciligis la komercon en la Suprarejna Regiono. La Rappen-Pfenigo, la monero de Freiburg, estis la ĉefa monsistema unuo. En 1584 oni malfondis ĉi tiun monfederacion.

*Unu marko pezis 237,5 gramojn da arĝento kaj estis la baza grandeco kun subdivido de 678 pfenigoj.

Freiburg sub la Habsburgoj[redakti | redakti fonton]

La Habsburgoj tuj postulis la devojn de Freiburg. Por la militoj kontraŭ la Eidgenossenschaft la urbo devis doni financan helpon kaj sendi kavalirojn, tiel ekzemple en 1386, kiam en la sangoverŝa batalo ĉe Sempach la svisoj venkis kaj tie ne nur mortbatis la aŭstian dukon Leopold la 3-an, sed ankaŭ estingis preskaŭ la tutan nobelularon de Freiburg. Ekde tiam la potencon en la urba konsilantaro transprenis la Zünfte (kooperativoj).

Post kaiam duko Frederiko la 4-a helpis al la kontraŭpapo Johano 23a post ties demisiigo en la koncilio de Konstanz fuĝi al Freiburg, la reĝo Sigismund verdiktis sian habsburgan dukon je Reichsacht (imperia preskribo). Tiamaniere la Breisgaŭ kiel feŭdo refalis al la regno, kaj Freiburg de 1415 ĝis la amnestio de Friedrich en 1425 estis Reischsstadt (sendependa regna urbo).

En la jaro 1448 arkiduko Albrecht kiel posedanto de la habsburgaj antaŭregionoj fondis en Freiburg tielnomatan Studium generale, el kiu ekestis per la fondodokumento de 1457 ekestis la universitato de Freiburg.

Unu el la kulminoj de la urba historio estis la Reichstag (imperiasembleo), kiun la romi-germana reĝo Maksimiliano 1a en 1498 kunvokis al Freiburg. Tie Maksimiliano kaj la statoj intertraktis pri enkonduko de paco por Svisio. Sed tio ne sukcesis, ĉar la svisaj konfederacianoj rifuzis kaj la imperiimposton kaj la kompetentecon de la Reichskammergerichts (imperia juĝeja korto). En la Schwabenkrieg (Ŝvaba milito) ili en 1499 ĉe Dornach decide venkis la armeon de Maksimiliano 1a, kaj sekve ĉesis iliaj devoj kontraŭ la Sankta romia regno de germana nacio. Post la finkonstruo de la alta ĥorejo la kompetenta episkopo de Konstanco en la jaro 1513 decidis konsekri (inaŭguri) la Katedralo Nia Sinjorino (Freiburg, Brisgovio) (katedralon de Freiburg). En la sama jaro malriĉintaj kaj malbone traktitaj kamparanoj kolektiĝis sub la standardo de Bundschuh kaj ties gvidanto Joss Fritz. La insurekton oni perfidis kaj ĝi finiĝis, antaŭ ol ĝi entute komenciĝis, per ekzemplodona punado de la partoprenantoj.

Reformacio kaj Militoj de la kamparanoj[redakti | redakti fonton]

Sed la Reformacio kaj precipe la disvastigo de la verko de Luther Pri la libereco de kristana homo incitis denove ribelajn aktivecojn. La 23an de majo 1525 18.000 kamparanoj sub la gvido de Hans Müller dum la Milito de la kamparanoj konkeris Freiburg kaj devigis la urban konsilantaron membriĝi en evangelia-kristana unuiĝo por instalo de ĝenerala teritoria paco kaj forigo de la maljustaj suferoj de la ordinaraj malriĉaj homoj.Post la sufokado de la insurekto la urbo certigis la domon Habsburg pri sia bona katolika sinteno. Krom Freiburg ankaŭ Breisach, Waldkirch kaj Endingen restis fidelaj al la katolika afero, dum Kenzingen, Neŭenburg, Rheinfelden, Saldshut kaj ankaŭ Strassburg transiris al la protestanta kredo. Kiam en Bazelo la Bilderstürmer (bildforigantoj) en 1529 realigis fundamente la protestantismon, la eminenta sciencisto Erasmo de Rotterdamo kaj la Domkapitel de Bazelo en la sekuran kaj plejparte katolikan Freiburg. Tie ili trovis loĝejon en la Haus zum Walfisch kaj en la Baseler Hof respektive.

De la 15a ĝis en la 17a jarcentoj denove kaj denove pestepidemioj vizitaĉis la urbon. Unu el la plej katastrofaj furiozis en la jaro 1564, kiam 2000 homoj mortis per la epidemio, kvarono de la loĝantaro, kiel la tiama urbokuracisto Johannes Schenck raportis.

Persekutoj de sorĉist(in)oj en Freiburg[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉie en Eŭropo ankaŭ en Freiburg okazis sorĉistinprocesoj. Inter 1550 kaj 1628 el entute 302 kondamnitoj 131 ekzekutiĝis. La jaroj 1599 kaj 1603 distingixis per ondoj de procesoj. La kvoto de virinoj, kiujn oni konviktis pri „“la abomeninda malvirto de la sorĉado per la diablo“ estis multe pli alta ol tiu de la viroj. La 24an de marto 1599 interalie Catharina Stadellmenin, Anna Wolffartin kaj Margaretha Mößmerin estis senkapitaj en Freiburg kaj ekster la urbo bruligitaj. Plakedo je la Martinstor (pordego de sankta Marten) memorigas pri tiuj viktimoj. En la jaroj ĉirkaŭ 1599 oni ekzekutis 37 virinojn kiel sorĉistinojn kaj nur 2 virojn kiel sorĉistomajstrojn. En la jaro 1603 oni akuzis antaŭ la juĝisto 30 virinojn kaj 4 virojn pro sorĉado, 13 el ili oni kondamnis al morto, inter ili Agatha Gatter.

La Tridekjara milito[redakti | redakti fonton]

Komence de la Tridekjara milito la sudokcidento de la regno estis plejparte domaĝita de batalagoj. Por esti armitaj ne nur milite, sed ankaŭ spirite kaj religie kontraŭ la nova kredo, en la jaro 1620 la Jesuitoj transprenis la Universitaton de Freiburg, post kiam la najbaraj universitatoj de Tübingen, Basel kaj Heidelberg fariĝis protestantaj.

Freiburg im Breisgau en la jaro 1644, gravuraĵo de Matthäus Merian

Kiam la sveda reĝo Gustav Adolf detrue venkis la imperiestrajn trupojn sub Tilly en la batalo ĉe Breitenfeld (1631), al liaj trupoj la tuta sudgermanio al li estis malfermita sendefende. Kristnaske de la jaro 1632 la sveda generalo Horn aperis antaŭ la pordegoj de Freiburg, kiu kapitulacis la 30an de decembro. Kiam la hispanoj en 1633 sub la duko de Feria, la svendoj foriris el la urbo, sed la postan jaron denove okupis ĝin. Post la venko de la hispanaj kaj imperiestraj trupoj en la Batalo de Nördlingen en 1634 super la protestanta armeo sub generalo Horn kaj la duko el Wettin Bernardo de Sachsen-Weimar la svedoj definitive forlasis Sudgermanion kaj do ankaŭ Freiburg.

Per la ofta ŝanĝo de okupantoj plurfoje elrabitaj, la loĝantaro de Freiburg perdis multajn homojn dum militagoj kaj epidemioj. Ili do kiel ĉiuj homoj esperatendis la rezulton de la Paco de Prago, kiun la juna reĝo Ferdinando 3a en 1635 akiris per traktado kun la protestantaj standoj de la imperio por la amata patrolando de la noblega germana nacio.

Dum la elĉerpitaj svedoj inklinis al packontrakto, la katolika Francio sub kardinalo Richelieu nun paktis kun la Protestanta unio kaj intervenis kun freŝaj trupoj en la milito. Kiam Richelieu en 1635 en la Kontrakto de St. Germain donis la graflandon Alsaco al Bernhard de Sachsen, kiu tiam estis duko sen teritorio, la kardinalo faris la dukon fidela vasalo de Francio. Kiel la kardinalo atendis, Bernhard denove ekscitis la militon, kiam li en 1637 kun 18.000 soldatoj, financite de Francio, trapasis la rejnon kaj suprizatakis Brisgovion (Breisgau). Fine de la jaro li rtiris sin denove al la travintrejoj (vintraj kantonmentoj) ĉe Mömpelgard (Montbéliard), sed post sia reekmarŝado la 28an de januaro 1638 Bernhard en rapida sinsekvo konkeris Säckingen, Waldshut, Rheinfelden, Rötteln kaj Laufenburg kaj li venkis en la Batalo ĉe Rheinfelden. En la nokto antaŭ Pasko 1638 li staris antaŭ la pordegoj de Freiburg, kiu kapitulacis post dekunutaga sieĝado la 12an de aprilo. Poste Bernhard dum ok monatoj sieĝis la fortreson Breisach. Post ties falo permalsatigo la duko faris la urbon rezidejo de sia Princa saksa registaro. Sed kiam li en 1639 subite mortis, la konkeritaj teritorioj refalis al Francio.

En somero 1644 imperiestra bavara armeo sub la generaloj Franz von Mercy kaj Jan van Werth rekonkeris Freiburg. Poste okazis la Batalo ĉe Freiburg inter la imperiestrajbavaraj kaj la francaj-vajmaraj trupoj, gvidataj de la marŝaloj Turenne ksj Enghien. Fine de la plurtagaj bataladoj ne estis venkintoj, sed nur perdintoj, pri kiuj jan van Werth komentis: De dudek du jaroj sperta pri la sangometio, mi tamen neniam partoprenis en tiom sanga kunpuŝiĝo.

En junio 1648, kiam la pacintertraktoj en Münster kaj Osnabrück estis finiĝontaj, la komandanto de la fortreso Breisach von Erlach ordonite de kardinalo Mazarin, sieĝis Freiburg, por lastmomente plibonigi sian intertraktpozicion. La loĝantaro, kiu ankoraŭ ekzistis en la urbo (dum 17 jaroj sieĝiĝis la urbo kvinfoje kaj la loĝantaro ŝrumpis al 2.000 personoj) Ankoraŭ nur 2.000 personoj loĝis en la urbo post kvin sieĝadoj dum 17 jaroj. Ili ekĝojis, kiam la francoj, post tri longaj semajnoj, per daŭra pluvado senmotivigitaj, sensukcese retiris sin. post

La loĝantaro, per kvin sieĝadoj en 17 jaroj ŝrumpinta al ankoraŭ nur 2.000 personoj, reekspiris, kiam la francoj, malmotivigitaj ĉar dum tri longaj semajnoj seninterrompe pluvis, retiris sin sensukcese.

Freiburg sub la krono de Francio[redakti | redakti fonton]

Pro la perdo de Alsaco kaj de Sundgau en la Vestfalia paco al Francio la dekstrarejna Freiburg anstataŭ Ensisheim fariĝis ĉefurbo de la Antaŭa Aŭstrio, sed ankaŭ limurbo.

En la jaro 1661 en Francio post la morto de kardinalo Mazarin la juna Ludoviko 14a transprenis la regadon. Ekde 1667 la sunreĝo laŭ la moto: La al reganto plej konvena kaj plej agrabla okupiĝo estas pligrandigi sinentreprenis unu post la alia kvar konkermilitojn, nome kontraŭ la Hispana Nederlando, Nederlando, Elekto-Palatinato kaj Hispanio.

La tielnomata Milito de Devolucio de 1667 ĝis 1668, en kiu Ludwig 14a insistis pri sia rajto pri Brabant kaj kun siaj trupoj invadis la Hispanan Nederlandon, ne koncernis Freiburg. Ankaŭ en la sekva, la Franca-nederlanda milito en 1672 ĝis 1677, la urbo estis domaĝita, sed kiam jam komenciĝis la packontraktoj en Nijmegen, marŝalo François de Créquy, kontraŭe al ĉiu militkutimo, sendis siajn trupojn ne en la vintroripozejoj, sed surprize trapasis komence de novembro la Rejnon kaj sieĝis Freiburg (Sieĝo de Feiburg (1677). Post unua bombado la urbo kapitulacis je konsilo de la urbkomandanto Schütz.[2] La imperiestro je la supera Rejno ne povis organizi seriozan reziston, ĉar denove la turkoj en sekreta interkonsento kun Francio minacis la regnon je ties orienta flanko. La registaron de Antaŭa Aŭstrio oni translokigis al Waldshut, la universitaton al Konstanz.[3] Ĉeffortreso de la aŭstroj en la Nigra Arbaro nun estis Villingen, kiun oni plufortikigis. Villingen nun ankaŭ havis la prezidon en la regionaj konsilantaroj (Landtage) de Breisgau (Brisgovio) en la Tria stato (urboj).

En la en 1679 finfine pretintertraktita Paco de Nimwegen Ludoviko la 14a diktis al Leopoldo la 1-a siajn kondiĉojn: La imperiestro devis akcepti la konkeraĵojn de Francio en Alsaco, sed Ludoviko lasis al Leopoldo grandanime la decidon, ĉu li el siaj antaŭaj posedaĵoj preferis rericevi la urbon Freiburg aŭ Philippsburg. La imperiestro rezignis pri Freiburg inkluzive de Lehen, Betzenhausen kaj Kirchzarten.

Nun Francio posedis krom la dekstrarejna pontokapo Breisach per Freiburg ankaŭ antaŭpostenon meze en la habsburgaj antaŭlandoj.

Unu el la malmultaj restaĵoj de la fortikaĵoj de Freiburg, kiujn Vauban konstruigis. La iama envetruejo en la pordego al Breisach servas nun kiel enirejo al restoracio

Ludoviko la 14-a ordonis al Sébastien Le Prestre de Vauban, ke li plukonstruu la urbon al moderna fortreso. Por gajni liberan pafkampon, Vauban lasis ebenigi ĉion, kio restis de la antaŭurboj en la bataloj de la Tridekjara milito. Freiburg nun apartenis al la franca provinco Alzaco. Kiel lastan el la liberaj regnaj urboj Ludoviko la 14-a en 1681 ordonis okupi Strasburgon. En la sama jaro la franca reĝo survoje tien vizitis ankaŭ sian novakiritan urbon Freiburg, por informi sin pri la progreso de la laboroj je la fortreso.

De 1688 ĝis 1697 Ludoviko la 14-a gvidis la Naŭjaran militon, en kiu li konkeris interalie Kolonjon, Elekto-palatinaton, Majencon, Treviron kaj denove Philippsburg. Nun la Viena granda alianco inter la imperiestro, Hispanio, Svedio, Anglio, Savojo, Brandenburgo, Saksio kaj Hanovro rezistis al la Sunreĝo kaj ĉesigis la konkeran militiron. Sed por la venko oni pagis multe, ĉar dum la retiriĝo la francaj trupoj praktikis la principon de la bruligita tero: ili detruis Heidelberg, Mannheim, Philippsburg, Koblencon, Worms kaj Speyer kun ties imperia supera kortoEn la Paco de Rajswijk 1697 Ludoviko la 14-a povis reteni la hispanan Franĉkonteon, Lillon kaj la okupitajn teritoriojn en Alsaco, inkluzive de la liberan regnan urbon Strasburgo, sed devis redoni Freiburg.

La Hispana sukceda milito de 1701 ĝis 1713 ŝvelis al unua mondmilito de la eŭropa historio, en kiu la granda Alianco de Hago staris kontraŭ Ludoviko la 14-a en Nederlando, Italio, Hispanio kaj en la kolonioj. Antaŭ la fino de la milito la francoj sub marŝalo Claude-Louis-Hector de Villars transpasis ĉe Neuenburg la Rejnon kaj staris en septembro 1713 antaŭ Feiburg. La urbo danke al Vauban estis estis unu el la plej fortaj fortresoj en la imperio, sed al la 10.000 defendantoj sub la urbokomandanto von Harrsch kontraŭstaris proksimume 150.000 atakantoj. Post trisemajna sieĝo la defendantoj, malmultigitaj per la artileripafado, devis retiri sin al la Schlossberg (kastelmonto). Nun Freiburg senprotekte estis elmetitaj al la atakoj de la francoj. En ekstrema danĝero la urba sekretario d-ro Franz Ferdinand Mayer sub kuglohajlo sur unu el la bastionoj kaj svingante blankan flagon montris al la sieĝantoj la transdonon de la urbo. Post tio Villars deklaris Freiburg posedaĵo de la franca reĝo. pro lia kuraĝa ago la imperiestro promociis d-ron Mayer Freiher von Fahnenberg. En la Paco de Rastatt 1714 la imperiestro Karolo la 6-a la italajn kaj nederlandajn posedaĵojn de la hispanaj Habsburgoj. Ludoviko la 14-a retenis siajn maldekstrarejnajn akiraĵojn, sed devis redoni Freiburg, Breisach kaj Kehl.

Kiam Maria Theresia en 1744 en la dua Aŭstria sukceda milito bezonis siajn trupojn en la okcidento kontraŭ Frederiko la granda kaj fortirigis ilin (en Freiburg restis nur defendantaro de 6000 soldatoj), la francoj vidis ŝancon por plia atako al la imperia tereno. Unue ili venkis sub marŝalo François de Franquetot la 5-an de julio 1744 la aŭstrojn ĉe Weißenburg im Elsass ka poste enmarŝis en Breisgau. Ludoviko la 15-a persone gvidis de la Lorettoberg la kanonadon de Freiburg. Li loĝis en la kastelo de Munzingen.[4]

Kanonkuglo enpenetrinta en la kapelon de Lorettoberg, kiu preskaŭ trafus Ludovikon la 15-an sur ties observadposteno dum la sieĝado de Freiburg en 1744

La urba sekretario ("Stadtschreiber") von Kornritter [5] notis: En fin, es ware nit anderst, als wann die lebendige Höll offen stunde.[6] Post sessemajna sieĝo Freiburg kapitulacis, kaj la francoj la trian fojon post 1638 kaj 1677 okupis Freiburg. Post la Paco de Füssen Ludoviko la 15-a en 1745 devis redoni al la Habsburgoj. Sed antaŭe la francoj detruis fortikaĵojn, kiujn ili mem estis konstruintaj, kaj ili eksplodigis ilin ĝisfunde, "tiel ke la domoj starintaj proksime al la fortikaĵoj estis totale ruinigitaj", kiel notas la kronisto. El la konstruaĵoj de Vaŭban nur la Breisacher Tor restis. En la urbo regis amara malriĉeco. En la jaro 1754 en Freiburg vivis ankoraŭ nur 1627 viraj kaj 2028 inaj enloĝantoj.[7]

En la jaro 1770 la urbo unu kaj duonan tagon estis stacio de la fianĉina vojaĝo de Marie Antoinette[8] La frajburganoj preparis al la Dauphin entuziasman akcepton. Ne tiom entuziasma estis la financkontrola korto en Vieno, kiu riproĉis la troigitajn elspezojn. Imperiestro Joszefo la 2a vizitis Freiburg en la jaro 1777, sed en letero da la 20-a kaj 24-a de julio al sia patrino Maria Theresia li esprimis pli ol klare sian malplaĉon pri la urbo, la universitato kaj al komandantejo.[9] La urbo transnomis la "Grandan straton" al "Kaiser-Joseph-Straße (Freiburg im Breisgau) kaj la ""Hotelon Storchen" honore al Jozefo la 2-a al „Hotel zum Römischen Kaiser“.

La sekvoj de la Franca revolucio[redakti | redakti fonton]

Kiam en Parizo en la jaro 1789 ekestis la revolucio, tiu okazaĵo trafis en Germanio kaj tiel ankaŭ en Freiburg senprepare la socion de la tri statoj, kiu dum jarcentoj estis kreskinta.

En la Breisgau (Brisgovio) la unua socia stato, la klerika, pro sia riĉeco estis la plej grava - oni pensu al la posedaĵoj de la monĥejoj St. Peter, St. Blasien kaj St. Trudpert. Al la dua socia stato apartenis la malnovaj imperiestraj nobeluloj kun siaj terposedaĵoj, sed ankaŭ pro la grandanimaj nobeluliga praktiko de la Habsburgoj, per kiu ekestis novaj, kvankam malriĉaj kavaliroj. ili donis al la feŭda socio solidan strukturon kiel administraj oficistoj, juristoj kaj universitataj profesoroj. Kiel tria socia stato la burĝaro, bone organizita en la Gildoj, akiris prosperon. Sed la kamparanoj, kvankam ne plu submetitaj al servuteco, vivis tamen ankoraŭ en dependeco de la ekleziaj kaj sekularaj terposedantoj.

Memortabulo je la Martinstor por la anoj de la milicoj de la Breisgau, kiuj mortis en la batalo kontraŭ la franca revoluciarmeo

Interne restis kvieto en la Breisgaŭ, ĉar nia nacio estas nek tiom korupta, nek tiom subpremita, nek tiom entuziasma, kiel opiniis imperiestro Leopoldo la 2-a en la fora Vieno.[10] Sed kiam la Nacia konvento decidis efektivigi la atingojn de la revolucio ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo, por certigi la "naturajn limojn" de Francio, la habsburgaj posedaĵoj je la supra Rejno estas minacataj. La Registarprezidanto de Freiburg Joseph Thaddäus von Sumerau skribis al sia imperiestro en Vien: "Sangas mia koro, se mi pensas, ke tiuj bonaj, fidelaj regatoj estus enmanigataj al la rabado kaj murdado de iliaj najbaroj, tiuj kanibaloj."

Post kiam jam en 1793 la revolucia armeo akupis Breisach, la francoj en somero 1796 konkeris Freiburg, sed nur post rezisto de la urbaj milicoj sub la "majoro kaj orbokonsilanto Ignaz Caluri", kiel la bofrato de Sumerau generalo Max Freiherr von Dominique dokumentis sur tabulo, kiu ankoraŭ nuntempe troviĝas sur la muro de Martinstor (pordo de Marteno) - supozeble malofta kazo, ke generalo metas monumenton pri siaj trupoj.

Ĉifoje la habsburgoj siajn dekstrarejnajn posedaĵojn ne lasis en embaraso; post tri monatoj la Franzosenschreck (timiganto de la francoj) Erzherzog (arkiduko) Karl forpelis la francojn el Freiburg.

La napoleona epoko[redakti | redakti fonton]

Post pluraj malvenkoj de la aŭstroj en supera Italio kontraŭ la revolucitrupoj de la Armée des Alpes sub la komandanto Napoleono Bonaparte ĉi tiu en 1797 en la Paco de Campo Formio kunigis la konkeritajn teritoriojn al la Cisalpina republiko. Tiel la duko de Modena Ercole III. d’Este (Herkulo la 3-a) perdis siajn italajn posedaĵojn kaj rekompence en 1801 en la Paco de Lunéville la-breisgaŭ. Sed Herkulo la 3-a ne konsentis pri tiu interŝanĝo, ĉar li tion rigardis ne sufiĉa rekopenco. Ankaŭ kiam la princo pos plia malvenko de Aŭstrio en la Dua koalicia milito en 1801 krome ricevis la Ortenau, la regadoŝanĝo okazis nur hezite. La praktikan regadon gvidis Freiherr Hermann von Greifenegg, kiu la Breisgau nur la 2-an de marto 1803 prenis en posedon por la dinastio Este. Post la morto de Herkulo en 1803 la Breisgau fariĝis posedo de ties filino Maria Beatrice, kiu estis edzino de la aŭstra arkiduko Ferdinand, la onklo de imperiestro Francisko la 2-a. Tiel la Breisgau unue fakte restis habsburga, kvankam la regado formale transiris al apudlinio de la dinastio.

En 1805 Francisko la 2-a, intertempe kiel Francisko la 1-a aŭstria imperiestro, en la Tria koalicia milito defiis denove la same memnomumitan francan imperiestron Napoleono, sed en la Batalo ĉe Austerlitz Aŭstrio suferis detruan malvenkon. Tiel la modena-habsburga intermezo por la Breisgau kaj la Ortenau daŭris nur mallonge, ĉar jam el la okupita Vieno Napoleono destinis, ke tiuj teritorioj fariĝu posedaĵoj de Badeno. Freiburg tiamaniere troviĝis degradita de antaŭposteno de Habsburgo je la supera Rejno al provincurbo en bufroŝtato, kiu per graco de Napoleono estis promociita Grandduklando Badeno.

Grafitio de supozeble germanlingva tamburisto (tambur anstataŭ tambour) de la Napoleona armeo 1810 je la ekstera muro de la Münsterchor (katedrala ĥorejo)

. Senkompate Napoleono premis el la koaliciintaj ŝtatoj monon kaj precipe freŝajn trupojn, kiujn li bezonis por sia militiro kontraŭ Rusio. Inter la 412.000 soldatoj de la Grande Armée, kiu en 1812 batalmarŝis ĝis Moskvo, estis ankaŭ proksimume 150.000 germanoj, sed revenis al sia hejmlando nur 1.000.

Tiu sangotributo altenpuŝis la kontraŭnapoeonajn emociojn en la germanaj landoj. Sed dum ekzemple en Prusio liberaj korpusoj rezistis kontraŭ la napoleona regnado, grandduko Karl Friedrich ankoraŭ en 1813 en la Batalo de Leipzig bataligis badenajn soldulojn kadre de siaj devoj en la Rejna Federacio je la flanko de Napoleono. Pro tio ne mirindas, ke en la antaŭe habsburga Freiburg oni desur la registara domo deŝiris la badenan blazonon kaj sur la distrikta direktorejo oni muntis la imperiestran dukapan aglon.

Freiburg definitive fariĝas badena[redakti | redakti fonton]

Kiam la trupoj koaliciaj kontraŭ Napoleono envintro 1813 survoje al Parizo marŝis tra Freiburg, okazis renkontiĝo inter la aŭstria imperiestro Francisko la 1-a, (antaŭe romia-germana imperiestro Francisko la 2-a), la rusa caro Aleksandro la 2-a kaj la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a. Habsburgfidelaj loĝantoj de Freiburg entuziasme akceptis Franceskon la 1-an. Malnovaj sentimentoj elrompiĝis: Vieno kaj la habsburga-katolika Aŭstrio estis al la frajburganoj pli proksimaj ol Karlsruhe kaj la protestanta Nordbadeno.

Sed ĉiuj politikaj klopodoj de la urba konsilantaro nenion helpis. Freiburg kaj la Brisgovio restis ĉe Badeno. Per la definitiva rezigno pri la iamaj aŭstriaj antaŭlandoj en la Viena kongreso Metternich ĉesigis la jarcentojn daŭrintan konflikton je la Rejno inter Francio kaj la Habsburgoj, sed kreis novan potencialan franc-prusan, kiam anstataŭ Aŭstrio Prusio kun siaj novakiraĵoj je la malsupra Rejno transprenis la gvidan politikan rolon en la regionoj laŭ la Rejno.

Do Freiburg ne revenis sub la mildan manon de Aŭstrio". Multaj homoj estis seniluziigitaj, sed ankaŭ vidis la ŝancon por liberaligo. Ankaŭ la profesoro en Freiburg kaj liberalulo Karl von Rotteck unue plendis pri la "disŝiriĝo de la milda Sceptro, kiu de jarcentoj feliĉigis nin", sed tamen poste kunlaboris je la sufiĉe liberala badena konstitucio kaj vidis en ĝi antaŭ ĉio unuigan elementon: "ni ricevis konstantan konstitucion, politikan vivon kiel popolo - popolo de Badeno ni ne estis. Sed ekde nun ni estas unu popolo, javas komunan volon kaj - komunan leĝaron."[11]

La Restaŭrado en la grandduklando Badeno[redakti | redakti fonton]

la Rezolucioj de Karlsbad sufokis la esperojn pri politka liberaligo en germanaj landoj, kiuj per la Liberigaj militoj kontraŭ Napoleono estis ĝermintaj. Kvankam Badeno havis kompare liberalan konstitucion, la registaro en Karlsruhe faris reakcian politikon. La burĝaro retiris sin al la hejmeco (Bidermajro). Freiburg en la jaroj post la Viena Kongreso evoluis al ekonomia kaj politika centro je la Supra Rejno. Ene de Badeno Freiburg estis la sidejo de Stadtamt Freiburg (urba oficejo), de Landamt Freiburg (regiona oficejo) kaj de Landamt St. Peter, la du lastaj estis unuigitaj al komuna Landamt Freiburg. En la jaro 1827 Freburg fariĝis sidejo de la nove fondita Ĉefepiskopujo Freiburg kun la Freiburger Münster kiel episkopa preĝejo.

Kiam en la jaro 1830 grandduko Ludoviko mortis, la popolo de Badeno havis grandajn esperojn al lia sukcedanto Leopoldo, kiu konfesis sin plene por la konstitucia monarkio. Lia nova kabineto kun progreseme pensantaj membroj kristnaske 1831 promulgis liberalan gazetarleĝon, sed jam en julio 1832 la badena registaro sub premo de la Bundestag en Frankfurt denove enkondukis la antaŭcenzuron. La sekvaj protestoj de la studentoj en Freiburg daŭris gis aŭtuno. Sekve de tio registara dekreto ordonis la fermon de la universitato Albertina-Ludovica pro la senmoraliga direkto, kiun granda parto de la universitato plitike kaj morale de kelka tempo iras kaj kio havas ne malpli dekadencan influon al la klerigo de la studantoj.[12] Post protesto de Karl von Rotteck kontraŭ despota ŝanĝo de la universitata konstitucio, su bkiu la instruado denove omenciĝis, la registaro la 26an de oktobro 1832 emeritigis lin kaj la liberalan profesoron Carl Theodor Welcker. Ankaŭ ilian gazeton Der Freisinnige (la liberalulo) oni malpermesis. Ekde 1832 Freiburg estis sidejo de la Oberrheinkreis (distrikto supera Rejno), al kiu apartenis pluraj oficejoj.

Kiam la Frajburgano Karl von Rotteck en 1833 kun grandioza plimulto elektiĝis urbestro, la registaro mesaĝis: Post kolegia konsilado oni decidis al la elekto de la emerita grandduka konsilanto kaj profesoro d-ro Karl von Rotteck en Freiburg kiel urbestro ne konsenti.[13] Por malebligi la reprezaliojn kontraŭ la urbo, kiujn la seph von Rotteck. registaro anoncis en kazo de rezisto, Karl von Rotteck rezignis pri la ofico de orbestro favor al sia nevo Joseph von Rotteck. Post kiam la norda parto de la Fervoja linio Mannheim-Basel atingis Freiburg, en 1845 okazis la inaŭguro de la ĉefstacidomo Freiburg.

La revolucio de 1848/49[redakti | redakti fonton]

Stratbataloj en la jaro 1848

Kiam fine de februaro 1848 en la originlando de la revolucio Ludoviko-Filipo estis detronigita kaj la dua respubliko estis proklamita, ankaŭ dekstre de la Rejno vekiĝis liberecmovado. EnBadeno precipe la advokatoj Friedrich Hecker kaj Gustav Struve, kiuj postulis senkondiĉan gazetarliberecon, asizajn tribunalojn laŭ la modelo de Anglio, armiloj por la popolo kaj la tuja realigo de germana parlamento.[10] Kiel ĉie en germanaj landoj la tendaro de la revoluciuloj en Badeno estis disŝirita je apogantoj de konstitucia monarkio kaj anoj de respubliko. La disputoj pri tiu demando atingis la 26-an de marto 1848 sian kulminon en popolkunveno en Freiburg.

La konstituigo de la elektita Frankfurta nacia asembleo ne povis bremsi la elanon de Hecker. Li volis la armitan insurekton kaj postulis de la deputitoj en la Paulskirche: Iru kun ni, anstataŭ draŝi malplenan pajlon. Poste li la 12-an de aprilo 1848 en Konstanco nome de provizora registaro la popolon al armita insurekto kaj marŝis norden, survoje varbante libervolulojn. Registaraj trupoj en la batalo sur la Scheideck ĉe Kandern la revoluciajn marŝantojn pelis en la fuĝon.

Per la ĵus antaŭe finita fervojo el Nordbadeno altransportitaj registaraj trupoj staris prete ĉe Freiburg, por frakasi la insurekcion. Pro tio la proksimume 1500 volontuloj barikadis sin en la urbo kaj atendis la liberigon per 5000 armitaj revoluciuloj sub Franz Sigel. Dume registaraj kaj hesaj trupoj la sieĝan ringon ĉirkaŭ la urbo pli kaj pli mallarĝigis. 300 batalantojn ampleksanta avangardo sub Gustav Struve kontraŭ la eksplicita ordono de Sigel rapidegis kontraŭ Freiburg. Suvoje mallonge antaŭ Günterstal la malgranda batalantaro ĉe la Jägerbrunnen renkontis pli fortan registaran soldataron. Dum nur mallonga batalo tri soldatoj kaj 20 volontulbatalantoj mortis. Ĉi tiuj amase fuĝis. Kiam la resto de la volontulbatalantoj de Sigel paskan lundon finfine aperis antaŭ la pordegoj de la urbo, ekestis sangaj bataloj kun la registaraj trupoj, en kiu la malbone armitaj insurekciuloj rapide malvenkis.

Post la malsukceso de Hecker Struve saltis en la breĉon. En septembro li, venante el Svislando, komencis en Sudbadeno kun komence 80 armitoj marŝon al Karlsruhe. En Lörrach kaj Müllheim li sub la devizo: Bonstaton, klerigon, liberecon por ĉiuj! proklamis la republikon. Sed ankaŭ tiu diletanta provo sufokiĝis en la pafadfajro dela registaraj trupoj. Antaŭ publika asiza tribunalo (unu el la revoluciaj postuloj) Struve en marto 1849 en Freiburg devis responsi sian agon.

La germanan konstitucion, kiun la Nacia asembleo en Frankfurt ellaboris, malakceptis la prusa reĝo kaj la plej multaj landaj suverenoj. Tio kondukis en 1849 al la Kampanjo por regna konstitucio. Ĝi signifis denovan indigniĝon de la revoluciaj streboj precipe en Badeno kaj en Palatinato. La 11-an de majo en Freiburg okazis fratiĝo de la respublikanoj kun la o2-a Badena infanteriregimento. La 12-an de majo la popolo en Offenburg postulis la agnoskon de la Regna konstitucio fare de la badena registaro. La fortreso Rastatt ribelis. Per la fuĝo de la grandduko Leopoldo el Karlsruhe la 13-an/14-an de majo en Badeno venkis la revolucio. La grandduko nun petis armilan helpon de Prusio kontraŭ la insurekcio.

Dum la revoluciarmeo post pluraj malvenkoj sin retiris al Freiburg, la 28-an de junio kunsidis konstitucikrea kunveno en la Basler Hof. Je propono de la deputito Struve, kiu estis liberigita el la malliberejo, la asembleo decidis daŭrigi la militon kontraŭ la malamikoj de la germana unueco per ĉiuj disponeblaj rimedoj. Kolonelo Sigel transprenis la komandon pri la restinta revoluciarmeo, al kiu aliĝis libervolbatalantoj el Alsaco kaj Svislando.

La sufokado de la insurekcio en Badeno kaj en Palatinato okazis per prusaj trupoj sub la ĉefa komando de Vilhelmo, nomata "Kartätschenprinz" (mitrajlprinco) La 7-an de julio 1849 dukofidelaj burĝoj transdonis Freiburg al la generalo Moritzvon Hirschfeld. Bataloj ĉe tio ne okazis, ĉar la publika opinio estis ŝanĝinta kaj multaj badenaj revolucisoldatoj iris en prusan kaptitecon. Hirschfeld tuj lasis ilin liberaj.[14] La 11-an de julio prusa militjuĝejo la revoluciulon Johann Maximilian Dortu, kiun la urbo estis transdoninta, kondamnis al morto. La 24-an de julio kun la falo de la fortreso Rastatt ĉesis la revolucio. Poste en la lando prus-badenaj militjuĝejoj eklaboris. Kiel Dortu oni mortpafis Friedrich Neff kaj Gebhard Kromer sur la tombejo en la Wiehre, en Rastatt kaj Bruchsal pliajn 26 revoluciulojn. La frakasado de la badena insurekcio signifis dum longa tempo la ĉeson de la revoluciaj burĝaj libereco- kaj unuecostrebadoj en Germanio.

Periodo de spekulanto-kompanioj kaj imperiestra regno[redakti | redakti fonton]

Freiburg en la Grandduklando Badeno ĉirkaū 1862
Freiburg ĉirkaū 1900

En 1864 la urbadministrejon Freiburg kaj la ĉirkaūaĵadministrejon Freiburg oni kunigis al distriktadministrejo Freiburg. Al la nova granddistrikto Freiburg apartenis la distriktoj Breisach, Emmendingen, Ettenheim, Freiburg, Kenzingen (en 1872 dissolvita), Neustadt im Schwarzwald kaj Staufen. En la sama jaro fondiĝis la Schwarzwaldverein, la unua germana migradasocio en la urbo.

Post la fondo de la dua germana regno en 1871 Badeno dekomence montris sin fidela parto, la reganta dinastio ja estis ankaŭ parence ligita al la imperiestra dinastio: grandduko Frederiko kiel edzo de princino Luise estis la bofilo de imperiestro Vilhelmo la 1-a. Post 1871 oni festis en Badeno la 2-an de septembro ĉie la Sedan-tagon, la Germana regno (1871-1918) pri la venko super Francio la 2-an de septembro 1870 proksime de la urbo Sedan, sed en la suokcidento der Germanio oni aldone ankaŭ festis la memortagon pri la batalo de Belfort. Oni volis, ke la komuna travivaĵo de la milito unuigu la germanojn. En la jaro 1876 oni inaŭguris la oficialan Venkomumenton en Freiburg je ĉeesto de Vilhelmo la 1-a, de la gradduko kaj de Bsismarck.

En 1899 la universitato de Freiburg kiel unua universitato en Germanio enmatrikuligis virinon.

La urbo spertis la ekonomian ekprosperon en la periodo de spekulanto-kompanioj ne plej laste pro la aneksita Alsaco, ĉar Kolmaro en la maldekstrarejna "Reichsland" estis ligita kun Freiburg per fervojlinio. Antaŭ la fino de la 19-a jarcento sub la urbestro Otto Winterer ekestis konstruadhaŭso, ĝis tiam ne konata, pro kio oni nomis lin post 25jara oficotempo je lia emeritiĝo en 1913 "la dua fondinto de la urbo". Kiel streba kaj modernema urbo Fr.eiburg posedis elektran tramon, antaŭe jam ekde 1891 ĝi havis ĉevalomnibusojn. Aparte por tiu celo oni konstruis elektrocentralon en la urboparto Stühlinger. En oktobro 1901 oni funkciigis la linion A de Rennweg ĝis la Lorettostrasse.

En la jaro 1910 la nova urboteatro je la okcidenta rando de la urbocentro inaŭguriĝis, en 1911 oni transdonis al sia destino la ĉefkonstruaĵon de la universitato (hodiaŭ Kollegiengebäude I).

En la epoko de Winterer ekestis novaj loĝejkvartaloj, ekzemple lavartalo Wiehre kaj la kvartalo Stühlinger - la nombro de la konstruaĵoj kaj de la loĝantoj duobliĝis. Tion kaŭzis ankaŭ la ekloĝado precipe de pli aĝaj kaj pli bonstatj homoj el la industriregionoj de okcidena Germanio aŭ de Hamburgo, kie la kxolero furiozis, sekve de tio Freiburg ricevis la nomon Tutgermana pensionopolis (Gerhart von Schulze-Gaevernitz. Tiuj almigrintoj baldaŭ estis 20 % de la mastrumaĵoj. La bildo de la urbo, beligita de Winterer kongruis kun la gusto de la epoko. La proksimeco de la Nigra arbaro kaj de la Kaiserstuhl allogis la homojn.

Tiu idilio vualis la sociajn tensiojn, kiuj kreskis. Dum en Wiehre (Goethe- aŭ Reichsgrafenstrasse) kaj en Herdern (Wölflin- kaj Tivolistrasse)loĝis plejparte almigrintaj bonstataj emerituloj, en Stühlingen ekzemple vivis kreskanta proletaro.

Estis indigniga provokado de la burĝa idilio de Freiburg, kiam Rosa Luxemburg en aprilo 1914 en la monatoj antaŭ la granda milito en la plenplena art-kaj festhalo publike akuzis la klasdiferencojn kaj la militismon. Por forigi tiujn ŝi vokis la laboristojn al ĝeneralstriko. Sub la influo de tiu parolado de la patrujperfidistino, kio ŝi estis en la okuloj de la burĝoj, 280 Frajburganoj aliĝis al la socialdemokrata partio.

La Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Spuroj de la brita bombatako de la 14-a de aprilo 1917 je la Kollegiengebäude 1 de la ŭniversitato

La militstato, en Freiburg proklamita la 31-an de julio 1914 per ekstraeldonaj gazetoj, ĉe la plej multaj Frajburganoj incitis grandan jubiladon (vidu Aŭgusteŭforio).

Post bataloj kun francaj trupoj ĉe Mulhouse la unuaj vunditoj alvenis en Freiburg la 8-an de aŭgusto. Fine de la monato aŭgusto jam kuŝis pli ol 2000 vunditaj sldatoj en la haste instalitaj lazaretoj en lernejoj kaj sporthaloj.[15] En aŭgusto 1914 Mulhouse dufoje mallongatempe estis konkerita de francaj trupoj, tiam oni deportis multajn civilulojn al Francio (vidu ankaŭ Historio de Alsaco)

Entute daŭre de la milito proksimume 100.000 vunditoj nombriĝis en la lazaretoj de la urbo.[16] Ankaŭ la listoj de la mortigitoj plilongiĝis, kaj jam fine de 1914 ilin oni ne plu publikigis en la gazetoj. La Unua mondmilito ankaŭ la civilan loĝantaron trafis amar. La malbona stato de prizorgado[17] (vidu ankaŭ Deutsche Wirtschaftsgeschichte im Ersten Weltkrieg) kaj la fluoj de rifuĝintoj el Alsaco estis pezaj ŝarĝoj por la civitanoj.

jaro nombrol
bombatakoj
bomboĵetoj
1914 3 15
1915 6 50
1916 3 43
1917 7 102
1918 6 78
entute. 25 289

La Unua mondmilito - la unuan fojon la 14 d decembro 1914 - la franca aerarmeo (ĝi tiam estis unuaranga) jcetis bombojn sur la nearmitan kaj malfermitan urbon. Lagermana supera komando en tio vidis rompon de la internacijuraj limigoj laŭ la konvencioj de Hago; La aermilito ankaŭ kontraŭ civilaj celoj eskalis pli kaj pli.

La registaro de la Germana regno eluzis la atakojn tuj propagand: nomojn kaj specojn de vundiĝoj, prefere de infanoj plej rpide mesaĝu ĉi tien (nome al la ĝenerala stabo en Berlino).[18] Pro ĝia proksimeco al la fronto la alianculaj aviadiloj kaj Zepelinoj bombadis Freiburg entute 25-foje.[19][20] kaj tiel pli ofte ol aliajn germanajn urbojn.

La aeratakoj ŝanĝis la publikan vivon pli kaj pli. en decembro 1914 dum aeratakoj validis elirmalpermeso; ekde aprilo 1916 oni devis fari aerprotektadon. En majo 1916 la urbo reduktis la publikan lumigadon al kvarono, en majo 1917 oni tute ĉesigis ĝin.[21] Dum la plej forta aeratako, de francoj la 15-an de aprilo 1917, oni devis priplori 31 mortviktimojn.[22]

La situo de la bomboĵetoj montras, ke la provizigaj vojoj tra la urbo al la fronto estis la celo de la ĵetoj, ĉar en Freiburg ne estis militogravaj celoj, d. h. nek fortreskonstruaĵoj, specialaj artilerikonstruaĵoj, nek pli grandaj trupokontingentoj aŭ gravaj armilproduktaj entreprenoj[23] Sed la Farmakologia instituto produktis militogravajn fuzeopinglojn. , dum la Suprarejna Metalvarfabriko produktis grenadojn, obusojn kaj ŝarĝaŭtojn.[24]

Krome la Frajburganoj vidis kaj aŭdis la militon en la proksima Alsaco: La kanonpafadoj sur la altoj de la Vogezoj aŭdeblis kaj videblis.

Baldaŭ montris sin kiel ĉie en la regno makoj je la prizorgado de la loĝantaro. La iom post iom eldonitaj nutraĵkartoj kaj ricevpermesoj por la bezonaĵoj de la ĉiutaga vivo ne valoris la paperon. Kiam rariĝis la faruno, oni almiksis al la pano terpomamelon, kaj kiam ankaŭ la terpomoj rariĝis, troviĝis pliaj aldonaĵoj en la militpano, ekzemple brano, maizo, hordeo, lentoj kaj eĉ segpolvo. Kiam en somero 1916 oni devis forliveri ĉiujn biciklopneŭojn, en Freiburg 10.000 bicikloj mankis por la transporto. Ledo apartenis al la krudmaterialo, kiu jam je la militkomenciĝo ne plu estis je dipono por civilaj celoj. Baldaŭ la plimulto de la Frajburganoj surhavis unuecajn suojn el ŝtofo kun lignaj plandoj aŭ iris nudpiede en somero. En julio 1917 oni devis fordoni la plej multajn sonorilojn de la katedralo. Post la fiasko de la [[Germana printempa ofensivo 1918]] kaj ekde aŭgusto la malvenko estis antaŭvidebla, en oktobro la hispana gripo atakis la subnutratajn loxantojn kaj la vunditoj en la lazaretoj; en Freiburg mortis je ĝi 444 homoj.[25]

Matenon de la 9-a novembro 1918 kunvenis, malobeante la ordonojn de la superuloj, pli ol 9.000 soldatoj kunvenis sur la Karlsplatz. Je siaj uniformoj ili portis ruĝajn kokardojn. Militpolico pafis, sed neniu vundiĝis. Oratoroj admonis pri prudento, postulis pacon kaj liberecon. Kiam posttagmeze venis la mesaĝo, ke Philipp Scheidemann en Berlino proklamis la respublikon, transprenis unue soldataj konsilantaroj transprenis la urbon. Vespere ili unuigis sin kun laboristaj konsilantaroj, por konservi juron kaj ordon en Freiburg.[25]

La Vajmara Respubliko[redakti | redakti fonton]

necesmono (Notgeld) en Freiburg kun la subskribo de ĉefurbestro Emil Thoma, 30-a de marto 1920
bileto A de la serio de 1920

La reŭnuiĝo de Alsaco kun Francio post la malvenko en la milito signifis por Freiburg la perdon de parto de la ĉirkaŭregiono. Per la instalo de senmilitista zono (entmilitarisierte Zone) de 50 km larĝeco, en kiu ankaŭ industriaj konstruaĵoj estas malpermesitaj, la urbo krome perdis sian garnizonon. Ambaŭ kontibuis al la ekonomia malkresko de la regiono.

En la juna Vajmara Respubliko en 1920 la 68-jara advokato, deputito de la Zentrumspartei kaj parlamentprezidento Constantin Fehrenbach post la disrompiĝo de la Koalicio de Weimar fariĝis kanceliero de minoritata registaro el Zentrum, Deutsche Demokratische Partei kaj Deutsche Volkspartei, sed jam en majo 1921 pro la malkonkordo de la koalicio pri la plenumo de la Traktato de Versajlo demisiis. Sukcedis post li la iama badena financministro, la maldekstra deputito de la Zentrumspartei el Freiburg Joseph Wirth kun sia kabineto el socialdemokratoj, Demokratische Partei kaj Zentrum. Li devis komenci la malpopularan Plenumpolitikon (Erfüllungspolitik). Serĉante aliancanojn kontraŭ la venkintaj potencoj Wirth kune kun sia ministro pri eksteraj aferoj Walther Rathenau la 16-an de aprilo 1922 kun ruslando la Traktaton de Rapallo kaj tiel gvidis Germanion el la eksterpolitika izoliteco. En novembro Wirth demisiis pro koalicikvereloj.

En la jaro 1923 je iniciato de la franca parlamentdeputito kaj pacifisto Marc Sangnier dum la 3-a Internacia Packongreso en Freiburg proksimume 7000 homoj el 23 ŝtatoj kunvenis, por konsili pri vojoj al malpliigo de malamo inter la nacioj, al interkompreniĝo inter la nacioj kaj la superado de la milito. Unu el la partoprenantoj estis la postea pacnobelpremiito Ludwig Qidde.

Je distriktreformo en 1924 oni dissolvis la distrikton Breisach kaj aldonis ties municipojn al la distrikto Freiburg.

La NSDAP en Breisgau jam antaŭ 1933 estis tre aktiva, sed hejmregione enradikiĝinta Zentrumspartei kaj forta socialdemokratio malhelpis en Freiburg pli fruan potenctransprenon de la nazioj, kiel ĝuste en la urbo de Goethe Weimar okazis jam en 1932. Dum vizito de Hitler en 1932 en la Mösle-stadiono okazis en la stadiono protestmanifestacioj de la Frajburga loĝantaro. Oni diras, ke li de tiam daŭre evitis la urbon Freiburg. Ju pli la ekonomia situacio malboniĝis, des pli la respubliko de Weimar perdis la apogon de la loĝantaro. Dum aranĝo memore al la fondo de la regno de Bismarck la 18-an de januaro 1933 la german-nacia, badena federacilanda deputito Paul Schmitthenner en Freiburg insiste vokis al fortigo de la germana militpreteco en la kredo al venonta granda Germana Regno, kiu uzas la germanajn fortojn kaj eliminas la malfortojn, konkordigas kapitalon kaj laboron, surtera regno en pompo kaj glogo.[26]

loko je la ekstera muro de la universitata konstruaĵo, je kiu antaŭe la suverenecaglo de la Tria Regno estis fiksita

Nacisocialismo[redakti | redakti fonton]

Pensiga monumento en formo de trafiksigno por memorigi al la deportado de frajburgaj judoj en la Konzentrationslager Gurs en Sudfrancio

La "Machtergreifung" de la nacisocialistoj fine de januaro 1933 en Berlino kaŭzis ankaŭ en Freiburg rapidan brunan potenctransprenon:

  • la 6-an de marto la nazioj sen konsento de la ĉefurbestro Karl Bender hisis la svastikoflagon je la urbodomo de Freiburg, dum kio la Kreisleiter kaj eldonanto de la batalgazeto de la nacisocialistoj de Oberbaden Der Alemanne Franz Kerber kaj la SA-gvidanto Hanns Ludin faris paroladon de la balkono.[27]
  • la 10-an de marto la Reichskommissar por Baden Robert Wagner ordonas unuajn paŝojn por sekureco kaj ordo en la lando Baden, dekretas kunvenmalpermeson por SPD kaj KPD kaj ordonas "Schutzhaft" por marksismaj gvidantoj. La saman tagon rapidjuĝejo en Freiburg kondamnas la SPD-funkciulon Seger pro la armiltrovoj en la sindikatodomo de Freiburg.[27]
  • La 17-an de marto inter la 4-a kaj la 5-a horo oni volas aresti la judan socialdemokratan deputiton al la Landtag Christian Daniel Nußbaum, kiu pro tio pafas tra la loĝejpordo kaj mortige vundas policiston.[28]
  • La 18-an de marto oni en Freiburg je tuja efiko nuligas ĉiujn lokajn organizojn de SPD kaj KPD inkluzive de iliaj help- kaj kromorganizoj.[29]
  • La 20-an de marto kvin NSDAP-deputitoj kaj unu DNVP-daputito deklaras la urbokonsilion eksoficigita kaj sin mem enoficigas kiel komisarojn, kiuj volas kunlabori kun ĉefurbestro Bender.
  • la 1-an de aprilo: La nacian bojkoton kontraŭ judaj butikoj la frajburganoj obeis nur malentuziasme.
  • la 9-an de aprilo ĉefurbestro Bender, kiu ekde 1922 estis en sia ofico, demisiis post fiagita kampanjo en la gazeto Der Alemanne. La registaro en Karlsruhe instalas Kerber kiel posteŭlon de Bender. Tiu forpremas la lastajn ne konformajn deputitojn kaj mesaĝas al Gauleiter Wagner en Karlsruhe: Urbokonsiio kaj burĝokomitato pura de marksistoj.
  • La 17-an de majo planita bruligo de libroj ne okazas pro pluvo.[30]

En la universitato de Freiburg la nova rektoro Martin Heidegger en sia debuta parolado proklamas la grandecon de la nacisocialisma ekprogreso kaj la kulton al la Führer kaj glorigis la sangofortojn kiel solajn konservantojn de germana kulturo.[31]

La 17-an de aprilo 1936 venis 27-persona grupo de anglaj lernejanoj sur Schauinsland en montembarason. Kvin el ili mortis. La okazintaĵon poste la nazireĝimo eluzis propagande. Du jarojn poste oni instalis la monumenton pri anglaj lernejanoj sur la monto Schaŭinsland.[32]

En marto 1937 la "SS-Reichsführer" Heinrich Himmler pasigis dusemajnajn feriojn en Badenweiler kaj de tie li instalis vicon da kunagadoj inter arĥeologoj el Freiburg kun la organizo de Himmler nomita "Ahnenerbe".[33]

Kiel multloke en Germanio ankaŭ en Freiburg en novembro 1928 dum la pogromo "kristala nokto" la malnova sinagogo estis brulige detruita. Poste konsiderinda nombro da judaj kuncivitanoj sub la preteksto "Schutzhaft (protekta aresto)" estis arestitaj. 100 el ili, judajn virojn el Freiburg pli ol 18-jarajn, oni deportis en la koncentrejon Dachau norde de Munkeno.[34]

En la jaro 1939 la Bezirksamt Freiburg estis alinomita al Landkreis Freiburg. La urbo eksiĝis el la Landkreis kaj fariĝis sendistrikta (kreisfrei).

la 22-an de oktobro oni en Freiburg deportis la judojn (unue en la francan koncentrejon Camp de Gurs proksime de la hispana landlimo, poste de tie al la ekstermejoj. Por memorigi kaj admoni en Freiburg oni enmetis en la pavimojn multnombrajn stumbligajn ŝtonetojn.[35]

De frusomero 1940 ĝis novembro 1944 la KZ-kuracisto de Auschwitz Josef Mengele, fifama pro siaj medicinaj eksperimentoj je vivantaj homoj, kaj ties edzino Irene havis komunan loĝejon en la Sonnhalde en la urboparto Herdern.[36]

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Aerbildo de la bombdetruita urbocentro kun la katedralo, kiu spite al fajroŝtormo dum la bombado en novembro 1944 plejparte restis sendifekta

Je la bombatako al Freiburg la 10-an de majo 1940 aviadiloj de la germana Luftwaffe erare bombis la urbon, ĵetis entute 69 bombojn kaj mortigis 69 homojn.

De la bombmilito de la Aliancanoj Freiburg komence restis plejparte domaĝita; ĝis la vespero de la 27-a novembro 1944, kiam la brita Royal Air Force kadre de la Operacio Tigerfish bombadis la urbocentron, dum kiu 3.000 homoj estis mortigitaj kaj proksimume 9.600 vunditaj. 14.525 eksplod-, brul- kaj markigaj bomboj kun pezo de 1.723 tunoj estis jxetitaj sur la urbon, kiu plejprte dezertiĝis.[37] Pliaj atakoj sekvis la 2-an/3-an de decembro interalie sur la okcidentan parton de Wiere kun detruoj sur la tereno de bierfareio Ganter kaj la 17-an de decembro 1944 sur la Stühlinger, dum kio la tiea Herz-Jesu-Kirche forte difektiĝis.

Christoph Meckel, kiu pasigis sian infanaĝon en Feiburg, priskribas en sia en 1965 perinta autobiografia rakonto la fajregon post la bombado de la urbocentro: Kaj je la loko, kie, kelkajn kilometrojn distance, ordinar videblis la siluto de Freiburg, brulis unusola monstra flamo. La montomuroj estis inunditaj de spasma fajrobrilo, la valoj flanke dronis en nigraj ombroj, la abioj je la deklivoj de Rosskopf klare montriĝis. Densa oranĝkolora fumo ŝaūmis alten en la nokton, rulis sin voreme super la montokapojn kaj manĝegis cxion malhelan.[38]

La katedralo meze inter la ruinoj plejparte restis nedifektita. Ne rekte falis sur ĝin bombo, kaj la solida sxtonkonstruajxo el la mezepoko rezistis al la aerpremo de la bomboj, kiuj eksplodis proksime, nur la tegmento detruiĝis. Per tegmenttegoloj, grandanime donacitaj de la urbo Bazelo, oni povis tegi la katedralon plejparte ĝis januaro 1945.

Militfino kaj rekonstruado[redakti | redakti fonton]

La 21-an de aprilo 1945, ankoraŭ antaŭ la ĉeso de la milito, la francoj kun la 2-a regimento de la Chasseurs d'Afrique enmarŝis en la ruinojn de la malnovurbo. En oktobro generalo de Gaulle gvidis la venkoparadon sur la Kaiserstrasse. Freiburg apartenis al la france okupita zono Badeno. En la jaroj ĝis la valitreformo de 1948 la rekonstruo de la urbo nur helikmalrapide progresis. La rubojn oni fortransportis de 1947 al 1949 per la Frajburga rubfervojo, populare nomata "rubekspreso" al la Flückigersee.

En vintro 1947/48 mankis hejtmaterialo kaj nutraĵoj.

Multege helpis en tiu tempo de mizero la organizo de la kvakeroj kaj aliaj libervolulaj organizoj (detalaj informoj ĉi tie estas kompletigendaj.

De 1946 ĝis 1952 sekve de la nenatura disdivido de sudokcidenta Germanio je franca kaj usona okupadzonoj Freiburg estis la ĉefurbo de lando (ekde 1949 de federacia lando Badeno. Streboj, unuigi la landojn Württemberg-Baden, Württemberg-Hohenzollern kaj Baden al kapabla federacia lando, la sudokcidentŝtato, en 1951 kondukis al plebiscito, en kiu ja la plimulto entute aprobis la kunligon, sed la plimulto de la sudbadenanoj voĉdonis kontraŭe. Freiburg estis sub ministroprezidanto Leo Wohlleb la centro de la rezisto. Oni volis vidi la reekziston de la malnova lando Baden laŭlonge de la Suprarejno de Konstanco en la sudo ĝis Mannheim en la nordo. Spite al vehementaj protestoj de la sudbadenanoj oni kreis la federacilandon Baden-Virtembergo (Baden-Württemberg) kun Stuttgart (Stutgarto) kiel ĉefurbon. En ripeto de la voĉdono en la jaro 1970, kiun oni juĝeje devigis, ankoraŭ nur 18 % de la voĉdonrajtuloj pledis por la memstareco de Badeno. Nuntempe Freiburg estas sidejo de la samnoma distriktaro (Regierungsbezirk), kiu plejparte konformas al la iama federacilando (Sud-)Badeno.

Paralele al la rekonstruo de la kernurbo, kiu orientiĝis plejparte laŭ la originaj stratlaŭiroj, Freiburg ankaŭ sciis festi: En 1957 la Albert-Ludwig-universitato 500-jariĝis, en 1959 kun la franca universitaturbo Besançon fondiĝis la unua urboĝemeliĝo al kiu sekvis dum la daŭro de la jaroj ok pliaj. En 1964 Freiburg situis sur la itinero de la Tour de France.

La studentotumultoj de la malfruaj 1960-aj jaroj ankaŭ transsaltis al Freiburg. Ili komencĝis ĉi tie per manifestacio kontraŭ biletprezoj de la urba trafikentrepreno. Unuafoje la polico aktivigis akvokanonon.

En 1970 la urbo festis kun multnombraj aranĝoj sian 850-jaran ekziston.

En 1973, la 1-an de januaro, enkadre de la reformo de la distriktoj la distrikto Freiburg fariĝis parto de la nova Distrikto Breisgau-Hochschwarzwald. Freiburg denove fariĝis sidejo de la nova granddistrikto, sed mem restis sendependa de distriktadministracio (kreisfrei). la 1-an de julio 1974 oni la lastajn du marĝenmunicipojn Ebnet kaj Kappel enmunicipigis al Freiburg; tiel la reformo de la regionstrukturo estis kompletigita.

En la 1970-aj jaroj Freiburg kaŭze de la politika konscio, kiu kreskis post 1968, evoluis al centro de la alternativkulturo. Elirpunkto estis la disputoj pri la planita atomcentralo Whyl ĉe Wyhl am Kaiserstuhl, en kiu ankaŭ multj personoj kaj grupoj el Freiburg partoprenis. La sukcesa malebligo donis decidajn impulsojn por la ekekzistanta medimovado en Germanio. Sekve de tiuj okazintaĵoj en la urbo evoluis forta aŭtonoma sceno kaj vasta ekologie orientita spektro. Tiamaniere Freiburg fariĝis fortikaĵo de la nove fondita partio La Verduloj (Die Grünen). Sed ankaŭ science kaj ekonomie en Freiburg evoluis klimato, kiu akiris al la urbo gvidan rolon kiel mediurbo.

En 1978 en Freiburg okazis la 85-a Germana Katolika Foiro (Katholikentag), en kiu interalie partoprenis Patrino Teresa.

En 1980/81 en la urbo furiozis la Domokupado (Häuserkampf). Ĉar ankoraŭ regis manko de loĝejoj, parte okupiĝis domoj, kiuj estis neloĝitaj pro spekulado. Kiam oni uzis policajn fortojn por forigi la okupantojn, studentoj kaj anoj de la Aŭtonoma movado batalis plurajn semajnojn kun la plicanoj. Nur per engaĝiĝo de civitna grupola situacio iom post iom kvietiĝis.

En 1983 organiziĝis la unua Tendara muzikfestivalo, tiam ankoraŭ en la kernurbo.

En 1984 Freiburg kiel unua germana urbo enkondukis sukcese laŭ la ekzemplo de la najbara Bazelo novan transdoneblan favorprezan medibileton. Ĝi ekde 1991 en la kadro de la nove kreita trafikligo ("Regio") validas kiel regiona medibileto en la urbo kaj la najbaraj distriktoj Breisgaŭ-Hochschwarzwald kaj Emmendingen.

En 1986 Freiburg estis gastiganto de la sepa Landesgartenschau (ĝardenekspozicio) Baden-Württemberg. Tio gravis por la evoluigo de la okcidentaj urbopartoj kaj krome instigis la kreon de la ekologistacio. La tereno de la ĝardenekspozicio, la Seepark (lagoparko), hodiaŭ estas proksimekskursa ripozejo.

La Flückigersee – parto de la tereno de la iama Landesgartenschau

Ĉar en la 90-aj jaroj la nombro de la loĝantaro kreskis, necesis plukonstrui malnovajn kaj krei novajn loĝkvartalojn. Kiam en 1992 la franca garnizono forlasis la Vauban-/Schlageter-kazernon, sur tiu tereno ekestis la internacie atentata urboparto Vauban. En 1993 okazis la unua tranĉo per la ŝpato por la nova urboparto Rieselfeld en la okcidento de la urbo.

En 1996 Freiburg transpasis la nombron de 200.000 loĝantoj. Inter ili estis 30.000 studentoj, kiuj studis en la universitato aŭ en unu el la kvar pliaj altlernejoj. En la sama jaro malfermiĝis la Koncertdomo Freiburg. En la jaro 2000 la unuaj konstruaĵoj de la Foirejo Freiburg kompletiĝis. Ambaŭ institucioj pli kaj pli estas uzataj por kongresoj, foiroj kaj konferencoj.

La 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 2002 Dieter Salomom, politikisto de la Verduloj, elektiĝis ĉefurbestro de Freiburg, la unua verda ĉefurbestro de germana urbego.

En 2001 kaj 2002 en Freiburg okazis franc.germanaj pintkunvenoj de ŝtat- kaj registarĉefoj.

La 12-an de februaro 2008 la ĉefepiskopo de Freiburg Robert Zollitsch elektiĝis prezidanto de la Germana episkopa konferenco. Freiburg, kiu estas sidejo de la ĉefdiocezo samnoma kaj de katolikaj ekleziaj institucioj, ekzemple de la Germana Karitas-asocio, plifortigis sian pozicion de centro de la Katolika eklezio en Germanio.

Pro sia engaĝiĝo en mediaj aferoj Freiburg en 2010 kandidatis en Bruselo por la European Green Capital Award. La urbo atingis el inter 35 aspirantoj la pozicion ok kaj prezentis sin en la Expo 2010 en Shanghai kiel "Green City".

Papo Benedikto la 16-a veturas per la Papamobilo tra la kernurbo

La 24-an kaj 25-an de septembro 2011 papo Benedikto la 16-a kadre de sia papvizito en Germanio 2011 faras viziton al Freiburg.

Ekonomihistorio[redakti | redakti fonton]

Grandan signifon por Freiburg havis la firmao Mez, kiu minimume ekde 1828 sub la gvido de Carl Mez ekzistis en Freiburg. Ĝi en la 19-a jarcento dum kelka tempo estis la plej granda silkteksejo en Germanio kaj okupis fine de la 19-a jarcento proksimume 1200 kunlaborantojn. Ekde 1920 la firmaon paŝonpostpaŝe transprenis la skota firmao Coats, sed la familio Mez plu kunrestis en la gvidado de la firmao. Dum la Dua modnmilito la produktado devige interrompiĝis. En 1987 grandaj partoj de la adminstrado kaj produktado estis translokitaj al Kenzingen, en Freiburg en la Kartäuserstrasse restis la farbejo. Parto de la firmakonstruaĵoj trovis alian uziĝon, interalie tie ekestis la radidomo de la SWR (sudokcidentradio). Post 2000 la farbejon oni ĉesigis, kaj la tereno nove surkonstruiĝis.

En Freiburg 80 jarojn la firmao Michael Welte & Söhne havis sian firmasidejon (fondita en 1832 en Vöhrenbach en la Nigra arbaro, transmetita al Freiburg en 1872, detruita dum la bombatako en 1944, estingita en 1952). Ĝi produktis pneŭmatike stirataj muzikaŭtomatojn, antaŭ ĉio orkestrionojn, ekde 1905 ankaŭ la Welte-Mignon-reproduktopianon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joseph Bader: Geschichte der Stadt Freiburg im Breisgau. 2 Bände. Herdersche Verlagsbuchhandlung, Freiburg im Breisgau 1882/83 (Digitalisat).
  • Heinrich Schreiber: Geschichte der Stadt und Universität Freiburg im Breisgau. 9 Lieferungen. Verlag von Franz Xaver Wangler, Freiburg im Breisgau 1857–1860 (Digitalisat).
  • Heiko Haumann, Hans Schadek (Hrsg.): Geschichte der Stadt Freiburg im Breisgau. 3 Bände. Theiss, Stuttgart 1992–1996. 2. Auflage 2001.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la konstruaĵoj nuntempe troviĝas la Augustinermuseum (muzeo de Aŭgustenanoj). En la pavimo sudokcidente de ĝi la etendiĝo de la urbomuro estas markita.
  2. Hermann Kopf: Christoph Anton Graf von Schauenburg (1717–1787): Aufstieg und Sturz des breisgauischen Kreishauptmanns. Rombach, Freiburg im Breisgau 2000, ISBN 3-7930-0343-4, S. 37.
  3. Heinrich Schreiber, Geschichte Freiburgs, Band IV. S. 193 f.
  4. Hanns Eggert Willibald von der Lühe (Hrsg.): Freiburg (Belagerung 1744) in: Militair Conversations-Lexikon, Verlag Otto Wiegand, Leipzig 1834, S. 198, Ŝablono:Google Buch
  5. Hermann Kopf: Christoph Anton Graf von Schauenburg (1717–1787): Aufstieg und Sturz des breisgauischen Kreishauptmanns. Rombach, Freiburg im Breisgau 2000, ISBN 3-7930-0343-4, S. 35.
  6. Joseph Bader: Geschichte der Stadt Freiburg im Breisgau. Herdersche Verlagsbuchhandlung, Freiburg 1882/83.
  7. Franz Heilig (Hrsg.): Aus Freiburgs Vergangenheit und Gegenwart. C. Troemers Universitätsbuchhandlung, Freiburg 1920.
  8. Peter Kalchthaler: Freiburg Mitte: Triumphbogen in der Kaiserstraße. In: Badische Zeitung. 3. Mai 2010, abgerufen am 30. Dezember 2010.
  9. Alfred von Arneth (Hrsg.): Maria Theresia und Joseph II.: Ihre Correspondenz sammt Briefen Joseph’s an seinen Bruder Leopold. Zweiter Band: 1173–Juli 1778, Carl Gerold’s Sohn, Wien 1867, Ŝablono:Google Buch
  10. 10,0 10,1 Heiko Haumann, Hans Schadek (Hrsg.): Geschichte der Stadt Freiburg. Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 2001.
  11. Heinrich-August Winkler: Der lange Weg nach Westen. C. H. Beck, München 2000, S. 83.
  12. Fritz Baumgarten: Freiburg im Breisgau, Die deutschen Hochschulen. Band I, Verlag Dr. Wedekind, Berlin 1907.
  13. Oskar Haffner: Von den Anfängen des öffentlichen politischen Lebens in Freiburg. In: Zeitschrift der Gesellschaft für Beförderung der Geschichts-, Altertums- und Volkskunde 36, 1920, S. 115.
  14. Veit Valentin: Geschichte der deutschen Revolution von 1848–1849. Band 2: Bis zum Ende der Volksbewegung von 1849. Kiepenheuer & Witsch, Köln, Berlin 1977, S. 533.
  15. Peter Kalchthaler: Begeistert ruft die Menge hurra und hoch. In: Badische Zeitung. 31. Juli 2004.
  16. Alltagsleben im Krieg. Freiburg 1914–1918. In: Stadt und Geschichte. Neue Reihe des Stadtarchivs Freiburg im Breisgau. Heft 15, Schillinger-Verlag 1994, Freiburg i. Brsg, ISBN 3-89155-155-X, S. 7.
  17. Michael Schmidt-Klingenberg: Der Kampf in den Küchen. In: Spiegel spezial. 1/2004. (online auf: spiegel.de 30. März 2004)
  18. Andrea Haußmann: Alltagsleben im Krieg, Freiburg 1914–1918. Schillinger Verlag, Freiburg 1994.
  19. Heiko Haumann, Hans Schadek (Hrsg.): Geschichte der Stadt Freiburg. Bd. 3: Von der badischen Herrschaft bis zur Gegenwart. Stuttgart 2001, ISBN 3-8062-1635-5, S. 263.
  20. Oskar Haffner: Kriegschronik der Stadt Freiburg 1914–1918. 1924, S. 13.
  21. Alltagsleben im Krieg. Freiburg 1914–1918. In: Stadt und Geschichte. Neue Reihe des Stadtarchivs Freiburg im Breisgau. Heft 10, Schillinger-Verlag, Freiburg i. Brsg 1994, ISBN 3-89155-155-X, S. 7.
  22. Gerd R. Ueberschär: Freiburg im Luftkrieg: 1939–1945. Freiburg im Breisgau 1990, ISBN 3-87640-332-4, S. 45.
  23. Gerd R. Ueberschär: Freiburg im Luftkrieg 1914–1945. Freiburg im Breisgau 1990, ISBN 3-87640-332-4, S. 47.
  24. Steve Przybilla: Erster Weltkrieg: Als in Freiburg Bomben fielen – Die Anfänge des Luftkriegs. www.stuttgarter-nachrichten.de, 11. März 2014
  25. 25,0 25,1 Roger Chickering: The Great War and Urban Life in Germany: Freiburg 1914–1918. Cambridge University Press, Cambridge 2007, ISBN 0-521-85256-0 = Roger Chickering: Freiburg im Ersten Weltkrieg. Totaler Krieg und städtischer Alltag 1914–1918. Schöningh, Paderborn 2009, ISBN 978-3-506-76542-0.
  26. Ernst Otto Bräunche u. a.: 1933 Machtergreifung in Freiburg und Südbaden. Verlag Karl Schillinger, Freiburg 1983.
  27. 27,0 27,1 Ulrich P. Ecker, Christiane Pfanz-Sponagel: Die Geschichte des Freiburger Gemeinderats unter dem Nationalsozialismus. Schillinger Verlag, Freiburg 2008, ISBN 978-3-89155-336-7.
  28. Diethard H. Klein (Hrsg.): Freiburg. Ein Lesebuch. Husum Verlag, Husum 1987.
  29. Hans und Inge Kaufmann: Verfolgung, Widerstand, Neubeginn in Freiburg 1933–1945. Verlag Armbruster, Freiburg im Breisgau 1989, Informoj pri Historio de la urbo Freiburg im Breisgau en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane.
  30. Gerhard M. Kirk: Das Bücherfeuer fiel ins Wasser. In: Badische Zeitung. 10. Mai 2008.
  31. Ulrike Rödling: Griff nach der Macht und Die Nazis auf dem Campus. In: Badische Zeitung. 30. Januar 2003.
  32. Bernd Hainmüller: „Engländerunglück“ am Schauinsland 17. April 1936. Eine Dokumentation, April 2016. S. 32ff.
  33. Badische-zeitung.de, 26. März 2014, Heiko Wegmann: Himmlers Besuch in Freiburg
  34. Wolf Middendorff: Als die Synagogen im Breisgau brannten. In: Freiburger Almanach. 30, 67, 1979.
  35. Badische Zeitung, 31. Januar 2015, Helmut Rothermel, badische-zeitung.de: Agenten landen am Kaiserstuhl
  36. Markus Wolter: Der SS-Arzt Josef Mengele zwischen Freiburg und Auschwitz – Ein örtlicher Beitrag zum Banalen und Bösen. In: „Schau-ins-Land“, Zeitschrift des Breisgau-Geschichtsvereins 133, 2014, S. 149–189.
  37. Gerd R. Ueberschär: Freiburg im Luftkrieg 1939–1945. Freiburg im Breisgau/München 1990, ISBN 3-87640-332-4, S. 242.
  38. Christoph Meckel: Der Brand, in: Atlas. Deutsche Autoren über ihren Ort, Verlag Klaus Wagenbach, Berlin 2004, ISBN 3-8031-3188-X (Erstausgabe 1965), S. 248.